Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malsan-asekuro

Kiu pagu?

SE GRAVAS LA DEFICITO (13 miliardoj da eŭroj en 2003) de la malsan-asekuro en Francio, ĝi reprezentas tamen nur 10% de la enspezoj. Tri kvaronoj de la “truo” okazas pro malforto de la kresko kaj de la dungo: 100.000 senlaboruloj pli, tio estas 1,3 miliaroj da eŭroj da enspezoj malpli por la Sociala Asekuro. Estas klare ke ambicia reformo de la sansistemo ne povas preteratenti la financadon.

Jam tuj eblas redukti — antaŭ ol komplete forigi — la senŝarĝigojn de salajra kontribuaĵo pagenda de la entrepreno: ili atingas la rekord-ciferon de 20 miliardoj da eŭroj, en la nomo de defendo de la dungo — kun la konata efiko. Certe, la ŝtato kompensas grandparte. Sed 2 miliardoj da eŭroj restas nepagataj, kaj ne estas kialo por ke la salajruloj kaj pensiuloj pagu (per siaj impostoj) anstataŭ la mastroj (kaj la akciuloj). Tiuj senŝarĝigoj, altaj ĝis 1,8oble la sumo de la minimumaj salajroj, instigas al konservado de malaltaj salajroj, dum necesas kvalifikitaj salajruloj... kaj bone pagataj.

Same, kaj por trovi rapide financadon, la financaj enspezoj de la entreprenoj (165 miliardoj da eŭroj en 2002), aktuale senŝarĝigitaj de socialaj kontribuaĵoj, povus kontribui samnivele kiel la salajroj. Tio alportus pli ol 20 miliardojn da eŭroj jare al la ĝenerala asekuro.

Kroma pado: la enkasigo de mastraj ŝuldoj, kiuj atingis la bagatelon de 10 miliardoj da eŭroj, do 8,9% de la enspezoj! Certaj entreprenoj preferas uzi siajn kasenhavojn aliloke kaj pagas per granda malfruo, malprofite al la malsan-asekuro. Aliaj estas vere nepagipovaj kaj ilia manko kostas 600 milionojn da eŭroj. Kial cetere ne krei fonduson, nutratan de kroma imposteto pagenda de la entreprenaro? Same, estus nur juste dediĉi almenaŭ parton de la impostoj pri alkoholo kaj tabako al la malsan-asekuro.

Por rapide atingi pli da justeco, estus normale kotizigi sociale la salajran ŝparadon (partopreno en profito...). Tio ebligus enspezi 1 miliardon da eŭroj por la ĝenerala asekuro. Aliflanke, necesas haltigi la kreskadon de la ĝenerala social-imposto (ĜSI), kiu frapas 88 %e la salajro-enspezojn. Alta je 4,2 miliardoj da eŭroj ĉe sia kreado en 1991, ĝi altas nun je 33,9 miliardoj: pli ol la enspez-imposto, kaj 800 %a kresko en apenaŭ pli ol dek jaroj. Tiu imposto ĉe la fonto, kies kvoto estas identa (7,6%) kiom ajn estu la resurso, ne ĉesas altiĝi, dum la imposto pri enspezo, sola progresiva imposto, ne ĉesas reduktiĝi profite al la plej bonstataj familioj. Fakte, tiu baskulado al la ĜSI esprimas malengaĝiĝon de la entreprenoj kaj ŝtatigon de financado de la sociala protekto.

Pli ĝenerale, la parto por salajroj kaj kotizoj en la produktitaj riĉaĵoj malkreskis je 10 poentoj inter 1982 kaj 2002, profite al la dividendoj por akciuloj kaj al financaj investoj. La kontribuado de la mastroj [al la sociala asekuro], kiuj reprezentis 54% de la enspezoj en 1989, falis al 43% en 2003. Eblas do reekvilibrigi: realigante reformon kiu larĝigos la bazon de kotizoj al ĉiuj riĉaĵoj kreitaj en la entrepreno kaj kiu variigos la kvotojn laŭ la kvanto de novaj dungoj. Tio, kiel precizigas Catherine Mills, docento ĉe la universitato Paris-I, havus la meriton enspezigi pli (la kalkulbazo estas pli granda) kaj puni la entreprenojn kiuj maldungas aŭ pagas tre malaltajn salajrojn.

Tiuj kelkaj indikoj por financado, kiuj remetas la entreprenon — tio estas la kreadejo de riĉaĵoj — en la centron de financado, ne ekskludas progresivan socialan monpunkcion sur la tre altaj kapitalenspezoj, impostadon de elspezoj destinitaj al stimulado de laboratorioj (tiuj elspezoj estas praktike sur la nivelo de la elspezoj por esplorado). Mallongtempaj disponoj kaj pli vastaj reformoj povas sin sekvi por alfronti la tujajn bezonojn kaj la necesajn, sed kostajn strukturŝanĝojn.

Dominique SICOT.