Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malsan-asekuro

Sociala asekuro, proponoj por alia reformo

Unu usonano el tri de malpli ol 65 jaroj — do pli ol 80 milionoj — troviĝis sen malsan-asekuro en unu aŭ alia momento dum la jaroj 2002 kaj 2003. En la sama tempo, la prezoj de asekur-kontraktoj, parte pagataj de la entreprenoj, fariĝis tiom altaj ke certa nombro da mastroj postulas... publikan sistemon (vd Olivier Appaix: La mastroj revas pri tio). Tio ne malhelpas la francan registaron detrui, ŝtonon post ŝtono, la socialan asekuron, malprofite al la bezonoj pri sano.

ĜIS FINE DE JULIO 2004, la franca registaro de s-ro Jean-Pierre Raffarin planas findecidi pri la reformo de la malsan-asekuro. Sociale maljusta, tiu iksafoja plano transdonas la devojn al la asekuratoj kaj malsanuloj. Ĝi altigas la kotizojn pagendajn de la enspezoj el aktiveco kun altigo de la Ĝenerala Social-Imposto (ĜSI) pagenda de la salajroj kaj pensioj;* ĝi malaltigas la repagojn.* Sume, la punkcio estos je 5 miliardoj da eŭroj, kio reprezentas la sumon de la impost-malaltigo por enspezoj depost tri jaroj.

* La ĜSI aplikiĝas sur 97% de la salajro (kaj ne plu 95%); ĝia kvoto estas altigita je 0,4 poento sur la pensioj kaj je 0,7 poento sur la ŝparenspezoj. La specifa solidarec-kotizo pagenda de la societoj estas altigita je... 0,03 poento.
* Inter la disponoj: antaŭfiksita prezo de 1 eŭro por ĉiu konsulto — escepte por infanoj, asekuratoj de la Universala Malsan-Kovro (UMK) kaj gravedulinoj; altigo de la antaŭfiksita prezo je 1 eŭro jare por 3 jaroj (jam altigita je 3 eŭroj en septembro 2003); daŭrigo de la programo de nerepago de medikamentoj nomataj “de ne plu sufiĉa medicina servo”... sed daŭre preskribataj.

Tiu plano situas en la linio de la restriktaj disponoj farataj iel ĉie en la mondo. Tamen, eĉ la Organizo pri Ekonomiaj kunlaborado kaj disvolvado (OEKD) rekonas ke multaj tiaj restriktoj “havis nedeziratajn efikojn kiel la aperon aŭ graviĝon de atendotempoj por certaj prestaĵoj* (...). Certaj landoj troigis sian kostoregadon kaj demandas sin ĉu la financado de ilia sistemo sufiĉas”*...

* Prestaĵoj, de presti: liveri servon aŭ pagon -vl
* “Vers des systèmes de santé plus performants [Survoje al pli efikaj sansistemoj]”, OEKD, Parizo, majo 2004.

En Unuiĝinta Reĝlando, la difektiĝo estas tia ke s-ro Antony Blair estis trudita injekti publikajn financojn kaj altigi la kotizojn por eviti totalan kolapson — tamen necesas atendi plurajn monatojn por certaj operacioj. En Nederlando estis starigita publika fonduso de proporciigo por helpi la privatajn asekurojn, ĉar tiuj minacis ne plu repagi al homoj kun granda risko. En Usono, la elspezoj rompas ĉiujn rekordojn (14,6% de la produktitaj riĉaĵoj), la malegalecoj ankaŭ (vd Olivier Appaix: La mastroj revas pri tio).

La fiasko de tiuj politikoj neniel mirigas, ĉar ĉio tendencas altigi la elspezojn: la medicinaj progresoj; apero de novaj patologioj (kronikaj malsanoj...); multiĝo kaj maljuniĝo de la loĝantaro; ŝanĝo en la individua rilato al la sano, konsiderata ne plu nur kiel “foresto de malsano” sed, laŭ la Monda Organizo pri Sano (MOS), kiel “resurso” ebliganta al la homa estaĵo realiĝi.*

* Ĉarto de Otavo por la valorigo de la sano, MOS 1986,.

Cetere, “elspezi ne nepre estas problemo”* por la ekonomioj, tre prave skribas la OEKD, ne tre suspektata je financa senĝeneco. La tuta problemo estas scii ĉu disvolvi solidaran sistemon aŭ privilegii la leĝon de la plej riĉa, kaj do kiu pagu (vd Dominique Sicot: Kiu pagu?). La malsan-asekuro starigita en Francio ekde 1945 ebligis enormajn progresojn de la sano kaj de la aliro al sanzorgado, sed ĝi troviĝas nun elĉerpita.* Necesas ne likvidi la atingojn, sed utiligi ilin por revizii la tutan organizon de la sansistemo, de la hierarĥio inter kuracado kaj preventado ĝis la rilatoj inter la urba medicino kaj la hospitalo, sen forgesi la rajton pri informado kaj de interveno de la socialaj asekuratoj, de la asocioj.

* OEKD, verko cit.
* Vd Martine Bulard: “L’insécurité sociale programmée [Sociala Malsekureco programita]”, Le Monde diplomatique, oktobro 2003.

La unua celo estas reveni al la spirito mem de la kreintoj de la sociala asekuro: certigi egalan aliron por ĉiuj al altkvalita sanzorgado, kaj malpliigi la malegalecojn de sano. En Francio, pli ol ie ajn en Eŭropo, la socia statuso determinas la vivekspekton: 35jara, kadro havas ankoraŭ mezume 43 jarojn kaj duonon antaŭ si, laboristo nur 38. En 2003, 11% de la francoj devis rezigni pri san-zorgadoj, laŭ la Instituto pri esplorado kaj dokumentado pri san-ekonomio*. Estas signifoplene ke, dum la debato pri la leĝo pri la politiko de publika sano, la Senato rifuzis amendon de “la lukto kontraŭ ĉiuj faktoroj de socialaj malegalecoj de sano”* kaj ke, el la cent celoj nombrataj en tiu leĝo, nur unu mencias la “reduktadon de la malegalecoj antaŭ la malsano kaj la morto”!

* Institut de recherche et documentation en économie de la santé (Irdes), http://www.irdes.fr. Vd ankaŭ “Les Inégalités sociales de santé [La socialaj malegalecoj de sano]”, kolektaĵo Recherches Inserm, La Découverte, Parizo, 2000.
* Vd Didier Fassin: “Les lois des inégalités [La leĝoj de malegalecoj]”, Mouvements, Parizo, marto-aprilo 2004.

Certe, la starigo de la Universala Malsan-Kovro (UMK)* reenigis en la sistemon parton de malsanuloj hieraŭ ekskluditaj, sed ilia aliro al specialistoj restas limigita. Kaj la familioj disponantaj je enspezon ĝuste super la sojlo de atribuado (548,82 eŭroj monate) pagas preskaŭ totale la antaŭfiksitajn prezojn, dum la mutualaj asekuroj, la antaŭzorgo-kasoj aŭ la asekuroj repagas parton da ili. De nun, pri financado de la malsan-elspezoj, “Francio estas la tria lando el tridek de la OEKD pri la parto de privata asekuro, malantaŭ Usono kaj Nederlando”.* Ne mirige ke la malegalecoj estas tiom fortaj.

* France: Couverture maladie universelle (CMU).
* “Private Health Insurance in France [Privata san-asekuro en Francio]”, raporto de la OEKD, marto 2004.

Se 92% de la familioj disponas pri komplementa kovro, unu laboristo el dek kaj preskaŭ unu persono pli ol 65-jara el kvar ne havas komplementan kovron... Kaj inter tiuj kiuj havas iun, “40% de la kontraktoj proponas malfortajn garantiojn de repago”.* Tio estas aparte vera por la salajruloj de gravaj negrandaj entreprenoj kaj la individuaj subskribintoj (pensiuloj). Anstataŭ ŝanĝi tion, la registaro kaj la parlamenta dekstro rabate ratifas tiujn komplementaĵojn: ili starigas helpon de 150 eŭroj jare por la enspezoj maksimume pli altaj ol 15% de la atribu-sojlo de la UMK, sed la monata kosto de komplementa asekuro por “meza repago” estas taksata inter 40 eŭroj kaj 50 eŭroj... monate. Plejbonkaze, la plej malriĉaj havos mutualan asekuron kun malalta repago.

* Agnès Couffinhal, Marc Perronnin: “Accès à la couverture complémentarie maladie en France [Aliro al komplementa malsan-kovro en Francio]”, Raporto de l’Irdes, Parizo, 2004.

Certe, la malekvilibroj en la aliro al sanzorgado ne okazas ĉiuj pro enspezoj. Geografia loko, vivmodo, kulturaj kutimoj havas sian influon. Sed ili reproduktiĝas des pli ĉar la prevento restas marĝena: 2% de la buĝeto de malsan-asekuro (6% ĝis 7% se oni inkludas certajn traktadojn kiel tiujn de la hipertensio).

Krome, la prevento resumiĝas esence per tre ĝeneralaj kampanjoj de elserĉado (utilaj) aŭ de informo pri “riskaj kondutoj” prave denuncataj, sed kun kulpigaj diskursoj pri tabako, alkoholo, malbona nutriĝo kiuj silentas pri la socialaj fenomenoj kaŭzantaj tiujn kondutojn. Tiaj praktikoj povas eĉ prepari la grundon por selektado de la malsanuloj fare de la asekuroj, eĉ de la mutualismaj. Ĉu certaj reasekur-societoj ne planis plipagigi la obezulojn kiuj rifuzas submetiĝi al traktado, pretekste ke ili pli riskas kardio-vaskulajn akcidentojn? Fakte, tiuj kampanjoj malkaŝas la malfacilon konsideri la kolektivajn dimensiojn de la san-demandoj, dum la efiko de la medio kaj de la laborkondiĉoj al la homa sano tamen ne estas pridubataj.

Ĵusa studaĵo de la Franca agentejo pri saneca kaj media sekureco (france: Afsse) taksas ke la urba atmosfera polueco estas respondeca pri 6% ĝis 11% de la mortoj pro pulmkancero ĉe la pli ol 30jaraĝuloj kaj pri 3% ĝis 5% de ĉiuj mortoj en tiu aĝkategorio. “La kancero ĉe infanoj multiĝas en Usono kaj en Eŭropo” pro la ĥemia poluado, ĵus substrekis la profesoro Dominique Belpomme*, unu el la subskribintoj de la Pariza Alvoko, kiu alertas pri tiuj danĝeroj.* La esplorado tiukampe restas marĝena kaj, kontraste al Germanio kaj Luksemburgio, Francio ne havas kuracistojn specialiĝintajn pri la medio...

* “Cancer and the Environment”, kolokvo ĉe la OEKD, la 12an de marto 2004. Vd Dominique Belpomme kaj Bernard Pascuito: “Ces maladies créées par l’homme [La malsanoj kreitaj de la homo]”, Albin Michel, Parizo, 2004.
* Vd precipe L’Humanité, 11a de majo 2004.
Rehabilitado de kolektivaj praktikoj

LA PROFESIAJ RISKOJ estas la kaŭzoj de la plej multaj malegalecoj. “Proksimume triono de la socialaj diferencoj de mortado pro kancero en la industrialiĝintaj landoj klariĝas per submetiĝo al faktoroj de profesia deveno”, substrekas s-ro Marcel Goldberg, profesoro pri publika sano.* Ne mankas institucioj kiuj devus okupiĝi pri prevento: labormedicino, supera konsilio de prevento de profesiaj riskoj, Nacia Instituto pri Esplorado-Sekureco, nacia kaj regionaj agentejoj de agado pri laborkondiĉoj, regionaj kasoj de malsan-asekuro, laborinspektado, komitatoj de higieno, sekureco kaj laborkondiĉoj [france: CHSCT], ktp. Sed ĵusa studaĵo de la Ĝenerala Inspektejo pri Socialaj Aferoj [france: IGAS] faras severan akuzon: “Netravideblo, hazardeco de gvidado, manko da konfirmitaj objektivaj donitaĵoj, manko da klareco en la kompetentoj, malprecizo en la taskoj donataj al la organizoj [de prevento], mankhavaj sciencaj ekspertizoj, ambivalencoj de la sindikataj organizoj”*...

* “Santé, travail [Sano, laboro]”, revuo Prévenir, Parizo, unua semestro 2001.
* “La crise de la médecine du travail [La krizo de la labormedicino]”, raporto IGAS, Parizo, 2003.

Pro tio povis okazi la asbesto-dramo: 3.000 homoj mortas ĉiujare pro kanceroj kaŭzitaj de tiu fibro, kaj la hekatombo ne finiĝis.* Aliaj tiom ampleksaj san-katastrofoj povas okazi, kiel per glikoloj. 1 miliono da homoj manipulas ĝin ĉiutage dum sia laboro (fabrikado de farbo, lakado de metaloj, ktp.), dum oni scias ke dudek da ili, minimume, kaŭzas gravajn misformadojn de feto aŭ kancerojn... Disponoj estas faritaj por protekti la konsumantojn (certaj de tiuj glikoloj esta malpermesitaj por kosmetikaĵoj), sed ne la laboristojn.

* Patrick Herman: “Dans l’enfer blanc de l’amiante [En la blanka asbest-infero]”, Le Monde diplomatique, aprilo 2002.

La situacio de la laborkuracistoj — kiuj troviĝas tamen en la koro de la protektmekanismo — montriĝas karikatureca. En nesufiĉa nombro kaj pagataj de la entreprenoj, ili estas sub la trudo taski la kapablon de la salajruloj elteni la trudatajn riskojn. Dekreto de februaro 2001, konfirmita de la Ŝtatkonsilio en oktobro 2002, postulas de ili subskribi “taŭgeco-slipon” kiu precizigas ke la salajruloj submetitaj al “kancerigaj, mutaciigaj aŭ por la reproduktado toksaj produktoj” ne reprezentas “medicinan kontraŭindikon por tiu laboro”! Tiuj kuracistoj havas nur tre malmultajn rimedojn — krom sian engaĝiĝon aŭ sian volon — por detekti la riskojn, alerti pri kaj agi kontraŭ ili. Kaj la salajruloj en malcerta situacio estas ekster ĉia kontrolo.

Estas tempo ke la publikaj povoj certigu la sendependecon de la institucioj taskitaj pri prevento en profesia medio, donu al ili rimedojn, favorigu la kunordigadon de iliaj agadoj kaj plurfakan metodon por taksi la riskofaktorojn (kuracistoj, ergonomoj, toksikologoj, psikodinamikistoj, ktp.). Kun implikado de la salajruloj kaj de iliaj reprezentantoj, kiuj povas montriĝi plej bonaj gardistoj por la respekto al la medio. Tiel, salajruloj kaj najbaroj de poluantaj entreprenoj havas la saman motivon por enmiksiĝi en la produktad- kaj labor-kondiĉojn.

La dua akso de ŝanĝo por pli da efiko koncernas la organizadon de la medicino mem. “La sistemo de 1945 celis igi la kuracad-postulon solvebla, sen organizi la oferton. Neniu pensis ke tio estus ĝia tasko. Nun tamen, tiu problemo akriĝas”, pensas Pierre Volovitch, esploristo ĉe la Instituto pri ekonomiaj kaj socialaj esploroj (IRES). Efektive, tiu neorganiziteco povas sekvigi duobliĝojn, malŝparojn, fuŝojn. Necesas memorigi ĉi tie ke la komplezaj receptoj aŭ malsan-deklaroj denuncitaj de la ministro pri sano restas marĝenaj. Tio koncernas 1 aŭ 2 kuracistojn el 1.000, kaj la “nomadismo” de unu kuracisto al alia estas la praktiko de... 0,47% de asekuratoj.

Pli fundamente, tiu liberala neorganiziteco montriĝas nekapabla okupiĝi pri la nun dominantaj kronikaj patologioj, kiu postulas ofte la intervenon de plurfaka skipo. “Oni kvazaŭ forigis la dispensariojn, [do la senpagajn kuracistajn konsultejojn] integritajn en la socia vivo de la kvartalo, profite al “burĝa” kaj individuisma modelo de aliro al san-zorgado”, bedaŭras Pierre Volovitch. Kiu ne kritikas la principon elekti sian kuraciston, sed argumentas, same kiel la Sindikato de Ĝenerala Medicino (SMG) aŭ la asocio Nacia Kunordigado de la Retoj, por pli kolektivaj praktikoj.

Ekde la mezo de la 1980aj jaroj, aperis spontaj reto-spertoj. En la praktiko, kuracistoj (liberaj aŭ hospitalaj), flegistinoj, apotekistoj, sociallaboristoj konstatis ke, en la tradicia kadro de sia laborpraktiko, kaj pro grandiĝantaj socialaj problemoj, ili ne povas solaj alfronti patologiojn kiel ekzemple aidoson, toksikomanion, hepatiton C. Ili do decidis starigi pli kunordigitajn kaj pli kunlaborajn praktikojn. Aliaj retoj organiziĝis ĉirkaŭ kancerologio, antaŭnaska prizorgado, diabeto, paliativa zorgado, ktp.

“Ne temas plu pri krei novajn strukturojn, sed instigi la profesiulojn de la sansistemo al kunlaborado, por igi la itineron de la malsanuloj malpli ĥaosa kaj por certigi al ili kuracistan, psikologian kaj socialan akompanon”, precizigis la doktoro Didier Ménard, membro de la SMG kaj de la Nacia Kunordigado de la Retoj, dum la kunveno de la “ĝeneralaj statoj” de la malsan-asekuro organizita de Attac en Parizo, la 24an de aprilo 2004.* “Tiu maniero kuraci favorigas la dialogon kaj la interŝanĝon inter pacientoj kaj prizorgantoj. Ĝi estas ne nur pli humana kaj pli efika, sed ankaŭ pli ŝparema, precipe en preskribo de medikamentoj.” Certe, multaj privataj kuracistoj montriĝas rezervitaj — eĉ se pli kaj pli multaj volas eliri el sia izoliteco. La pago ĉe ago, kiu restas la normo, estas obstaklo por la prospero de tiuj alternativaj praktikoj. Ĝi kuraĝigas la oftigon de konsultoj (por certigi la enspezon), mallongigon de vizitodaŭro... Pro tio la propono de certaj profesiuloj de parte antaŭfiksita pago, kiu certigas la okupiĝon pri la malsanuloj, kiom ajn estu la tempo pasigita kun li.

* Vd Attac: “Santé, assurance-maladie: quelles alternatives? [Sano, malsan-asekuro: kiuj alternativoj?]”, Mille et une nuits, Parizo, 2004.

La ideo de referenca ĝenerala kuracisto — elektita de la malsanulo, sed por longa periodo (tio estas jam la kazo de 82% de la pacientoj) — povas montriĝi bonega solvo. Same, la deviga paso ĉe la ĝenerala kuracisto antaŭ ol iri al specialisto. Necesas ankoraŭ konvinki la pacientojn disvolvante la informadon kaj edukadon pri la sano (prefere ol financajn sankciojn) kaj reformi la studadon pri sano, por certigi ĉe la ĝeneralaj kuracistoj altkvalitan komencan kaj pluan formadon, sendependan de la medikamentaj kompanioj.

Tiuj praktikoj rete kunordigitaj havus ankaŭ la avantaĝon malpezigi la taskon de la hospitalo, kiu por certaj fariĝis la sola helpo. Ili favorus la konstantecon de la prizorgoj, la okupiĝo pri la unuanivelaj urĝoj fare de la urba medicino, la restadon hejme (aŭ pli fruan rehejmigon) por granda nombro da patologioj. Tio implicas ke oni ĉesigu la forstrekadon de litoj kaj establoj de proksimeco.

Por provi dividi la diversajn agantojn (liberajn kaj hospitalajn prizorgantojn, malsanulojn), la franca registaro, en sia plano hospitalo 2007, ekskludis la reformon de la hospitalo el la diskutoj pri la sociala asekuro, kvankam la elspezoj por hospitalo reprezentas preskaŭ la duonon de ĝia buĝeto. Tiu reformo starigas la “tarifadon laŭ speco de agado”, kies precipa sekvo estos igi la servojn privilegii la plej facilajn intervenojn (do la plej profitigajn) aŭ la teknike plej pintajn (transformante certajn riĉajn hospitalojn en fabrikojn de altteknologia prizorgado).

Aliflanke, tiuj kiuj okupiĝos pri la ordinaraj malsanuloj aŭ pri tiuj en sociala malfacileco devos rapidfuŝi en la prizorg-unuoj. Tiun decidon denuncis 1.160 hospitalkuracistoj en letero adresita al la prezidanto de la Respubliko.* Konstatante ke “la progresoj de la medicino (...) necesigas pli kaj pli ofte la mutualigon de la teknikaj rimedoj kaj plurfakan kunlaboradon por tutflanka prizorgado de la paciento, ili rifuzas la regrupigon de la servoj “sen medicina kohero” kiu havas kiel solan celon la mastrumadon de la malabundo. Regrupigoj kiuj “respondas al medicinaj projektoj aŭ esploradoj” estas koncepteblaj. Post publika debato kaj kun rimedoj.

* Letero de la profesoro Grimaldi al la prezidanto de la Respubliko, subskribita de 1.160 hospitalkuracistoj.
Kia san-demokratio?

TIUJ REORGANIZADOJ devas fariĝi en kunlaborado kun la prizorgantoj, sed ankaŭ kune kun la koncernatoj. “La malsanulo ne volas plu esti riparata motoro, kaj la popolo rifuzas, en sano kiel aliloke, la kleran despotismon, eĉ se ĝi estus bonintenca, de la diversaj teknikaj strukturoj”, konstatas raporto de la Franca Societo pri Publika Sano.* Plej simple certe estas rekomenci per elektado de la reprezentantoj de la malsan-asekuraj kasoj, interrompita depost 1983. Necesas memori ke ĉe la komenco de la Sociala Asekuro nur la salajruloj mastrumis la kasojn. La mastraro devis atendi ĝis 1967 por forte eniri, poste ĝis 1983 por ĉesigi la elektojn.

* François Gremy, verko cit.

Apud la sindikatoj de salajruloj, la asocioj — tre aktivaj precipe pri gravaj patologioj, genetikaj malsanoj, handikapo — havas ĉian pravecon partopreni en la decidoj. Ili akiris veran kompetenton pri la malsanoj, traktadoj, rilatoj inter kuracistoj kaj malsanuloj, la malfaciloj de la ĉiutaga vivo, kaj estus domaĝe ne uzi ĝin. “La san-demokratio, opinias Pierre Volovitch, pasas ankaŭ tra starigo de vera publika debato pri la prizorgo-sistemoj”, pri la celoj de publika sano kiujn difinas por si la socio. Estas prave ke la kolektivo cerbumu pri la san-prioritatoj, sed ankaŭ pri la pagado al la kuracistoj, ilia dislokiĝo sur la teritorio, kaj ke ĝi ellaboru instrumentojn por interveni.

Ekzistas plia kampo sur kiu devus okazi reala sociala kontrolo: la farmacia industrio. La repagoj por medikamentoj pezas je kelkaj 15 miliardoj da eŭroj en la kontoj de la malsan-asekuro. La premo de la industrio sur la kuracistoj estas tre reala, kiel ankaŭ la tendenco “medicinigi” la socialajn problemojn (laborstreso, maljunuloj en certaj maljunulejoj...). Tamen, se 10% de enhospitaligoj estas kaŭzataj de konsumo de medikamentoj, oni forgesas diri ke 10% estas kaŭzataj de la fakto ke pacientoj ne prenas la preskribitajn medikamentojn. Pro financaj, kulturaj kialoj aŭ pro manko da informiteco.

Kaj tamen, ekde junio 2003, la farmacia premgrupo povas libere fiksi la prezon de novaj specialaĵoj agnoskitaj kiel novigaĵoj (vd pri tio la informeton de Philippe Pignarre: La fakturo de Sanofi-Aventis). Nu, en dudek jaroj, el 1.886 venditaj novigaĵoj, nur sep reale konsiderindas kiel novtipaj, laŭ la revuo Prescrire.* Do, estas tempo ke la decidoj koncernantaj la surmerkatigon de la medikamentoj, ilian prezon, ilian repagon, eliru el la fermita rondo de la fakuloj kaj politikistoj, por esti debatataj malferme kaj grandskale. Temas pri farota ŝparo.

* Vd la teksejon de la revuo.

Ŝanĝi la prizorgo-praktikojn, preventi la kolektivajn riskofaktorojn de medio kaj ĉe la laboro, trovi solidarajn financadojn, inventi la san-demokration, jen la aksoj por nova organizado de la sansistemo. Temas pri pli bone elspezi, eĉ se necesas ankaŭ elspezi pli.

Dominique SICOT.