Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Konferenco de U.N. pri Komerco kaj Disvolvo (KUNKD) publikigis pli ol prudentan taksadon pri privatigo de publikaj elktro-monopoloj en la sudaj landoj*.
Alberto Gabriele, la aŭtoro, estas tamen preta akcepti la novliberalisman hipotezon: “Publikaj entreprenoj estas per si mem ne efikaj kaj neeviteble misadministrataj (...). Sekve, ŝanĝo de la proprietoreĝimo kondukas al pliigita ekonomia efikeco.”.
Sed li tuj aldonas, por tiuj, kiuj ankoraŭ konsideras liberalismon sentruda paradizo: “Kiam oni nuligas normojn, necesas iel anstataŭigi ilin per aliaj, kies celo estas certigi bonan merkatfunkciadon. Tial iuj fakuloj preferas uzi, [anstataŭ privatigon] la pli neŭtralan esprimon ‘re-reglamentigon’”
La aŭtoro apenaŭ aludas la demandon pri la socia utilo de la aliregaleco al la publikaj servoj. Li tamen diras, ke komparinte la publikajn kaj privatajn energi-entreprenojn, ne eblas konkludi, inkluzive rilate la aparte privilegiitan terenon de la liberaluloj: “La proprieto-formo apenaŭ influas la efikecon”. Unue, estas malfacile scii, ĉu la neefikeco de iuj naciaj entreprenoj en evolulandoj ne fontas ĉefe el la senrimedeco. Due la publikaj sistemoj sufiĉe bone funkcas en Jordanio, Tajlando kaj en iuj ŝtatoj de Hinda Unio.
La KUNKD-raporto pritaksas poste la privatigojn en Latinameriko. La bilanco ŝajnas pli ol malbona: grava elektra provizo-krizo en Ĉilio en 1998, alvoko al trudita konsumlimigo en Brazilo en 2001, ripetitaj elektro-paneoj en Argentino. Fine, kiam okazis produktivo-kresko, tiu ne estis “dividita inter akci-posedantoj kaj konsumantoj”. Kaj tie, kie la privatigo estis plej disvolvita, “la deziro stimuli konkurencon renkontis la realecon de oligopola sektoro en kiu potencaj transnaciaj firmaoj frontas malfortajn ŝtatojn kaj neorganizitajn konsumantojn.” Pli rekte dirite, la akcioposedantoj, ne la konsumantoj, profitis la privatigojn; privataj monopoloj ofte regataj de plurnaciaj firmaoj, anstataŭis la antaŭajn publikajn monopolojn.
La liberaluloj tamen ne devas ion timi. Tiuj ne agrablaj konkludoj ne multe gravas, tiom malproskima aspektas la ideo de elekto inter pluraj opcioj. “Gravas memori, konkludas s-ro Gabriele, ke por ŝtatoj la ebleco elekti inter diversaj aranĝoj kun la multnaciaj entreprenoj dependas de la sindevigoj al liberaligo, kiuj rezultos el la intertraktaĵoj nunaj kaj estontaj, enkadre de MOK.”
Fakte, post la Ĝenerala interkonsento pri komerco de Servoj (ĜIKS), privatigoj fariĝos devigaj, senkonsidere ĉu ili estas efikaj aŭ ne.
S.H.
Vd Serge Halimi: En la premilo de la privatigoj