Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La superindustria kapitalismo disvolvis siajn teknikojn en tia grado ke milionoj da personoj ĉiutage samtempe kaptas la samajn televidajn, radiajn aŭ lud-terminalajn programerojn. La kultura konsumado, metode amasigata, gravas por la deziroj kaj konscioj. La iluzio pri la triumfo de la individuo stompiĝas, dum la minacoj preciziĝas kontraŭ la intelektaj, amaj kaj estetikaj kapabloj de la homaro.
Fabelo furoris dum la lastaj jardekoj, kiu alte tromplogis politikajn pensarojn kaj filozofiojn. Ĝi estis fabelata post 1968 kaj volis kredigi, ke ni estis enirintaj en la epokon de la “libera tempo”, “permesemo” kaj “fleksiĝemo” de la sociaj strukturoj, unuvorte, en la socion de la individuismo kaj distraĵoj. Tiu fabelo, teoriigita sub la nomo de postindustria socio, grave influis kaj malfortigis la “postmodernan” filozofion. Ĝi tre inspiris la socialdemokratojn, asertante, ke ni estas transpasintaj el la epoko de la laboremaj kaj konsumantaj homamasoj de la industria erao al tiu de la mezaj klasoj; la proletaro estus estingiĝonta.
Laŭ la statisktiko, tiu ne nur restas tre grava sed, pro la proletariĝo de la dungitoj (submetitaj al maŝina aranĝo, seniganta ilin je iniciatoj kaj profesiaj scioj), kreskas. Koncerne la mezajn klasojn, ili paŭperiĝas. Paroli pri disvolvo de la distraĵoj — en la senco de tempo libera je ĉiu devigo, de “absoluta disponebleco”, laŭ la vortaro — estas komplika afero, ĉar ili tute ne havas kiel funkcion liberigi la individuan tempon, sed ja regi ĝin por superamasigi ĝin: ili estas la instrumentoj de nova propravola servuteco. Tiuj distraĵoj, produktataj kaj organizataj de la kultur- kaj programer-industrioj formas kion Gilles Deleuze* nomis la regad-socioj. Tiuj disvolvas tiun kapitalismon kulturan kaj de servoj, kiu tute elfaras vivmanierojn, aliformigas la ĉiutagan vivon profite al siaj tujaj interesoj, normigas la ekzistadojn per la artifikoj de “merkatikaj konceptoj”*. Tiel, tiu de life time value [vivdaŭra valoro], kiu montras la valoron ekonomie kalkuleblan de la vivdaŭro de individuo, kies propresenca valoro estas malapartecigita kaj malindividuigita.
La merkatiko, kiel Gilles Deleuze ĝin vidis, iĝis ja la instrumentoj de socia regado*. La supozata “postindustria” socio, male, fariĝis superindustria*. La epoko karakterizas sin neniom per la dominado de la individuismo, sed aperas kiel tiu de la gregiĝo kaj la ĝeneraliĝinta individuiĝo-perdo.
La koncepto de individuiĝo-perdo enkondukita de Gilbert Simondon* esprimis tion, kio okazis en la 19-a jarcento al la laboristo subigata en la servo de la uzinmaŝino: li perdis sian povoscion kaj, konsekvence, sian individuecon, kaj tiel reduktiĝis al la proletostato. De nun, la konsumanto iĝas normigata en siaj kondutoj fare de la normaligado kaj artefarita fabrikado de liaj deziroj. Pro tio, li perdas siajn povosciojn, t.e. siajn eblojn ekzisti. Tiujn anstataŭas la normoj de la mod-markoj primedititaj de Mallarmé en La Dernière Mode [La lasta modo]. Tiuj, spronitaj de la merkatiko, similas kiel la “biblioj” reguligantaj la funkciadon de koncesiitaj ĉenkomercoj de rapidmanĝejoj, al kiuj devas laŭlitere konformiĝi la koncesiuloj, sub minaco de kontraktorompo, eĉ de proceso.
Tiu senigo je individuiĝo, do je ekzisto, ekstreme danĝeras: Richard Durn, murdinto de ok el la anoj de la urba konsilio de Nanterre, konfidis al sia taglibro, ke li bezonas malbonfari por almenaŭ unufoje en [sia] vivo sperti la ekzistosenton*.
Freŭdo skribis en 1930, ke kvankam dotita de la industriaj teknikoj per diecaj atributoj, kaj “spite al lia simileco kun dio, la hodiaŭa homo ne sentas sin feliĉa*”. Jen ekzakte tio, kion la superindustria socio faras el la homoj: senigante ilin je individueco, ĝi generas gregojn de esto-mankaj estuloj; kaj iĝo-mankaj, t.e. estonto-mankaj. Tiuj nehomaj herdoj pli kaj pli emos furioziĝi — Freŭdo, en Homamasa psikologio kaj mio-analizo, skizis jam en 1920 la analizon de tiuj homamasoj tentataj reveni al la horda stato, animataj de la mort-impulso malkovrita en Transe de la plezur-principo, kaj kiujn Ĝen-sento en al civilizacio denove konsideras dek jarojn poste, dum totalismo, naziismo kaj kontraŭjudismo disvastiĝas tra Eŭropo.
Kvankam li parolas pri fotografio, gramofono kaj telefonio, Freŭdo elvokas nek la radion nek — kio estas pli stranga — tiun kinon uzita de Mussolini kaj Stalino, de Hitlero poste, kaj pri kiu usona senatano diris ankaŭ, jam en 1912, “trade follows films” [la merkato sekvas la filmojn]. Li ŝajnas ankaŭ ne elvoki la televidon, pri kiu la nazioj eksperimentas publikan elsendaĵon jam en 1935. Sammomente, Walter Benjamin* analizas kion li nomas la “homamasan narcisismon”: la regad-kapton je tiuj mediatoj fare de la totalismaj povoj. Sed li ne ŝajnas mezuri pli ol Freud la funkcian amplekson — en ĉiuj landoj, eĉ demokratiaj — de la naskiĝantaj kultur-industrioj.
Kompense, Edward Bernays, duobla nevo de Freŭdo, ilin teoriigas*. Li ekspluatas la grandegajn regad-eblojn de tio, kion lia onklo nomis “libid-ekonomion”*. Li tiel disvolvas la publikajn interrilatojn, persvad-teknikojn inspiritajn de la nekonsci-teknikoj, kaj destinotaj por la servo de Philip Morris ĉirkaŭ 1930 — en la momento, kiam Freŭdo sentas kreski en Eŭropo la mort-impulson kontraŭ la civilizacio. Sed tiu ne interesiĝas je kio tiam okazas en Usono. Krom tre stranga rimarko. Li unue rimarkigas, ke li estas devigata “konsideri ankaŭ la danĝeron estigitan de aparta stato, kiun oni povas nomi ‘amasan psikologian mizeron’, precipe klarigebla per la identiĝo inter si de la anoj de socio, dum iuj personoj kun estro-inklina temperamento ne sukcesas (...) ludi tiun gravan rolon, kiu rajte devas aparteni al ili rilate la formadon de homamaso”. Poste, li asertas, ke “la nuna farto de Usono liverus bonan okazon por esplori tiun timindan malutilon alportatan al la civilizacio. Mi rezistas la tenton riski min en kritikon de la usona civilizacio, dezirante ne doni la impreson, kvazaŭ eĉ mi volus uzi la usonajn metodojn*.
Necesis atendi la mallaŭdon de Theodor W. Adorno kaj Max Horkheimer* pri la “usona vivmaniero”, por ke la funkcio de la kultur-industrioj estu efektive analizita, transe de la kritiko de la mediatoj, formulita jam en la 1910aj jaroj de Karl Kraus*.
Eĉ se ilia analizo restas nesufiĉa*, ili komprenas, ke la kultur-industrioj konsistigas unu sistemon kune kun la industrioj — proprasence-, kies funkcio konsistas en fabriki la konsumad-kondutojn, amasecigante la vivmanierojn. Temas pri plenumi tiamaniere la disvendadon de la senĉese novaj produktaĵoj naskataj de la ekonomia aktiveco, kaj pri kiuj la konsumantoj ne sentas spontanan bezonon, kio kuntrenas endemian danĝeron de superproduktado kaj do de ekonomia krizo, kiun eblas kontraŭbatali — escepte se dubigi pri la sistemo entute — nur per la disvolvado de kio konsistigas, laŭ la opinio de Adorno kaj Horkheimer, la barbarecon mem.
Post la dua mondmilito, la anstataŭo por la teorio de publikaj rilatoj estis plenumita de la “esplorado pri la instigiloj”, celanta la aĉetadon de la troaj produktoj — taksita je 40% — kiam la paco revenis. En 1955, reklam-firmao rekonis, ke kio konsistigas la grandecon de Usono “estas la kreado de bezonoj kaj deziroj, la kreado de naŭzo pri ĉio malnova kaj eksmoda” — la reklama stimulado de gustoj tiel postulas tiun de naŭzo, kiu finfine afekcias la guston mem. Ĉio ĉi celas la “subkonscion”, interalie por superi la malfacilaĵojn alfrontataj de la industriistoj peli la usonanojn aĉeti kion iliaj fabrikoj povis produkti*.
De la 19-a jarcento, en Francio, organoj faciligis la adoptadon de industriaj produktaĵoj perturbantaj la vivmanierojn kaj strebis kontraŭ la rezistoj estiĝantaj el tiuj perturboj: tiel la kreado de la “reklamo” fare de Emile de Girardin kaj de la informado, fare de Louis Havas. Sed necesis atendi la estiĝon de la kulturindustrioj (kino kaj disko) kaj, precipe, de programeroj (radio kaj televido), por ke disvolviĝu la tempaj industriaj aĵoj. Ĉi tiuj ebligis intiman regadon super la individuaj kondutoj, aliformigitaj en amas-kondutojn — kiam la spektanto, izolita antaŭ sia aparato, kontraste kun al kino, konservas la iluzion de soleca distraĵo.
Estas same kun la okupiĝo nomata “libertempa”, kiu, ĉe la superindustria sfero, etendas sur tutajn homajn aktivecojn la kompulsian kaj mimetisman konduton de la konsumanto: ĉio devas fariĝi konsumebla — same kiel lesivoj kaj maĉgumoj, tiel ankaŭ instruado, kulturo, kaj sano. Sed la iluzio, kiun necesas provoki por sukcesi ĉe tio, neeviteble naskas frustriĝojn, malkonfidojn, kaj detruinstinktojn. Sole antaŭ mia televidilo, mi ĉiuokaze povas min diri, ke mi kondutas individue; sed la realo estas, ke mi faras kiel la centmiloj da televidantoj spektantaj la saman progarmeron.
Ĉar la industriaj agadoj fariĝis planedvastaj, ili intencas efektivigi gigantajn laŭskalŝparojn* kaj do, pere de taŭgaj teknikoj, regi kaj homogenigi la kondutojn: tion la programerindustrioj taskas al si per la tempaj aĵoj, kiujn ili aĉetas kaj dissendas por kapti la tempon de la konscioj formantaj iliajn spektantarojn kaj kiun ili vendas al la anoncistoj.
Tempa aĵo — melodio, filmo, aŭ radiodissendo — konsistas el tempo de sia forfluo, kion Edmund Husserl* nomas flukso. Ĝi estas pasanta objekto, konsistanta en la fakto, ke ĝi malaperas laŭmezure, kiel ĝi aperas. Kun la naskiĝo de la civila radio (1920) kaj, poste, de la unuaj televidaj programeroj (1947), la industrioj de programeroj produktas tempajn aĵojn kies forflutempo koincidas kun la forflutempo de la konscioj, kies objektoj ili estas). Ĉi koincido permesas al la konscio alpreni la tempon de tiaj tempaj aĵoj. La nuntempaj kulturinsdustrioj povas tiel trudi al la konsumantaj homamasoj la konsumad-tempon de la dentopasto, sodakvo, ŝuaĵoj, ktp. Preskaŭ ekskluzive tiel la kulturindustrio financas sin.
Nu, iu “konscio” estas esence iu konscio pri si: aparteco. Mi povas diri mi nur tial, ke mi havigas al mi mian propran tempon. La kulturindustrion, precipe la televido, estas grandegaj sinkronig-aparatoj, maŝinoj likvidantaj tiun si, kies teknikoj Michel Foucault* pristudis ĉe la fino de sia vivo. Kiam dek-, eĉ cent-milionoj, da televidantoj samtempe spektas la saman rektan elsendon, tiuj konscioj ĉie en la tuta mondo internigas la samajn tempajn aĵojn. Kaj se ili, ĉar ĉio ilin instigas al tio, ĉiutage ripetas, je la sama horo kaj regule, la saman aŭdovidan konsumantan konduton, tiuj “konscioj” fine fariĝas konscio de iu sama persono — t.e. neniu. La greg-nekonscio liberigas impulsan fundaĵon, kiu ne plu kunliĝas kun deziro — ĉar tiu postulas unikaĵon.
Dum la 1940aj jaroj, la usona industrio starigis merkatikajn teknikojn kiuj de tiam senĉese intensiĝis kaj kaŭzis mizeron simbolan, sed ankaŭ libidan kaj aman. Ĉi lasta enkondukas al la perdo de tio, kion mi nomis la precipan narcisismon*.
La postindustria fabelo ne komprenas, ke la potenco de la nuntempa kapitalismo baziĝas sur la samtempa regado super la produktado kaj konsumado reguligantaj la okupiĝojn de la homamasoj. Ĝi baziĝas sur la malĝusta ideo, ke la individuo estas kio kontraŭstaras la grupon. Simondon, male, perfekte montris, ke individuo estas procezo, kiu ne ĉesas fariĝi kio ĝi estas. Ĝi psike ne individuiĝas alie ol kolektive. Tio, kio ebligas ĉi propresence kolektivan individuiĝon estas la fakto, ke la ĉies individuiĝo rezultas el la akiro, fare de ĉiu aparteco, de tio, kion Simondon nomas pre-individuan fundon, komuna al ĉiuj tiaj apartecoj.
Tiu pre-individua fundo, heredaĵo deveninta el la akumulita sperto de generacioj, vivas nur laŭ la mezuro en kiu ĝi estas apartece alproprigata kaj tiel transformata pro la partopreno de psikaj individuoj dividantaj tiun komunan fundon. Sed tio estas divido nur se ĝi estas ĉiufojeindividuigata, kaj tia ĝi estas nur en la mezuro en kiu ĝi estas apartigata. La socia grupo stariĝas kiel kunmetado de sinkroneco laŭ la mezuro en kiu ĝi rekonas sin ĉe komuna heredaĵo, kaj de diakroneco laŭ la mezuro en kiu ĝi ebligas kaj pravigas la apartecan akiron de la pre-individuan fundon fare de ĉiu ano de la grupo.
La industrioj de programeroj, male, inklinas kontraŭmeti sinkronecon kaj diakronecon, celante produkti iun supersinkronigon kiu tendence malebligas la apartecan akiron de la pre-individua fundo entenata en la programeroj. Ties krad-aranĝo anstataŭas kion André Leroi-Gourhan nomas socio-etnan programaron, kaj estas konceptita por ke mia travivita estinteco inklinu iĝi la sama kiel tiu de miaj najbaroj, kaj ke miaj kondutoj gregiĝu.
Mi estas konscio konsistanta en tempa flukso de tio, kion Husserl nomas unuagradajn retenojn, t.e. tio, kion la konscio retenas en la nuno de la flukso en kio ĝi konsistas. Tiel, la noto sonoranta el iu muziknoto aperas al mia konscio kiel la paspunkto de melodio: la antaŭa noto ĉerestas, subtenata en kaj de la nuno; ĝi konsistigas la noton, kiu ĝin sekvas, formante, kun tiu, rilaton, la intervalon. Tiaj retenoj, estiel fenomenoj, kiujn mi ricevas kaj kiujn mi produktas (melodio, kiun mi ludas aŭ aŭdas, frazo, kiun mi elparolas aŭ aŭdas, gestoj aŭ faroj, kiujn mi plenumas aŭ spertas, ktp.), konsistigas, esence, mian konscian vivon.
Nu, tiuj retenoj estas selektoj: oni ne retenas tute tion, kio estas retenebla*. En la flukso de kio aperas, la konscio plenumas selektojn, kiuj estas propre retenoj: se mi sinsekve dufoje aŭskultas iun saman melodion, mia konscio pri la objekto ŝanĝiĝas. Kaj tiaj selektoj estas plenumitaj trae de filtriloj, en kiuj konsistas la sekundaraj retenoj, t.e. la memoroj pri antaŭaj unuagradaj retenoj, kiujn konservas la memoro, kaj kiuj konsistigas la sperton.
La vivo de la konscio konsistas el tiaj aranĝoj de unuagradaj retenoj, dum la rilatoj inter unuagradaj kaj sekundaraj retenoj estas superdeterminataj de la terciaraj retenoj: la memorsubtenaj objektoj kaj la mnemoniko ebliganta registri postsignojn — precipe tiuj fotogramoj, kinogramoj, videogramoj kaj ciferecaj teknologioj formantaj la teknologian infrastrukturon de la regad-socioj en la superindustria epoko.
La terciaraj retenoj estas kio, same kiel la alfabeto, faciligas la aliron al la preindividuaj fundoj de ĉiu psika kaj kolektiva individuiĝo. Tiaj ekzistas en ĉiuj homaj socioj. Ili kondiĉas la individuiĝon, kiel simbola divido, kiu ebligas la eksterigon de la individua sperto pere de postsignoj. Kiam ili fariĝas industriaj, la terciaraj retenoj konsistigas regadteknologiojn kiuj ĝisfunde difektas la simbolan interŝanĝon: baziĝante sur la kontraŭeco ĉe la produktistoj kaj konsumantoj, ili ebligas la supersinkronigon de la tempoj de la konscio.
Tiuj estas do pli kaj pli strukturataj de la samaj sekundaraj retenoj kaj inklinas selekti la samajn unuagradajn retenojn, kaj ĉiuj similiĝi unu al la alia: ili ekde tiam konstatas, ke ili jam havas preskaŭ nenion dirindan kaj renkontiĝas malpli kaj malpli. Jen ili estas resenditaj en sian solecon, antaŭ tiuj ekranoj pro kiuj ili povas malpli kaj malpli dediĉi sian tempon al la libera tempo — tempo libera je ĉia devigo.
Ĉi simbola mizero kondukas al la ruiniĝo de la narcisismo kaj al la ekonomia kaj politika forlaso. Antaŭ ol fariĝi patio, la narcisismo kondiĉas la psikon, la deziron kaj la apartecon*. Nu, se, per la merkatiko ne plu temas nur pri garantii la reproduktadon de la produktisto, sed ankaŭ regi la fabrikadon, reproduktadon, diversigon kaj segmentadon de la konsumant-bezonoj, estas la ekzistadaj energioj, kiuj plenumas la funkciadon de la sistemo, kiel dezir-fruktoj de la produktistoj, unuflanke, kaj de la konsumantoj, aliflanke: la laboro, kiel la konsumado, reprezentas la kaptitan kaj kanaligitan libidon. La laboro, ĝenerale, estas sublimado kaj realo-principo. Sed la laboro industrie dividita rezultigas malpli kaj malpli da sublimiga kaj narcisisma kontentigo, kaj la konsumanto, kies libido estas kaptita, spertas malpli kaj malpli da konsuma plaĉo: li forlasas la ludon, malvigligita de la ripet-kompulsio.
En la adaptigaj socioj, kiaj estas la regad-socioj*, temas pri kondiĉi, per la aŭdovidaj kaj ciferecaj teknologioj de la aisthesis*, la konsciotempojn kaj la nekonscion de la korpoj kaj animoj. En la superindustria epoko, la estetiko — kiel dimensio de la simboleco fariĝinta samtempe armilo kaj okazejo de la ekonomia milito — anstataŭigas la sensan sperton de psikaj aŭ sociaj individuoj per la kondiĉado de la homamasoj. La supersinkronigo kondukas al la individuiĝo-perdo pro homogenigo de la individuaj estintecoj, ruinigante la pranarcisismon kaj la procezon de psika kaj kolektiva individuiĝo: kio ebligis la distingon de mi disde ni, de nun intermiksitaj en la simbola kriplaĵo, kia estas iu malvigla oni. Ĉiuj ne estas egale elmetataj al la regado. Ni tiurilate spertas estetikan rompiĝon , kvazaŭ la ni dividiĝus per du. Sed ni ĉiuj , kaj des pli nia idaro, estas destinitaj por tiu malgaja destino — escepte se, por superi tion, io estos farita.
La 20-a jarcento optimumigis la kondiĉojn kaj la artikadon de produktado kaj la konsumado per la kalkul-teknologioj kaj la informadiko por la regado super produktado kaj investado, kaj per la amaskomunikilaj teknologioj por la regado super la konsumado kaj la sociaj, eĉ politikaj, kondutoj. En la nuna tempo, tiuj du sferoj integriĝas. La granda tromp-logilo estas ne plu, ĉi-foje, la “libertempa socio”, sed la “personecigo” de la individuaj bezonoj. Félix Guattari* parolis pri la produktado de “dividuoj”*, t.e. la partikulariĝo de la apartecoj per ties submeto al la scikapablaj teknologioj*.
Tiuj ebligas — pere de la identigo de uzantoj (users profiling) kaj aliaj novaj regad-metodoj — subtilan uzadon de la kondiĉado, referencante tiom Pavlovon, kiom Freŭdon. Ekzemple, la servoj instigantaj la legantojn de libro legi aliajn librojn legitajn de aliaj legantoj de tiu sama libro. Aŭ ankaŭ, la serĉad-motoroj, kiuj valorigas la plejkonsultatajn referencojn, plifortigante samtempe ties konsultadon kaj konsistigante treege rafinitan mezuradon de la televid-spektantaro. De nun, la samaj ciferecaj maŝinoj pilotas, kun la samaj normoj kaj etalonoj, la produktad-procezojn de programeblaj maŝinoj ĉe adapteblaj laborejoj teleregataj per distanca regado (remote control), ĉar la industria robotiko estas fariĝinta esence produktad-mnemoteknologio. Estante destinitaj por la merkatiko, ili organizas ankaŭ la konsumadon. Kontraŭe al tio, kion kredis Benjamin, temas pri ne la disvolviĝo de amasa narcisismo sed, inverse, la amasa detruo de la individua kaj kolektiva narcisismo per la estigo de la superamasoj. Temas, ĝustadire, pri la likvido de la escepto, t.e. la ĝeneraligita gregigo okazigita de la elimino de la precipa narcisismo.
Kolektivajn imagadojn kaj individuajn historiojn plektitajn en la sino de psikaj kaj kolektivaj individuiĝaj procezoj, la tempaj industriaj aĵoj anstataŭigas per amas-etalonoj, kiuj emas redukti la apartecon de la individuaj praktikadoj kaj iliajn eksternormajn karakterojn. Nu, la escepto estas la regulo, sed regulo neniam formulebla: ĝi ne sperteblas alie, ol okaze de nereguleco, t.e. ne formigeblas kaj kalkuleblas per regula priskribilo aplikebla al ĉiuj okazoj konsistigantaj la diversajn konkretaĵojn de tiu implicita regulo*. Jen kial ĝi longatempe rilatiĝis al Dio, kiu konsistigis la absolutan neregulecon kiel regulo de senkompareco de la apartecoj. La merkatiko igas tiujn kompareblaj kaj kategoriigeblaj, transformante ilin en vakajn propraĵojn, reguleblajn per la kaptado samtempe superamasigita kaj supersegmentita de la libidaj energioj.
Temas pri anti-libida ekonomio: dezireblas nur kio estas ununura kaj, ĉi-rilate, escepta. Mi deziras nur tion, kio aperas escepta por mi. Ne ekzistas deziro pri banaleco, sed nur ripet-kompulsio inklinanta al la banaleco: la psiko konsistas el Eroso kaj Tanatoso, du senĉese kompromisantaj tendencoj. La kultur-industrio kaj la merkatiko celas la disvolvon de la deziro pri konsumado, sed, fakte, ili plifortigas la mort-impulson por provoki kaj ekspluati la kompulsian fenomenon de ripetado. Ili kontraŭas ĉi-maniere la viv-impulson: pro tio, kaj tial, ke la deziro estas kerna por la konsumado, tiu procezo estas memdetrua aŭ, kiel Jacques Derrida dirus, memimuniga.
Mi povas deziri la apartecon de io nur laŭmezure, kiel tiu objekto estas la spegulo de ia aparteco, kia mi estas, kian mi ankoraŭ nescias kaj kian tiu objekto al mi rivelas. Sed, laŭmezure, kiel la kapitalo devas superamasigi la kondutojn, ĝi devas ankaŭ superamasigi la dezirojn kaj gregigi la individuojn. De tiam, la escepto estas io kontraŭbatalenda, kion Nietzsche anticipis, asertante, ke la industria demokratio neeviteble naskas greg-socion. Jen kio estas vera aporio de la industria politika ekonomio. Ĉar la ekregado de la escepto-deziro pere de la projekci-ekranoj favoras la superregan tanatosologian tendencon*, alivorte, entropia. Tanatoso estas la submetiĝo de la ordo al la malordo. Estiel nirvano, Tanatoso strebas al la egaligo de ĉio: estas la tendenco al la neado de ĉiu escepto — ĉi tiu estanta tio, kion la deziro deziras.
Tio do, kion oni nomis en Francio la kulturan escepton, estas la lamentinda mizer-kaŝilo antaŭ la profundeco de tiaj demandoj. Kiom ajn nemalhaveblaj estas la aranĝoj kuntrenitaj de ĝi, ĝi estas misuzata kiel pura politika frapfrazo. Kaj ĝi sendevigas tiujn, kiuj uzas ĝin, cerbumi pri la escepto en ĝia ĝenerala senco kaj ankaŭ primezuri la demandon starigitan de la disvolvo de la superindustria socio, kun la simbola mizero el ĝi rezultanta. Ĉi seka lingvaĉo* faras el tiu demando ege precipa por la estiĝo de la tutmonda socio, akcesora, regiona, sektora, eĉ “korporacia” problemaro, ĝuste same, kiel la argumentoj celantaj likvidi, sub la internaciaj komerc-akordoj, ĉiun escepto-disponon.
La demando ne limiĝas al la vivo de tio, kion oni nomas “kulturo”, tiu pri kiu zorgas la samnoma ministero: la ĉiutaga ekzistado en ĉiuj siaj aspektoj estas submetata al la superindustria kondiĉado de la ĉiutagaj vivmanieroj. Temas pri la kiom eble plej zorgiga problemo de industria ekologio*: la mensaj, intelektaj, amaj kaj estetikaj kapabloj de la homaro estas pro tio amase minacataj, ĝuste en la momento, kiam homaj grupoj disponas senprecedencajn detrurimedojn.
La forlaso en kiu konsistas tia libida ruiniĝo estas ankaŭ politika. Laŭmezure, kiel la politikaj respondeculoj alprenas merkatikajn teknikojn por transformiĝi mem en produktojn, la elektantoj spertas en rilato al ili la saman naŭzon kiel al ĉiuj aliaj produktoj.
Tempas, ke la civitanoj kaj iliaj reprezentantoj vekiĝu: la demando pri la aparteco fariĝis kruca, kaj ne estos futurhava politiko, kiu ne estos politiko de la apartecoj — sen kio floros ekstremajn naciismoj kaj ĉiaspecaj integrismoj. Kiel naski deziron en la morgaŭa superindustria socio? Kiel ne organizi anticipe la forlason? Tio postulus, ke la politikistoj mem estu ekzemplodone dezir-produktantoj. La elektantaro de la regionaj balotoj de la 28-a de marto 2004, voĉdoninta kontraŭ la registaro kaj ne por partio sen ajna programo, suferas de ĝeneraligita detruo de la libid-ekonomio kaj de politika deziro ne plu kontentigita: la philia, per kiu Aristotelo difinas la rilaton inter civitanoj, evidente estas alte rafinita frukto, pacience kultivata, de la libid-ekonomio.
De la 21-a de aprilo 2002 (unua balot-vico de la prezidanta elektado) ĝis la 28-a de marto 2004, grandiĝis movado ordonanta al la ĝenerala politika klaso, ke ĝi batalu kontraŭ simbola kaj psika mizero, neeviteble fariĝanta ankaŭ politika mizero. Kaj ne estas hazardo, ke la politika disvenkiĝo de la registaro kristaliĝis ĉirkaŭ demandoj pri kulturo kaj esplorado. La kultura demando ne estas politike anekdota: temas pri la kerno mem de la politiko. Ĉar la kulturo estas ankaŭ la libido, kiun la industria agado esence provas kapti. La politikoj devus do unue esti kulturaj politikoj, ne en la senco, laŭ kiu ministrejo pri kulturo servas aŭ malservas la diversspecajn klientarojn de la kulturmetioj, sed ja kiel kritiko pri la limoj de superindustria kapitalismo fariĝinta detruanto de la sociaj organizaĵoj el kiuj konsistas la psikaj kaj kolektivaj individuiĝaj procezoj.