Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konkreta utopio — Kion fari se jam nenio eblas

Ĉiam denove tiuj romantikaj iluzioj

“Ne ekzistas alternativo por nia reformdirekto.” En Germanio kiel aliloke en Eŭropo, la registaro ripetas senĉese tiun kredkonfeson. Tiu sinteno, kiu unuigas la tutan potencularon, efikas kvazaŭ burĝa stalinismo: Ekzistas nur unusola vojo, kaj tiu estas antaŭdestinita. Malsimile al tio, la semajngazeto Freitag aperigas debaton: Kiuj alternativoj, kiuj konkretaj utopioj estas realismaj, kaj kiuj ne? Kie estas la esperigantoj por pli da libereco kaj pli da justo? Ni aperigas ĉi tie la intervenon de Rainer Fischbach, kiu, responde al antaŭaj kontribuaĵoj, konsilas ne antaŭtempe kuri en sakstratojn de la penso.

Kio estas la defio de konkretaj utopioj? Eble utilas elekti tute simplan elirpunkton. Temas pri la bona vivo, neniu alia celo pli forte kaj pli daŭreme instigas transpaŝi la donitaĵon. Kiu nur avertas pri katastrofoj, finiĝas aŭ en indiferenteco aŭ en iluzia malpeziĝo, laŭ tio ĉu daŭras la krizosimptomoj aŭ ĉu ili ŝanĝiĝas. Sed bonas la bona vivo nur, se ĝi estas altira ankaŭ kiel modelo kaj se ĝi estas en siaj principoj ĝeneraligebla. Ke la principoj, kiuj dominas en la kapitalismaj socioj, ne estas ĝeneraligeblaj, nek el ekonomiaj vidpunktoj, nek el ekologiaj aŭ moralaj, evidentiĝas ĉiutage pli. Sed kiel superi ilin?

La kejnsa kritiko, la postulo de alia financ-, mon- kaj salajro-politiko, kiel ĉiam denove per ekzemploj argumentas Heiner Flassbeck, estas en si mem ĝusta, sed ĝia rilatsistemo estas nereala — ĝia adresato forvaporiĝis: La agado de la regantoj apenaŭ kritikeblas ankoraŭ kiel malĝusta politiko, sed kiel ĉiupreza certigo kaj profundigo de la reg- kaj alproprigo-ordo. Al ĝiaj kostoj apartenas la amasa marĝenigo de homoj kaj la neuzataj kaj detruitaj eblecoj de bona vivo, ĉar ili ne estas profiteblaj kaj ĉar ili pridubigas tiun ordon. Kejnsa politiko povus provizore mildigi la premon sur la homoj, sed ne solvi la socialajn nek ekologiajn problemojn, antaŭ kiuj ni staras, nek forigi la mekanismojn kiuj estigas krizojn, kaj la polarigajn fortojn.

Sorĉa nocio kresko — jen problemo

Se kresko, la sorĉnocio de kejnsisma politiko, fariĝas mem problemo, se precipe devus kreski tio, kio evitas la kapitalisman utiligon, se la iomete da libereco kaj bonstato kiu produkteblas per la kejnsaj receptoj, ŝajne jam estas tro por la sentoj de la regantoj, se tiuj evidente preferas la subpremadon al la reguleca kompromiso, tiam kejnsistoj devas aŭ fiaski aŭ transpaŝi sin mem. La bona vivo, ja eĉ la deziro eviti la barbarecon, postulas rompon kun la nunaj kondiĉoj, en tio pravas Franz Schandl (Freitag, 2004-06-11). Sed tiu rompo sekvigos defiojn kaj faŭltojn, kiuj fortimigos sufiĉe multajn. Ĝi ne plenumeblas per nur voluntarisma ago — kaj tio kunligas la cetere sufiĉe malsamajn proponojn de ekzemple Niels Boeing (vd Freitag, 2004-05-21) kaj Franz Schandl. Oni devas timi ke ĝi — se entute — okazos nur post fazo de profundaj krizoj. Sufiĉa kaŭzo por okupiĝi pri la demandoj kiuj neeviteble stariĝos.

Estas senchave certiĝi pri tio ke kapitalismaj socioj produktas enorman kaj plu kreskontan kvanton da materia riĉeco, por kontraŭi la psikopatian diskurson pri malabundo kiu nuntempe dominas politikon kaj amaskomunikilojn (kp Hans Thie en sia enkonduka kontribuaĵo (Freitag, 2004-05-14). Sed post tio ni devas iri plu kaj klare certiĝi ke bona vivo, kiu estas kiel kondiĉo akordigebla kun la pluekzistado de la homaro kaj de la Tero, postulas alian formon de materia riĉeco — notu bone: de materia riĉeco kaj ne nur de rezigno. La ĝeneraligo respektive egaleca distribuado de la riĉeco en sia nuna formo estas socie kontraŭsenca kaj ekologie netolerebla. Alternativa formo de riĉeco devas konsisti el komune uzeblaj kaj per modera material-elspezo fabrikeblaj aĵoj anstataŭ el resurso-voraj kun distingiĝ-valoro.

La “hejmfabriko” estas iluzio

Ke la “libera” merkato produktas ĉion alian ol liberecon kaj ke ĝia efikeco estas novliberala revo pli ol empirie fundamentita fakto, tio estas elirpunkto. Sed kiu, pro ia ajn kialo, deziras superi la staton, en kiu la produktado estas nur unu elemento de la kapitalutiligo, tiu devas alfronti la demandon, kiel tiam la produktado estu kunordigata, kiel resursoj estu utiligataj. La vaga diskurso pri distribuo sole ne sufiĉas, se kun tio ligiĝu libero kaj justo, socia kaj teknika progreso. Konvenas la indiko ke ni vivas jam en plan-ekonomio, tiu de la konzernoj, kaj ankaŭ la konstato, ke por tiuj la merkato reprezentas multe tro malfortan korektilon.

Ĉar sur la merkato voĉdonas nur tiu kiu estas pagipova. Al tiu voĉdonado venas nur tio kio promesas profiton al la dominantaj ludantoj. Tiuj havas la povon manipuli ĝin, ĉar la merkato estas blinda por eksteraĵoj, por la negativaj efikoj kaj medidetruoj same kiel por la pozitivaj, ekzemple la retefikoj kiuj donas al la monopoloj potencokreskojn kaj kromprofitojn. Jen defio por vera demokratio kaj partoprenado, kiuj okupiĝas ne nur pri distribuado de la produkto, sed ankaŭ pri tio, el kio konsistu la produkto morgaŭ.

“Small”[eta] povas ja foje esti [“beautiful”[bela], sed ne ĉiam sexy[loga]: Malpli altaj pecokostoj provizas ĉe multaj produktoj nerefuteblan argumenton por grandeco. La plej bona ekzemplo estas la fabrikoj el kiuj venas la etaĵoj, kiuj por la apostoloj de la “Small is beautiful” devas malprave servi kiel pruvo: Ĉe alte integritaj cirkvitoj, la granda serio decide reduktas la pecokostojn. La disvolvo de la produkto kaj de la produktmetodoj kiel ankaŭ la starigo de la fabriko mem voras miliardojn, kiuj por la konzernoj estas ofte sufiĉa kialo por kuniĝi, spite al konkurenco. Ke la teknikaj, organizaj kaj financaj postuloj de la industria progreso ja sugestas socialismajn solvojn, sciis jam la teoriisto de la “kreiva detruo”, la en la pasintaj jardekoj tre unuflanke interpretata Joseph Alois Schumpeter. Tio ĝustas por multaj produktoj kaj produktmetodoj, kaj ĉe tio la kreskanta teknologi-intenso ne reduktas la amplekson de investoj, sed altigas ĝin.

La “persona fabrikilo”, la universala maŝino per kiu laŭdire iam eblos produkti hejme, estas scienc-fikcio — tamen estus sprita demando, kiom da investo postulus ties disvolvo kaj fabrikado. La “hejmfabriko” estas esprimo de konscio kiu krome ignoras ke en la centro de “transkapitalisma ekonomio” (Niels Boeing) devas esti malpli la personaj ol la publikaj havaĵoj kun infrastruktura eco. La imago, ke produktado refariĝu senproblema hejmafero, restos romantika iluzio. Neniu antaŭvidebla teknika progreso liberigos nin de la tasko direkti kompleksajn sistemojn, labori en grandaj organizoj, malsovaĝigi ilin politike kaj ekologie kaj precipe fari decidojn pri gigantaj investoj; des pli ke ni ĉiukaze devos vivi kun heredaĵo de kompleksaj sistemoj kiujn ne eblas simple malŝalti.

En larĝaj rondoj de la maldekstruloj la platonismo ŝajnas esti forŝovinta la materiisman pensadon. La tezoj de Niels Boeing instigas al tiu supozo ne malpli ol tiuj de Franz Schandl. La rilato de scio kaj ago, plano, produktado kaj produktaĵo estas prezentita kiel plata taŭtologio, kaj scio per tio fariĝas speco de universala valuto aŭ pli ĝuste: superfetiĉo. Tiu fantazio estas fundita sur la kredo ke libere alirebla “sciotrezoro” — imagata kiel kolektaĵo de elektronike konkretigita scio, povus malaperigi la “fabrication divide”, do la malegalecon de ebla riĉaĵ-produktado. Kvazaŭ la produktado ne dependus de disponado pri materiaj kaj financaj resursoj, kvazaŭ decida parto de la scio ne estus entenata en la homoj kaj en ties organizita kunagado, kaj kvazaŭ ambaŭ ne estus submetitaj al la potencrilatoj.

Ankaŭ kun “maldekstra” politika signumo kaj kompletigite je postuloj kiel tiu pri libera aliro, la konkretigo de la scio ne estas pli ol nova eldono de la malnova socialdemokratia stultaĵo kiun Markso kritikis jam ĉe la Gotaa Programo: Tie estis ankoraŭ la laboro miskomprenata kiel “fonto de ĉia riĉeco”, abstraktita de ĉiaj naturkondiĉoj kaj potencrilatoj. Anstataŭigi “laboron” nun per “scio” ne nur aldonas al la malnova stultaĵo novan dimension, sed kompletigas ankaŭ la historian forgesemon de la maldesktrularo. Ne ekzistas teknologia sorĉilo kiu evitus al ni la laboradon pri malfermita, ĝenerala kulturo de la scio, kiu nepre frotiĝos kun la potencrilatoj kaj kulturaj rompiĝoj.

Hermann Scheer (Freitag, 2004-06-25) pravas argumentante per la naturdependeco de la homa specio kaj refutante la modajn revojn pri senmateriiĝo. Estas nerefutebla postulo, meti la metabolon kun la naturo sur bazon kongruan kun la supervivado de la homaro kaj kun humana socio. Sed ĉe tio, same kiel ĉe laboro kaj scio, oni ne abstraktu de la potencrilatoj. Necesaj kondiĉoj ne estas nepre sufiĉaj, kaj kredi ke sunenergia socio estas nepre humana, estas iluzio kiu nutras sin el simila teknik-determinismo kiel tiu ke komputilo kaj interreto produktos egalecan socion.

La fakto ke nuntempe energikonzernoj — pli precize: tiaj kiuj komercas per fosilaj brulaĵoj — ludas dominantan rolon, estas esprimo de la nuna formo de la kapitalismo. Ilin ligas kun la financ-, komunikil- kaj softvarkonzernoj, kiuj per si mem tute ne havas pli humanajn celojn, la imperativo de produktado kaj alproprigo de plusvaloro kaj per tio la intereso pri sekurigo de la kondiĉoj kiuj donas prioritaton al la plusvaloro. La demando kiel aspektu la estontaj energi- kaj materi-cirkuladoj kaj kiu kontrolu ilin por kiaj celoj, tiu demando restas ĉe ĉiaj teknologiaj implicaĵoj politika.

Por kritiko de la politika teknologio

La maldekstrularo evidente ne nur repuŝis la kritikon de la politika ekonomio, sed ankaŭ preterlasis, kuntekste kun tiu, disvolvi kritikon de la politika teknologio. Pensigas ankaŭ, ke en la ĝis nun prezentitaj kontribuaĵoj de la Freitag-debato la bildo pri la vivo kaj laborado de la individuo restas sufiĉe pala. Dum ĉiuj aliaj kredas la unuopulon tro malmulte kapabla, Niel Boeing klare trotaksas lin: La “transkapitalismo” estiĝas laŭ li el voluntarisma ago de la individuoj, lia imago de la vivo ĝeneraligas nur la ekzistoformon de la fleksiĝemigita laborforto. Tiu estas, unuflanke, ekvivalento de memmastrumata superekspluatado kaj aliflanke ne taŭgas kiel universala modelo, ĉar ĝi ignoras la materiajn kaj organizajn kondiĉojn de laboro. Kompleksa socia maŝinaro ĉiam plu altigas la produktivon de la laboro, sed sen iam malaperigi tiun. En tio, la kontribuaĵoj de Ulrich Weiß (Freitag, 2004-07-02) kaj Franz Schandl eliras de falsaj kondiĉoj. La mensa laboro en la altteknologia sektoro ne finas sian projekton, same kiel la ĉiutagaj aĉetoj.

Transe de la iluzia deklaro de la fino de laboro, kaj de la sencerba krio pri “laboro, laboro, laboro”, necesas disvolvi vivmodelojn kiuj respondas al la daŭra naturdependeco de la homoj kaj al la kreskanta neceso de rilat- kaj pens-laboro same kiel, vide al la atingita stato de naturregado, tute prava deziro transpaŝi la regnon de la neceso. Ke laboro estas por la plej multaj homoj trudlaboro, ĉar mankas al ili alternativaj enspezofontoj, tion konsciu ĝuste tiuj ĉiam denove kiuj ĝuas la feliĉon de interesa laboro kaj por kiuj, pro profunde markita protestanta tradicio, laboro estas interna bezono kaj fonto de memkonscio. La sekularigita protestanta morala sinteno multe kontribuis al la enormaj eblecoj de riĉaĵproduktado kiuj hodiaŭ ekzistas sen ke ni disponas pri ili — eble okazo por memorigi ke la protestantismo iam ne nur signifis penigan laboron kaj mekanikan precizon, sed ankaŭ — kaj eĉ kun la samaj personoj — la esperon pri socio sen regado de homoj super homoj kaj la sopiron ke la koro eliru kaj trovu ĝojon, en tiu bela somero*, kaj ne nur tiam.

* Aludo al germana protestanta ĉanto de Paul Gerhardt: “Geh aus, mein Herz, und suche Freud / in dieser schönen Sommerzeit... [Eliru mia kor’ kaj trovu ĝojon / en tiu bela somertempo...” -vl.

Rainer FISCHBACH.

Tiu ĉi artikolo aperas nur en la Esperanta eldono de Le Monde diplomatique kaj estas elgermanigita el Freitag, 9a de julio 2004, paĝo 7