Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉinio, megapotenco

“Kiam Ĉinio vekiĝos...”, oni diris antaŭnelonge, lasante ŝvebi gigantan minacon super la planedo. Nu, tiu landego ja vere vekiĝis. Kaj starigas al ni demandojn pri la sekvoj kiujn tio povas havi sur la evoluo de la mondo.

Demografia koloso (1,3 miliardoj da loĝantoj), Ĉinio komencis sian ekonomian reformon nur post la morto de Mao Zedong, ekde 1978 kiam Deng Xiaoping venis al la potenco. Bazita sur abundo da malalte pagata laboristaro, sur akcepto de muntfabrikoj, sur eksportado de malkaraj produktoj kaj sur alveno de eksterlandaj investoj, ĝia disvolvo-modelo estis longtempe konsiderata “primitiva”, tipa por postrestinta lando kaj regata per fera mano de unusola partio.

Ĉinio — daŭre komunista — ne nur ĉesis tamen timigi, sed, en la eŭforio de la komenca tutmondiĝo, ĝi estis tiam prezentata de centoj da firmaoj kiuj translokis siajn fabrikojn tien (post maldungo de milionoj da salajruloj) kiel vera ĉieldonaco por lertaj investistoj. En mallonga tempo, danke al la reto de “specialaj zonoj” starigitaj laŭlonge de ĝia marfasado, ĝi fariĝis fenomena eksportpotenco. Kaj ŝoviĝis al la pinto de la mondaj eksportoj de teksumaĵoj, vestaĵoj, ŝuoj, de elektronikaj produktoj kaj de ludiloj. Ĝiaj produktoj invadis la mondon. Aparte la usonan merkaton, kun la sekvo de giganta malekvilibro: en 2003, la usona komerca deficito favore al Pekino atingis 130 miliardojn da dolaroj!*

* Kp Cyclope: “Les marchés mondiaux 2004 [La mondaj merkatoj 2004], sub dir. de Philippe Chalmin, Economica, Parizo, 2004.

Tiu eksportego provokis okulfrapan starton de kresko kiu, jam de du jardekoj, altas pli ol 9%!* Tiu “demokratia merkat-komunismo” sekvigis ankaŭ, por milionoj da familioj, altigon de la aĉetpovo kaj de vivnivelo.* Kaj favoris la supreniron de vera ĉina kapitalismo. La ŝtato, en la sama elano, lanĉis sin en grandpaŝan modernigon de la lando kun multaj konstruadoj de infrastrukturo: havenoj, flughavenoj, aŭtoŝoseoj, fervojoj, pontoj, akvobaraĵoj, nubskrapuloj, stadioj por la Olimpikaj Ludoj de Pekino en 2008, instalaĵoj por la Universala Ekspozicio de Ŝanhajo en 2010, ktp.

* 9,7% en la unua duonjaro de 2004 laŭ jara ritmo (Francio: 2,3%).
* La Malneta Interna Produkto (MIP) de loĝanto atingis, en 2003, po 4.690 dolarojn (Francio: 21.700).

La freneza amaso da tiuj laboroj kaj la nova konsumfebro de la ĉinoj aldonis novan dimension al la ekonomio: en mallonga tempo, Ĉinio, kiu timigis kiel invada eksportpotenco, fariĝis import-ogro kies nesatigebla voremo serioze maltrankviligas. Lastan jaron, ĝi estis mondvaste la unua aĉetanto de cemento (ĝi importis 55% de la monda produktaĵo), de karbo (40%), de ŝtalo (25%), de nikelo (25%), kaj de aluminio (14%). Kaj la dua importisto de petrolo, post Usono. Tiuj amasaj aĉetoj provokis prezeksplodon sur la merkatoj. Precipe tiun de petrolo. Akceptita en la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en 2001, Ĉinio estas nun unu el la grandaj ekonomioj de la mondo — precize la sesa*. Ĝi tiras la tutplanedan kreskon, kaj ĉia skuiĝo ĉe ĝi havas tujan efekton sur la tuta monda ekonomio. “Malgraŭ la rapideco de nia kresko, moderigas tamen la ĉefministro Wen Jiabao, Ĉinio estas ankoraŭ evolulando, kaj ni bezonas ankoraŭ kvindek jarojn laŭ la nuna ritmo por fariĝi meze disvolvita lando.”*

* Ĝi situas inter Britio kaj Italio (post Usono, Japanio, Germanio kaj Francio) kaj devus aliĝi al la G8, grupo de la plej industriaj landoj kiuj entenas, krom la cititajn, Kanadon kaj Rusion.
* El País, Madrido, 6-a de junio 2004.

Sed se Ĉinio daŭrigas tiun ritmon, ekde 2041 ĝi preterpasos Usonon kaj fariĝos la unua ekonomia potenco en la mondo.* Kaj tio havos gravajn geopolitikajn sekvojn. Tio signifas ankaŭ ke, ekde 2030, ĝia energi-konsumo samvaloras tiujn de la nuntempaj Usono kaj Japanio, kaj ke, ĉar ĝi ne disponas pri sufiĉa nafto, ĝi estos devigata, de nun ĝis 2020, duobligi sian atomenergian kapaciton kaj konstrui ĉiujare du atomcentralojn dum dek-ses jaroj...

* Laŭ la fakulo Maryam Khelili, je tiu dato, la sekvo de la ses plej prosperaj landoj de la mondo estos jena: Ĉinio, Usono, Hindio, Japanio, Brazilo kaj Rusio.

Eĉ per tio, Ĉinio — kiu ratifis en 2002 la protokolon de Kioto... — forlasos la duan rangon de poluantoj de la planedo, kiun ĝi okupas nun, por pasi al la unua. Ĝi ellasos tiam kolosajn amasojn da forcejaj gasoj kiuj pligravigos la okazantan klimat-ŝanĝon.

Tiurilate, Ĉinio prezentas ekzemplan kazon kaj anticipas la demandon kiu stariĝos morgaŭ pri Barato, Brazilo, Rusio aŭ Sud-Afriko: kiel eltiri miliardojn da homoj el la mizero de subevoluo sen dronigi ilin en produktivisman kaj konsumisman “okcidentan” modelon, pereigan por la planedo kaj mortigan por la tuta homaro?

Ignacio RAMONET