Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kelkaj vortoj pri nia lingvouzo

Kelkaj vortoj pri nia lingvouzo

Ĝenerale, por tradukado ni limigas nin al la vortprovizo de la Reta Vortaro (REVO, http://www.reta-vortaro.de/revo/) kaj de la (libroforma) Plena Ilustrita Vortaro (PIV*). Se por nocio aŭ esprimo prezentiĝas du aŭ pluraj ekvivalentoj, ni preferas la pli oficialan. Se necesas uzi vorton ne troviĝantan en REVO aŭ en senco ne menciita en REVO (nek en PIV), ni aldonas klarigon en piednoto.

* Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Parizo, 2005.

Proprajn nomojn, se ili troviĝas en REVO, en PIV aŭ en Vikipedio, ni aperigas en tiu formo, kaj se ili estas malofte uzataj — aŭ simple ĉar tio estas iel interesa-, ni faras de la vorto alklakeblan ligilon al la koncerna artikolo en Vikipedio.

Se propra nomo ne troviĝas en REVO, en PIV aŭ en Vikipedio, ni uzas laŭeble la originalan formon. Pri diversaj etnolingvaj formoj estas tamen duboj pri la ĝusta transskribo (ekz-e pri arabaj, ĉinaj k.a.); en tiuj kazoj ni petas la konsilon de fakuloj. En kazoj kiam tia propra nomo pro ajna aktualeco fariĝas multe uzata, estas konsilinde decidi pri Esperanta ekvivalento, kiun ni provizore uzas kaj, ekde somero 2006, aldonas al Vikipedio, metante ligon al tiu vorto en ĝi.

Kelkfoje necesas aldoni klarigon al tekstero (ekzemple pro tio ke nia legantaro estas pli internacia ol tiu de la franclingva originalo, do certaj tekstoj centritaj al Francio ne kompreneblus sen kroma klarigo); en tiaj kazoj ni aldonas klarigon inter rektaj krampoj. Se tia klarigo troviĝas ene de citaĵo, ni aldonas la siglon de la tradukinto.

Vilhelmo Lutermano

Terminaro
Internaciaj registaraj organizoj

APEK: Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK, angle APEC, Asia-Pacific Economic Cooperation). Sidejo (sekretario): 438 Alexandra Road, Alexandra Point, Singapuro 119 958. Telefono: 00 65 – 276 18 80, fakso: — 276 17 75

Rete: www.apecsec.org.sg

Celoj: Liberaligo de la multflanka komerdosistemo, t.e. neligitaj ekonomiaj rilatoj inkluzive de teĥnologia interŝanĝo, kaj senbara investado ene de la regiono; fina celo: liberkomerca zono ĝis 2020.

Membroj (21): Aŭstralio, Brunejo, Ĉilio, Respubliko Ĉinio (Tajvano), Popolrespubliko Ĉinio, Filipinoj, Honkongo (PR Ĉinio), Indonezio, Japanio, Kanado, Respubliko Koreio (Sud-Koreio), Malajzio, Meksiko, Novzelando, Papuo-Novgvineo, Peruo (ekde 1998), Rusio (ekde 1998), Singapuro, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio (ekde 1998).

Ĉeforganoj: Pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj; ĉiujaraj ministrokonferencoj de la ministroj pri eksteraj rilatoj kaj pri ekonomio kaj tiuj pri financoj kaj telekomunikado kaj pri kromaj fakoj (konferencaj decidoj); sekretariejo kun ĉiujare ŝanĝata plenumdirektoro.

[fi-2003]

Araba Ligo: Ligo de Arabaj Regnoj (LAR, angle: LAS, League of Arab States; arabe: Jâmi’at al-dural al Arabûja). Sidejo (sekretariejo): PO Box 11642, Kairo, Egiptio. Telefono: 00 20 – 2/5 75 05 11; fakso: 5 77 56 26.

Membroj (22): Afriko (10): Alĝerio (ekde 1962), Egiptio (ekde 1945, membreco suspendita 1979-1989), Komoroj (ekde 1993), Libio (ekde 1953), Maroko (ekde 1958), Maŭretanio (ekde 1973), Somalio (ekde 1974), Sudano (ekde 1956) kaj Tunezio (ekde 1958); Azio (12): Barejno (ekde 1971), Irako (ekde 1945), Jemeno (ekde 1945 Sudjemeno/Adeno kaj ekde 1967 Nordjemeno/Sanao), Jordanio (ekde 1945), Kataro (ekde 1971), Kuvejto (ekde 1961), Libano (ekde 1945), Omano (ekde 1971), Palestino (ekde 1976 plena membro reprezentata de la PLO), Saud-Arabio (ekde 1945), Sirio (ekde 1945) kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj (ekde 1971).

Ĉeforganoj: Liga Konsilantaro (kunvenas duonjare sur la nivelo de ministroj pri eksteraj rilatoj aŭ ties reprezentantoj), ĝiaj konsiloj estas devigaj nur por la respektive konsentantaj membroj kaj estas aprobotaj de la ŝtatestroj kaj registaroj. Laŭbezone pintkunvenoj de la reĝoj kaj ŝtatestroj. La sekretariejo estas gvidata de ĝenerala sekretario — ekde 2001 Amre Mohamed Mussa (Egiptio) — kaj havas 460 kunlaborantojn.

[fi-2003]

ASOAN: Asocio de Sud-Orientaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations ASEAN). Sidejo (ĝenerala sekretariejo): 70 Jlan Sisingamangaraja, Ĝakarto 12 110, Indonezio. Telefono: 00 62 – 21/7 26 29 91, fakso: — 7 39 82 34

Fondita 1967-8-8 en Bangkoko (Tajlando).

Celoj: Ekonomia, socia kaj kultura kunlaborado kaj firmigo de la paco en sudorienta Azio. 1971 etendita per zono por paco, libereco kaj neŭtraleco (Zone of Peace, Freedom an Neutrality, ZOPFAN), 1992 per liberkomerca zono (ASEAN Free Trade Area AFTA) kaj 1995 per la Sudorient-Azia Atomarmile Libera Zono (Southeast Asia Nuclear Weapon Free Zone SEANWFZ).

Membroj (20): Brunejo (ekde 1984), Filipinoj, Indonezio, Kamboĝo (ekde 1999), Laoso (ekde 1997), Malajzio, Mianmaro (ekde 1997), Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio (ekde 1995). Observanto: Papuo-Novgvineo (ekde 1984).

Ĉeforganoj: Regula pinta konferenco de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj (ĉiujn tri jarojn), informaj pintkunvenoj (jare aŭ laŭbezone); ministrokunveno de la ministroj pri eksteraj rilatoj (jare) kiel centra decidejo; kunvenoj de fakministroj; sekretariejo kun ĝenerala sekretario — ekde 1997 Rodolfo Certeza Severino (Filipinoj) — kaj proksimume 30 kunlaborantoj.

[fi-2003]

EK: Eŭropa Konsilio (EK, angle Council of Europe CE, france Conseil de l’Europe CE, germane Europarat ER). Sidejo (sekretariejo): Palais de l’Europe, FR-67 075 Strasburgo Cedex, Telefono: 00 33 — 3/88 41 20 00, fakso: 88 41 27 81; rete: www.coe.int

Fondita 1949-5-5 en Londono (Britio) de dek regnoj.

Celoj: Pli densa kuniĝo de la membroŝtatoj, por konservi ties komuna heredaĵo kaj subteni ekonomian kaj socialan progreson; protekto de la homrajtoj kaj de la plurisma demokratio; solvoj por la grandaj sociaj problemoj (i.a. malplimultoj, ksenofobio, maltoleremo, medi-poluado, kontraŭleĝaj drogoj, malsanoj); densa politika partnereco kun la novaj demokratioj de Eŭropo kaj helpo ĉe ties politikaj, sociaj kaj konstituciaj reformoj.

Membroj (44; 42 eŭropaj kaj du aziaj: Armenio kaj Azerbajĝano) kun kune 800 milionoj da loĝantoj; sen jarindiko = fondomembro): Albanio (1995), Andoro (1994), Armenio (2001), Aŭstrio, Azerbajĝano (2001), Belgio, Bosnio-Hercegovion (2002), Britio, Bulgario (1992), Ĉeĥio (1993), Danio, Estonio (1993), Finnlando 1989), Francio, Georgio (1999), Germanio (FRG 1951), Grekio (1949, suspendita 1967-74), Hispanio (1977), Hungario (1990), Irlando, Islando (1959), Italio, Kipro (1961), Kroatio (1996), Latvio (1995), Liĥtenŝtejno (1978), Litovio (1993), Luksemburgio, Malto (1995), Macedonio (1995), Moldavio (1995), Nederlando, Norvegio, Pollando (1991), Portugalio (1976), Rumanio (1993), Rusio (1996), San-Marino (1988), Svedio, Svisio (1963), Slovakio (1993), Slovenio (1993), Turkio (1949), Ukrainio (1995).

Ĉeforganoj: Ministrokomitato de la 44 ministroj pri eksteraj rilatoj aŭ ties konstantaj reprezentantoj (ambasadoroj), kunvenas duonjare kaj decidas pri gvidlinioj. La Parlamenta Asembleo, konsistanta el delegitoj senditaj de la membroŝtataj parlamentoj (po du ĝis 18 delegitoj por membroŝtato) kaj el delegitaroj de “apartaj gastoj” el la mez- kaj orient-eŭropaj regnoj kunvenas trifoje jare kaj havas konsilan funkcion (impulsanto); prezidanto je unujara mandato (dufoje renovigebla). La sekretariejo kun proksimume 1.500 oficistoj estas gvidata de ĝenerala sekretario.

Konsila organo de la EK estas la Kongreso de la Komunumoj kaj Regionoj de Eŭropo (KKRE, germane KGRE) kun du kameroj: regionoj kaj komunumoj, kiu reprezentas proksimume 200.000 lokajn kaj regionajn entojn de la membroŝtatoj. Kiel jurisdikcio funkcias la Eŭropa Kortumo pri Homrajtoj (vd tie).

[fi-2003]

FUNUHI: La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (FUNUHI, angle UNICEF), starigita en 1946, laboras en 157 landoj. Ĝi helpas la registarojn starigi “bazajn servojn” en la kampoj de sano, nutrado, higieno, edukado, naskokontrolado, ktp. Ĝi povas ankaŭ rapide interveni en kazoj de naturkatastrofo, intercivitana konflikto aŭ epidemio. La FUNHUI dependas komplete de libervolaj kontribuaĵoj.

IMF: La Internacia Mon-Fonduso (IMF) konsilas la registarojn en financaj demandoj kaj faciligas la internacian komercon danke al mon-stabiligo. Ĝi havas 184 membroŝtatojn, kaj ĝia direktoro estis ĉiam eŭropano. La reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, kaj Usono posedas blokivan malplimulton (vetoorajton). Tiel, la plej riĉaj landoj trudas sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1% de la voĉoj). La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la ekonomiojn troviĝantajn en malfacila situacio, kaj por “rekonfidigi” la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

KUNKD: La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD, angle U.N. Conference on Trade and Development UNCTAD). Sidejo: Palais des Nations, CH-1211 Ĝenevo 10, Telefono: 00 41 — 22 — 9071234, fakso: -9070 043; rete: www.unctad.org [fi-2003]

La KUNKD estis starigita en 1964 danke al la volo de la evolulandoj (EL, landoj subevoluintaj kompare kun la industrilandoj kaj troviĝantaj en stato de evoluo). Ĝi helpas la malplej evoluintajn landojn en la kampoj de komerco, investado kaj disvolvado kaj konsilas ilin fronte al problemoj de la tutmondigo kaj de la ekonomia integriĝo.

Organoj: Konferenco ĉiujn tri ĝis kvar jarojn. Organo inter la konferencoj: Konsilio pri komerco kaj disvolvo (KKD, angle Trade and Development Board TDB); sekretariejo kun ĝenerala sekretario kaj proksimume 400 personoj. Buĝeto 2001: ĉirkaŭ 45 milionoj da USD. [fi-2003]

MOK : La Monda Organizo pri Komerco (MOK, angle WTO, france OMC) estas posteulo de la GATT (Ĝenerala Akordo pri dogantarifoj kaj komerco) en 1995, post subskribo de la traktato de Marakeŝo. Membras 150 regnoj. Ĝi havas kvar ĉefajn taskojn: mastrumi kaj kontroli la akordojn pri libera komerco devenaj de la “Uruguay Round” (do, mondskale liberaligi komercon, havaĵojn kaj servojn), bilanci la komercopolitikojn de la membroŝtatoj, arbitracii konfliktojn inter membroŝtatoj, kio donas al ĝi konsiderindan sankci-povon en la kampo de komerco-juro, kaj fine, ampleksigi la kampojn de liberkomerco al novaj kategorioj per malfermo de intertraktado-cikloj. Oni riproĉas al ĝi ĝian maltravideblon kaj la malfacilon aŭdigi sian voĉon spertatan de la disvolviĝantaj landoj.

Monda Banko : La Monda Banko, aktiva ekde 1946, grupigas en si la IBRD (Internacia Banko pri Rekonstruado kaj Disvolvado) kaj la IAD (Internacia Asocio pri Disvolvado). Ĝi ludas tri rolojn: konsenti pruntedonojn por projektoj aŭ por reekvilibrigi la ekonomion de lando, difini strategion kaj ekonomian orientiĝon de lando kaj centrigi datenojn kaj publikigi raportojn. Ĝia direktoro estis ĉiam usonano.

La BIRD (unua nomo de la Monda Banko, antaŭ la starigo de la IAD en 1960) havas 184 membroŝtatojn kaj financas sin kiel klasika banko, kun la diferenco ke ĝi povas pruntedoni je pli avantaĝaj interezokvotoj. Por siaj pruntedonoj ĝi elektas nur sufiĉe rentivajn projektojn kaj do rifuzas landojn kun malalta enspezo. Barato, Ĉinio, Meksiko, Brazilo kaj Indonezio estas la precipaj profitantoj de ĝia helpo.

Financata de la BIRD kaj de ĝiaj membroŝtatoj, la IAD donas siajn kreditojn al landoj kiuj ne povas aliri al la BIRD. Ĝi havas 165 membroŝtatojn kaj alportas fondusojn por programoj de luktado kontraŭ la malriĉeco konsentante longtempajn kreditojn je tre malalta interezokvoto kaj kiuj repageblas en loka valuto.

ONA: La Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA), ekde 1946, provas plibonigi la vivkondiĉojn, la agrikulturan produktivon kaj la sorton de la kamparaj loĝantaroj. Ĝi agad favore al ekologia, ekonomie farebla kaj socie akceptebla disvolvado.

PUND: La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), starigita en 1965, troviĝas en 170 landoj kaj teritorioj. Ĝia helpo estas alirebla sen politika kondiĉo, kontraste al la institucioj de Bretton Woods (Monda Banko kaj IMF), kiujn ĝi kritikas. Ĝiaj programoj subtenas la nacian disvolvadon, la lukton kontraŭ la malriĉeso kaj la pacon. Ĝi publikigas ĉiujare raporton pri la homa disvolviĝo kiu klasas la landojn laŭ indico de homa disvolviĝo (IHD), malpli strikta indico ol la MIP (malneta interna produkto).