Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la debato pri la reformo de la Islamo, kelkaj postulas, ke la araboj modifu ankaŭ sian lingvon, definitive elektante la araban klasikan de la elitoj kaj forlasante la dialektan, parolata de la popolo. Antaŭ sia morto, en septembro 2003, Edward W. Said klarigis kial tia postulo reflektas eksterordinaran subtaksadon de la riĉeco en la ĉiutagaj travivaĵoj, kiun esprimas la strata lingvo.
Kiel paroli kaj skribi la araban? La demando estas des pli timinda, ke ĝi dependas de ideologiaj faktoroj havantaj nenian rilaton kun la lingvo-sperto mem de la indiĝenaj parolantoj. Mi ne scias el kie devenas tiu nocio laŭ kiu la araba esence esprimas teruran kaj nekompreneblan intensegon sed, evidente, ĉiuj ĉi surekranaj krimemuloj kun turbanoj, en Holivudo en la 1940aj kaj 1950aj jaroj, parolantaj al siaj viktimoj mordem-tone, kun sadista delekto, ne estas tute fremdaj al tio. Al kio, pli freŝdate, kontribuas ankaŭ la obsedo de la usonaj mediatoj pri la terorismo, kiu ŝajnas resumi ĉion, kio koncernas la arabojn.
Tamen, la retoriko kaj elokvento en la araba literatura tradicio datiĝas de jarmilo: bagdadaj verkistoj, kiel ekzemple Al-Ĵahizo kaj Al-Ĵurĵanio, ellaboris sitemojn nekredeble kompleksajn kaj mirige modernajn por kompreni la retorikon, la elokventon kaj la tropojn*. Sed ilia laboro baziĝas sur la klasika skriba araba, kaj ne sur la ĉiutaga lingvaĵo. Ĉar la unua estas submetita al la Korano, samtempe origino kaj modelo de ĉio, kio estiĝas post ĝi lingviko-teme.
Ni klarigu tiun punkton tre malmulte kutiman por la uzantoj de la modernaj eŭropaj lingvoj, ĉe kiuj la literaturaj kaj parolataj versioj interkonformiĝas kaj la Sankta Skribo tute perdis sian parolan aŭtoritaton.
Ĉiuj araboj uzas parolatan dialekton, kiu grave varias de regiono aŭ lando al alia. Mi grandiĝis en familio, kies parolata lingvo estis miksaĵo el kio estis kutime uzata en Palestino, Libano kaj Sirio: tiuj tri dialektoj prezentis sufiĉe da diferencoj, por ke oni povu distingi, ekzemple, jerusaleman loĝanton disde bejruta aŭ damaska — sed ĉiuj tri povis interkomunikiĝi sen granda peno.
Pro tio, ke mi instruiĝis ĉe lernejo en Kairo kaj ke mi tie pasigis plejparton de mia juneco, mi parolis ankaŭ — kaj flue — la egiptan dialekton, multe pli viglan kaj elegantan ol la aliaj lernitaj en mia familio. Krome, la egipta estis pli disvastigata: preskaŭ ĉiuj la arabaj filmoj, radiofoniaj dramoj, poste la televidaj felietonoj estis produktitaj en Egiptio. Ĝia idiomo tiel fariĝis kutima al la loĝantoj de la tuta araba mondo.
Dum la 1970- kaj 1980-aj jaroj, la petrola haŭso kuntrenis la produktadon de televidaj dramoj en aliaj landoj, ĉi-foje en la klasika araba. Tiuj kostumitaj, ŝvelaj kaj pezaj dramoj estis supozataj konveni al la gustoj de la islamanoj (kaj de la malnovstilaj kristanoj, ĝenerale pli puritanaj), kiujn povintus mallogi la vervoplenaj kairaj filmoj. Kaj, al ni, ili ŝajnis senespere enuaj! La plej haste muntita egipta mulsalsalo[felietono] amuzis nin treege pli, ol la plej bona el la bone klasiklingve aranĝitaj dramoj.
Ĉiaokaze, nur la egipta, el ĉiuj dialektoj, spertas tian disvastiĝon. Tiel, mi multepene komprenus alĝerianon, tia granda estas la diferenco inter la dialektoj de la Maŝreko* kaj de la Magrebo*. Mi renkontus la saman malfacilecon kun irakano aŭ eĉ kun interparolanto dotita per forta golfa akĉento. Tial la televidaj aŭ radiodissenditaj novaĵoj uzas modifitan kaj modernigitan version de la klasika lingvo, kiu povas esti komprenata tra la tuta araba mondo, de la Golfo ĝis Maroko — ĉu temas pri debatoj, dokumentaj filmoj, kunvenoj, seminarioj, moskeaj predikoj kaj naciismaj mitingaj diskursoj, ĉu pri ĉiutagaj renkontiĝoj inter civitanoj parolantaj tre diferencajn idiomojn.
Same, kiel la latina lingvo rilate la eŭropajn dialektojn parolatajn ĝis antaŭ jarcento, la klasika araba restas ja aktuala kaj vivanta estiel komuna skriba lingvo, spite la grandegajn rimedojn de tuta serio da parolataj dialektoj, kiuj, escepte de la egipta kazo, neniam disvastiĝis transe de siaj uzo-landoj. Plie, tiuj parolataj dialektoj ne posedas la vastan literaturon de la klasika lingua franca*.
Eĉ la verkistoj nomataj “regionaj” emas uzi la modernan klasikan lingvon, utiligante ne alie, ol okaze, la dialektan araban. Praktike, edukita persono havas, fakte, du diferencajn lingvajn uzadojn. En tia grado, ke, ekzemple, vi babilas dialekte kun televid- aŭ gazet-raportisto kaj poste, kiam la registrado ekas, vi subite kaj senhezite pasas al la klasika lingvo, esence pli formala kaj pli ĝentila.
Ekzistas, certe, ligiteco inter la du idiomoj: la literoj estas ofte identaj, kaj la vortordo ankaŭ. Sed la terminoj kaj la prononcoj diferencas en la mezuro en kiu la klasika araba, norma versio de la lingvo, perdas ĉian regionan aŭ lokan dialektan postesignon kaj estiĝas kiel sonora, zorgeme modulita, altnivela, eksterordinare fleksebla instrumento, kies formuloj ebligas grandan elokventon. Ĝuste uzata, la klasika araba estas senegala por la esprim-precizeco kaj la miriga maniero per kiu la variadoj de la simplaj literoj en vorto (aparte la finaĵoj) ebligas esprimi tre diversajn nociojn.
Estas ankaŭ lingvo kun senegala centreco rilate la araban kulturon: kiel skribis Jaroslav Stekeviych, kiu dediĉis al ĝi la plej bonan modernan verkon*, “kvazaŭ Venuso, ĝi naskiĝis en stato de perfekta beleco, kaj ĝi konservis tian belecon malgraŭ la sortoturnoj de la historio kaj la tempofortoj”. Por la okcidenta lernanto, “la araba sugestas altir-ideon preskaŭ matematikan. La perfekta sistemo de la tri radikalaj konsonantoj, la pligrandigitaj verboformoj kun iliaj bazaj signifoj, la preciza formado de la verba substantivo, de la participoj. Ĉio estas klareco, logiko, sistemo, kaj abstrakteco”. Sed ĝi estas ankaŭ belaĵo sub ĝia skribita formo. Jen la kialo de la centra kaj daŭra rolo de kaligrafio, altkompleksa kombina arto, pli proksima al ornamo kaj arabesko, ol al parola eksplicitado.
Dum la unuaj tagoj de la milito en Afganio, okazis, en la araba satelita televidstacio Al-Ĵazira, diskutoj kaj raportoj netroveblaj en la usonaj mediatoj. Krom la enhavo de tiuj elsendoj, kaj malgraŭ la komplekseco de la pritraktitaj demandoj, estis frapanta la altnivela elokvento karakterizanta la partoprenantojn — kaj eĉ la plej abomenajn, inkluzive s-ron Usama Ben Laden —, kiuj baraktadis kontraŭ la plej malbonaj malfacilaĵoj. Tiu parolis, per dolĉa voĉo, senhezite kaj senmisparole, kio certe iel komprenigas lian influon. Ne alie okazis, en pli malgranda mezuro, kun la nearaboj, kiel la afganoj Burhanuddin Rabbani kaj Gulbuddin Hekmatyar, kiuj, sen regi la dialektan araban, helpas sin kun rimarkinda facileco per la klasika lingvo.
Evidente, kion oni nuntempe nomas la modernan norman (aŭ klasikan) araban ne estas precize la lingvo en kiu estis vortigita la Korano antaŭ kvardek jarcentoj. Kvankam la Sankta Libro restas tre studata teksto, ĝia lingvo aspektas antikva, eĉ emfaza kaj do neuzebla por la ĉiutaga vivo. Ĝi elmontriĝas kiel laŭta poezio, kompare kun la moderna prozo.
La moderna klasika araba rezultas el la modernig-procezo komencita dum la lastaj jardekoj de la 19a jarcento — la periodo de la Nahda, aŭ renoviĝo. Tio estis precipe la ellaborado de grupo da homoj en Sirio, Libano, Palestino kaj Egiptio (el kiuj, frapanta nombro da kristanoj). Ili kolektive fordonis sin al la transformado de la araba lingvo modifante kaj simpligante iom la originalan sintakson de la 7a jarcento per la elturniĝo de la arabigado (isti’rab): temis pri enkonduki vortojn tiajn, kiel “trajno”, “kompanio”, “demokratio” aŭ “socialismo”, kompreneble neekzistantaj dum la klasika periodo. Kiel? Elĉerpante en la grandegaj resursoj de la lingvo danke al la gramatika teknika procedo al-kijas, la analogio. Tiuj homoj trudis tutan novan vortotrezoron, kiu nune konsistigas ĉirkaŭ 60 procentojn de la norma klasika lingvo. Tiel, la Nahda kaŭzis liberigon de la religiaj tekstoj, ŝtele enŝovante novan sekularigon en kion la araboj diris kaj skribis.
La araba gramatiko estas tiel perfektigita kaj alloga pro sia logiko, ke pli aĝa lernanto pli facile lernas ĝin stude, ĉar li povas aprezi la subtilaĵojn de ties rezonado. Ironie, la plej bona instruado pri la araba estas donata al nearaboj ĉe lingvoinstitutoj en Egiptio, Tunizio, Sirio, Libano kaj en la usona Vermonto.
Kiam la arab-israela milito de 1967 pelis min politike engaĝiĝi distance, io frapis min antaŭ ĉio: la politiko estas kondukita ne en ameja, aŭ lingvo de la granda publiko, kiel oni nomas la dialektan araban, sed pli ofte en la severa kaj formala fusha, aŭ klasika lingvo. Mi tuj konsciis, ke oni prezentas la politikajn analizojn ĉe mitingoj kaj kunvenoj en tia maniero, ke ili aspektas pli profundaj ol ili reale estas.
Je mia granda disreviĝo, mi malkovris, ke tio aparte okazis ĉe la ĵargonaj proksimumaĵoj de la tiamaj marksistoj kaj liberigo-movadoj: la priskriboj de la klasoj, materialaj interesoj, tiuj de la kapitalo kaj de la laborista movado estis arabigitaj kaj celis, per longaj monologoj, ne la popolon, sed aliajn rafinitajn aktivulojn.
Popularaj ĉefoj kiel s-roj Jaser Arafat kaj Gamal Abdel Naser, kun kiuj mi renkontiĝis, uzadis private pli bone la dialekton, ol la marksistoj, kiuj estis ankaŭ pli bone edukitaj ol tiuj du regantoj. Naser, aparte, alparolis la amasojn de siaj partizanoj en la egipta dialekto per la sonoraj frazoj de la fusha. Koncerne s-ron Arafat, tial, ĉar la araba elokvento multe dependas de la emociiga alparolado, li havas reputacion de submeznivela oratoro: liaj prononcaj eraroj, liaj hezitoj kaj liaj mallertaj ĉirkaŭfrazoj iel similas, por bone edukita orelo, kiel elefanto promenanta en butiko de porcelanaĵoj.
En Kairo, la Universitato Al-Azhar prezentas unu el la plej malnovaj institutoj pri supera instruado de la mondo; ĝi estas rigardata ankaŭ kiel la sidejo de la islama ortodokseco, ĉar ĝia rektoro estas la plej alta religia aŭtoritato de la egipta sunaismo. Plie: Al-Azhar instruas — precipe, sed ne ekskluzive — la islaman scion, kies koro estas la Korano, same kiel ĉion, kio al ĝi rilatas koncerne interpreto-metodojn, jurisprudencon, haditojn*, lingvon kaj gramatikon.
La regado de la klasika araba troviĝas do ĉe la koro mem de la islama instruado de Al-Azhar, por la araboj kaj la aliaj islamanoj. Ĉar la islamanoj rigardas la Koranon kiel la verbon de nekreita Dio, “malsuprenirinta” (munzal) per serio da revelacioj al Mohamedo. La lingvo de la Korano, konsekvence, estas sankta; ĝi entenas regulojn kaj paradigmojn devigajn por siaj uzantoj, kvankam ili ne povas, el doktrina fakto (iĵaz), ĝin imiti.
Antaŭ sesdek jaroj, oni aŭskultis la oratorojn kaj senfine komentis same multe la ĝustecon de ilia lingvaĵo, kiel ties enhavon. Kiam, antaŭ du jardekoj, mi unuafoje arabe oratoris en Kairo, unu el miaj junaj parencoj proksimiĝis al mi, post kiam mi estis finparolinta, por konfesi sian elreviĝon pro tio, ke mi ne sufiĉe elokventis. “Sed vi komprenis kion mi diris”, mi demandis kun plenda voĉo — ĉar mi precipe zorgis esti komprenata pri kelkaj delikataj politikaj kaj filozofiaj punktoj. “Ha, jes ja”, li respondis disdegnotone, “nenia problemo: sed vi ne estis sufiĉe elokventa aŭ oratora.”
Tiu kontraŭriproĉo hantas min ankoraŭ kiam mi parolas publike. Mi ne kapablas transformiĝi en elokventan oratoron. Mi pragmatike miksas la dialektajn idiomojn, kun rezultoj ne multe konvinkaj. Kiel oni foje afable rimarkigis al mi, mi similas al iu posedanta Rolls Royc-on, sed preferanta uzi Volkswagen-on.
Nur dum la lastaj dek aŭ dek-kvin jaroj mi malkovris jenon: la plej bona, la plej fajnigita, la plej tranĉa el la arabaj prozoj, kiun mi iam estas leginta aŭ aŭskultinta, estas skribita de romanistoj (kaj ne de kritikistoj) kiel Elias Ĥuri* aŭ Gamal Al-Gitani*. Aŭ de niaj du plej grandaj vivantaj poetoj, Adonis kaj Mahmud Darviŝ*: ĉiu el ili atingas, en siaj odoj, tiel sublimajn altaĵojn, ke li pelas grandegajn kaj entuziasmajn aŭskultantarojn en ravajn ekzaltiĝojn.
Por tiuj, la prozo estas aristotelisma instrumento, akra kiel razilo. Ilia sciado de la lingvo estas tiel vastega kaj tiel natura, iliaj naturdotoj tiel potencaj, ke ili povas esti samtempe elokventaj kaj klaraj sen bezoni balastovortojn, lacigan vortabundon aŭ vanan pavadon. Dum por mi, kiu ne edukiĝis en la sino de la araba nacia eduksistemo (kontraste al la kolonisma sistemo), mi devas konscie strebi por korekte kaj klare aranĝi frazon klasikarabe — kun rezultoj, se paroli pri eleganteco, ne ĉiam konvinkaj, mi devas ja tion konfesi...
Edward W. SAID.