Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dek-kvin jaroj post la falo de la muro en Berlino

La “ostalgiaj” orientgermanoj

Longtempe eŭropa giganto, Germanio nuntempe fartas malbone: malforta kresko, rekordaj deficitoj, kreskanta senlaboreco. Al tiu sakstrato, la ruĝverda koalicio (inter socialdemokratoj kaj verduloj) ne trovis alian eliron ol privatigi ĉion eblan kaj disrompi solidan sistemon de sociala protekto. Anstataŭ la “florantaj pejzaĝoj” promesitaj de la ĉefministro Helmut Kohl okaze de la aliĝo de la Germana Demokratia Respubliko (GDR) al la Federacia Respubliko Germanio (FRG), tiu situacio, pli grava ankoraŭ en la oriento (eksa GDR), klarigas certe ĉe la “Ossis” (orientuloj) certan nostalgion pri la Germana Demokratia Respubliko...

EN LA BERLINER ENSEMBLE de Bertolt Brecht, Georges Tabori enscenigas La judojn de Lessing. Kelkfoje poeto, Tabori aldonis kelkajn liniojn de si mem: “Ho la bona iama tempo. Ĝi pasis, domaĝe, dank’ al dio.” Ĉu li pensis pri la ambivalenco de la nostalgio de la orientgemanoj pri sia pasinteco kaj kiun oni nomas ĉi tie “ostalgio” [de la germana Osten, oriento]?

S-ino Marianne Birthler tronas sur monto da paperoj: la dosieroj de la Stasi, la politika polico de la iama GDR. Pri la filmo Good buye Lenin ŝi diras: “Ankaŭ mi memoras kun plezuro pri tiu muzikpeco aŭ pri tiu aĵo. Sed mi ne sopiras pro tio la GDR.” El ŝia vidpunkto, la ostalgio servas “kiel defendo por tiuj kiuj sentas la kritikon al la socialismo kiel kritikon al ilia propra biografio.” La kosmonaŭto Sigmund Jähn, en Good buye Lenin promociigita prezidanto de Orienta Germanio, siavice vidas en tio “esprimon de la usoneca malkulturo. Oni faras tion kio profitigas” kaj kio povas “igi la orientgermanojn okupiĝi pri si mem por trankviligi ilin.”

Se li ne neas la intereson kiun montras la Ossis — loĝantoj de la “novaj landoj” — por sia pasinteco, la profesoro Jens Reich parolas pri “epifenomeno pufigita de la komunikiloj”. Post la falo de la muro, memorigas li, la favoruloj por “demokratiigo” de la GDR, ricevis, kune kun la verduloj, iom pli ol 5% de la voĉoj. “Kaj la restantaj 95%, dezirantaj ĉesigi la komunismon, skoldis nin.” Por la efemera deputito Reich, la ostalgio saldas la finon “kolektivan kaj libervolan de epoko”. Laŭ lia opinio, la lasta ŝanco por reformi la komunismon estis “fuŝita 1968 en Prago”.

Thomas Brussig, furora poeto, rimarkas ke la GDR “malaperis sen ke ni funebris pri ĝi. La ostalgio ludas la anstataŭan rolon de prokrastita funebro. Nostalgio apartenas al la homa naturo. Ĉiu ŝatas memori pri ĉio.” Des pli ke oni ripetas al la Ossis: “De la GDR, nenio savendas krom la verda sago*. Sed tiu funebro ŝajnas neebla al s-rino Brigitte Rauschenbach, profesoro ĉe la Libera Universitato de Berlino, tiom longe kiom “la orientgermanoj ne akceptas la ambivalencon de siaj sentoj pri ĝi”. Kiel en 1945: la homoj sentis pri Hitlero miksitan amon kaj malamon, sen konscii pri tio. “La ostalgio, ŝi precizigas, estas pli parenca al difuza melankolio”.

* La FRG adoptis la verdan sagon, kiu en GDR permesis, ĉe trafiklumo, veturi dekstren.

Paradokse, la lasta prezidanto de la GDR, s-ro Egon Krenz, kiun tiu ondo devus ĝojigi, ne tre aprezas. En sia modesta domo ĉe la Balta Maro, la eksmalliberulo* unue elvokas la dorsan flankon de la medalo: ne “memor-laboron”, sed “karikaturon kiu ridindigas la vivon en GDR”. Stefan Arndt, la sukcesa reĝisoro de Good buye Lenin, uzas la saman terminon: “Oni karikaturas: “Ho, kiom malbona estis ilia kolao! Kaj ili ne havis bananojn! Kaj iliaj aĉegaj tapetoj! Ha, ha, ha, ni ridu!” Neniu vorto, en tiuj spektakloj, pri la reala vivo.”

* Juĝita respondeca — sen pruvoj — pri la ordono pafi sur civitanoj de GDR kiuj provas fuĝi el sia lando, li estis kondamnita al ses jaroj kaj duono da malliberejo. Li plenumis kvar, el kiuj du duontempe. Li ŝuldas al la ŝtato ankoraŭ duonan milionon da eŭroj.

Alpremita al muro, s-ro Krenz fine koncedas “bonan flankon” de la ostalgio: “La orientuloj spertis du sociojn, kaj povas do kompari” — ili estas 17 milionoj kiuj scias ke la GDR “ne resumeblas per la Trabant* aŭ la Stasi*. Malgraŭ ĉiuj malbonaj aspektoj, estis laboro por ĉiuj, malmultekostaj loĝejoj, senpaga kaj efika sansistemo... Atingoj kiujn ili nun sopiras.” La kabaredisto Peter Ensikat, fama en oriento kiel en okcidento, analizas la nunan tendencon kiel “reagon al tio kio pasis post la falo de la muro”. La Ossis “ĉion forĵetis senpripense”. Ili volis “nur la okcidenton” pri kiu ili sciis nenion “krom la reklamojn en la televido de FRG”.

* Malgranda aŭtomobilo en GDR. -vl
* Mallongigo por “Staatssicherheitsdienst” (Servo pri ŝtatsekureco, do la sekreta polico de GDR. -vl

Kaj se la ostalgio aperis ĝuste pro seniluziiĝo pri parto de la nuno kaj pro sopiro al parto de la pasinteco? “Ju pli oni spertas la kapitalismon, des malpli oni demandas sin pri tio kio malbone funkciis en la socialismo”, resumas la ĵurnalisto Wolfgang Herr. Normale, ĉu ne: li skribis en la komunista ĵurnalo Neues Deutschland. Sed ĉiu orientano, aŭ preskaŭ, ripetas: “Ne ĉio estis malbona antaŭe” kaj “Ne ĉio bonas nuntempe”.

Unu fronte al la alia, avo kaj nepo, ambaŭ ĵurnalistoj, Gerhard Leo, 81jara, kaj Maxim Leo, 34jara. Por la unua, la ostalgio esprimas “la rifuzon de la “nova socio” fare de senĉese kreskanta nombro da orientgermanoj, tiom senesperaj ke ili forgesas la difektojn de la GDR”. Maxim, kiu pravigas “la pravan memdefendon de malaperinta vivo”, parolas tamen pri “memoro pri GDR kiu neniam ekzistis”. Gerhard pensas ke la principo de la socio de hieraŭ — “sekura vivo por ĉiuj” — devus regi tiun de hodiaŭ. Por Maxim, male, la prezo estis “tro alta” pagata per libereco kaj efikeco. “Sekureco rimiĝas kun mezkvalito: malhelpi la homojn sukcesi, tio estas malŝalti la socian motoron. Se ili povas riĉiĝi, oni poste redistribuos.” Sed la malnova liberala slogano de Guizot — “Riĉiĝu!” — ĉu ĝi ebligis estingi la malriĉecon?

Mezkvalita, sed sekura vivo

JUNA SINDIKATISTO de la IG Metall, s-ro Christian Schletze daŭre serĉas la “florantajn pejzaĝojn” promesitajn de la ĉefministro Kohl: “La ekonomion de mia regiono oni detruis, kaj, manke de financaj rimedoj, la lernejo, la sansistemo kaj la kulturo ne funkcias normale.” Kiu profitis de la 1.250 miliardoj da eŭroj investitaj en la orientaj federaci-landoj [eksa GDR], kiuj prezentas en 2004 malpli ol 6 milionojn da laborpostenoj, kontraŭ 9,7 milionoj en 1989? La ĵurnalistino Renate Marschall memoras la “vundiĝon” de la orientanoj konvinkitaj ke nun valoras nur la “streĉado”: “Ni jam ne bezonas viajn kompetentojn, oni diris al ili, vi estas senutilaj”.

Ĉu la virinoj gajnis? “La orienta modelo, tio estis la laboranta virino, en okcidento, la dommastrino”, memorigas s-ino Irene Döllinger, profesoro ĉe la potsdama universitato. Ankaŭ en GDR, la plej granda parto de la hejmaj taskoj pezis sur ili. Sed nun, la kreskanta senlaboreco kaj la forigo de infanĝardenoj subfosis la — relativan — liberiĝon pere de laboro. “En GDR, 86% de la virinoj laboris, nun ili estas nur 56%.” Kaj la fertileco de la orientgermanaj virinoj malkreskis je 50% en dek-kvin jaroj, por atingi la nivelon de 1929! Stefan Arndt: “Ĉe ni, la solaj virinoj kun infanoj elturniĝis bone. Nun ili estas minacataj de malriĉeco. Eĉ se oni sukcesas akiri lokon en infanĝardeno, tiu malfermiĝas je la 9a kaj fermiĝas je la 14a. Kiu povas vivteni sin laborante dum tri aŭ kvar horoj?”

Pli ol siajn socialajn atingojn, la orientanoj bedaŭras, laŭ Jens Reich, la perdon de “vivo sen konkuro, trankvila, sociema kaj eĉ familieca”. En la entreprenoj, en la kafopaŭzoj de la 10a horo kaj de la 15a, ĉiuj rakontis. “La orientgermano facile integriĝis en kolektivon, de la infanĝardeno ĝis la laboro”, diras s-ro Wolfgang Engler, profesoro pri kultursociologio ĉe la teatrolernejo Ernst Busch. “Lia mio konstruiĝis inter individuaj bezonoj kaj kolektivaj bezonoj, la grupo devis konstante trovi ekvilibron.” Tro da premo dealte minacis la grupon, tro da premo desube la ŝtaton. “Tiu konscio esti kune generis sentojn de solidareco.”

Kaj de “sekureco”, aldonas Pascal Thiebault, franca ĵurnalisto deĵoranta en Berlino. De sia historio, la germanoj heredis la timon antaŭ la estonteco. “En la franca, la plej granda malbono “neniam certas”. En la germana, ĝi estas “ĉiam ebla”.” Kio plej mankas al la orientgermanoj, tio estas la trankvileco de la GDR, kiun la verkisto Volker Braun difinis kiel “la plej enua lando de la mondo”. Tiun enuon, respondas Peter Ensikat, “la senlaboruloj, tiuj kun mizera kaj necerta salajro kaj la senhejmuloj sopiras ĝin.” Temis, daŭrigas li, pri “socio de niĉoj”: ĉiu, se li ne transpaŝis la limojn, povis “vivi mezkvalitan kaj sekuran vivon, sen rilati kun la reĝimo”. Poste, la kabaredisto lanĉas: “Estis pli facile eskapi hieraŭ al la premoj de la burokratio ol hodiaŭ al tiuj de la mono.” La orientgermanoj sentas sin same senpovaj kiel antaŭe. “Oni povas kompreneble kriegi, sed por kio?” Eĉ la minimumo ne estas plu certa...

Ateston post atesto, neniu, aŭ preskaŭ, memoras la muron aŭ la Stasi. La plej malamikaj parolas pri “dua diktaturo”. Absurda komparo: la naziismo, kun la milito, mortigis 60 milionojn da homaj estaĵoj, el kiuj plurajn milionojn da genocidaj viktimoj — judoj, ciganoj, handikapuloj, slavoj... La statistikoj de Marianne Birthler tamen impresas: la 40 milionoj da slipoj de la Stasi kun kiu kunlaboris 2% de la loĝantaro, mencias la duonon de la GDR-civitanoj. Kiu entute havis 250.000 politikajn malliberulojn...

“Se oni ne politikis, oni ne renkontis la stasion”, respondas s-ino Marie Borkowski, vidvino de longtempe malliberigita disidento. “Retiriĝintaj en sian privatan vivon, la homoj ne sciis kio okazas.” Rita Kuczynski konfirmas: oni povis vivi “tutan vivon sen problemoj”, kondiĉe ke oni konis la “ludregulojn”. Thomas Brussig konsentas: “Sufiĉis ne rimarkigi sin, “oponi” rakontante ŝercojn.” Sed kiajn? Laŭ la ĵurnalisto Wolfgang Herr, “en GDR, ŝerco pri Honecker povis altiri la plej aĉajn malagrablaĵojn, sed oni povis nomi lian servoĉefon fiulo. En FRG, oni povas nomi tiel la ĉefministron Schröder, sed ne lian servoĉefon, escepte se oni volas esti maldungita...”

Stasi aŭ ne, neniu protestas kontraŭ tio ke oni povas bedaŭri la malaperon de la komunisma grizeco. S-ino Birthler, grincante: “Sklavo ne povas fari malbonon. Kaj ne ĉiuj amas la liberecon.” Thomas Brussig, emfaze: “Multaj homoj timas liberecon, ili preferas sekurecon.” La antaŭa reĝimo taŭgis por tiuj, “kun kiuj vi diskutus eĉ ne duonan horon — primitivuloj, emocie kaj intelekte vakaj.” Elegante, Iris Radisch laŭdas Wolfgang Hilbig, la unuan verkiston kiu kuraĝis prezenti la GDR tia “kia ĝi estis: morta, frida kaj griza”* Vulgare, la pentristo Jens Bisky, por simboligi la mensostaton de la orientanoj, uzas netradukeblan esprimon — “Duldungsstarre” [“tolerrigideco”] — kiun la bresdistoj uzas por priskribi “la porkinon kiu, paralizita de la odoro de la virporko, atendas la sekssursalton”.*

* Literaturkritik.de n-ro 3, marto 2002.
* Berliner Zeitung, Berlino, 11a de marto, 2004.

Tiuj intelektuloj, rebatas Jana Hensel, “volis demokratiigi la GDR, kaj fiaskis”. Ili rankoras kontraŭ la popolo. “Ili ne imagas kion signifas 35% da senlaboruloj, frakasitaj vivoj, disrompita patrujo”. Wolfgang Engler, siavice, trovas “neeltenebla” tiun “malestiman” rigardon de la “snoboj” sur la ordinaraj homoj. Kvazaŭ ili volus pagigi al la orientanoj sian propran fiaskon en 1990. “Ili malamas tiujn kiuj, elektante la unuiĝon [kun la okcidentgermana RFG] kaj la [okcidentan] germanan markon, ne portis ilin al la potenco.”

Kial vi oferis la alternativon?

LA ALIAJ POPOLOJ de orienta Eŭropo liberigitaj de la antaŭa reĝimo konservis sian nacion. Ne la orientgermanoj: la GDR malaperis, kaj la unuigantoj provis estingi ĉian spuron da ĝi. “Nia lando ne plu ekzistis, ni ne plu ekzistis”, bedaŭras Maxim Leo. Kaj lia avo akuzas la senhonte ofendan justicon de la venkintoj: “Triono de la orientanoj devis forlasi sian domon “restituitan” al okcidentgermano, sed neniu profitis de tiu leĝo — eĉ ne la judoj ekproprietigitaj de la nazioj.” Jen io por nutri la ostalgion. La studentino Anja Weinhold suferis pro la forigo de la tre populara radiostacio DT64: “En la vilaĝo, tio estis mia sola ligo kun la ekstera mondo” Tiun tagon ŝi sentis sin “fremda en [sia] propra lando”. Eĉ la plej ŝatata ĉokolado de la orientanoj, Raider, ŝanĝis sian nomon: oni rebaptis ĝin Twix! Konkludo de Vincent von Wroblewski, filozofo kaj tradukinto de Jean-Paul Sartre: “Neante nian pasintecon, oni forprenis nian dignon.”

Por Michael Gauling, kunlaborinto de la satira semajngazeto Eulenspiegel, ĉiu generacio havas sian ostalgion: “Tiu de la junuloj koncernas la revolucion de 1989-1990, kiu ja fiaskis, sed markis nin”. Gerhard Leo emociiĝas ankoraŭ pri “la frenezaj monatoj, inter “Ni estas la popolo” de la postulantoj de demokratiigo kaj “Ni estas unu popolo” de la subtenantoj de la unuiĝo [de la du Germanioj: GDR kun FRG]”. Eksplodo de demokratio, de flugfolioj, mitingoj, manifestacioj. “‘Aĥ, se tio povintus daŭri!’, nun certaj diras.” Ho ve, la germana marko venkis super “la revolucio kiun tiom da civitanoj, inkluzive de komunistoj, atendis de tiel longa tempo”. Kiel ankaŭ multe da okcidentuloj, aldonas Rita Kuczynski: “La sesdek-ok-uloj* projekciis sin, malgraŭ ĉio, en la GDR.” La falo de la muro ŝajnis al ili anonci la revolucion. “Post la reunuiĝo, ili diris al ni: “Kial vi oferis la alternativon?””

* Aludo al la subtenantoj de la kulturrevolucio en Okcidenta Berlino kaj FRG kiel en aliaj okcidenteŭropaj regnoj, precipe inter studentoj. -vl

Ĉar la ostalgio tuŝas ne nur la pasintecon. Kvin studentoj bierumas en kafejo, Roza-Luksemburg-Placo antaŭ la teatro Volksbühne. “La movado kontraŭ la tutmondigo — precipe Attac — havas estontecon en la oriento“, certigas Uwe Lorenz, estonta informadikisto. La novaj landoj mobiliziĝas pli ol la malnovaj kontraŭ la politiko de “sociala likvidado” de la ĉefministro Schröder — ili estas ja ĝiaj unuaj viktimoj. En Berlino, eĉ la Humboldt-Universitato, en la oriento, spertas pli amasajn strikojn ol la Libera Universitato, en la okcidento. Luigi Wolf, studento pri politika scienco, insistas: la kontraŭmilita movado estas “pli radikala” en la eksa GDR.

“La orientuloj, reprenas Uwe Lorenz, apogas sin sur pli firma identeco ol la okcidentgermanoj, ĉar ili spertis formon de socialismo. Se ili imagas alian formon de ĝi, ĉio ŝanĝiĝos.” Christian Scheltze interrompas: Ili scias kian socialismon ili volas, ĉar ili “suferis la stalinismon”: “Mia avo diris: la GDR ne estas socialisma ŝtato. Tiu estas konstruota. Ni kredis tion en 1989, kaj ni batalas ankoraŭ por ĝi.” Kun sia sperto, la orientuloj disponas pri “eksterordinara potencialo”. Uwe Lorenz kontestas la komparon inter stalinismo kaj kapitalismo. “La GDR estis burokrateca laborista ŝtato, sed ankaŭ pli egaleca socio.”

Studentino pri politika scienco, Anja Weinhold deklaras sin “pli pesimisma”. Nur 2% de la orientuloj pensas ke ili povas influi sur la politiko, pro sia sperto: la komunisma reĝimo ne aŭskultis ilin, kaj la kapitalisma reĝimo transfomis ilin al “duarangaj civitanoj”. La ostalgio, daŭrigas la knabino, “helpas ilin rehavi konfidon”: rehabilitante, en sia pasinteco, tion kio meritas tion kaj kion oni devas defendi en kolektiva agado. “Mi scias pri kio mi fieras kaj kion mi deziras rekonkeri, sed ankaŭ kion mi ne plu volas.” Uwe Lorenz estas pli singardema: “‘Alia mondo eblas’, sed kiel? La respondoj kaj la ekzemploj restas raraj, kaj tamen la referenco al la orientaj landoj restas tabua.”

Iu de ili flamiĝis: “Ni repacigu la emancipiĝan movadon kaj la utopion.” Vincent von Wroblewsky estas dubema. Ni absolute ne rezignu pri la socialisma idealo, “sed malkaŝe anoncu kio eblas kaj kio ne.” Pri la rapida maturiĝo de la orientuloj li diras: “Ili estis la ĉiamaj trompitoj de la historio kaj perdis ĉian iluzion”. Dominas rezignacio, senpolitikiĝo kaj ksenofobio. Kaj la 25% de la Partio de Demokratia Socialismo (PDS)? Voĉdono de “malbonfarto”, de “reĵeto” kaj de “nostalgio”.

Manke de “konvinka alternativo”, eĉ la intelektuloj dediĉas sin al la kariero, serĉas sian niĉon, adaptas sin al la sistemo. Do, la ostalgio reprezentas pli ĝuste “fuĝon ekster la alternativo”. Tiun Wolfgang Engler, siavice, vidas konkretiĝi: “Mia optimismo estas ido de la krizo. Pli kaj pli da homoj rifuzos ties sekvojn.” Konvinkita pri la neceso de radikalaj sociaj reformoj, nerealigeblaj en la nuna sistemo, li konsideras la bonajn atingojn de la GDR kiel “utopian perspektivon fonditan sur la kontentigo de la homaj bezonoj”*. Pro tio la graveco de la memoro pri 1989-1991, kiam ĉiu — laboristo, kamparano kaj intelektulo — dialogis pri ĉio kaj kun ĉiu. “Kiu ne dezirus landon kiu donas laboron kaj justecon al ĉiu?”

* La valoroj preferataj en la germana oriento estas, laŭvice: sociala sekureco, justeco, libereco, solidareco kaj egaleco. Kp Wolfgang Engler: “Die Ostdeutschen als Avantgarde (La orientgermanoj kiel avangardo)”, Aufbau-Verlag, Berlino, 2002.

La ekskosmonaŭto Sigmund Jähn bedaŭras la malaperon de “humanismo” kaj daŭre “revas pri socio de socia justeco, kiu dediĉas sin al edukado kaj al kulturo kaj ne ekzaltas la perforton”. Post iom da silento: “Ni estas de tio hodiaŭ pli malproksimaj ol hieraŭ”. “Neniu ŝatas adiaŭi la revojn de sia juneco”, certigas la disidento Dieter Borkowski...

Poemo de Berto Breĥto diras:

“Mi sidas borde de la ŝoseo La ŝoforo ŝanĝas radon Mi ne ŝatas esti tie de kie mi venas Mi ne ŝatas esti tie kien mi iras Kial mi rigardas la radoŝanĝon kun senpacienco?”

Dominique VIDAL, Peter LINDEN kaj Benjamin WUTTKE