Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la marĝeno de la ekonomia povo

Kio restas de la demokratio?

En proksima estonteco, elektadoj okazos en tiel diversaj landoj kiel Indonezio, Afganio, Irako aŭ Usono. La demokratio, naskiĝinta en 507 a.n.e.[1] en Ateno, estus la plej natura reĝimo al la homo. Kaj la malplej malbona el ĉiuj politikaj sistemoj. Sed certe necesus, ke ĝi korekte funkciu kaj ke ĝi ne iĝu devojigata fare de povoj nek elektitaj en popola baloto nek kontrolataj de la civitanoj.

ARISTOTELO, EN SIA Politiko*, al ni unue diras jenon: “En demokratio, la malriĉuloj estas reĝoj tial, ke ili estas en pli granda nombro, kaj tial, ke la volo de la plej granda nombro havas leĝoforton.” En dua tekstero, li unue ŝajnas restrikti la gravecon de tiu unua frazo, poste li ĝin plilarĝigas kaj kompletigas, kaj fine asertas aksiomon: “La justeco en la sino de la ŝtato postulas, ke la malriĉuloj neniel posedu pli da povo ol la riĉuloj, ke ili ne estu la solaj suverenoj, sed, ke ĉiuj civitanoj estu tiaj proporcie al sia nombro. Tiuj estas la nemalhaveblaj kondiĉoj por ke la ŝtato efike garantiu egalecon kaj liberecon.”

* Konsulteblas, ekzemple, Aristotelo, La politiko, tradukita de Jean Tricot, Vrin, Parizo, 1982.

Aristotelo diras al ni, ke la riĉaj civitanoj, eĉ se ili en tuta demokratia praveco partoprenas la regadon de la Polis, ĉiam restos minoritato pro nekontestebla proporcieco. Unu punkton li ĝuste trafis: kiel ajn foren en la tempo oni retroiru, neniam la riĉuloj fariĝas pli multnombraj ol la malriĉuloj. Spite tion, la riĉuloj ĉiam regis la mondon aŭ tiris la fadenojn de kiuj regis. Konstato nun pli aktuala ol iam ajn. Ni notu, parenteze, ke por Aristotelo la ŝtato prezentas superan formon de moraleco...

Ĉiu lernolibro pri konstitucia juro sciigas nin, ke la demokratio estas “interna organizado de la ŝtato, per kiu la deveno kaj aplikado de la politika povo apartenas al la popolo; organizado ebliganta, ke la regata popolo regu siavice, pere de siaj elektitaj reprezentantoj”. Acepti difinojn kiel tiun, kun tia ĝusteco, ke ĝi tanĝas la ekzaktajn sciencojn, signifus, se oni translokas ilin en nian vivosperton, ne kalkuli kun la senlima gradeco de patologiaj statoj al kiuj, ajnmomente, nia korpo povas konfrontiĝi.

Alivorte: la fakto, ke la demokratio precizege difineblas ne signifas, ke ĝi efektive funkcias. Mallonga ekskurso en la historion de la politikaj ideoj rezultigas du rimarkojn ofte fortenatajn, pretekste, ke la mondo ŝanĝiĝas. La unua por rememorigi, ke la demokratio estiĝis en Ateno, ĉirkaŭ la 5-a jarcento a.n.e.; ĝi implicis la partoprenon de ĉiuj liberaj homoj en la regado de la civito; ĝi baziĝis sur la rekta formo; la komisioj estis taskataj aŭ atribuataj laŭ miksa sistemo el lotado kaj elekto; kaj la civitanoj havis la rajtojn voĉdoni kaj elmeti proponojn en la popolaj asembleoj.

Tamen — la dua rimarko-, en Romo, daŭriganto de la grekoj, la demokratia sistemo ne sukcesis sin trudi. La obstaklo venis el la senmezura ekonomia povo de grandbiena aristokrataro, kiu rigardis la demokration kiel rektan malamikon. Malgraŭ la risko el ĉiu eksterpolado, ĉu oni povas eviti demandi sin ĉu ankaŭ la nuntempaj ekonomiaj imperioj ne estas, siavice, radikalaj kontraŭuloj de la demokratio, eĉ se la ŝajno provizore daŭras?

Voĉdoni, ĉu formo de rezigno?

LA INSTANCOJ DE LA politika povo provas deviigi nian atenton de evidentaĵo: ene de la balota mekanismo mem konfliktas politika volo, kiun reprezentas la voĉo, kaj civita abdiko. Ĉu ne estas ĝuste, ke en la ekzakta momento en kiu la balotilo enurniĝas, la elektanto transigas en aliajn manojn, sen kompensaĵo alia ol la gurditaj promesoj de la elektokampanjo, la peceton da politika povo, kiun ĝis tiam li posedis kiel ano de la civitana komunumo?

Tiu rolo de advocato de la diablo, kiun mi prenas sur min, povas ŝajni nesingarda. Plia motivo por ke ni ekzamenu tion, kio estas nia demokratio kaj kia estas ĝia utilo, antaŭ ol arogi al ni, obsedo de nia epoko, igi ĝin deviga kaj universala. Tiu karikaturo de demokratio, kiun ni, kvazaŭ misiistoj de nova religio, penas altrudi al la cetera mondo, ne estas la demokratio de la grekoj, sed sistemo, kiun la romanoj mem estus senhezite altrudintaj al siaj teritorioj. Tiu speco de demokratio, malnobligita de mil ekonomiaj kaj financaj parametroj, tute sendube sukcesintus, ke la grandbienuloj de Latio ŝanĝus sian opinion, kaj sekve fariĝus la plej fervoraj demokratoj...

Eble leviĝas en la menso de certaj legantoj ĉagrena suspekto pri miaj demokratiaj konvinkoj, pro mia bone konataj ideologiaj preferoj*... Mi aktivas por ideo de mondo vere demokratia, kiu fine realiĝus du mil kvin-cent jarojn post Sokrato, Platono kaj Aristotelo. Tiu greka ĥimero de harmonia socio ne plu distinganta inter mastroj kaj sklavoj, kiel konceptata de simplaj animoj, kiuj kredas ankoraŭ al la perfekteco.

* NDLR. José Saramago estas ano de la portugala komunista partio.

Iuj diros al mi: sed la okcidentaj demokratioj estas nek voĉdonrajte diskriminaciaj nek rasismaj, kaj la voĉdono de riĉa aŭ helhaŭta civitano gravas en la urnoj same multe, kiel tiu de civitano malriĉa aŭ kun malhela haŭto. Fidante tiajn ŝajnojn, ni atingus la kulminon de la demokratio.

Eĉ riskante malvarmigi tiujn ardojn, mi dirus, ke la brutalaj realaĵoj de la mondo en kiu ni vivas bagateligas tiun idilian kadron, kaj ke nin, iel aŭ alie, fine kaptos aŭtoritatisma korpo kaŝita per la plej belaj galanterioj de la demokratio.

Tiel, la voĉdonrajto, esprimo de la politika volo, estas santempe rezign-ago de ĉi sama volo, ĉar la voĉdonanto ĝin delegas al kandidato. La voĉdona ago estas, almenaŭ por parto de la loĝantaro, portempa formo de rezigno pri persona politika agado, dampita ĝis la sekvontaj balotelektoj, kiam la delego-mekanismoj revenos al la deirpunkto por sammaniere rekomenci.

Tiu rezigno povas konstitui, por la elektita malplimulto, la unuan paŝon de procezo, kiu ofte permesas, malgraŭ la vanaj esperoj de la elektintoj, serĉi celojn tute ne demokratiajn kiuj povas esti veraj ofendoj al la leĝo. Principe, en nenies kapon venus la ideo elekti koruptulojn kiel parlamentajn reprezentantojn; eĉ se la malgajiga sperto sciigas nin, ke la altaj sferoj de la povo, naciaj aŭ internaciaj, estas okupataj de tiaj krimuloj aŭ de iliaj mandatuloj. Nenia eĉ mikroskopia esploro de la voĉdoniloj enŝovitaj en la urno kapablus videbligi la signojn kiuj malkaŝus la rilatojn inter ŝtatoj kaj ekonomiaj grupoj, kies deliktaj, eĉ militaj, agoj kondukas nian planedon rekte al katastrofo.

La sperto konfirmas, ke politika demokratio ne baziĝanta sur ekonomia kaj kultura demokratio ne tre utilas. La ideo de ekonomia demokratio, malŝatata kaj forigita en la rubejon de eksmodiĝintaj formuloj, cedis lokon al ĝismaldece triumfanta merkato. Kaj la ideon de kultura demokratio anstataŭas tiu, same maldeca, de industria amasigado de kulturoj, ia “melting pot”, intergenta asimilujo utiligata por maski la superregadon de unu el ili.

Ni pensas esti antaŭenirintaj, sed, fakte, ni malprogresas. Paroli pri demokratio iĝos pli kaj pli sensence se ni obstinas identigi ĝin kun institucioj nomataj partioj, parlamentoj, registaroj, sen apliki kontrolon al ties uzado de la voĉo kiu ebligis al ili atingi la povon. Demokratio, kiu ne kritikas sin mem, kondamnas sin al paralizo.

Ne konkludu el tio, ke mi estas kontraŭ la ekzisto de partioj: mi aktivas en la sino de unu el ili. Nek pensu ke mi abomenas la parlamentojn: mi ŝatus ilin se ili sin dediĉus prefere al agado ol al parolado. Kaj krome ne imagu, ke mi estas eltrovinto de magia recepto kiu ebligus la popoloj vivi feliĉaj sen registaro. Mi rifuzas konsenti, ke oni povas regi kaj deziri esti regata nur laŭ la kurantaj demokratiaj modeloj, nekompletaj kaj senkoheraj.

Mi kvalifikas ilin tiaj, ĉar mi ne multe vidas alian manieron por ilin montri. Vera demokratio, kiu, kvazaŭ suno, superverŝas per sia lumo ĉiujn popolojn, devus komenci per tio, kion ni havas ĉemane, t.e. la lando kie ni naskiĝas, la socio en kiu ni vivas, la strato en kiu ni loĝas.

Se tiu kondiĉo ne estas — kaj ĝi ne estas — plenumata, ĉiuj antaŭaj rezonadoj, t.e. la teoria fundamento kaj la eksperimenta funkciado de la sistemo, difektiĝos. Purigi la riverajn akvojn, kiuj trafluas urbon, utilus neniom se la infektado okazas ĉe la fonto.

La precipa demando, kiun ĉia homa organizado metas al si de kiam la mondo estas mondo, estas tiu de la povo. Kaj la precipa problemo konsistas en identigi tiun, kiu ĝin tenas, kontroli per kiu rimedo li ĝin akiris, lian uzadon de ĝi, la metodojn kiujn li uzas, kaj kiaj estas liaj ambicioj.

Se la demokratio estus vere la regado de la popolo, por la popolo kaj pere de la popolo, ĉia debato ĉesus. Sed ni ne troviĝas tie. Ĉar nur cinikulo riskus aserti, ke ĉio plejbone glatas en la mondo en kiu ni vivas.

Oni diras ankaŭ, ke la demokratio estas la malplej malbona politika sistemo, kaj neniu rimarkas, ke tiu rezignaciinta akcepto de modelo, kiu kontentiĝas esti “la malplej malbona”, povas esti brido por la serĉado de io “pli bona”.

El sia naturo, la demokratia povo estas ĉiam provizora. Ĝi dependas de la stabileco de la balotoj, de la ideologiaj fluksoj kaj de la klasinteresoj. Oni povas vidi en ĝi specon de organika barometro registranta la variojn de la politika socia volo. Sed, okulfrape, oni ne plu nombras la ŝajne radikalajn politikajn alternojn, kiuj rezultigas registarajn ŝanĝojn, sed kiuj ne estas akompanataj de sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj transformadoj tiom fundamentaj, kiom la balotrezulto lasas supozi.

Efektive, diri registaro “socialisma” , aŭ “socialdemokrata”, aŭ ankaŭ “konservativa”, aŭ “liberala” , kaj nomi ĝin “povo”, estas nur malkara ŝminka truko. Estas pretendi nomi ion, kio ne troviĝas tie, kie oni kredigas al ni ke ĝi kuŝas. Ĉar la povo, la vera povo, troviĝas aliloke: ĝi estas la ekonomia povo. Tiu, kies kvazaŭfiligranajn konturojn oni perceptas, sed kiu eskapas de ni kiam ni penas ĝin alpaŝi, kaj kontraŭatakas se ni ekdeziras restrikti kaj submeti ĝian influon al la reguloj de la komuna utilo.

Pli klare dirite: la popoloj ne elektas siajn registarojn por ke tiuj ilin “oferu” al la merkato. Sed la merkato kondiĉas la registarojn por ke tiuj al ĝi “oferu” siajn popolojn. En nia epoko de liberala tutmondiĝo, la merkato estas la taŭgega instrumento de la ununura povo inda je tiu nomo, la ekonomia kaj financa povo. Tiu ne estas demokratia, ĉar ĝi ne estas balotata de la popolo, ne estas kondukata de la popolo kaj, antaŭ ĉio, ĉar ĝi ne celas la feliĉon de la popolo.

La plej ekstrema perfido

MI DIRAS PER TIO nur bazajn veraĵojn. La politikaj strategiistoj, de ĉiuj koloroj sendistinge, trudis prudentan silenton por ke neniu aŭdacu subkomprenigi, ke ni daŭre flegas la mensogon, kaj konsentas esti ĝiaj kunkulpuloj.

La sistemo nomata demokratia pli kaj pli similas al registaro de la riĉuloj, kaj ĉiam malpli al registaro de la popolo. Neeblas nei jenan evidentaĵon: la amaso de la malriĉuloj invitata voĉdoni neniam estas invitata regi. Ĉe hipoteza registaro formata de la malriĉuloj, en kiu tiuj prezentus la plimulton, kiel Aristotelo imagis en sia Politiko, ili ne disponus rimedojn modifi la organizadon de la mondo de la riĉuloj, kiuj ilin superregas, kontrolas kaj sufokas.

La laŭdira okcidenta demokratio estas enirinta en stadion de malprogresa transformado, kiun ĝi ne kapablas haltigi, kaj kies antaŭvideblaj konsekvencoj signifos ĝian propran neadon. Tute ne necesas, ke iu ajn prenu sur sin la respondecon ĝin likvidi, ĝi ĉiutage sin mortigas mem.

Kion fari? Ĉu ĝin reformi? Ni scias, ke reformi, kiel bone skribis la verkinto de La Gepardo*, ne estas alie, ol ŝanĝi kion necesas ŝanĝi por ke nenio ŝanĝiĝu. Ĉu gin renovigi? Kiu sufiĉe demokratia epoko de la pasinteco indus returniĝi al ĝi por, ekde ĝi, rekonstrui per novaj materialoj tion, kio troviĝas en perdiĝo-vojo? Ĉu tiu de la antikva Grekio? Tiu de la mezepokaj komercaj respublikoj? Tiu de la angla liberalismo de la 17-a jarcento? Tiu de la franca jarcento de la lumoj? La respondoj estus tiel bagatelaj kiel la demandoj...

* NDLR: Il Gattopardo[La gepardo], de la sicilia verkisto Giuseppe Tomasi di Lampedusa (1896-1957). Nobela bienulo, la preskaŭ sesdekjara princo di Lampedusa komencis verki tiun romanon en 1955. Kiam ĝi estis postmorte publikigita en 1958, ĝi tuj atingis brilan sukceson. Temas pri altkolora kaj formale belega pentraĵo de la sicilia vivo, ilustranta la fatalistan skeptikecon de anakronismaj aristokratoj, kiuj, sub la “furioza kaj senhonta” sicilia suno, vivas en “troservema senmoveco, lulata de violentaj revoj”. Oni atribuas al Lampedusa la faman frazon: “Necesas ĉion ŝanĝi por ke ŝanĝiĝu nenio.”

Do, kion fari? Ni ĉesu rigardi la demokration kiel akiritan valoron, porĉiame difinitan kaj netuŝeblan. En mondo, kie oni kutimas ĉion pridebati, nur unu tabuo persistas: la demokratio. Salazar (1889-1970), la diktatoro, kiu regis Portugalion dum pli ol kvardek jaroj, asertis: “Oni ne dubindigas Dion, oni ne dubindigas la patrion, oni ne dubindigas la familion.” Hodiaŭ, ni dubindigas Dion, ni dubindigas la patrion, kaj se ni ne dubindigas la familion, estas pro tio, ke ĝi faras tion mem. Sed oni ne dubindigas la demokration.

Do mi diras: ni dubindigu ĝin ĉiudebate. Se ni ne trovos rimedon por ĝin reinventi, ni perdos ne nur la demokration, sed ankaŭ la esperon vidi iam la homrajtojn respektataj sur tiu planedo. Estus tiam la plej frakasa fiasko de nia epoko, signalo de perfido, kiu por ĉiam stampus la homaron.

José Saramago.