Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ la Nacia Komisiono pri Informadiko kaj Liberecoj, malĝustas inter 22% kaj 37% el la informoj en la komputila datenaro de la franca polico pri konstatitaj deliktoj. Spite al tio, voĉdono de la senato, en la 15an de julio, permesis malstriktigi la leĝaron pri la kontrolo de la ŝtataj datenaroj! Ĉar ili prezentiĝas laŭ formo de “sendoloraj disponoj”, la civitanoj inklinas akcepti polickaraterajn kontrolteĥnikojn kiel neeviteblajn formalaĵojn. Ĉu racie?
La urbo Bostono, fokuso de alte evoluintaj esploroj pri videokontrolo, sensacie ĉesigis tiun politikon. Ĝia flughaveno (kie enflugis dek el la dek-naŭ teroristoj de la 11a de septembro 2001) ĵus subite ĉesigis eksperimentadon de identigado per kamerao: kvardeko da volontuloj estis rekonitaj nur en 60% de la kazoj. Iom antaŭe la polico de Tampa (Florido) rezignis similan eksperimenton. Pro la erarosvarmo (arestadoj de senkulpuloj, nepercepto de vere agresemaj agoj, nerekono de “registritaj” vizaĝoj), kromaj sistemoj estis rezignitaj jam de pluraj jaroj. Kiel diras respondeculo de usona asocio pri civilaj rajtoj: “Eble la koncepto estas erara kaj vizaĝidentigado estas nur la dudekunujarcenta versio de la mensogdetektilo, konata pro sia nefidebleco, kvankam kelkaj el ĝiaj defendistoj jam de jardekoj proklamas ke ĝi iam funkcios.”
Fakte, la distingaj parametroj de vizaĝo (supera linio de la okulkavoj, zigomoj, buŝrandoj, sidloko de la nazo kaj okuloj) ne resumiĝas en fiksaj kriteroj. La signifoplenaj trajtoj estas tro multnombraj. Ili ŝanĝiĝas (laŭ la aĝo, la esprimoj) kaj eblas modifi ilin. Diversaj parametroj malhelpas akcepteblan “redimenton”. Probable senrimede, eĉ en kazo de konsentemaj kobajoj. Tio ne malhelpas centojn da urbestraroj daŭrigi la aĉeton de tiuj multekostaj instalaĵoj.
La efikeco verŝajne kuŝas en la timo kiun kreas en la publiko la minaco pri “detekto”. Tiel pri la sistemo “Basel”, instalita de la israelaj instancoj sur ŝoseo en Gazao: ĝi miksas du necertajn teĥnologiojn — la geometrigado de la mano kaj tiu de la vizaĝo — por kontroli per kamerao kaj icokarto 30.000 palestinanojn kiuj iras ĉiutage al sia laboro. Ĉar ju pli granda la nombro da suspektindaj individuoj, des malpli ebla la rekono de unu difinita persono!
Por malhelpi klientojn pruntedoni sian sezonan karton al siaj amikoj, la grupo Walt Disney simile klopodas kontroli la rajthavantojn per la geometrio de du fingroj. Tiu teĥnologio estas ankoraŭ malpli fidinda ol tiu de la numerigado de la kompleta mano, evidentas do ke la firmao celas malinstigan kaj preventan efekton sendepende de realaj rezultoj.
Ankoraŭ pli evidenta estas la diraĵo de la (delira) teorio de la usona neŭrologo Larry Farwell (idolo de la FBI kaj de la CIA), laŭ kiu eblus de nun rekoni ies intencon legante la skanbildojn de lia cerba aktiveco (brain fingerprinting).
Oni kontraŭasertas ke ekzistas elprovitaj sistemoj kiel la fingrospuroj. Sed la fakuloj bone scias (kaj singarde diras tion nur mallaŭte) ke ili ne estas seneraraj. Se nur elvoki kelkajn kazojn, maljuniĝantaj loĝantaro, certaj aziaj grupoj aŭ manlaboristoj ne povas esti ĝuste “datenigitaj” per tiuj spuroj.
Kontrolo? Estas metio!
En la sola celo impresi la publikon, la policaj povoj — publikaj kaj privataj — ĉiam uzis avangardajn teĥnikojn... eĉ kiam tiuj malbone funkcias. Ne mirinde, ke ili obstinas en malsukceso. Pli mirinda estas ke la publiko mem kunhelpas en la daŭrigo de la kredo. Tamen temas pri videbla fenomeno.
Tiel pri la kontroloj nomitaj “biometriaj”, kiuj miksas klasikajn fingrospurojn kaj la indentigon de diversaj trajtoj (okulfondo, formoj de la mano). Ilia nuna progreso rilatas al ilia akceptado de la publiko. Tiel la programo Inspass (Immigration and Naturalization Service Passenger Accelerated Service System*), kiu permesas al “oftaj vojaĝantoj” ne montri identigilon inter la internaciaj flughavenoj de Los-Anĝeleso, Miamo, Newark, New Jersey, Novjorko, Vaŝingtono, Toronto kaj Vankuvero. Ili ricevas karton, kie la geometrio de ilia mano estas kodigita, kaj kiu estas skanota ĉe la kontrolpunktoj. Pli ol 50.000 personoj estas tiel libervole identigitaj.
Tiu libervola karaktero estas kondiĉo por bona teĥnika funkcio. Laŭ oficejo pri faka ekspertizo: “La vizaĝoskanaj teĥnikoj kvazaŭ tute ne kapablas identigi ne kunlaboremajn individuojn.” Sed homoj, kiuj kutimas traveturi aŭtovojajn pagejojn per tele-pagado kaj infanoj kiuj kutimas je komputilludoj kie oni malfermas koridorajn pordojn malblokante virtualajn kontrolilojn ne nepre kaptas la ideon ke la identec-kontrolo ne estas simpla “malakcela punkto” sed politika rilato de submetado.
Tamen, oni ne neu la spontanean guston pri kontrolo. Oni memoru tiun francan eksperimenton pri interna video-cirkvito en loĝdomego, kiu ebligis al ĉiu loĝanto gvati la enirejon, kaj — ek de la Sarkozy-leĝoj — denunci junulojn al la polico. La sukceso de la instalaĵo igis pripensi pri la populara plezuro gvati la najbaron.
La socia kontrolo kiel religio en bone ŝmirita maŝin-socio progresas ek de la adopto, fare de individuoj, de sistemoj rezervitaj ĝis nun al la instancoj. Aŭ male, per institucia reuzo de komercaj produktoj kiuj similigas la polican funktion kaj la civitanan funkcion aŭ tiun de uzanto. Tiel la retkamerao (kamerao konektita al Interreto), kiu komencis kiel etosodona interesveka produkto (oni vidas la kunparolanton), poste evoluis kiel privata kontrolrimedo (vidi la enirejon de sia feridomo), kaj poste konektiĝis al policaj averto-instalaĵoj.
Oni ne kredu ke la kontrolo de la individuoj koncernas nur kontrolon aŭ sankcion. Male, ĝuste per opono al tiuj la publiko estas pli kaj pli konvinkinta de teĥnikistaj proponoj kiuj ebligus la forigon de ĉiu problemo ĉe la radiko... Ekzemple, por pravigi elspezojn kiuj celas al aŭtomatigo de la veturilstirado (kaj al bridado de la individua decidkapablo, konsiderata kiel grava eraro- kaj akcidento-fonto) la aŭtoritatoj apogas sin sur alvoko al la sentoj: “po 41.000 mortoj jare sur la eŭropaj ŝoseoj” ŝajne estas la senrebata argumento por disvolvi inteligentajn transportsistemojn (ITS) kiuj planas la telestiradon de la veturiloj (projekto “cybercar”).
En Usono, oni jam preparas “AHS” (automated highway systems*), same en Japanio, dum en Francio, la projekto Arcos proponas tutan aron da sistemoj, de la simpla averto al transpreno de regado de veturilo. Inĝenieroj kaj juristoj kune prilaboras la problemojn pri “entrudiĝo” kiujn kaŭzos tiu — firma — orientiĝo, sed konsultoj de la publiko per enketoj indikas sufiĉe favoran akcepton.
Pera elemento inter la publiko kaj la institucio estas la “profesiulo”. Pli kaj pli da profesioj vivas de la pliboniĝo de teĥnika kontrolo en socia kontrolo, kio kontribuas kutimigi ties percepton ĉe la konsumantoj kaj instigi instituciojn al pli ampleksaj aĉetoj. La policisto, ekzemple, estas sent-ema pri la argumento laŭ kiu la punaj-preventaj teĥnikoj tiom mildiĝis ke ili permesas al lia metio iĝi simple “neŭtrala” elemento.
Tiel la Taser X26, kiu proponas sin reprudentigi rebelanton “sen ajne vundi lin”. Adoptita en 41 landoj, tiu dika manarmilo estas, laŭdire, la armilo de la dudekunua jarcento: ĝi propulsas 6 metrojn for, je 50 m/s du sondilojn kiuj enpikas sin en la korpon (aŭ eĉ en la vestaĵojn), kaj trapasigas 1,5 miliamperan elektrofluon. Tiu malorganizas la nervan sistemon malhelpante la komunikadon inter cerbo kaj muskoloj. La pafo, pri kiu ĉiuj datenoj estas transŝuteblaj al mikrokomputilo, postlasas nenian restvundon.
La kontrolo kiel ideologio disvastiĝas rapide, kvazaŭ per imito, per “teĥnika-militista” re-enkodo de la kuna vivo. Ekzemple, en granda stacidomo kie kruciĝas patroloj kaj mesaĝoj instigantaj al atentema solidareco kontraŭ la terorismo, eblas eniri en oficino kie kvin apotekistoj malantaŭ banktipaj giĉetoj atendas klienton videogvatatan kaj ĉirkaŭatan de sonoraj anoncoj: “Atentu pri via arteria premo”, “Atentu pri via pezo”... la simileco iĝis tiel frapa inter la kontrolstiloj en la publikaj kaj privataj spacoj ke oni emas demandi sin ĉu estas militistigita polico kiu emas — helpe de terorista ĉantaĝo — invadi la ĉiutagan vivon aŭ ĉu male estas ia modelo pri mastrumado de la “socia komforto” kiu poiome gajnas la tuton de la homaj rilatoj.
Tio validas krome por kelkaj lernejoj (en Francio, en Germanio), kies respondeculoj, ofte kun akcepto de la gepatroj, instaligas man-geometriajn legilojn por listigi la lernantojn kiuj iras al la manĝejo. Krome, ne pli ol tiuj ili sentas sin “police kontrolataj”: la unuaj kiel la aliaj aliĝas al la idealo de bona mastrumado de la fluoj.*.
Ni rimarku ke la supozeble plej liberemaj profesioj ne restas fremdaj al tiu pasio de kolektiva regulado. Tiel, kiam la franca ministro pri sano, Jean-François Mattei, proponis forigi la amendon Accoyer, kiu enbrigadigis la psikoterapion (laŭ la preteksto filtri “sendiplomajn ĉarlatanojn”)*, kelkaj psikanalizistoj kiuj supozeble “reprezentas milojn da samprofesiuloj” devigis sin liveri unuigitan adresaron de sia profesio, cele al pli bona policumado en la propra tendaro.
Venante el tiuj kiuj, aliokaze, alvokas al reveno al “simbola ordo”, tiu hasto partopreni en la mastrumado de la socia kampo estas zorgodona. Oni memoras pri la sovetiaj psikiatroj sub ordo de politikaj komisaroj. Certe, tiam oni taksis nenormala tiun, kiu montris malakordon kun la reĝimo, dum de nun, normaleco kaj malsano difiniĝas per teĥnologia scienco pri diagnozo kaj kuracado. Kaj kiu ne agnoskas tiun aŭtoritaton iĝas... danĝera.
Ne ĉiuj profesioj partoprenantaj en la problemo de la socia ordo ne montras sin servutaj: en Usono, multnombraj asocioj ekribelis kontraŭ videogvatado en publikaj lokoj. En Francio estas la sociaj laborantoj kaj la edukistoj kiuj ribelis kontraŭ la leĝigo de fidenuncoj, kiu minacas ĉian politikon de prevento de la deliktemo.
Krome, la ĝeneraliĝo de tiuj metodoj tendencas senefikigi sin mem. Ŝajnas tiel ke, en Francio, la malsukceso de la dekstra kampo en la junaj elektoj parte fontas en la kolektiva timo kiun vekis la aŭtomatigo de la “kontrolo-sankcio” (radaroj por rapidec-kontrolo). Cetere, oni probable subtaksis la konfliktpotencialon de tiuj teĥnikoj. Tiel pri la “usona diktaĵo”, kiu trudpetas la liveradon de 39 personaj datenoj pri la vojaĝantoj de flugkompanioj kaj la “biomezurigon” de la fremdaj pasportoj. Trudante al usonaj civitanoj la samajn kontrolojn, Brazilo evidentigis la ambiguecon de tiuj trudaj postuloj. La malforta kontraŭstaro de la eŭropaj instancoj, kiu finfine akceptis la aŭtomatan transŝuton de 34 el la 39 postulataj elementoj, montras ke la batalo jam ne estas venko.
La profesiuloj en la unua vico de la produktado de kontrol-teĥnologioj ne estas la malplej konsciaj aŭ la malplej zorgemaj pri ties eblaj misevoluoj. Tiel tiu skipestro el granda aŭtomobil-firmao zorge konstatas ke oni laboras pri rad-moviloj kiuj kapablas orienti la radojn en alia direkto ol tiu ordonita de la stirilo. La interna komputilo povos kontraŭstiri fuŝan manovron, laŭ la logiko donita en la projektoj “ITS”. Eble oni povos uzi tion ankaŭ... por pli facile rehavi ŝtelitan veturilon!
Kune kun la progresoj de telegvatado, internaj radaroj kaj la GPS* tiu povas jam de nun tiel aspekti: iu ŝtelas vian veturilon aliflanke de la mondo; tuje avertita, vi vidas ĝin sur via poŝtelefono. Klavumante, vi prenas la kontrolon kaj stiras ĝin defore, kiel en komputilludo, al la loka policejo, kun kiu vi jam interparolas, dank’al vertempa satelita lokalizo.
Cetere, vi eĉ povas sendi fortan elektran baton en la sidvangojn de la ŝtelinto (sistemo antaŭvidita por taksioj, kaj jam klasikaĵo en kelkaj landoj), tiel ke li estu tute sendanĝera por la policistoj kiam vi defore malblokas la pordojn.
Surdigantan efekton
Sed, aldonas la sama inĝeniero, “oni povas pensi alian scenaron: vi estas politika kontraŭulo, kaj dum vespero, revenante el renkontiĝo, via veturilo — spite al viaj energiaj stirmovoj — ne sekvas la aŭtoŝoseo-elirvojon kiu kondukas hejmen, sed fortrenas vin laŭ fora strato kaj haltas malantaŭ granda banala hangaro. La pordoj de la veturilo rifuzas malfermiĝi ĝis vizaĝkovritaj agentoj eligas vin perforte kaj ĵetas vin en grandegan salonon malplenan kaj kahelitan, kie vi revidas centojn da kunmalfeliĉuloj, aktivuloj aŭ samideanoj”.
Ni ne aŭdacas imagi la sekvon, sed oni scias, lerninte tion de junaj manifestacianoj en la Eŭropa Socia Forumo, ke tiuj gigantaj salonoj jam ekzistas en la pariza regiono, pretaj akcepti popolojn da “deliktemuloj”, kune arestitaj, ekzemple dum malpermesitaj aŭ supozeble violentaj manifestacioj. Tiurilate, oni ankaŭ memoru, ke sonaj kanonoj kompareblaj al tiuj de la sekretaj policoj de la tinĉja Sildavio* jam pretas sternigi homamasojn, per tremefekto, tiel sambate surdigante ilin.
Ni ne forgesu ke, ĝuste kiam la efikeco evidentiĝas granda (tiel la metodoj pri akiro kaj komputilhelpata komparo de indicoj, kiujn uzas la brita polico por aresti la irlandajn naciistojn, kaj cetere, por malkovri la anojn de greka terorista grupo), ŝajnas ke ĝin ebligis kombinado de metodoj kie malhomeco havas pli kaj pli gravan parton. Ni scias ke preskaŭ nerezistebla metodo por eltiri konfeson “sen violento” estas la sensaĵdepreno (muta ĉambro). Ne listata inter la tortur-metodoj, ĝi tamen estas unu (uzata de la usona armeo kontraŭ la kaptitaj en Gŭantanamo), el la plej abomenaj, eĉ.
La “scienca kontrolo” de loĝantaroj neniam estos do ia moderna adaptaĵo de demokratio, kiel tro da homoj — prave ribelantaj kontraŭ la nuntempa malsekureco — pretiĝus kredi. Ĝi enhavas en si mem neakcepteblajn fermentojn de aŭtokrateco. Tial — ĉu ĝi prezentiĝas kiel direktivo por la saneca bonfarto, aŭ kiel esplorado por malaltigi la ŝoseakcidentojn aŭ kiel rimedo por identigi teroristojn — la civitanoj devas plej zorgeme atenti pri ĝi.