Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Barbareco” kaj “civilizacio”, “nekredantoj” kaj “kredantoj”, s-ro George W. Bush kaj s-ro Usama Ben Laden volus kredigi ke la mondo estas dividita en du, inter “ili” kaj “ni”. Sub preteksto de milito kontraŭ la terorismo, la Okcidento ŝajnas preta engaĝiĝi en planedvastan konflikton. Tamen, se Al-Kaida prezentas realan danĝeron (vd Olivier Roy: Al-Kaida, ĉu marko aŭ organizo?), ĝi certe ne estas politika-milita “strategia mincao” samtipa kiel tiu de la komunismo. La vizio de “kolizio de la civilizacioj” servas por mobilizi la opiniojn kontraŭ la Alia, por pravigi la instalitan malordon; ĝi ebligas pravigi la malegalecojn kaj la maljustaĵojn nome de multforma danĝero. Jam fine de la 19a jarcento, la anarkia terorismo servis al la dominantoj kiel timigilo por provi disbati la laboristajn ribelojn (vd Rik Coolsaet: En la tempo de anarkiisma terorismo). Rifuzante tiujn skemojn, certaj verkoj de la fikcio ebligas pli bone kompreni la mondon en kiu ni vivas (vd Jean-Christophe Rufin: Realeco serĉanta fikciojn) kaj helpas rifuzi la logikon de miljara milito.
IRAKO BRULAS. Oni povas vidi en tio la sekvojn de la usona nesciado pri la tereno — Faluĵa similas malmulte al teksasa urbo, eĉ malpli al Marsejlo aŭ Tulono, liberigitaj en 1944 — aŭ de la aroganteco de granda potenco. Tamen pli profunde, tiu situacio estas la rekta konsekvenco de la koncepto de “milito kontraŭ la terorismo” lanĉita de la prezidanto George W. Bush post la 11a de septembro.
En tiu pensokadro, ĉiu incidento en Irako klariĝas logike: la atakoj en la “sunaista triangulo” povas esti farataj nur de uloj nostalgiaj pri la reĝimo de s-ro Saddam Hussein aŭ de internaciaj teroristoj ligitaj kun Al-Kaida; la rezistado de s-ro Moktada Al-Sadr, la rezulto de la influo de Irano, unu el la membroj de la akso de la malbono; ĉia armita ago, la pruvo ke “ili” malamas la okcidentajn valorojn. Kiel naive klarigas usona kaporalo en Irako: “Ni devas mortigi la maliculojn”.* Sed ju pli Usono mortigas “maliculojn”, des pli aperas da ili el ĉiu ruino de bombita domo, el ĉiu vilaĝo submetita al sistemaj traserĉadoj.
Oni povus kompreni la irakan dramon ankaŭ alie kaj multe pli simple. Kontentaj esti senigitaj de aparte abomeninda diktaturo kaj vidi la finon de la sankcioj kiuj, dum dek-tri jaroj, malplenigis la landon de ĝia substanco, la irakanoj aspiras tute simple vivi pli bone, vivi liberaj kaj sendependaj. Neniu el la promesoj pri rekonstruo estis plenumitaj: la elektro daŭre estas ofte interrompita; la malsekureco daŭras; la mizero etendiĝas. La usonaj trupoj donis la lastan baton al ŝtato jam malfortiĝinta de la multaj embargoj, lasante bruli la ministeriojn kaj dissolvante la armeon — laŭ la modelo kiun ĝi aplikis 1945 en... Japanio. Aliflanke, la irakanoj ne volas vivi sub jugo de okupacianto pri kiu ili estas konvinkitaj ke liaj solaj interesoj estas naftaj kaj strategiaj. La koloniiga tempo estas finita. En Irako, la ribelo de la jaroj 1920 kontraŭ la brita okupacianto, celebrata de jardekoj, markis ĉiujn memorojn same neforviŝeble kiel la Rezistado aŭ la Liberiĝo en Francio.
Tiun aspiron al sendependeco la irakanoj dividas kun la aliaj popoloj, kaj ne necesas sondi ilian “psikologion” aŭ ilian “animon”, submeti la Koranon kaj la islamon al kompleksaj interpretadoj por kompreni tion. La konduto de la irananoj estas tute racia, kaj la sola solvo estas rapida retiro de la usonaj trupoj kaj la reveno de la lando al plena suvereneco.
La maniero per kiu la gvidantoj de granda potenco komprenas eventon okazintan en iu regiono de la mondo determinas iliajn strategiajn kaj diplomatiajn decidojn: kiujn profitojn ili havos de ĝi? Kion faros iliaj malamikoj? Kiuj estas iliaj aliancanoj? Dum pluraj jardekoj, la “malvarma milito” servis kiel paradigmo por klarigi la planedvastajn evoluojn. Se okazis ia ŝanĝo en malproksima angulo de la mondo, la sciencistoj kaj ĵurnalistoj demandis sin: ĉu tio estas bona por Sovetio? Ĉu bona por Usono? Oni povis mezuri la sekvojn de tiu nigra-blanka vizio dum la du konfliktoj de la jaroj 1970-1980, tiun de Nikaragvo kaj tiun de Afganio.
EN JULIO 1979, la sandinistoj akiras la potencon en Managvo, post longa armita lukto kiu ĉesigas la diktaturon de la familio Somoza. Ili lanĉas programon de aŭdacaj socialaj reformoj, precipe en la agrikultura sektoro. La fundamentaj liberecoj estas respektataj kaj la opoziciaj partioj permesataj. Malfermiĝas ebleco elirigi la landon el malriĉeco kaj subevoluo. Sed la usona registaro vidas tion alie. Por ĝi, tiu malvenko de unu el la aliancanoj de Usono resumiĝas al antaŭeniro de la komunismo kaj de Sovetio en ĝian centramerikan “rezervitan ĉasejon”.
La CIA tiam armas iamajn gvardianojn de Somoza. Ekde Honduro, tiuj “batalantoj de la libereco” komencas ekstreman militon, ne hezitante uzi terorismon kontraŭ la reĝimo, dum Vaŝingtono provas mobilizi la opinion de siaj aliancanoj kontraŭ la totalisma danĝero en Centrameriko. Havano kaj, malpli amplekse, Moskvo intensigas sian helpon al la sandinistoj. Ekde nun, Nikaragvo troviĝas en la kaptilo de la kolizio inter Oriento kaj Okcidento. La permanenta premo de Usono, la malriĉiĝo de la lando sub la bato de ekonomiaj sankcioj fine atingas la malvenkon de la sandinistoj en la elektoj de la 25a de februaro 1990. De unu tago al alia, Vaŝingtono forlasas Nikaragvon kaj siajn protektitojn. La lando enkaĉiĝas en la mizero, sed ĝi estos neniam “komunista”.
La kazo de Afganio estas eĉ pli emblemeca. En aprilo 1978, la reĝimo, kvankam aliancano de Sovetio, estas renversita de komunista puĉo. La nova potenco komencas, en brutala maniero, radikalajn reformojn en tiu konservativa lando kaj trafas sur forta kontraŭstaro, precipe en la kamparo. Vaŝingtono komencas armi la rezistulojn. En decembro 1979, la soveta armeo invadas Afganion kaj ŝanĝas la gvidantaron de la lando — koloni-tipa operaco kondamnata de la internacia socio. Sed Usono kaj la Okcidento volas vidi en tio la hegemonian volon de la sovetianoj, la konfirmon de la malnovegaj vizioj de la Kremlo etendiĝi ĝis “la varmaj maroj”, al la Golfo. La nova registaro Reagan trovas en tio la okazon “elsangigi” la ruĝan armeon, eĉ per la prezo de alianco kun la diablo. Kun la helpo de la sekretaj servoj de Pakistano kaj de Saud-Arabio, ĝi armas la plej ekstremismajn fundamentistojn, malfavore al la modera opozicio. Ĝi oponas ĉiujn provojn de politika kaj diplomatia solvo patronataj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj intence plilongigas la konflikton.* Oni konas la rezulton. La sovetianoj decidas retiriĝi de Afganio, sed, ekde sia venko, Usono ne plu interesiĝas pri la sorto de la lando — kaj pri la radikalaj islamismaj retoj kiujn ĝi helpis starigi kun la helpo de certa Usama Ben Laden. Forlasita, Afganio unue spertas la internan militon antaŭ ol fali, en 1996, en la manojn de la talibanoj.
Oni scias nun ke, anstataŭ respondi al granda plano de ekspansio, la soveta decido interveni en Afganio estis farita de dividita politika buroo, zorganta antaŭ ĉio ke ĉelima lando tradicie alianca ne falu en la manojn de ekstremismaj islamistoj. Oni scias ankaŭ ke, malgraŭ sia ŝajna milita potenco, Sovetio tute ne estis kapabla minaci la mondon, eĉ malpli domini ĝin. Tamen, en Okcidento, la soveta timigilo estis senĉese svingata por mobilizi la opiniojn. En 1983, du jarojn antaŭ la alveno de s-ro Miĥail Gorbaĉov al la potenco en Moskvo, la ĉiam klarvida Jean-François Revel anoncis la finon de la demokratioj, nekapablaj lukti kontraŭ “la plej timinda el tiuj eksteraj malamikoj, la komunismo, aktuala varianto kaj ellaborita modelo de la totalismo”*. Tiu “ellaborita modelo” havis jam nur kelkajn jarojn por vivi.
Kompreneble, la skemo “Oriento-Okcidento” estis trafa. Usono kiel Sovetio defendis siajn interesojn de grandaj potencoj, sed la politika vivo de ĉiu lando ne reduktiĝis al ŝakludo en kiu alfrontiĝis Blanka Domo kaj Kremlo, la unua subtenante sen konsciencriproĉoj la latinamerikajn diktaturojn aŭ la Indonezion de Suharto, la dua intervenante en Hungario (1956) aŭ en Ĉeĥoslovakio (1968). Tiu simplismo kondukis al subtaksado samtempe de la multe pli kompleksaj naciaj realecoj kaj de multaj aliaj defioj lanĉitaj al la homaro: la difektiĝo de la medio, la kronika malriĉeco kaj la etendiĝo de novaj malsanoj — precipe de aidoso. La monde fine eliris el la malvarma milito, Usono gajnis, kaj la defioj restas. La kaŭzoj de malstabileco ankaŭ.
LA FINO DE SOVETIO orfigis ne nur la usonajn (kaj pli larĝasence okcidentajn) militistojn kaj informservojn — senigitajn de malamiko kiu pravigis ilian ekziston kaj ilian senfundan buĝeton-, sed ankaŭ la strategiajn esplorcentrojn kiuj estis grave glosintaj pri la strategia supereco de Moskvo, eĉ prognostikintaj sovetan invadon de Okcidenta Eŭropo. Per kio oni povis anstataŭigi la “imperion de la Malbono”?
Komence de la jaroj 1990, la teorio de la “fino de la historio” lanĉita de la usona universitatano Francis Fukuyuma, kiu trumpetis la bonan novaĵon — la definitivan venkon de la okcidenta liberalismo, destinita etendiĝi sur la tuta terglobo-, rikoltis nur estiman sukceson. Frakcio de la konservativa dekstro, tiu kiu estis kontraŭinta la paciĝon kun Sovetio kaj ĉian interkonsenton kun s-ro Miĥail Gorbaĉov, male serĉis “novan strategian malamikon”. Ĝi anoncis ke Usono, kvankam sen rivalo, estis nun minacataj de obskuraj fortoj eĉ pli danĝeraj ol la komunismo: la terorismo, la friponŝtatoj, la amasdetruaj armiloj. Paralele, pli kaj pli da pensistoj kaj da ĵurnalistoj diagnozis la potenciĝon de nova kontraŭulo, la islamo, kiu disponas samtempe pri “forta ideologio” kaj pri potenciala bazo de pli ol miliardo da homaj estaĵoj.
En 1963, la usonano Samuel Huntington popularigis la “kolizion de la civilizacioj”* vd Alain Gresh: Ĉe la origino de la “kolizio de la civilizacioj”. “Mia hipotezo, skribis la usona profesoro, estas ke en la nova mondo, la konfliktoj originas ne esence en la ideologio aŭ la ekonomio. La grandaj kaŭzoj de dividoj de la homaro kaj la precipaj fontoj de konfliktoj estos kulturaj. Usono daŭre ludos la unuan rolon en la internaciaj aferoj, sed la precipaj politikaj mondkonfliktoj alfrontigos naciojn kaj grupojn apartenantajn al malsamaj civilizacioj. La kolizio de la civilizacioj dominos la mondan politikon.”
Sed ni estis ankoraŭ en la sfero de spekulado, neniu el tiuj doktrinoj sukcesis konsentigi la elitojn. Necesis la 11a de septembro por ke instaliĝu la ideo ke la Okcidento estas denove engaĝita en monda milito, kiu sekvas al la malvarma milito kaj al la dua mondmilito. Traŭmatizita de la atakoj kontraŭ la Monda Komercocentro kaj la Pentagono, la usona opinio aliĝis al la “milito kontraŭ la terorismo”, milito en kiu “tiu kiu ne estas kun ni estas kontraŭ ni”.
Kiu estas tiu nova malamiko kiu anstataŭas la komunismon kaj la naziismon? Ĉu la terorismo? Tiu ne estas ideologio, ĝi estas apenaŭ agmetodo, kaj oni nur pene perceptas komunan ligon inter la korsikaj sendependistoj, tiuj de la Irlanda Respublikana Armeo (IRA) kaj la sekto Aum. Ĉu estas Al-Kaida? Sed la batalon kontraŭ tiu danĝera organizo estas tasko de la policaj servoj, ne de milita mobilizo (vd la supre menciitan artikolon de Olivier Roy). Ĉu la friponŝtatoj? Se estas misuze meti sur la saman “akson de la Malbono” Nord-Koreion kaj Iranon, estas ankaŭ malfacile meti la regionajn minacojn de tiuj ŝtatoj sur la saman nivelon kiel, antaŭnelonge, tiujn de Sovetio.
Kio desegniĝas ĉiutage iomete pli klare, tra la indikitaj celoj kaj tra la ideologiaj kampanjoj, tio estas kolizio inter du civilizacioj, inter islamo kaj Okcidento. Kun la escepto de Nord-Koreio kaj Kubo, la landoj celataj de Usono — Irako, Irano, Sirio, Sudano — estas ĉiuj islamaj; la senkondiĉa helpo de Vaŝingtono al la registaro de s-ro Ariel Ŝaron konfirmas tion. La “civilizacio” estas en milito kontraŭ la “barbareco”, proklamas la prezidanto Bush. “La mondo fendiĝis en du tendaroj, rebatas s-ro Usama Ben Laden, unu sub la standardo de la kruco, kiel diris la ĉefo de la nekredantoj Bush, kaj la alia sub la standardo de la islamo.”
Se tiu teorio estas vera, tiam nenia interaranĝo eblos, ĉar “ili” malamas nin — ne pro tio kion ni faras, sed ĉar ili reĵetas niajn idealojn de libereco kaj de demokratio; estas do senutile doni prioritaton al la solvo de iu aŭ alia maljustaĵo kiu frapas la islaman mondon. Aliflanke, tiu koncepto kondukas al strategio de milito. Ĝi signifas ke oni enskribu ĉian kolizion en kolizion de la civilizacioj, eternan konflikton sen solvo: la lukto de la palestinanoj, terorisma atenco en Javo, la rezistado en Irako, antisemita incidento en pariza liceo, ribelo en antaŭurbo, estas perceptataj kiel elementoj de ĝenerala ofensivo de la islamismo. Ni troviĝas ĉiufronte, inkluzive de la interna fronto, en mondmilito.
La generalo William G. “Jerry” Boykin, eksmembro de la fortoj Delta (unuo de kontraŭterorisma interveno de la usona armeo), estis nomumita, en junio 2003, vica subsekretario de la defendo por la informservo en Usono. Li estas evangelia kristano, kiu deklaris en Oregono ke la islamaj radikaluloj malamas Usonon “ĉar ni estas kristana nacio, ĉar niaj fundamentoj kaj niaj radikoj estas judkristanaj. Kaj la malamiko estas ulo kiu nomiĝas Satano”* Dum alia okazo li deklaris: “Ni, la armeo de Dio, en la domo de Dio, en la regno de Dio, estis edukitaj por tia misio”; kaj, pri la milito en Somalio kontraŭ la islamaj militĉefoj, “mi sciis ke mia Dio estas pli granda ol ilia, mi sciis ke mia Dio estas vera dio kaj ke ilia estas idolo”.* Post tiuj revelacioj, la generalo eligis kelkajn senkulpigojn, konservis sian postenon kaj povis praktiki siajn talentojn “eksportante” la malliberejan sistemon realigitan en Gvantanamo al Irako, kun la rezultoj konataj rilate torturon.* Se la sekretario pri defendo Donald Rumsfeld unue defendis lin, s-rino Condoleezza Rice, la nacia konsilisto pri sekureco, precizigis: “Tio ne estas milito inter religioj.” Estas malfacile kredi ŝin kiam oni legas la atestojn de kaptitoj en Irako kiuj estis devigataj malkonfesi sian religion aŭ manĝi porkaĵon.*
EN LA KOMUNIKILOJ, la islamofobio ne kaŝiĝas, eĉ se ĝi estas kelkfoje kritikata. S-ino Ann Coulter estas unu el la plej popularaj komentistoj de la usona dekstrularo, kaj ŝiaj libroj estas furoraĵoj; ŝi estas regule invitata de la grandaj televidaj kaj radiaj informretoj, de “Good Morning America” ĝis “The O’Reilly Factor”. Laŭ ŝi, la islamanoj kaptos la povon en Francio ene de dek jaroj. Ŝi klarigas: “Kiam ni batalis kontraŭ la komunismo, nu bone, ili havis amasmurdistojn kaj gulagojn, sed ili estis blankaj kaj mense sanaj. Nun ni estas en milito kontraŭ veraj sovaĝuloj.” Kaj ŝi precizigas: “Ni suferas la atakojn de sovaĝaj kaj fanatikaj islamanoj jam de dudek jaroj. Ne Al-Kaida prenis niajn ostaĝojn en Irano. Ne Al-Kaida metis bombon en okcident-berlina diskoteko, kio igis Ronald Reagan bombi Libion.” Sed Libio ne estas islamisma... “Vi povas argumenti tiel, sed mi daŭre vidas islamanojn kiuj mortigas homojn.”*
“Ni devus konscii pri la supereco de nia civilizacio, ĝojis la itala ĉefministro, s-ro Silvio Berlusconi, la 26an de septembro 2001, (...) valorsistemo kiu alportis al ĉiuj landoj kiuj adoptis ĝin larĝan prosperon kiu garantias la respekton de la homrajtoj kaj de la religiaj liberecoj.” La prezidanto de la itala konsilio opiniis ke pro la “supereco de la okcidentaj valoroj”, tiuj “konkeros novajn popolojn”, precizante ke tio “jam fariĝis kun la komunisma mondo kaj parto de la islama mondo, sed ke, bedaŭrinde, parto de tiu restas mil kvarcent jarojn malantaŭe”.*
Jean-François Revel, en sia libro L’Obsession anti-américaine [La kontraŭusona obsedo], gratulas sin pro la fakto ke Georges W. Bush kaj pluraj eŭropaj gvidantoj eniris moskeojn post la 11a de septembro, por eviti ke precipe en Usono arabaj usonanoj ne fariĝu celoj de “malindaj reprezalioj”. Kaj li asertas: “Tiu demokratia skrupulo honoras usonanojn kaj eŭropanojn, sed ĝi ne blindigu ilin antaŭ la malamo kontraŭ la Okcidento de la plimulto de islamanoj vivantaj inter ni.”* Estas skribite leterprecize: la “plimulto de la islamanoj”. Oni ne scias ĉu la filozofo proponas elpeli ilin...
Tiuj deklaroj trovas eĥon en la publikaj opinioj. La malvarma milito, en la jaroj 1980, mobilizis malmulte kaj estis precipe demando de ĉefstaboj; la komunismo estis jam perdinta grandan parton de sia allogo, kaj la ruĝa timigilo ne vekis plu grandajn pelĉasadojn. La kontraŭterorisma milito vekas aliajn sonojn: parto de la okcidentaj kaj islamaj opinioj pretas kredi ke la nunaj konfliktoj prezentas vere kolizion inter civilizacioj. Ke la dividoj ne pasas plu inter potenculoj kaj malfortuloj, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, inter monuloj kaj mizeruloj, sed inter “ili” kaj “ni”. Ĉiu okcidenta lando rezignus pri la forpasinta koncepto de “klasbatalo” por viciĝi sub la standardo de la “batalo kontraŭ la Alia”. Komenciĝus do miljara milito kies sola rezulto estus fortigi la establitan malordon.
Alain GRESH.