Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ĈU LA ORGANIZO AL-KAIDA vere ekzistas? La demando, serioze levita de bonaj aŭtoroj kiel Jason Burke*, meritas esti starigita konsidere ĉion kion oni atribuas al la grupo de s-ro Usama Ben Laden ekde la 11-a de septembro 2001: la atencojn de Madrido en marto 2004, la agojn en Irako faritajn de s-ro Abu Musab Al-Zarkaŭi (kiu laŭdire estas bazita en Faluĵa, sed kiu estis ankaŭ kulpigita pri la madridaj atencoj), la atencoj de Balio (oktobre 2003), de Istanbulo (novembre 2003), kaj antaŭ nelonge tiuj kiuj tuŝis Saud-Arabion (majo 2004). Aldoniĝas la aresto en Britio kaj Pakistano de supozataj respondeculoj de la reto Al-Kaida (aŭguste 2004). Kiuj estas la ligoj inter ĉiuj ĉi eventoj?
Se oni trarigardas la personojn implikitajn en atencoj aŭ en atencoprovoj, oni povas mezuri la influsferon de Al-Kaida, ĉar la reto havas jam historion. Tamen necesas prudento: la akuzoj formulitaj kontraŭ individuoj etikeditaj esti batalantoj de Al-Kaida, internigitaj en Gŭantanamo (kiel la kvar francoj ekstradiciitaj al Parizo en julio 2004) aŭ metitaj antaŭ tribunaloj (s-ro Munir Al-Motasadek en Germanio*) montriĝis ofte tre fragilaj kaj ne validaj antaŭ ordinaraj tribunaloj.
Kompreneble, certaj diras ke oni konas nur tre etan parton de la glacimonto: Al-Kaida estas, laŭ ili, tentakla organizo strukturita antaŭ la 11a de septembro, kiu konservas ekde tiam dormantajn retojn agopretajn laŭ instrukcioj de la centro sendataj pere de diskretaj mesaĝoj sur interreto. Ĉu tio kredeblas? Kial Al-Kaida atendus por agi? Se ne ĝuste pro tio ke la teknikaj kondiĉoj ne estas plenumitaj (rekrutigo, akiro de materialo, ĉirkaŭiro de la sekurecoservoj), kio montrus ke la organizo estas pli malfortiĝinta ol la registaro Bush volas koncedi.
Al-Kaida ne ŝajnas havi kalendaron funditan sur preciza politika strategio (frapi en donita momento por influi la eventojn), sed male aktivisman kaj oportunisman vizion: frapi ĉiumomente por persistigi etoson de teroro kaj pruvi ke ĉiuj militaj intervenoj, de Afganio ĝis Irako, estas senefikaj. La atenco de Madrido ne estis escepto, kiel substrekas Lawrence Wright*: la programado de la atakoj estas nur hazarde ligita kun la hispanaj elektoj — kaj, se ne okazintus la ega mallerto de la registaro de s-ro José Maria Aznar, ĝi povintus produkti la malan efikon sur la opinio.
Por simpligi, oni povas klasi la atencojn atribuatajn al Al-Kaida en du kategoriojn: la “internaciistajn” kaj la “lokajn”. La unuaj estas farataj de diversnaciaj skipoj kiuj agas ĉiuj ekster la teritorio de sia devenlando (en Novjorko kaj Vaŝingtono, en Madrido, kaj ankaŭ dum la malhelpitaj atencoj de Los-Anĝeleso, Parizo kaj Strasburgo); la duaj estas farataj de “naciaj” skipoj kiuj agas sur sia propra teritorio, sed direktiĝas kontraŭ “okcidentaj” celoj (Kasablanko, Istanbulo, Balio). Ĝis nun, la “internaciistoj” estas precipe batalintoj de Afganio; la “lokaj” funkcias siavice kiel koncesiuloj. La kazo de Irako estas malpli facile analizebla, ĉar la deveno kaj organiza aparteno de la eksterlandaj volontuloj, kiuj laŭdire ĉeestas en Faluĵa, ne estas konataj.
Ĉio indikas ke la movado Al-Kaida mutacias, esence pro la ŝanĝoj en rekrutigo. Ĉiam pli malfacilos paroli pri ĝi kiel strukturita organizo. Aliflanke, la “marko” havas belajn tagojn antaŭ si, en la mezuro ke ĝi certigas maksimuman efekton por farita ago.
Kion oni nomas Al-Kaida, estas unue bazita sur asocio de batalintoj de la afgana milito (aŭ pli ĝuste militoj). Ekde la okupacio de la lando fare de usonaj fortoj, tiu kerno ne nur ne plu renoviĝas, sed ĝi malkreskas, pro la mortoj kaj arestoj. Ĝi konsistas el du kategorioj: unuflanke, la kadroj de la gvardio proksima al s-ro Usama Ben Laden, el kiu certaj sekvas lin ekde la jaroj 1980, kaj, aliflanke, la ondo da junaj “internaciistoj” alvenintaj en la jaroj 1990, kaj precipe inter 1997 kaj 2001. Bredejo limigita kaj facile identigebla.
La novan duran kernon konstituas aktivuloj el Proksim-Oriento de la 1980aj jaroj kaj de komenco de la 1990aj jaroj por lukti kontraŭ la sovetianoj. Jam politikigitaj, ofte implikitaj en radikalaj movadoj de sia devenlando kaj devenaj de tre kredantaj medioj, ili sekvis s-ron Ben Laden en liaj migradoj al Jemeno kaj Sudano, por reveni samtempe kun li, en 1996, en Afganion. Multaj da ili estis mortigitaj aŭ arestitaj: Ŝejko Mohamed Odeh, Abu Hafs Al-Masri (Mohamed Atef), Sulejman Abu Gajt, Abu Zubejda... Ili partoprenis la vivon de s-ro Ben Laden, loĝis kun sia familio en la samaj remparzonoj kaj havas kelkfoje geedzajn ligojn (s-ro Ben Laden estis “doninta” sian filinon edziniĝe al Atef). De tiu grupo restas apenaŭ pli ol la egipto Ajman Al-Zavahiri.
“Juna gvardio” kun malsama profilo, aperis post 1992, kaj precipe ekde 1996 kaj la potencopreno de la talibanoj. Escepte de la saud-araboj, tiuj junaj “internaciistoj” estis plejparte radikaliĝintaj en Okcidento, kies vivomodon ili cetere sekvas (per siaj studoj, sed ankaŭ per siaj kondutoj kaj sia edzeco, se ili ne estas fraŭloj). Ili venis al Okcidento, aŭ tre junaj aŭ por studi. Certaj naskiĝis en Eŭropo kaj multaj akiris okcidentan ŝtatanecon. Ili fariĝas “renaskiĝintoj”, tio estas: ili rompas ofte kun sia familio kaj politike radikaliĝas samtempe kun sia “reveno” al la religio — oni povas cetere supozi ke tiu “reveno” okazas en kunteksto de politika radikaliĝo. Inter ili, la kvar pilotoj de la atencoj de la 11a de septembro 2001, sed ankaŭ s-ro Mahamed Resam*, la reto Begal*, s-ro Zakarias Musauri* kaj s-ro Mahamed Sliti Amor*. Certaj estas konvertitoj (s-ro Richard Colvin Reid*, s-ro José Padilla*. Kurioze, nur tre malmultaj aktivuloj venas rekte el islamaj landoj (escepte de certaj atencintoj de Istanbulo en novembro 2003, devenaj de Turkio.)
La membroj de tiu generacio revenas praktike neniam en la devenlandon de sia familio. Neniu el tiuj kiuj devenis de Alĝerio, ekzemple, aliĝis al la Armita Islama Grupo (AIG). Ili foriras al periferiaj ĝihadoj* (Afganio, Bosnio kaj poste Ĉeĉenio, eĉ Kaŝmiro), kaj ne al la Proksim-Oriento aŭ Magrebo, poste ili revenas al Eŭropo. La ĝihado kaj la vojaĝo al Afganio fariĝas pas-ritoj: la veterano kiu revenas de ĝi estas aŭreolata de la prestiĝo de muĝahid, eĉ se lia restado tie estis tre mallonga.
Zorgante meti iom da ordo en la alfluo de eksterlandaj volontuloj kiuj kaŭzis ofte tensiojn kun la loka loĝantaro, la talibanoj konfidis al s-ro Ben Laden (certe komence de 1997) la monopolon de la kontrolo de la tendaroj de la “araboj”, inkluzive de la konvertitoj, dum la uzbekoj kaj pakistananoj konservis siajn proprajn strukturojn. Sekve, ĉiu islama volontulo kiu estas nek pakistanano nek devena de centra Azio kaj kiu vojaĝis al Afganio inter 1997 kaj 2001 pasis nepre tra la tendaroj de Al-Kaida (aŭ, por kelkaj da ili, tra tiuj de la radikalaj pakistanaj organizoj). Tio ne implicas ke ĉiu persono restadinta en tiuj tendaroj estas potenciala teroristo.
NENIU EL LA JUNULOJ de tiu nova generacio de “afganuloj”, kontraste al la malnova gvardio, estas proksima al s-ro Ben Laden. La volontuloj estis submetitaj al filtrado: la plej bonaj estis elektitaj por reveni en Okcidenton por tie atenci, la restado en Afganio servis por trejni ilin, sed precipe por forĝi la “korpusan spiriton” destinitan esti la forto de la reto. La aliaj, do la plimulto, estis anigitaj al la eksterlanda brigado kiu batalis kun la talibanoj kontraŭ la komandanto Masud. Pro tio malfacilas por la okcidentaj juristoj trovi trafajn ĉefakuzojn por tiuj inter la kaptitoj de Gŭantanamo kies sola eraro estis troviĝi inter la trupoj de la talibanoj.
Estas tiu nova generacio el kiu konsistas la esenco de la kadroj farintaj “internaciistajn” atencojn. Estas ĝi kiu ĝis nun faris la efikecon kaj la forton de la organizo. Laŭdifine, tiuj retoj estas samtempe internaciaj kaj funditaj sur densaj personaj rilatoj: ili ligas la tutmondigon kaj la koheron de homogena grupeto de homoj kiuj konas sin bone. Tiu solidareco de “internaciistaj” batalintoj, partoprenintaj la samajn tendarojn kaj la samajn batalojn, faras la elastecon kaj fidindecon de la retoj. Kaj, kiel analizis Marc Sageman*, tiu korpusa spirito troviĝas ambaŭflanke de la inica vojaĝo al la afgana ĝihado. Oni radikaliĝas efektive en la sino de grupeto da “kompanoj” (en universitato, en kvartalo, en moskeo) kaj kie oni decidas foriri. Kaj, en Afganio (aŭ Bosnio, Ĉeĉenio), oni renkontas pliajn “fratojn” kiuj povas esti de Malajzio aŭ Pakistano kaj kiujn oni eventuale revidos en ilia lando.
La membroj de la reto kondutas ofte spite al ĉia logiko de vera eksterleĝeco. Oni kundividas la loĝejojn kaj la bankokontojn, oni atestas ĉe edziĝo de kompano, oni kunsubskribas testamenton de alia, ktp. La nepenetrebleco venas de la grupo-fenomeno, ne de la teknikoj de sekreta agado.
La ĉefstabo, la bazaj ĉeloj, la transnaciaj retoj kaj la komandoĉeno de Al-Kaida estas do funditaj sur personaj ligoj, forĝitaj ĉu en Afganio ĉu sur loka nivelo, kaj kiuj poste transponiĝas en transnacian kaj “malteritoriigitan” dimension (vojaĝoj, instaliĝo en aliaj landoj, multaj ŝtatanecoj, ktp.). La kamaradeco ludas tre gravan rolon, ofte fortigitan de geedzaj ligoj kiuj havas nenion “tradician”: oni edzinigas la fratinon de sia kompano — kaj ne la edzinon elektitan de liaj gepatroj-, kio implicas ofte modernan parrilaton, kiel atestas la edzino de la mortiginto de la komandanto Masud, kiu rakontas kiel ŝia edzo flikis mem siajn vestaĵojn*. Tiuj tre personaj ligoj faras la forton, sed ankaŭ la malforton de la retoj.
Kelkfoje sufiĉas por la polico elbobenigi la fadenon ekde konata aktivulo (eĉ se oni kulpigas senkulpulojn kiuj faris la solan eraron kundividi ĉambron aŭ frekventi la saman moskeon). Tiel, unu el la respondeculoj de la madrida atenco, s-ro Jamal Zugam, estis indikita de la franca al la hispana polico kaj mallonge arestita en novembro 2001. Eĉ se ankoraŭ ne ekzistas datenbazo pri la volontuloj irintaj al Afganio, certas ke kreskanta nombro da ili estas identigota (per dokumentoj kaptitaj surloke, arestoj, uzo de falsaj pasportoj, ktp.). Sed, precipe kun la perdo de la afgana svarmejo, praktike jam ne ekzistas loko por rekonstitui tiun veteranan solidarecon. Kaj se oni elvokas Ĉeĉenion, Sahelon*, la pakistanajn tribajn zonojn, eĉ... Faluĵan, neniu el tiuj lokoj — eĉ se oni povas tie ĝui komplezon de la lokaj administracioj — povas konstitui daŭran rifuĝejon pro la kontroloj kaj punktaj frapoj. Unuvorte, la generacio de batalintoj de Afganio reduktiĝas (la tekniko de memmortigaj atencoj evidente kontribuas al tio) kaj penas renoviĝi.
Por eviti marĝeniĝon, Al-Kaida devas do larĝigi sian rekrutigadon kaj forĝi aliancojn. Sed ĝi ne disponas pri relajso, ĉar ĝi ne estas politika movado kun politika gvidado, militisma strukturo, vojkompanoj, organizoj de simpatianoj, ktp. Kiel reto de aktivuloj, ĝi ekzistas nur laŭ la mezuro en kiu ili faras atencojn. Antaŭvideblas do nenia perspektivo al politiko. Alidire, Al-Kaida povas alianciĝi nur kun grupoj de batalantoj (eĉ se tiuj povas havi politikan dimension, kiel en la kazo de la talibanoj aŭ de la ĉeĉenoj).
Ekzistas tri strategioj por serĉi aliancojn, aŭ simple fari relajsojn: koncesiado, asociadoj kaj banditismo.
La koncesiado funkcias jam. La “lokaj” atenculoj, tio estas aktivuloj sur sia propra tereno, ĉu ili faris aŭ ne vojaĝon al Afganio, eniras tiun kategorion. Loka grupo, sen rekta ligo kun la ĉefstabo de Al-Kaida, kiel en Kasablanko (aŭ konektita malrekte, kiel en la kazo de la atenco en Ĝerbo* aŭ tiu de Istanbulo), agas nome de la organizo, aŭ ĝia atenco estas konfesita de tiu. Sufiĉas cetere ke la publika opinio aŭ la lokaj aŭtoritatoj atribuas la agon al Al-Kaida por ke la efekto estu la sama. La celoj estas sufiĉe larĝaj (ĉio kio prezentas okcidentan ĉeeston, judismon aŭ usonajn interesojn) por ke ĉiutage okazu io ie, kio tiel donas la impreson ke Al-Kaida estas ĉie.
Tiaj lokaj relajsoj povas etendiĝi de struktirita kaj radikaliĝinta organizo (la Jemaah Islaijah en Indonezio, aŭ la pakistanaj ekstremismaj grupoj, kies membroj iris kun Al-Kaida al Afganio, eĉ la grupo Zarkaŭi en Irako) ĝis “bando”, kie junula ribelo, banditismo kaj sekta fenomeno kuniĝas ĉirkaŭ loka gvidanto, kiel en la kazo de la kasablanka atenco. Tiel povas konstituiĝi ĉeloj inter la edukitaj kaj poliglotaj “internaŭtoj” kaj diri ke ili estas Al-Kaida. La “Al-Kaidismo” povus do supervivi la malaperon de Al-Kaida.
Tiu koncesiado estas des pli facila ĉar ĉiam ekzistis radikala movado rekrutiganta kaj aganta laŭ similaj skemoj kiel tiuj de Al-Kaida, sed sen esti organisme ligitaj kun ĝi, kiel, en Francio, la reto Kelal* kaj la “bando de Roubaix”* en 1995 kaj 1996. Imageblas ankaŭ ke membroj de novfundamentismaj movadoj sed ne hiĝadistaj (kiel tablighis*, eĉ la Hizb-ut-Tahrir*) decidas fari individuajn agojn sub la etikedo de Al-Kaida. Tiel, la atencoj de Taŝkento de julio 2004 kontraŭ la usona kaj israela ambasadejoj povas esti faritaj aŭ de membroj de la Islama Movado de Uzbekio kiuj batalis kun Al-Kaida kontraŭ la usonanoj en Afganio, aŭ de disidentoj de la Hizb-ut-Tahrir, eĉ se la unua hipotezo estas pli verŝajna.
Iamaj “afganuloj” povas ankaŭ aŭtonomiĝi, kiel s-ro Al-Zarkaŭi (kia ajn estu la rolo kiun oni atribuas al li). La eksterlandaj volontuloj kiuj laŭdire ĉeestas en Faluĵa havas intereson ĝui la markon kaj kredigi je internacia organizo pli strukturita ol ĝi estas.
LA SAUDA KAZO estas pli kompleksa. Unuflanke, oni nombras multajn iamajn volontulojn de Afganio inter la radikaluloj kiuj lanĉis atakojn en 2004 (la saudanoj estas superreprezentitaj inter la islamaj volontuloj kiuj batalis ĉiufronte, de Afganio tra Bosnio ĝis Ĉeĉenio). Konsiderante la saudan devenon de s-ro Ben Laden kaj lian rolon en la venigo de saudanoj al Afganio en la jaroj 1980, kiam li havis ankoraŭ la orelon de la sekretaj servoj de sia lando (la rompo inter li kaj la reĝimo, komence tre relativa, datas de 1991), oni povas taksi ke li persone bone konas la ĉefojn de la radikalaj grupoj.
La atakoj en Arabio celas pli la eksterlandanojn (inkluzive de arabaj) kaj la simbolojn de la eksterlanda ĉeesto ol la ŝtataparaton. Ili parencas do kun la agoj de Al-Kaida. Eĉ se la teroristoj klare deziras la forigon de la monarkio, la uzata metodo ne iras en la direkto de revolucia stretegio. Aliflanke, en tiu pure sauda movado, troviĝas neniu eksterlanda volontulo, kaj ĝiaj aktivuloj ne havas tutmondan itineron, escepte de vojaĝo al Afganio aŭ Ĉeĉenio, kontraste al la aliaj aktivuloj de Al-Kaida. Fine, ĝi ne signas siajn agojn per Al-Kaida, eĉ se ĝi ne kontestas tiun atribuadon.
La ĉieesto de tiu marko klariĝas per du kontraŭdiraj logikoj: la volo de la reĝimoj, de Taŝkento ĝis Moskvo, vidi la manon de Al-Kaida ĉie, por prezenti sin kiel plenrajtaj membroj de la kontraŭterorisma klubo kaj forgesigi sian subpreman politikon. Sed la aktivuloj havas ankaŭ intereson kredigi ke Al-Kaida troviĝas ĉie: s-ro Ben Laden por ŝajnigi esti la granda orkestro-ĉefo, kaj la “malgranduloj” por certi pri la efekto de sia agado.
Temas ja pri politiko de koncesiado: la gepatra organizo difinis la koncepton kaj pruntedonas sian markon al la koncesiatoj. Tio estas des pli facila ĉar Al-Kaida neniam estis “leninisma” organizo, zorganta pri strikta kontrolo de siaj membroj: tiuj havas multan aŭtonomion, kaj la centro delegas facile la iniciaton al junuloj, eĉ al konvertitoj (kio estas totale nova en radikala islamisma organizo).
La serĉado de aliancoj okazas malprofite al la ideologia pureco. Sed Al-Kaida havas apenaŭ elekton se ĝi ne volas izoliĝi. Ĝiaj aktivuloj regule alianciĝis kun islamaj grupoj kiuj havas pure lokajn celojn: la talibanoj, la ĉeĉenaj radikaluloj aŭ irakaj sunaistoj, sed ĉiuj konfesis la koncepton de ĝihado.
TIUJ ALIANCOJ povus etendiĝi en tri direktoj.
‣ Alianco kun naciismaj aŭ etnaj movadoj, kiel en Bosnio, Ĉeĉenio kaj, ŝajne, en Irako. Sed, en tiuj tri kazoj, la “internaciistoj” ne disvolvas propran strategion kaj servas nur kiel milita avangardo, en kunteksto kie la agado fariĝas nur sur nacia teritorio. Ili servas tiam kiel “eksterlanda legio”, je kiu oni seniĝas post fino de la milito, kiel okazis en Bosnio kaj povus okazi en Irako.
Tamen oni ne povas ekskludi ke certaj radikalaj partoj de la naciismaj movadoj decidas, pro malespero, internaciigi la batalon, laŭ la modelo de la palestinanoj de la jaroj 1970. Ĉiuj movadoj de nacia liberigo, kia ajn estu la loko kiun havas tie la islamo (palestina Hamas, ĉeĉenoj de s-ro Ĉamil Basajev), tenas sian batalon en la limoj de sia teritorio kaj de tiuj kiujn ili perceptas kiel okupacianta potenco. Neniu membro de Al-Kaida agadis sur la israela-palestina teritorio kaj neniu palestinano (loĝanta en Gazao aŭ en la okupaciataj teritorioj) partoprenis la agadojn de Al-Kaida. Tamen, oni ne povas ekskludi ke, fronte al la subpremo kaj al la internacia izoliteco, certaj grupoj decidos etendi la konflikton kaj alianciĝos kun la “internaciistoj” de la movado.
‣ Kuniĝo de Al-Kaida kun parto de radikala kaj perfortema ultramaldekstro, heredanto de la “Baader-bando”, de “Action directe [Rekta Agado]” aŭ de la Ruĝaj Brigadoj, ktp., eĉ de la ekstrema dekstro. La malamiko estas la sama: la monda ordo karakterizita de “la usona imperiismo”. Al-Kaida fascinas tiujn kiuj serĉas rompon kun la establita ordo kaj profitas de la kvazaŭ-malapero de la marksisma radikala ekstrem-maldekstro, kiu konvertiĝis al altermondismo kiu ne tuŝas la verajn spacojn de la sociala ekskludado. Ĝis nun, por aliĝi al Al-Kaida, necesis konvertiĝi, sed tiu kondiĉo povas tre bone malaperi. Cetere, la celoj de la organizo estas neniam religiaj, kaj ĝia antisemitismo similas pli al la klasika eŭropa antisemitismo ol al sia islama versio (la iama advokato de Baader, s-ro Horst Mahler, post sia transiro al la ekstrema dekstro, retroviĝis en oktobro 2002 en mitingo de la radikala islamisma partio Hizb-ut-Tahrir en Hamburgo, ankaŭ perforte antisemita).
La konvertitoj konstituas sendube bonan indikatoron de estontaj mutacioj: la transiro de junaj Okcidentanoj al radikalaj islamistoj povus fariĝi inversigebla. Tiel oni povos observi la “revenon” de junaj konvertitoj al siaj devenaj medioj, por trovi aliancojn, ĉu por krimaj agoj, ĉu por politikaj agadoj. S-ro Ilich Ramírez Sánchez, nomata Carlos, konvertiĝis al islamo en prizono kaj laŭdas s-ron Ben Laden en sia lasta libro, La revolucia islamo*, kaj Nadia Desdemona Lioce, la supervivintino de grupo de la italaj Ruĝaj Brigadoj, dum sia aresto fare de la polico en Italio en februaro 2003, deklaris sin solidara kun la lukto de ĉiuj islamanoj. Multaj konvertoj al islamo en la antaŭurboj estas pli proksimaj al aktiva engaĝiĝo ol al mistika renkontiĝo: temas pli ĝuste pri “protestokonvertoj”.
‣ Fine, tria metodo, la dungosoldatismo aŭ la banditismo. Se la centro de Al-Kaido estos neŭtraligita, certa nombro da iamaj “afganuloj” aŭ de potencialaj membroj de la organizo surmerkatigos la lernitajn teknikojn, la establitajn retojn kaj la markon. Ili povus ligi sin kun mafiaj retoj aŭ transformiĝi mem en mafion; ili povus ankaŭ servi kiel dungosoldatoj por sekretaj servoj, kiel faris siatempe la palestinano Abu Nidal kaj Carlos.
Neniu ŝtato aventuriĝas nun en la vojon de tia kunlaborado, pro timo de rekta usona reago. Sed la situacio povus ŝanĝiĝi, se enkaĉiĝo en Irako montrus Usonon en pozicio de malforteco kaj se la fino de la Al-Kaida-retoj kaj la konfuzo pri celo kaj rimedoj de la “kontraŭterorisma milito” malfermos grizan zonon kie oni ne plu bone scias kiu estas kiu. Tiaj evoluoj povus okazi des pli facile, ĉar la spacoj en kiuj moviĝas la “internaciistaj” aktivuloj supozigas subtenon kaj ligojn kiuj devenas de drogokomercaj retoj, kun eblaj komplicecoj en la ŝtataparato (tribaj regionoj en Pakistano, ekzemple).
Ĉiukaze, la fenomeno Al-Kaida, kiel ĝiaj avataroj, ŝajnas antaŭ ĉio transnacia kaj havas nur cirkonstancajn ligojn kun la Proksim-Oriento. La dinamiko de mobiliziĝo kaj de agado estas nur malrekte ligita kun la konfliktoj de la regiono, kiuj sekvas precipe naciismajn logikojn. Oni emas “superislamigi” Al-Kaida-n kaj neglekti ĝian tutmondan dimension, antiimperiisman kaj triamondisman. La logiko de la movado estos sendube enkorpigi malpli la defendon de islamo ol la avangardon de movadoj kontestantaj la establitan ordon kaj la usonan hiperpotencon.
Olivier ROY.
—
Vd De Novjorko ĝis Rijado — listo de atencoj
Trovu ĉi tie kelkajn teksejojn pri terorismo
—