Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ĈU PRISKRIBI KIO ESTAS aŭ verki kio venas? Ĉu karesi la surfacon de la eventoj, skizi kartografion de ilia ŝelo aŭ, male, rompi la ŝelon, eniri la kernon, la semon de la estontaj tempoj? Malnova dilemo kiu kontraŭmetas la laboron de politologoj kaj tiun, pli malklaran, sed senkompare fekundan, de ĉiuj — romanverkistoj, kinoreĝisoroj, aŭtoroj de komiksoj — kiuj aŭdacas okupiĝi pri la venontaj tempoj.
Se oni tenas sin al la metodo, estas klare ke nur la sciencaj observantoj de politiko kaj de historio povas pretendi rigoron kaj, sekve, kredindecon. Per kia vanteco kaj per kia aroganteco cetere la oficiala politika “scienco” ĉirkaŭas sin, preta resendi ĉiun ajn, kiu uzas imagivon, en la tenebrojn de “ĵurnalismo” (eta insulto) aŭ de la “literaturo” (ofendego). Kuncelebrataj kaj alelektitaj, niaj profesoroj disertas erudicie pri tio kio estas.
Ĉu ili tamen ne sentas ke, sekigante la pulsantan korpon de la realo, ili mortigas ĝin? La malvarmiĝintaj pecoj, kiujn ili servas al ni, estas viando, ne karno, senigita de tiu nekomparebla eco de la vivo, nome la movo, la metamorfozo, la evoluo. En la ĉiutaga aktualeco, tiu manko ne estas rimarkata. Sed sufiĉas surpriza alveno de grava rompiĝo (la disfalo de la soveta komunismo, la unuaj kanonpafoj al Dubrovniko, do en eŭropa tero, la atencoj de la 11a de septembro...), kaj la veroj pretende funditaj sur logiko kaj racio estas mensogoj aŭ iluzioj.
Aleksandro Ŝolcenicin, en sia Stokholma parolado*, klarigis ke li estis vivinta en mondo regata de racio kaj scienco kie, tamen, ĉiuj paroladoj estis falsaj. La vero estis la kuranta formo de mensogo. Kaj tiel li pravigis sian decidon elekti la formon de romano. La fikcio kiu malkaŝe konfesas esti mensogo, estas, male, unu el la formoj de vero. Tiu vero ne rekoneblas per sia formo, sed per “sono” kiun la homa orelo povas distingi. Romano “sonas” ĝuste — aŭ ne — kaj kondukas al pli alta kompreno de la profundo de la situacioj kaj de la agantoj.
Sed la problemo dislokiĝas, ĉar estas klare ke ne ĉiu literaturo esploras la samajn registrojn de vero. Multaj nuntempaj fikcioj estas minimumismaj kaj intimismaj verkoj. Ĉe la ekstremo evoluas literaturo de subjektiva momento kiun oni nomas memfikcio. Ĝi estas valora atesto pri niaj manieroj vivi, pensi, senti, ami, sed mankas al ĝi (libervole) amplekso en ĝia priskribo de la socia kaj politika kampo. Por malkovri fikciojn kiuj esploras tiujn registrojn de vero, necesas iri al la literaturoj de “ĝenro”: krimo, vojaĝoj, historiaj romanoj, spionromanoj kaj, kompreneble, sciencfikcio.*
La horora vorto lanĉiĝis, kaj kun tiu la hundoj: kiu? La sciencfikcio! Jen kion oni pretendas servi al ni kiel esplorilon de la vero. La flugantajn subtasojn... Lasu nin ridi! La verduletojn, la tempomaŝinojn, kial ne Neĝulinon aŭ Harry Potter?
Kompreneble, tiuj kritikoj, eĉ kiom ajn facilaj, estas funditaj. La sciencfikciaj verkoj suferas je ekstrema miksaĵo de ĝenroj kie interpuŝiĝas produktoj de plej diversa kvalito kaj precipe de diversaj tipoj. La fakuloj ne interkonsentas pri klasigoj, kaj, ĉar mi ne estas inter ili, mi preferas medicinan komparon. Se oni referencas la malnovan psikiatrian malsanpriskribon de la deliroj (ĉar temas pri priskriboj transe de la realo), eblas distingi en la sciencfikcio skizofreniajn, parafreniajn kaj paranojajn verkojn.
La skizofrenia registro estus tiu de la fantasto kaj miro. La parafrenio, kiu kunekzistigas sendifektajn sektorojn de la realo kaj pure imagajn elementojn, ĝenerale tre ampleksajn, analogus al la kampo de la fantasy, kun la verkabunda — kaj facile ridindigebla — subgenro heroic fantasy (stelmilitoj, spacveturiloj, interplanedaj operoj). Restas la paranojo, kiu faras leĝeran modifon al la realo kaj tiras el tio ĉiujn konsekvencojn. Tiu tekniko ebligas imagi mondojn proksimajn de la nia, kie la ĉiutageco apenaŭ malsamas, sed kie certaj parametroj ŝanĝiĝis, kun gigantaj sekvoj sed kiuj ne ĉiam tuj percepteblas. Tiuj disfazitaj hipotezoj povas koncerni la pasintecon (tiurilate, mi persone ŝatas en Francio miskonatan aŭtoron: Orson Scott Card*) aŭ la estonton pli aŭ malpli proksiman. De la Vojaĝoj de Gulivero ĝis La plej bona el la mondoj, de Fahrenheit 451 ĝis Minority Report*, la ĉefverkoj multas en tiu registro.
Aparta loko rezervendas al Orwell kaj al 1984*. Temas tie efektive pri la plej politika formo de la paranojaj fikcioj. Kiel ĉiam en densa kaj fekunda temo, multas la interpreteblecoj. Orwell estis konsiderinde reduktita en lia kina adaptaĵo (kiu, oni scias tion nun, estis strikte kontrolata de la CIA.* La eksterordinare riĉa karaktero de la orvela fikcio devenas ĝuste de ĝia libera eco: ĝi ne estas simpla defazigo de la stalina mondo, kaj la totalismaj mekanismoj kiujn ĝi priskribas aplikiĝas al multaj situacioj, inkluzive de niaj triumfantaj demokratioj...
Per stranga eŭropa komplekso, ŝajnas al ni ke tiu literaturo de politika fikcio estas specialaĵo, eĉ monopolo, de la anglosaksa mondo kaj aparte de la usona. Estas vere ke Usono produktas abundan literaturon tiuspecan, ofte sen ajna arta aspiro, sed efikan kaj popularan: oni povas meti en tiun grupon la produktojn de la spionromano, aparte la teknologian, de la tipo Tom Clancy, Robert Ludlum, Robin Cook, ktp.* Multaj legantoj malkovris, post la 11a de septembro 2001, ke tiuj romanverkistoj, konsiderataj ne tre seriozaj, estis la unuaj kiuj starigis sens-emociajn hipotezojn kiujn la realeco konfirmis aposteriore.
ONI TAMEN MALPRAVUS konsideri ke Usono havas la monopolon de tiu literaturo. La francoj, en la 20a jarcento, montriĝis longtempe ties novigantoj. De Pierre Mac Orlan (La Vénus internationale [La internacia Venuso]) ĝis Boris Vian (L’Ecume des jours [La ŝaŭmo de la tagoj]), de Robert Merle (L’Ile [La insulo], Malevil) ĝis René Barjavel (Ravage), multas la grandaj verkoj (sen forgesi Les Racines du ciel [La radikoj de la ĉielo], kiun Romain Gary difinis mem la unua ekologia romano kaj kiu montriĝis profeta).
La franca sciencfikcio spertis sian tradezertiĝon dum la jaroj 1970-1980, markitan de la ne tre konvinka tento krei strikte politikan sciensfikcion. Nun ĉeestas la kondiĉoj por granda renaskiĝo. La anticipada literaturo tendencas eliri el sia geto. La evoluo de aŭtoro kiel Pierre Bordage estas tiurilate ekzempla. Bordage venas de la pura-dura sciencfikcio kie li elstaris per grandaj sagaoj de sufiĉe klasika strukturo (en la registro de la fantasy). De kelkaj jaroj, kun L’Evangile du serpent [La serpenta evangelio] kaj, pli lastatempe, L’Ange de l’abîme [La anĝelo de la abismo]*, li montras postulemon kiu emigas klasi lin ekster la ĝenra literaturo simple en la literaturon.
Dum niaj komunaj diskutoj naskiĝis en mi la ideo fari la inversan itineron. Elirinta de la ĝenerala literaturo, mi formis la projekton, sub influo de Pierre Bordage, froti min ĉe la universo de anticipado. Tiel mi verkis Globalia.
Komparante du verkojn — L’Ange de l’abîme kaj Globalia — oni povas mezuri tion kio disigas nin kaj kio konstituas ĝuste la grandan fekundecon de la literatura metodo. Por priskribi sian venontan Eŭropon, Bordage decidis ĝisekstreme puŝi la socian kaj politikan dispartiĝon, kies antaŭsignoj senteblas. Drameca akordiĝo fariĝas inter la fanatikaj ekstremismoj: tiu de la ĝihado* unuflanke kaj tiu de la ĉefanĝelo Miĥaelo aliflanke. Per tio li aliĝas al John Le Carré de Une amitié absolue [Absoluta amikeco]*, kiu montras la konverĝon de interesoj de eksteraj teroristoj kaj de usona ekstrema dekstro kiu pravigas sian potencon per la necesoj de sekureco.
En Globalia mi eliris de la sama konstato, sed formante la inversan hipotezon. Mi imagis ke la socia akordo fariĝos ne en la formo de akrigo de la ideologio, sed male per senideologiiĝo de la socio. La mondo de Globalia estas la tereno de la milda ideologio*. Ĉiu rajtas nur pri minimumo da “normigitaj kulturaj referencoj”; la historio estas kontrolata kaj reduktita al folkloraj elementoj kiel ekzemple la Asterikso-parko; la konsumisma ordo prosperas laŭ mola interkonsento en kiu la homrajtoj ĝisabsurde etendiĝis kaj kie ekstreme regas “politika ĝusto”. En Globalia, la rajto je longa vivo maljunigis la loĝantaron — kvankam ĝi restas juna-, vitrotegmentoj certigas mildan varmeton kaj protektas la ĝeneralan prosperon. Minacoj ekzistas ĉie, sed ekstere, reĵetitaj en “ne-zonojn” kiuj estas tiaj kia povus fariĝi la tria mondo de morgaŭ (inkluzive de tiu interna tria mondo de la getaj antaŭurboj ktp.).
Oni vidas do ke la du reprezentantoj, kiujn ni elektis por tiuj libroj, desegnas la mensan spagaton kiun trudas al ni la pensado de la estonto: aŭ la malordo triumfas kaj hipertrofio de ekstremaj ideologioj disvastiĝas en la ĥaoso; aŭ la malordo estas puŝata eksteren kaj, interne, la demokratioj alprenas la formon de molaj diktaturoj el kiuj ĉia radikala politika esprimiĝo estas zorge forigita.
Kompreneble ne eblas decidi inter tiuj du hipotezoj, nek aserti ke oni ne povas formuli aliajn. Tamen, la granda merito de tiaj literaturaj aventuroj estas ke ili interbatiĝas kun la plej granda soci-politika problemo de la venontaj jaroj: al kia socio destinas nin la planedvasta liberala demokratio kiu triumfis post la falo de la Muro? Kiel pensi la formon de nova totalismo kiun oni sentas naskiĝi, dum samtempe la libereco ŝajnas esti la plej supera paradigmo? Orwell povas doni al ni kelkajn ŝlosilojn, sed, esence, la mensa provo, kiu kondukis lin al verkado de 1984 estas renovigota.
Kiu pravas, ĉu Bordage aŭ iu alia, tion neniu povas diri. Ĉiu, legante, sentu kio al li ŝajnas soni vera. La sola certeco estas, ke la gvatistoj de tiu estonto, tiuj kies ofico estas traserĉi tiujn nebulojn kaj tiujn horizontojn, estas tiuj laŭŝajne tre malseriozaj homoj, tiuj mensoguloj, tiuj mirrakontistoj, unuvorte tiuj iluziistoj kiujn oni nomas tute simple romanistoj.
Jean-Christophe RUFIN.