Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum s-ro Anthony Blair ĉiam surfadis sur la opinikontroloj, la Irak-milito signis rompon en lia politika vojiro. La ĉefministro perdis parton de la konfido de siaj kuncivitanoj. Tamen, s-ro Blair volas ŝajni subteni je kia ajn kosto la strategian aliancon kun Usono. Eĉ riskante daŭre disartikigi la laboristan movadon. La tuta Eŭropa Unio ne aperas tiel atlantikisma. Ĉe la lumo de la malkonsentoj kun Francio aŭ Germanio pri la entrudiĝo de la “koalicio” en Irakon, de la komercaj antagonismoj inter Eŭropo kaj Usono, kelkaj komentariistoj parolis pri “eksedziĝo”, “plenhalto” kaj “necerta estonteco” de la transatlantika rilato, kiu ĝis tiam supozeble konstituis la fundamenton de la tutmonda novliberala ordo. Kio estas forgesi, ke eĉ post la 11-a de septembro la integriĝo de la usona kaj eŭropa ekonomioj intensiĝis.
LA ĤAOSO EN KIU Irako (sen paroli pri Afganio) estas enĵetata sufiĉas por senesperigi la senkondiĉajn amikojn de Vaŝingtono. Sed nun, ĉe okazanta katastrofo, nepras ke s-ro George Bush ne elportu sola la konsekvencojn. Se kredi al direktoro de L’Express, “neniu povas dubindigi la usonan sincerecon: la superpovo batalas ankaŭ por disvolvi la liberecon kaj demokration*”. Ni preteratentu la monstrecon de tia aserto — kiu trosenĝene neglektas la longan historion de intervenoj de la marsoldatoj kaj de la CIA, celantaj starigi aŭ savi diktaturojn, precipe en Latinameriko-, kaj atentu nur la subsojlan mesaĝon: ni, eŭropanoj kaj usonanoj, kuntroviĝas en la sama ŝipo, ĉar ni kundividas la samajn fundamentajn valorojn, tiujn de speco de okcidenta universalismo.
Tio ne estas la sperto de kiuj konas la du atlantikajn marbordojn nek, por la aliaj, tio, kion inspiras la legado de la abunda tiurilata literaturo freŝe aperinta en Eŭropo aŭ Usono*. Ĉu pri la ideologio de la individuaj rajtoj en rilato al la kolektivaj rajtoj, ĉu pri la statuso de la religio, la naciisma proklamado, la supereco-sento super la cetera mondo, la indiferenteco de la elitoj kontraŭ la malegalecoj, la mortpuno, la respekto al la internacia leĝeco (protokolo de Kioto, Internacia Punkortumo), ktp., la usonaj civitanoj, en sia plej granda plimulto, kaj, ankoraŭ pli, sia nuntempa registaro, multe diferencas de tiuj de la plejmulto da landoj de la Malnova Kontinento. Ĉio ĉi estas simpla konstato.
Nur tiuj havas motivon alarmiĝi pri tio, kiuj, pro nescio (multaj usonamantoj scias nenion pri la objekto de sia devoteco) aŭ pro naive kontenta atlantikismo, malvolas rigardi Usonon kiel ordinaran fremdan landon. Lando kun kiu ekzistas konverĝaj interesoj, sed ankaŭ diverĝaj, same kiel tiaj ekzistas kun Baraton, Rusio aŭ Brazilo. Sub tiuj cirkonstancoj, la kontinenta drivado”, la “eksedziĝo disde Eŭropo”, la “transatlantika sakstrato” — se citi kelkajn freŝdatajn kaj iomete troigajn formulojn — estas nur la simpla evidentigo de antaŭekzistantaj realaĵoj.
Estas tamen signifoplene, ke tiu rememorigo de elementaj veraĵoj fariĝas pli urĝa post la duobla malsukceso — milita* kaj morala — de Usono en Irako, kiu de nun vanigas la minacon uzi militan forto kontraŭ alia ŝtato, islama aŭ ne: “Povo, kiu, tute evidente, ne povas esti utiligita, ne estas vera povo”, laŭ la opinio de du esploristoj ĉe la Carnegie Endowment for Interantional Peace*. La lecionon kaptis la du aliaj anoj de la “malbon-akso” — Nord-Koreio kaj Irano — kiuj ne plu rezignas siajn nukleajn ambiciojn. Ĝin ankaŭ ne preteratentis ĉiuj eŭropanoj. La multiĝado de komentoj koncernantaj la diferencojn pri valoroj estas ankaŭ maniero pravigi minimumon de diplomata malproksimiĝo, kiel estis aparte videble pasintan 20-an de julio, kiam la dek-kvin anlandoj de la Eŭropa Unio unuanime deklaris sian oponon al la israela “hontinda muro”, en la ĝenerala asembleo de la Unuiĝinta Naciaro, dum Vaŝingtono, kune kun Israelo, Palaŭo, Mikronezio kaj du aliaj same malgravaj “ŝtatoj”, subtenis la inversan starpunkton.
Eĉ la fama “aparta rilato” inter Usono kaj Britio ridetigas: sole la britoj, ekscitiĝante, emas rigardi ĝin tia, dum en Vaŝingtono — kie oni neniel bezonas eksterlandajn opiniojn — oni pragmate vidas en ĝi, precipe, manieron perfide kompromiti Londonon per unuflankaj iniciatoj tiucele maskitaj kvazaŭ “multflankaj” agadoj. Tiel, en 1967, la prezidanto Lyndon Johnson penis konvinki la tiaman laboristan ĉefministron, Harold Wilson, sendi al Vjetnamio britajn trupojn, eĉ reduktitajn al simpla bataliono. Sed Wilson tiufoje rifuzis ludi la rolon de “pudelo”, per kiu la “nova laboristo” Anthony Blair videble plezuriĝas en Irako.
La lastjaraj konfliktoj komercaj inter la Eŭropa Unio kaj Usono (hormon-bredataj bovoj, banano, genetike modifitaj organismoj, ŝtalo, agrikulturaj subvencioj, utiligado de fisk-paradizoj fare de transatlantikaj transnaciaj kompanioj) kaj sendube baldaŭ refoje aeronaŭtikaj inter Boeing kaj Airbus, kompletigas pejzaĝon de ŝajna konfrontado inter la du partioj. El tia akumulado de streĉitecoj kelkaj anglosaksaj komentistoj komencas maltrankviliĝi pri la plueco de la financa, ekonomia kaj komerca monda arĥitekturo, alidirite, pri la estonteco de la novliberala tutmondiĝo aŭ globaligo. Ĉu ĝi ne baziĝis dum jarcento-kvarono precipe sur konvertiĝo, rezignacia aŭ entuziasma, de la tutmondaj regantaj elitoj, kaj do unuavice de tiuj de Eŭropo, al la liberala modelo de ekonomia integriĝo de la pagipova regiono de la planedo, elpensita de Vaŝingtono por prioritate utili al la interesoj de la financo kaj de la usonaj transnaciaj entreprenoj?
Tiu sistemo disponas armitan brakon, la Nordatlantikan Traktat-organizon (NATO). Origine kreita por digi ikon, la NATO precipe celis, ke Vaŝingtono fariĝu arbitracianto de ĉiuj decidoj koncernantaj la tutan Malnovan Kontinenton. Anstataŭ sin malfondi post la diseriĝo de Sovetio, la Organizo plilarĝiĝis al ĉiuj eksaj satelito-ŝtatoj de Moskvo en Centra kaj Orienta Eŭropo, al Slovenio, same kiel al la tri baltaj respublikoj. Sed la transatlantikaj malkonsentoj ĝin ne domaĝas, el kiuj la plej freŝa estas la rifuzo de la germana kaj franca registaroj, dum la lastjunia istanbula pinta konferenco, flirtigi flagon de NATO en Irako, pretekste de formado de irakaj policanoj kaj soldatoj*. Ĉe tiu organizaĵo, Vaŝingtono tiel alkutimiĝis doni ordonojn sendiskute akceptendajn de ĝiaj “aliancanoj”, ke la plej eta kontraŭargumento alprenas krizan amplekson.
Konsiderante nur tiujn faktorojn, izolante ilin de la pli ĝenerala kunteksto, oni povas, efektive, havi la impreson, kvazaŭ stompiĝus la paraleleco de la du grandaj politikaj kaj militaj kolonegoj* de la liberala tutmondiĝo, je risko fragiligi la tutan konstruaĵon. Tiu impreso estas erariga, same kiel tiu de tutmondiĝo endanĝerigata de la trosekureciga histerio de Bush. Ekspertizo freŝe publikigita en Francio de la Fondaĵo Robert-Schuman* remetas la aferojn en perspektivo, elmontrante, per abundaj ciferoj, la pligrandiĝantan integriĝon, kiu pli intensiĝis de post la 11a de septembro 2001, de la nord-amerika (Usono kaj Kanado) kaj eŭropa ekonomioj.
Oni tuj devas relativigi la gravecon de la komercaj konfliktoj inter la du marbordoj: kvankam la diskursoj dramigas ilin, ili koncernas nur 1% de la ĉioma volumo de la interŝanĝoj. Tiuj mem estas senhalte progresantaj, sed — kaj estas la merito de la ekspertizo rememorigi kelkajn ekonomiajn evidentaĵojn — “la transatlantika ekonomio strikte ligiĝas kun la investadoj eksterlanden, kiuj konsistigas profundan integriĝo-formon kompare kun la komerco, supraĵa formo de integriĝo”. Tiel, en 2000, la vendoj de usonaj filioj en Eŭropo atingis 1.438 miliardojn da dolaroj, dum la usonaj eksportoj en Eŭropon leviĝis ĝis nur 283 miliardoj da dolaroj. Simetrie, la vendoj de eŭropaj filioj en Usono sumiĝis je 1.420 miliardoj da dolaroj, kontraŭ 336 miliardoj de eksportoj de Eŭropo al Usono.
MALE AL DISVASTIĜINTA opinio, ne direkte al la “disvolviĝantaj merkatoj” prioritate turniĝas la usonaj kaj eŭropaj investantoj. Tiel, en 2002 la usonaj investoj en la nuran Nederlandon estis duoble pli ol en Meksikon. Koncerne la tutan Eŭropon, ili tuŝetis, en 2002, la nivelon de 60 procentojn de sia tutmonda volumo, kaj ili transsaltis tiun ŝtupon en 2003, tiel ke Francio neniel suferis pro sia kontraŭstaro al la milito en Irako, ĉar la usonaj investadoj tie, inter 2002 kaj 2003, aŭ stagnis aŭ pligrandiĝis je 10 procentoj, laŭ la ekspertizoj*.
Serioza retroiro okazis, alidirekte, en 2003: kompare kun 2002, la eŭropaj investadoj en Usonon falis de preskaŭ 85 procentoj de sia tutmonda sumo al ĉirkaŭ 50 procentoj. Kvante, ili pasis de 126 miliardoj al 37 miliardoj da dolaroj. Dum la dek unuaj monatoj de 2003, la investintoj de la eŭra zono estis netaj vendantoj de usonaj valorpaperoj (trezorejaj kuponoj, akcioj kaj obligacioj), cedante 5 dolarmiliardojn da aktivoj, dum en 2001 ili estis netaj aĉetantoj de 50 dolarmiliardoj da aktivoj.
Ĉu tiu tendenc-renversiĝo estas konjunktura aŭ struktura? Tiukaze, necesus dedukti, ke la eŭropaj kapital-tenantoj malpli fidas la administradon Usono fare de s-ro George W. Bush (buĝetaj kaj komercaj deficitoj, aventurismo eksterkande, trosekurecigaj dispozicioj, ktp.) ol la usonaj investantoj fidas la registaroj de la “maljuna Eŭropo” estas fidataj de la ... Kreskanta integriĝo inter la du partioj estus akompanata de certa reekvilibriĝo de la fortorilatoj inter ili.
Kiel ni spertis en Ĝenevo la 31an de julio, dum la konferenco de la Monda Organizo pri Komerco, Eŭropa Unio kaj Usono ĉiam finvenas al kompromiso, inkluzive agrikulturteme, fronte al la postuloj de la sudaj landoj grupiĝintaj en la G20. Tio tamen ne sufiĉis, almenaŭ tuj, por ke tiuj landoj akceptu pli “liberaligi” sian leĝaron pri fremdland-devenaj investadoj. Ankaŭ tie, geopolitika reekvilibriĝo komenciĝas, ĉi-foje, inter Nordo kaj Sudo, sed ankoraŭ en kunteksto de kreskanta integriĝo al la tutmonda merkato.
Koncerne la militan aspekton, kaj malgraŭ kelkaj uson-francaj bataletoj, la NATO, ŝildo de la tutmondiĝo, fartas ne tiel malbone. Sub vaŝingtona premo, ĝia interven-zono ne plu konas teritoriajn limojn. Ĉu la organizaĵo ne anstataŭis, en la somero 2003, la UN-n, je la komando de la Internacia prisekureca asistad-forto en Afganio? Fakte, Usono aplikas al la tuta NATO (same kiel al ĉiuj multflankaj institucioj) la regulojn eldiritajn la 2an de februaro 2002 de la usona ministro pri defendo, destinataj por la unuope celataj ŝtatoj: “Estas la misio, kiu devas determini la koalicion, kaj ne inverse.” Alidire, la NATO estas utiligota nur ĉebezone: hodiaŭ por partopreni la rekonstruadon de tio, kion Usono detruis en Afganio, morgaŭ eble en Irako.
Iuj miris pro la ŝajna kontraŭdiro inter la daŭrigo de la planedvasta ekonomia kaj financa tutmondiĝo, kiu optimumiĝas en kadro de stabileco kaj ĉiukampa cirkulad-libereco, kaj la disponoj deciditaj de la usona registaro implikantaj tiujn liberecojn (vizoj, liverado de dosieroj de aervojaĝanto al Usono, instalado de usonaj dogan-agentoj en fremdlandaj havenoj el kie ekiras la kestegoŝipoj direktiĝantaj usonen, ĉikanaj landlimaj kontroloj), kaj kiuj estas surloke akompanataj de trosekureciga streĉado de la loĝantaro. Se ili ekzistas (kaj la falo de la eŭropaj investadoj en 2003 povus konstitui simptomon de tio), tiuj efikoj restas tamen limigitaj. Tion oni bone vidas, ekzemple, ĉe la elmontrata optimismo de la du “granduloj” de la aeronaŭtiko, sektoro treege sentema por internaciaj krizoj: la dikegulo A380 de Airbus (555 seĝoj) estas komerce ekspluatota komence de 2005, kaj la firmao de Seattle sentime sin engaĝis en novan vastegan programon, tiu de Boeing 7T7, eble ekfunkciigota en 2007.
Daniel Hamilton, antaŭparolinto de la ekspertizo de la Fondaĵo Robert-Schuman, citita ĉi-supre, senhezite asertas: “Ni estas alvenintaj en novan teritorion, kie la specifaj ekonomiaj kaj sociaj interesoj kaj la internaciaj aktoroj transpaŝas la landlimojn, transpasas la tradiciajn normojn de direktado [governance, gouvernance] en la tuta atlantika mondo*.” Se oni sekvas lian rezonadon, tio signifas, ke la atlantika ekonomia-financa sfero, fandvazo de la novliberala tutmondiĝo, estas ekde nun tute memstara rilate al la politikaj povo, projektoj kaj eĉ konfliktoj; do ke la “interesoj” kaj la transnaciaj “aktoroj” troviĝas de nun tabuigitaj kaj neatingeblaj de voĉdonado kaj interveno de la civitanoj. Iel, la “fino de la historio” de la demokratio...