Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kaŭkazia labirinto

POR RUSIO ekzistas, ekde nun, la epokoj antaŭ kaj post Beslan, samkiel ekzistas por Usono epokoj antaŭ kaj post la 11a de septembro 2001. La amasa ostaĝigo, la 3an de septembro 2004, finiĝis per mortigo de proksimume 370 homoj, inter kiuj ĉirkaŭ 160 infanoj. Tiu nova masakro de senkulpuloj glaciigis pro hororo la mondon kiu cetere observis konsternite la fuŝan kaj brutalan intervenon de la rusaj ordigaj fortoj.

Pro la nekredebla fiasko de la sekurec-aparato kaj pro la delira dimensio de perforto kiun montris la ostaĝigintoj, Beslan certe fariĝis turnopunkto en la kaŭkaziaj militoj (vd la artikolon de Jean Radvanyi: “Adĵario, Georgio, Osetio, Ĉeĉenio, Inguŝio... — La apenaŭ estingitaj konfliktoj kiuj skuas Kaŭkazion”, Le Monde diplomatique, oktobro 2004, p. 4 kaj 5., aperontaj ĉi tie). La krizo, kiun alfrontas s-ro Vladimir Putin, estas ampleksega. Sed ne certas ke li konscias precize pri la dimensioj. Ĉu li ne deklaris, tuj post la masakro: “Ni devas koncedi ke ni ne komprenis la kompleksecon kaj la danĝeron de la procezoj aperantaj en nia propra lando kaj en la mondo”? Jen maniero aserti ke Rusio, kiel aliaj regnoj de la planedo, estas alfrontita al komuna kontraŭulo, la “internacia terorismo”, alidire: la radikala islamismo, aŭ tion kiun iuj nomas la “tutmonda islama ĝihado”.

Jen eraro de sama speco kiel tiu, tragika, kiun faris la usona prezidanto s-ro George W. Bush, en marto 2003, kiam li decidis invadi Irakon sub preteksto batali kontraŭ la terorismo de Al-Kaida. Rusio siavice deklaras sin “en milito”, elvokas revenon de “forta ŝtato”, preparas sin al profunda ŝanĝo de sia politika sistemo, al fortigo de la rimedoj de la armeo kaj de la sekretaj servoj, kaj eĉ parolas pri “preventaj frapoj por likvidi la teroristajn bazojn en kiu ajn regiono de la mondo”*.

* International Herald Tribune, 9a de septembro 2004.

La aŭtoritatoj rifuzas koncedi ke la terorismo kaj la islamismo, al kiuj ili estas nun alfrontitaj en Kaŭkazio, estas nur instrumentoj, ilia precipa problemo en tiu regiono ja estas la naciismo. Inter ĉiuj politikaj energioj, la naciismo ŝajnas esti la plej potenca. Ĝi estas sendube la plej grava forto de la moderna historio, la palestina rezistado atestas tion. Nek la koloniismo, nek la imperiismo, nek la totalismoj povis ekstermi ĝin. Tiu fluo ne hezitas starigi la plej heterogenajn aliancojn por atingi siajn celojn. Tio bone videblas ekzemple en Afganio aŭ Irako, kie naciismo kaj radikala islamismo asociiĝas por fari, per novaj aparte abomenindaj formoj de terorismo, batalon de nacia liberigo.

Same en Ĉeĉenio. Neniu tiom rezistis al la rusa konkerado de Kaŭkazio kiom la Ĉeĉenoj. Ekde 1818 ili kuraĝe oponis ĝin. Kaj dum la implodo de Sovetio en 1991 ili proklamis sin sendependaj. Tio sekvigis militon kun Rusio kiu finiĝis, en 1996, per venko de elsangiĝinta Ĉeĉenio. Reprezalie al nova ondo da atenco, en oktobro 1999, la rusa armeo denove atakis Ĉeĉenion. Tiu dua konflikto findetruis jam ruinigitan landon. Moskvo organizis lokajn elektojn kaj metis en ŝlosilajn postenojn tiajn homojn kiuj sekvas ĝian politikon. Sed la ĉeĉena rezistado ne rezignas, la atencoj daŭras kaj la rusa subpremo daŭre kruelegas.*

* Vd Anna Politkovskaia: Tchétchénie, le déshonneur russe [Ĉeĉenio la rusa malhonoro]”, Buchet-Chastel, Parizo, 2004.

La geopolitika kunteksto ne faciligas la aferojn. La rusaj aŭtoritatoj furiozas pro la pli kaj pli densaj rilatoj — ekonomiaj kaj militaj — kiuj fariĝas inter Vaŝingtono kaj Georgio kaj Azerbajĝano, ĉe la limoj de Ĉeĉenio. Ili rilatigas tion al la ĵusa decido de la prezidanto George W. Bush restrukturi la usonajn armitajn fortojn, forigi ilin de Germanio por loki ilin pli proksime de Rusio, en Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Hungario. Tio fortigas en Moskvo la senton esti sieĝata potenco.

REBATE AL TIO, s-ro Putin konservas, kontraŭ la deziro de la lokaj registaroj, siajn militbazojn en Georgio kaj Azerbajĝano, fortigas sian aliancon kun Armenio kiu daŭre kontraŭleĝe okupacias azerbajĝanajn teritoriojn, kaj subtenas la separatismojn en Abĥazio* kaj Sud-Osetio.

* Abĥazio: lando de la abĥazoj, popolo en okcidenta Kaŭkazo. -vl

Nekapablaj venki en Ĉeĉenio, la rusoj volas montri ke en Kaŭkazio nenio fareblas sen ili. Ili estas daŭre sub la premsonĝo de “dua Afganio”. Nova malvenko kontraŭ la islamisma nebulozo en Ĉeĉenio estus ankoraŭ pli humiliga; ĝi povus eksplodigi la pulvejon Kaŭkazio kaj sekvigi novajn teritoriajn perdojn. El tio fontas la rifuzo de ĉia intertraktado, de ĉia agnosko de la rajto je memdecido. Kaj la subprema brutaleco kiu rebate fabrikas teroristojn pretajn je ĉiaj krimaj frenezaĵoj.

Ignacio RAMONET.