Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En suspektindaj kondiĉoj, 104 malliberigitaj junuloj perdis la vivon, la 17an de majo 2004, dum incendio de la prizono de San Pedro Sula.[1] Tiu tragedio ĵetis lumon sur la milito kiun Honduro faras kontraŭ deliktuloj, precipe la plej junaj kaj la plej malriĉaj. Marĝene de laŭleĝa subpremo, centoj da eksterjusticaj ekzekutoj de infanoj kaj adoleskantoj sangigas la landon: 2.125 junuloj, de 3-jaraj ĝis 23-jaraj, estis murditaj en la lastaj kvin jaroj.
“ILI MORTIGAS LA MAREROS*. Ili eliras nokte por murdi ilin. Ili ĵetas ilin en kampojn de sukerkano, kelkfoje ili pendumas aŭ mortpafas ilin. Eble ili eliminos min, kiel ili faras kun ili.” En unu siaj lastaj leteroj, skribita en 2003, antaŭ ol esti murdita de nekonatoj, la juna hondura policano Ana Bessy Ramírez akuzas siajn polic-kolegojn: “mortigistoj” kaj “koruptitoj”, estas ili kiuj “balaas” inter la junaj deliktuloj de la lokaj bandoj.
Antaŭ pli ol ses jaroj estis murditaj Oscar Medina, 15-jara, kaj José Hernández, 14-jara. Dum ili riparas biciklon sur publika placo de El Progreso, kvin armitaj viroj minacas ilin kaj devigas ilin eniri bluan aŭtomobilon. Iliaj kripligitaj kadavroj estis trovitaj sekvatage. Oficiale, la enketo donis nenian rezulton. Tamen, la atestoj de la najbaroj estas ĉio alia ol seninteresaj: la saman matenon, ĉiuj najbaroj estis pridemanditaj de la enketistoj de la ĝenerala direkcio de krimesplorado (DGIC), kiuj venis per simila aŭtomobilo, pri ŝtelo farita de junuloj. Certaj atestantoj identigis eĉ iun el la membroj de la DGIC esti inter la viroj kiuj forkondukis la du adoleskantojn.
Respondecaj pri la enketo, tiu sama DGIC preterlasas aŭskulti tiujn atestantojn kiuj kuraĝas paroli. En la unua tempo, la familioj de la viktimoj, minacataj, silentas. Tamen, en 2002, José, la pliaĝa frato de Oscar, decidas rompi la silenton kaj denuncas la kazon al la neregistara organizo (NRO) Casa Alianza.
“Okazis ioma reklamo por la Casa Alianza, post kiam ni ricevis internacian premion de infanprotekto, klarigas s-ro José Manuel Capellin, ĝia direktoro. José venis kaj parolis al ni pri la murdo de sia frato... kaj ni post tio portis la kazon antaŭ la Interamerika Kortumo pri Homrajtoj.” Fronte al la “malkongruecoj” de la enketo kaj al la suspektinda malrapideco de la justico, la internaciaj instancoj prezentiĝas efektive kiel lasta helpo. Tiun solvon oni elektis en ses pliaj kazoj. Ĉar, kvankam emblemeca, la murdo al Oscar kaj José tute ne estas izolita kazo.
Torturoj, amasaj kaj eksterjusticaj ekzekutoj... Ĉerpante siajn informojn el la gazetaro, ĉe aliaj NRG aŭ rekte ĉe la familioj de viktimoj, Casa Alianza nombras, por la periodo 1998-2003, 2.125 murdojn de junuloj de 3- ĝis 23-jaraĝaj. La duono koncernas junulojn pli junajn ol 18-jaraj, kaj preskaŭ ĉiuj estas knaboj. Ciferoj kiujn donas pli aŭ malpli ankaŭ la publika ministrejo. Certajn monatojn, du infanoj aŭ junaj plenkreskuloj estas murditaj ĉiutage en tiu centramerika landeto de 6,6 milionoj da loĝantoj.*
Indiferenta, misinformita, la publika opinio atribuas tiun perforton al interbataloj, kontreguladoj, inter mareros — la oficiala versio de la aŭtoritatoj. Ne gravas ke certaj viktimoj estas bakisto, masonisto aŭ liceano. Tamen, la indiferento ŝajnas iomete cedi ekde kiam la makabraj statistikoj publikigitaj de Casa Alianza disvastiĝas naci- kaj internaciskale. La Unuiĝinta Naciaro (UN) enketis en Honduro en 2001, poste publikigis preman raporton kun la indiko ke la policaj fortoj estis efektive implikitaj en tiuj murdoj.* La landa Komisiono pri Homrajtoj faris same kaj, en oktobro 2002, la prezidanto de la respubliko, s-ro Ricardo Maduro, rekonis publike la ekzekutojn de 574 infanoj kaj adoleskantoj. “En Eŭropo, dek tiaj kazoj sufiĉus por forpeli registaron! fulmas s-ro Capellin. Ni sukcesis ke ĉiuj koncedas la ekziston de tiuj krimoj, sed la senpuneco estas preskaŭ totala.”
PIMPA MINISTRO PRI internaj aferoj, fariĝinta “superheroo” post kiam li lanĉis krucmiliton kontraŭ la krimado, s-ro Oscar Alvarez defendas sian version de la faktoj: “90% de la viktimoj estas mareros; tio, kion ni spertas, estas regulado de kontoj”. La simplisma klarigo eksaltigas s-ron Capellin. Laŭ Casa Alianza, nur 20% de la kazoj atribueblas al interbanda milito. La NRO kiuj denuncas tiujn murdojn povis “detekti en multnombraj ekzekutoj operacan metodon kiu pensigas ke ordigaj fortoj kaj sekurecagentoj estas implikitaj”.
La murdoj estas efektive multe pli organizitaj ol ŝajnas. Armiloj de kalibro uzata interalie de la polico kaj de militistoj estas implikitaj; murdoj estas faritaj per kugloj rekte venantaj de veturiloj identigitaj en pluraj krimejoj; kelkfoje okazas torturoj sekvataj de lasta pafo en la nukon; en certaj kazoj la korpoj estis eĉ dismembritaj. Ĉu praktikoj de pandilleros? Por s-ro Asma Jahangir, raportisto de la UN pri tiu temo, “estas nenia dubo ke ekzistas perfortaj bandoj en la lando, sed la ekzisto de tiuj grupoj ne povas servi kiel ekskuzo por la eksterjusticaj ekzekutoj faritaj tute senpune de la sekurec-fortoj”.
Metante ie kaj tie anglan vorton en sian sterilan paroladon, s-ro Oscar Alvarez malbone regas sian koleron. “Ni starigis specialan enket-unuon en septembro 2002, sed ni havas malmultajn rimedojn... Ni konscias ke certaj kazoj implikas policanojn kaj ni enketas”, asertas li, montrante per tio sian politikan voluntarismon kiu faras lian sukceson. “Certaj personoj, ligitaj kun eksterlando, parolis pri ŝtata politiko kaj socia purigo, sed tio estas totale falsa”, rebatas li ankoraŭ, memorigante ke oficiale 1% de tiuj murdoj estas atribuitaj al la ordigaj fortoj. Sed s-ro Alvarez, nevo de la eksĉefo de la armitaj fortoj kiu dominis la landon en la 1980aj jaroj* eble volas kaŝi ege pli malluman realon.
Taskita fari la enketojn prezentotajn al la publika ministrejo, la DGIC dependas de la ministrejo pri internaj aferoj. Institucia ĉieldonaco por la “banditoj”, vere malofte ĝenataj de siaj propraj kolegoj. Se sektoroj de la socio, pli aŭ malpli komplicaj kun la polico kaj la armeo, estus decidintaj seniĝi de elementoj juĝataj nedezireblaj, ili estus tiel perfekte kovritaj.
En la publika ministrejo, implicite akuzita de la ministro pri internaj aferoj malrapidigi la agadon de la justico, s-ro Roy Medina, ĝenerala prokuroro, rekonas ke restas granda nekonato: kiu mortigas, kaj kial? “Oni parolis pri partopreno de la polico, sed estas ankaŭ privataj grupoj. Certaj pensas ke la solvo de la problemo de perforto estas mortigi la deliktulojn. Formo de privata sekureco aperis... Estas malfacile precize indiki kiu faras kion...” Koncerne la malfruiĝojn en la proceduroj implikantaj policanojn, li restas malpreciza. Ĉu la pruvoj alportitaj de la DGIC estas sufiĉaj? “Se ili sufiĉus, ili estus ĉiuj kondamnitaj; do ili certe ne sufiĉas.”
La gazetaro emas disvastigi la onidirojn, precipe se ili estas “spicitaj”. Unu de ili rakontas kion s-ro Ramón Custodio, tre kritikema komisaro pri homrajtoj, estus rakontinta al eksterlanda ĵurnalisto: entreprenistoj de la lando kunvenas en restoracio de San Pedro Sula por plani ekzekutojn de supozataj pandilleros. S-ro Custodio asertas ke la ĵurnalisto misformis liajn vortojn. Ĉiukaze, la maljuna defendanto de la homrajtoj, multfoje minacata en la pasinteco, kaj precipe en la jaroj 1980, scias sendube pli ol li povas aŭ volas diri. “La ekzekutistoj de infanoj kaj adoleskantoj estas multaj kaj diversaj: pandilleros, policanoj, sikarioj*. Mi uzas la vorton sikarioj konscie, mi ne scias kiu sendas ilin, kaj tion ni devas malkovri”, li fine eldiras antaŭ ol tranĉi la interparoladon, videble agacita de la insistaj demandoj.
SE LA SENPUNECO klarigeblas parte per la malgrandaj rimedoj de la ŝtato*, ĝi venas ĉefe de ne ekzistanta politika volo, eĉ de provo kovri vastan entreprenon de socia purigado. Kion pensi ekzemple pri la ekstrema malrapideco de la enketo implikanta altajn oficistojn de la polico suspektataj pri mortigoj de pandilleros kaj pri respondeco en forkondukoj? Ili estis poste akuzitaj esti trompe modifintaj fusilojn AK 47 kiuj povintus servi kiel pruvo kontraŭ ili... Konservitaj sub sigelo en la polica sidejo en Tegucigalpo, tiuj armiloj “malaperis”, poste estis detruitaj, sendube kun aprobo de direktorino kaj de inspektorino de la polico.
Aliaj fantasta afero: la akuza dosiero kontraŭ ses policistoj kiel farintoj de arbitraj ekzekutoj, antaŭzorge mislokitaj en oktobro 2002... Nenio tia surprizas s-rinon Maria Luisa Borjas, instiginto de plejparto de tiuj akuzoj. Polica altrangulo, tiu virino, laŭdita pro sia efikeco en la lukto kontraŭ la organizita krimo, estas nun malŝatata de sia propra hierarkio. Ŝia “krimo”? Esti farinta sian laboron de ĉefo pri internaj aferoj denuncante la krimajn praktikojn sine de la polic-aparato. Ŝia ministro eksigis ŝin en januaro 2003, sed s-rino Borjas daŭre atestas, spite al la gravaj minacoj kiuj ŝvebas super la familio.
La legado de la akuzaj dokumentoj, kiujn ŝi havas, estas tremiga. Ŝi montras, interalie, la ateston de junulo enkaptita de la polico kaj kiu devis denunci iamajn “kolegojn” implikitajn en finegoco de aŭtomobiloj. Unu post la alia ili estis ĉiuj ekzekutitaj. Terorigite, la atestanto preferis provi sian ŝancon eksterlande, ne antaŭ ol esti deponinta sian plendon. “Sur nacia nivelo, ekzistas dudeko da ekstermogrupoj formitaj de policanoj, asertas s-rino Borjas. La publika ministrejo kondukis la proceduron, sed nur ĝis certa punkto: kiam klare aperis ke temas pri ŝtatpolitiko.”
“Ĉu eblas paroli pri respekto al la vivo flanke de la ŝtato? demandas sin s-rino Berta Oliva, direktorino de la Komitato de la Familioj de Malliberigitoj kaj Malaperintoj en Honduro. La ŝtato scias kiuj estas la ekzekutistoj, sed faras nenion kontraŭ ili, ĉar tio estus kontraŭ ĝiaj propraj interesoj kaj ĝiaj propraj agentoj.” Ŝi memorigas ke la ministrejo pri internaj aferoj ne seniĝis je siaj elementoj implikitaj en la milita subpremo de la jaroj 1980: “La samaj praktikoj daŭras sine de la polico kaj de la armeo, praktikoj kiuj neas la rajton je vivo.” En la pinto de la ŝtato, la prezidanto Maduro mem simbolas, laŭ ŝi, tiun devojigon. En 1997, ŝia filo estis forkondukita kaj poste murdita, viktimo de la profitodona industrio de kidnapado, tre aktuala en Latinameriko. Certaj farintoj de la forkonduko estis poste mistere murditaj. Onidiro disvastiĝas pri la identeco de la mendinto de la krimo (sed sen eĉ la plej eta komenco de pruvo), kolportita de atestantoj, oficistoj kaj policanoj...
POR MULTAJ HONDURANOJ, la murditaj mareros ricevis nur “laŭmerite”. Do, certe pro la reala kaj kreskanta perforto pri kiu respondecas la pandillas. Sed la ultrasubprema klimato kreita de la registaro ne estas senkulpa. Ekde sia enpotenciĝo en 2002, s-ro Maduro martelas sian politikon de “nul tolero” rilate la bandojn, politiko laŭdata de la komunikiloj.
Voĉdonita preskaŭ unuanime en julio 2003, kadre de reformo de la kriminala kodo, la nova eldono de la leĝo 332 kriminaligas specife la pandillas. Ĝi konsideras la agadon de la maras kiel kontraŭleĝa, kaj sufiĉas ke suspektato portas bandan tatuaĵon por esti arestata kaj malliberigata.* Tia “filozofio” liberigas la vojon por perfortaj operacoj, ofte preventaj, kiuj kondukas al malliberejo... Certaj juristoj denuncis tiun leĝon, kiu atencas la individuajn liberecojn permesante malliberigon sen preciza delikto. La akuzoj pri kontraŭkonstitueco estis rapide neŭtraligitaj. La ministro pri internaj aferoj svingas statistikojn kiuj faras sukceson el tiu reformo, kaj la fama leĝo 332 (laŭ la sondaĵoj) estus aprobata de 92% de la loĝantaro. Sed ĝi ne senteble reduktis la murdojn de junuloj, kvankam la aŭtoritatoj signas tiujn junulojn respondecaj pri ĝuste tiuj krimoj!*
Neniu en Honduro neas la deliktojn faratajn de la pandillas, kaj certe ne Ernesto Bardales, sociologo sukcese laboranta por Jhaja, programo de reintegrado de pandilleros en San Pedro Sula. Sep jaroj da sperto igas lin pensi ke la pandillas ekkrimas pro la rezulto de tri kuniĝantaj faktoroj: la komerco de fidrogoj, la subpremo fare de la polico kaj la cirkulado de armiloj. “Por akiri drogojn, tiuj junuloj uzas perforton, kaj, nova fenomeno, la drogokomerco uzas la servojn de la pandillas por sekurigi teritoriojn, certigi la vendadon de la produktoj aŭ servi kiel sikarioj.” Jen fariĝas malfacile malimpliki la fadenojn kiuj kondukas al la likvidado de parto de la junularo: oni povas kulpigi kontreguladojn inter drogokomercistoj kaj pandilleros. Sed, se oni konas la implikitecon de la politikaj, policaj kaj militistaj aŭtoritatoj en la drogokomerco, la panoramo kompleksiĝas ankoraŭ pli. Ĉiukaze, la kolektiva respondeco de la ŝtatagentoj estas neniel pridubebla.
Multas la atestoj de aktivaj aŭ eksaj pandilleros. S-ro José Medina, 27jara, fuĝis al Usono post sia retiriĝo el la mara Salvatrucha. Viktimo de policaj ĉikanoj, li petas politikan azilon al la granda najbaro de la Nordo. Carla, unu el liaj proksimuloj, rakontas ke “ili ne pardonas al li ke li estis pandillero. La policistoj promenas en la kvartalo, dispuŝas la junulojn, arestas kaj batas ilin aŭ kelkfoje pafas en iliajn piedojn por amuziĝi”. Sama versio ĉe s-ro Juan José, 23jara, kiu laboras nun por Jhaja. Kun la klarvido kiun donis al li kelkaj jaroj pasitaj ekster lia bando, li konfesas ke “la bandofratoj ne lasas vin trankvila se vi decidas retiriĝi, ĉar laŭ la leĝo de la mara, tio signifas la morton. Sed ekzistas ĉiam rimedoj por eltiriĝi. La problemo estas ke, se ni timas la mara, ni timas ankoraŭ pli la policistojn”...
En tiu lando kie la sento de malsekureco jam ne konas limojn, eksvarmas la privataj agentejoj de sekureco, perfektaj komplementoj de la civitanaj komitatoj pri sekureco. Tiuj aperis en 1998, kun aprobo de la iama ministro pri internaj aferoj, por certigi la sekurecon en la zonoj kie la polica ĉeesto ne sufiĉis. La urbestraroj povas tiel organizi sian propran defendon. Amnestio Internacia kontestas iliajn tre svagajn jurajn bazojn, “la komitatoj pri sekureco ŝajnis agi en certaj kazoj [de eksterjusticaj ekzekutoj], kun la kompliceco de la polico”.* En lando kie la armiloj cirkulas facile, bone imageblas la efekto kiun povas kaŭzi la alfrontiĝo de tiuj civilaj komitatoj kaj la junaj pandilleros.
Fakte, la ministrejo pri internaj aferoj havas nur malmultan kontrolon de tiuj grupoj, kaj s-ro Alvarez mem rekonas ke ilia ekzisto estas “problema”. Ĉu la sekureco de la honduraj civitanoj fariĝas de komitatoj agantaj en kompleta aŭtonomio aŭ de la polico aŭ eĉ de privataj agentejoj, ĉiukaze ĝi troviĝas en la manoj de homoj al kiuj kruele mankas formado kaj etiko. La kulturo de perforto, kiu trapenetras la tutan centramerikan socian teksaĵon, forte alsaltas la “ordogardistojn”, kiuj siavice daŭrigas ĝin. Kaj la trista banaleco de la ĉiutaga perforto ne maskas la ekzekutojn kiuj, siavice, venas de organizitaj morto-skadroj.
Ĉu temas pri ordigo, pri profunda malamo al la deliktuloj aŭ eĉ malestimo al krimema malriĉeco kiu bremsas la iradon de la lando al ekonomia prospero de privilegia klaso? La socia purigo nutras sin de propagando kiu prisilentas kelkajn pli diskretajn faktojn: 77,3% da honduranoj vivas en malriĉeco; 54,4% en plej totala mizero.* La registaro rekonis ke la junula deliktado konstituas 5% da ĉiuj deliktoj faritaj en la lando, kaj, en 1999, la Hondura Instituto pri Infaneco kaj Familio indikis en studaĵo ke 0,02% de ĉiuj hommortigoj faritaj en Honduro estas atribueblaj al neplenkreskuloj...
Por s-ro Juan Almendárez, direktoro de la Centro de Prevento, Traktado kaj Rehabilitado de Viktimoj de Torturoj kaj de iliaj Familioj, tiuj mortigoj integriĝas en multe pli vasta skemo. Laŭ li, Honduro ligiĝas denove kun la demonoj de la jaroj 1980. “Tio estas nova doktrino pri nacia sekureco. La mekanismoj estas samaj: oni signas malamikon, oni kreas klimaton de teroro kaj oni fortigas la militistan kaj polican ĉeeston por teni la landon en regula priplukado.” Ĉu la pandilleros tiel do postsekvas la maldekstron de la jaroj 1970-1980? Tiuj kiuj subtenas tiun tezon estas pli kaj pli multnombraj. “Ni eniris, diras unu el ili, en veran psikologian militon, kiu memorigas la neintensajn konfliktojn; ĉio ĉi havas ideologian bazon.”
EN LANDO PREMATA de novliberalaj disponoj, senteblas senagaj impulsoj de socia rezistado. La ekvadoraj, boliviaj kaj venezuelaj ekzemploj maltrankviligas la aŭtoritatojn, dum kelkaj eksplodemaj manifestacioj skuis Honduron en 2003. Ŝparita de la fratomurdaj militoj de Centrameriko de la jaroj 1980, ĉu la lando povus sperti socian eksplodon? Por la potenculoj, preferindas preventi, kaj, por tio, nenio pli bona ol signi komunan malamikon kaj fari ĉion por elimini lin.
Tiu Honduro kiu perfekte akomodiĝas al la murdo de miloj da ĝiaj infanoj kaj adoleskantoj prezentas sin fiere kiel la centramerika cerbo de la lukto kontraŭ la krimado... Kaj kiel modelo de demokratio!
Raphaëlle BAIL.