Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
SE, KIEL ASERTAS sociologoj, sporto estas spegulo de socio kaj ties frustiĝoj, certe la eventoj de la 7a de aŭgusto 2004 en kaj ĉirkaŭ la Laborista Stadiono en Pekino markas gravan ŝanĝon en la ĉino-japanaj rilatoj. Tiun tagon sportaj teamoj de ambaŭ landoj alfrontiĝis okaze de la lasta matĉo por la pokalo de Aziaj Nacioj. Multaj incidentoj jam okazis dum la antaŭaj matĉoj, kie Japanio akiris kvalifikon por defendi sian titolon gajnitan en 2000, aparte dum la sportaj aranĝoj en Ĉongkingo, centrokcidente de la lando. La malamikemo de la ĉina publiko multfoje manifestiĝis. Ne temis nur pri kelkaj fajfaĵoj, kiuj estas kutimaj en tiaj matĉoj, sed ja pri kontraŭjapanaj agoj. Fajfoj malaŭdebligis la japanan himnon, kaj reekis ĉiufoje kiam japanaj ludistoj tuŝis la pilkon. Memorigante, ke ilia urbo estis amplekse bombita de la japana imperia armeo dum la dua mondmilito, la Ĉongkinganoj volis montri al la japanoj, ĉu sportistoj ĉu spektantoj, sian fierecon esti ĉinoj. Eĉ se tio riskas embarasi la propran registaron.
“Neniu povas aprobi tian patriotismon” oni povis legi sur la frontpaĝo de la Junulara Taggazeto unu tagon antaŭ la 7a de aŭgusto. La oficiala organo memorigis al la legantoj, ke oni ne “konfuzu sporton kaj politikon”, tiel supozigante, ke la ĉina registaro pli kaj pli malfacile enkanaligas la naciisman senton de popolo tre deziranta vidi Japanion venkota. La incidentoj, kiuj okazis ĉirkaŭ la laborista stadiono post la ĉina malvenko (3 kontraŭ 1) malgraŭ la ĉeesto de 16.000 policistoj, konfirmas, ke la ĉinaj regantoj malfacile regas la movadon, kiun ili mem nutris dum la lastaj jaroj.
La konfliktaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio havas longan historion. Dum la Mez-Imperio, domina ŝtato dum jarcentoj en Azio, estis submetita al la okcidentanoj fine de la 19a jarcento (Vd Alain Roux pri la opiomilitoj), Japanio rifuzis tian sorton, kaj akceptis la defion altigi sin ghis la nivelo de la konkerantaj okcidentanoj. Tio signifis, interalie, ke la Lando de la leviĝanta Suno ankaŭ volis koloniojn akiri. Ĉinio suferis la japanan sturmatakon, kiu finiĝis en aprilo 1895 per la Shimonoseki-traktato, kiu devigis ĝin rezigni pri Tajvano kaj agnoski la faktan japanan protektoraton en Koreio. Humiligitaj, la ĉinoj neniam povis forgesi tiun malvenkon, kiu post pli ol jarcento, ankoraŭ konsistigas gravan rankoron kontraŭ japanoj. La batalo kontraŭ la japanaj okupantoj estis unu el la movaj elementoj de la renaskiĝo de ĉina naciismo, kies ĉefa zorgo estis rekonstrui la nacian unuecon. De tiam, la fiereco partopreni en la japana malvenko estis zorge flegata de la regantoj, kiuj bone sciis uzi ĝin kiam necesas (malfacilaj intertraktadoj kun Tokio, minacoj de la japanoj portempe ĉesigi sian disvolvadohelpon, ktp...).
La esprimo de tiu naciismo tamen restis limigita. Ĉinoj kaj japanoj ne havis rektajn rimedojn por fariĝi rivaloj en Azio. Nur ĉe la fino de la malvarma milito la du landoj retrovis la situacion de rekta kontraŭeco. Fronte al Japanio ekonomie stagnanta sed ema ludi politikan rolon en la Aziaj aferoj, Ĉinio kun sia ducifera kreskoprocento postulis rehavi sian centran lokon sur la regiona ŝaktabulo, sen interveno de Tokio. Kaj antaŭ la kresko de interna kontestado, Pekino trovis en ekspluatado de naciisma sento bonan rimedon por kompensi la frustriĝon de parto de sia popolo.
“De kiam la ĉina komunista partio ne plu estas komunista, ĝi devas esti ĉina” skribis Thomas Christensen en la revuo Foreign Affairs*. Japanio ne estas la sola cellando, sed la alproksimiĝo inter Pekino kaj Vaŝingtono post 2001, nome de kontraŭterorisma batalo, igis Tokion la ĉefa malamiko de la ĉinaj regantoj. La registaro prioritatigis do la patriotan instruadon (aiguo jiaoyu). En la lernejaj lernolibroj, kaj ĉiufoje kiam eblas, estas rememorigita la spertita humiliĝo pro la “okcidentaj diabloj” (yang guizi) kaj la “diabloj” (guizi), esprimo signifanta la japanojn.* La japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun* antaŭnelonge kolektis ekzemplojn de tiu patriota eduko. En la plej uzata lernolibro Historio de Ĉinio, publikigita de la eldonejo por popola instruado, Yomiuri notis, ke naŭ ĉapitroj pritraktas la japanan invadon en Ĉinio, emfazante la krimojn de la imperia armeo. “Fronte al disvolviĝo de merkatekonomio kaj al ŝanceliĝo de la socialisma ideologio, la ĉina komunista partio tutcerte vidas en akrigita patriotismo sian ununuran ŝancon por pluvivo” opinias la japana ĵurnalo.*
Plej maltrankvilige estas konstati la malfacilecon por la ĉinaj regantoj regi la naciismajn flankenglitojn de la publika opinio, nutrita de multaj jaroj de ilia propagando. La jaro 2003 estis tre riĉa je incidentoj. En junio ĉinaj aktivistoj organizis la unuan vojaĝon al la Senkaku-insuloj (ĉine Diaoyu), cele al relanĉo de la ĉina proprietopostulo pri tiuj kelkaj insuletoj inter Tajvano kaj Okinavo. La malbona vetero kaj ĉeesto de japanaj soldatgardistoj malebligis elŝipiĝon. Ilia provo tamen devigis la ĉinan ministerion pri eksterlandaj aferoj elekti sian tendaron kaj memorigi, ke “nediskutebla estas la suvereneco de Ĉinio super tiuj insuloj”. Kelkajn tagojn poste peticio kontraŭ la registara decido atribui al japana entrepreno la konstruadon de la rapidega fervojo inter Pekino kaj Ŝanghajo, ricevis 90.000 subskribojn.
La 4an de aŭgusto laboristoj akcidente traboris japanajn obusojn entenantajn tre danĝeran militgason (sarin-gason), kio mortigis unu el la laboristoj kaj vundis dek-du aliajn. La fotoj publikigitaj en la gazetaro estigis fortegajn reagojn. Nova peticio, postulanta, ke la japana registaro solvu ĉi foje definitive la problemon de la ĥemiaj armiloj ankoraŭ kuŝantaj sur la nacia grundo, estis subskribita de unu miliono da homoj kaj prezentita al la japana ambasadejo en Pekino, dum la diplomatoj de ambaŭ landoj pridiskutis la temon. Du semajnojn poste, la 18an de septembro, grupo de kvar cent japanaj negocistoj estis persurprize malkovritaj dum ili luis servojn de ĉirkaŭ 500 ĉinaj prostituitinoj en hotelo en Shu Hai, norde de Makao. La aferon komente raportis la gazetaro, indignigante la tutan landon. Tiu incidento samtempis kun la 72a datreveno de la Mukden-incidento, kiu en 1931 rezultigis okupadon de Manĉurio far la japana armeo. Laŭ 90% da enketitoj, kiuj respondis opinienketon rete publikigitan de Sohu.net, tiu ĉi prostituitino-afero “ja montris la intencon de Japanio humiligi Ĉinion”.
Granda parto de agadoj iniciate de ĉinaj naciistaj aktivistoj ekestis pere de Interreto. Malgraŭ siaj klopojoj limigi esprimliberecon sur la tutmonda reto, la registaro ne sukcesis malhelpi la plej batalemajn esprimiĝi. Ĉar la interret-uzantoj konstante kreskas, la regantoj jam havas tro da laboro kun la ret-disidentaro*, por povi krome ĉasi la naciistojn. Krom por mobilizado de la publika opinio, Interreton uzas ĉinaj komputilpiratoj por ataki japanajn oficialajn retejojn.
Unuflanke la japana registaro tre atente observas la kreskon de naciismo ĉe la najbaro, aliflanke multajn observantojn zorgigas simila deflankiĝo en la japana insularo, kvankam ĝi ne rezultas el difinita politika volo. Percepteblas malpli da rezisto kontraŭ tiu tezaro, kiu strukturiĝis kaj firmiĝis dum la lasta jardeko. Post la kapitulaco de Japanio en 1945 la nostalgiuloj pri disradianta imperio de la Leviĝanta Suno aktivis en ekstremdekstraj grupetoj; unu el iliaj apartaĵoj estis veturi tra la japanaj urboj per nigraj kamionetoj ornamitaj per nacia flago kaj krizantemo (emblemo de la imperia familio), laŭtigante naciismajn paroladojn pri la insulara grandeco kaj pri la teritoriaj maljustaĵoj, kies viktimo fariĝis ilia lando post la milito. Malmultaj homoj atentis iliajn laŭtajn manifestaciojn.
Oni donis pli da atento al la registaraj provoj trudi tendencan historion, aŭ rifuzi enmeti en la lernejajn lernolibrojn la ĉapitrojn pri la militkrimoj de la imperia armeo en Azio. Je ĉiu nova apero de lernolibro, multaj Aziaj landoj vigle protestis kontraŭ la cenzuro de la japana ministerio; interne de Japanio relajsis ilin la potencaj instruistaj sindikatoj, kiuj, krom juraj persekutoj, mobilizis siajn membrojn por priparoli la tabuajn temojn en la klasoj. Multaj instruistoj rifuzis partopreni la flaghisadon kaj kantadon de la nacia himno dum la aprilaj jarkomencaj ceremonioj. Se tiu zorgemo ne malhelpis kelkajn politikajn respondeculojn uzi naciismajn vortojn kaj iri regule al la Yasukuni-sanktejo en Tokio, kie oni gardas cindrojn de soldatoj, inkluzive tiujn de la militkrimuloj, ĝi tamen esence ludis rolon de ŝirmilo.
Tio des pli facilis, ke Japanio ne bezonis elmontri sin kontraŭ aliaj landoj. Armee protektata de Usono, kiu uzis ĝin kiel lastan remparon fronte al komunismo, Japanio povis dediĉi sin nur al ekonomia disvolviĝo, kaj tiel altigis sin ĝis la dua rango inter la plaj potencaj landoj.
LA PROFUNDAJ ŜANĜIĜOJ, kiuj rezultis el la frakasiĝo de soveta sistemo fine de la ‘80a jardeko samtempis kun la krevo de la “financa veziko”. Ene de tre mallonga tempo la japanoj devis fronti novan mondan ordon, al kiu ili ne estis preparitaj. Kutimiĝintaj esti kovataj kaj protektataj de la usona amiko, ili subite malkovris, ke tiu eble ne plu dividas la samajn celojn. Ĉar la soveta minaco malaperis, Vaŝingtono turnis sin pli volonte al Pekino ol al Tokio. Ekde tiam la naciisma tezaro strukturiĝis ĉirkaŭ nocioj malpli malprecizaj ol ekzemple la “respekto al la imperiestro”. Ankaŭ la celita popoltavolo evoluis. Ne plu nostalgiuloj de la japana potenco, ek al la junularo. Trafitaj de la ekonomia krizo, multaj junuloj estis logataj de la naciismo-sorĉo, kiel atestas la sukceso de la strirakontoj de Yoshinori Kabayashi — aŭtoro interalie de Shin gomanizumu (Manifesto de la nova orgojlismo), en kiu li rekomendas montriĝi pli fieraj pri sia japaneco kaj rifuzi aliulajn lecionojn* La skandalo de infektita sango, la mismastrumado de la Kobe-tertremo en januaro 1995, aŭ la atenco per saringaso plenumita de Aum-sekto en la tokia metroo en samjara marto, estis oportunoj por kritiki la regantojn kaj admoni la japanojn, ke ili rifuzu la regadon de “molaj ventroj”. Ne estas mirige, ke s-ro Shintara Ishihara, kiu aŭtoris interalie la pamfleton No to ieru Nippon (La Japanio, kiu povas rifuzi en 1989*, fine estis elektita guberniestro de Tokio kun tre komforta majoritato. Esence provokanto, s-ro Ishihara ofte aperas sur la ĵurnalaj frontpaĝoj per laŭtegaj deklaroj pri la najbaraj landoj, kaj devigas la ĉefministron sekvi lin, montrante sin same firma precipe kontraŭ Ĉinio.
Junuloj pli kaj pli multnombre vizitas la Yasukuni-sanktejon. Laŭ opinienketo de Asahi-Shimbun en aprilo 2004, 63% de homoj 20-30jaraj favoris revizion de la pacisma konstitucio alprenita post la 2a mondmilito, por laŭleĝigi la ekziston de armeo*, dum la pliaĝuloj majoritate esprimis kontraŭan opinion. Tiuj samaj junuloj plenigas stadionojn, kie ili svingas la nacian flagon (Hino maru) kaj koruse kantas la himnon, tiom ofte misfamigitan antaŭe. Tion la psikiatrino Rika Kayama nomas: “sindromo de eta naciismo”* Tiu movado kuniras kun remalkovro de la japana lingvo kaj reveno al tradicioj. Kvankam tre malferma al okcidentaj influoj, la junularo ŝajnas nun tre fiera pri siaj pasinteco kaj radikoj. Laŭ ĝi ne plu aktualas la honto pri japaneco, t.e. suferi la kulpecon de la milita kaj agresema pasinteco.
Tiu “eta” japana naciismo pli similas identeco-serĉadon de sengvida generacio post la krizo de la ‘90aj jaroj. Ĝi tamen povus kreski, se flanke de Ĉinio multobliĝos neregeblaj flankenglitoj. Neniam, de post la dua mondmilito, Ĉinio kaj Japanio troviĝis tiom malproksimaj unu de la alia.
Claude LEBLANC.