Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Viktoro Hugo kaj la prirabo de la Somera Palaco. Letero al kapitano Butler.

Imperiestro Xianfeng estas fuĝinta. Li forcedas Pekinon al la anglaj kaj francaj trupoj kiuj, je la 6-a de oktobro 1860, invadas lian someran rezidejon, konstruaĵon de eksterordinara beleco, prirabas kaj ruinigas ĝin. Tiu detruado, farita dum la dua opia milito, indignigas iujn okcidentajn vidatestantojn. Viktoro Hugo konas tiun “mirindaĵon de la mondo” nur per rakontoj de vojaĝintoj, sed li tuj aliĝas al la civilizitoj, la ĉinoj, kontraŭ la barbaroj.

Hauteville House, la 25-an de novembro 1861

Vi petas mian opinion, sinjoro, pri la ekspedicio al Ĉinio. Vi kredas ke tiu ekspedicio estis honora kaj bela, kaj vi bonvolas atribui iun valoron al miaj opinioj. Vi diras, ke la ĉina ekspedicio, kune elfarita sub la flagoj de reĝino Viktoria kaj imperiestro Napoleono, estas gloraĵo kiun Francio kaj Anglio dividu inter si, kaj vi deziras scii kiom da aprobo mi povas doni al tiu angla kaj franca venko.

Ĉar vi volas scii mian opinion, jen ĝi:

En iu angulo de la mondo, iam estis monda mirindaĵo kiu nomiĝis la Somera Palaco. La arto havas du principojn, la Ideon kiu estigas eŭropan arton, kaj la Ĥimeron kiu estigas orientan arton. La Somera Palaco estis por arto ĥimera tio, kio la Partenono estas por arto idea. Tie troviĝis ĉio, kion povas naski la imago de preskaŭ eksterhoma popolo. Malsame de la Partenono, ĝi ne estis rara kaj unika verko; ĝi estis ia grandega modelo de la ĥimero, se la ĥimero povas havi modelon.

Imagu neesprimeblan konstruaĵon, ekzemple konstruaĵon sur la luno, kaj jen vi havas la Someran Palacon. Konstruu revon el marmoro, jado, bronzo kaj porcelano; ĉarpentu ĝin el cedro, kovru ĝin per gemoj kaj silko, metu sanktejon ĉi tien, haremon tien, citadelon tien; metu en ĝin diojn kaj monstrojn, laku, emajlu kaj oru ĝin, farbu ĝin ruĝa, ordonu ke poetoj-arkitektoj konstruu la mil kaj unu sonĝojn de mil kaj unu noktoj, aldonu ĝardenojn, pelvojn ŝprucantajn kun akvo kaj ŝaumo, cignojn, ibisojn, pavojn; resume, bildigu al vi ravan kavernon de la homa imago en la formo de templo kaj palaco. Tia estis tiu monumento. Konstrui ĝin postulis du generaciojn da malrapida laboro. Tiu impona konstruaĵo kun la grandeco de urbo estis konstruita de jarcentoj, por kiu? por la popolo. Ĉar tio, kio estas farita de tempo, apartenas al la homaro. Artistoj, poetoj kaj filozofoj konis la Someran Palacon; Voltero parolas pri ĝi. Oni parolis pri la Partenono de Grekio, la Piramidoj de Egiptio, la Koloseo de Romo, Notre-Dame en Parizo, kaj la Somera Palaco en la Oriento. Se oni ne estis vidinta ĝin, oni revis pri ĝi. Ĝi estis ia timiga mistera majstraĵo ekvidita malproksime en ia krepusko, kiel silueto de la civilizacio azia sur la horizonto de la civilizacio eŭropa.

Tiu mirindaĵo estas malaperinta.

Iun tagon, du rabistoj eniris la Someran Palacon. Unu ĝin prirabis, la alia incendiis ĝin. La venko povas esti rabisto, ŝajne. La du venkintoj elfaris vastan komunan ruinigon de la Somera Palaco. Implikita en ĉio ĉi estas la nomo de Elgin, nomo kiu fatale rememorigas la Partenonon. Kio estis farita al la Partenono, tio estis farita al la Somera Palaco, pli komplete kaj pli bone, por ke nenio restu.

La kombinitaj trezoroj de ĉiuj niaj katedraloj ne egalus ĉi tiun grandiozan kaj imponan muzeon de la Oriento. Ĝi enhavis ne nur artajn majstraĵojn sed ankaŭ amason da oraĵoj kaj arĝentaĵoj. Brava faraĵo, bela marĉandaĵo. Unu venkinto plenigis siajn poŝojn, la alia sekve plenigis sian kofrojn; kaj ili revenis ridante al Eŭropo, brako en brako. Tia estas la historio de la du rabistoj.

Ni, la eŭropanoj, nomas nin civilizitoj, kaj la ĉinojn ni nomas barbaroj. Jen kion civiliziteco faris al barbareco.

En la kroniko de historio, unu el la du rabistoj nomiĝos Francio, la alia nomiĝos Anglio. Sed mi protestas, kaj mi dankas vin pro tio, ke vi donas al mi la okazon; la krimoj de la gvidantoj ne estas la misfaroj de la gvidatoj; registaroj foje estas rabistoj, sed popoloj neniam.

La franca imperio enpoŝigis duonon de tiu venko kaj hodiaŭ, kun ia naiva posedanteco, ĝi elmontras la grandiozan brikabrakon de la Somera Palaco.

Mi esperas, ke venos la tago kiam Francio, liberigita kaj elpurigita, redonos tiujn ŝtelaĵojn al elrabita Ĉinio.

Intertempe, mi asertas, ke estas ŝtelo kaj du ŝtelintoj.

Tiom, sinjoro, estas la aprobo kiun mi donas al la ĉina ekspedicio.

PS: Ĉi tiu letero estis eldonita en Nora Wang, Ye Xin, Wang Lou, Victor Hugo et le sac du Palais d’été [Viktoro Hugo kaj la prirabo de la Somera Palaco], Les Indes savantes/You Feng, 2003.