Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
INTER TIUJ KIUJ faras la decidojn kaj tiuj kiuj devas elteni ties efikojn, la distanco, pro la tutmondigo, neniam estis tiom granda.* Renkontiĝoj kiel la Monda Socia Forumo ebligas al lokaj rezistad-movadoj redukti tiun distancon kaj asociiĝi kun siaj kolegoj en riĉaj landoj. Kiam, ekzemple, la unua privata akvobaraĵo konstruiĝis, tiu de Maheŝavar, la ligoj inter la Narmada Bachao Andolan (NBA), la germana organizo Urgewald, la Deklaro de Berno en Svislando kaj la Internacia Reto de Riveroj en Berkeley ebligis distancigi de la projekto tutan serion da bankoj kaj da internaciaj entreprenoj. Tio ne eblus se ne ekzistus solida rezistado surloke kaj amplifikado de la voĉo de tiu movado fare de la monda scenejo kiu embarasis la investantojn kaj trudis al ili retiriĝi el la projekto. (...)
Inter la riskoj al kiuj estas elmetitaj la amasmovadoj, necesas paroli pri tiu de la “NRO-igado” de la rezistado. Estus facile turni tion, kion mi estas dironta, en akuzon kontraŭ ĉiuj neregistaraj organizoj (NRO), sed tio estus mensogo. Se, en la malklara akvo de starigo de falsaj NRO, certaj celas suĉi subvenciojn aŭ fraŭdi la fiskon, multaj NRO faras valoran laboron. Tamen necesas konsideri la fenomenon en pli larĝa politika kunteksto.
En Barato, ekzemple, la furoro de subvenciataj NRO komencis fine de la jaroj 1980 kaj en la jaroj 1990. Tio koincidis kun la malfermo de la barataj merkatoj al la novliberalismo. Tiutempe, la ŝtato, konformiĝante al la postuloj de struktura alĝustigo, striktigis la subvenciojn destinitajn al la kampara disvolvado, al la agrokulturo, energio, transportoj kaj al la publika sano.
ĈAR LA ŜTATO forlasis sian tradician rolon, la NRO komencis labori en tiuj kampoj. La diferenco estis kompreneble ke la fondusoj disponigitaj al ili havis nur la valoron de eta frakcio de la fortranĉitaj publikaj elspezoj. La plimulto de la NRO estas financataj kaj patronataj de la agentejoj pri helpo al disvolvado, kiuj siavice estas financataj de la okcidentaj registaroj, la Monda Banko, la Unuiĝintaj Nacioj kaj kelkaj multnaciaj entreprenoj. Sen esti identaj, tiuj agentejoj estas parto de politika tutaĵo kun malklaraj konturoj kiu kontrolas la novliberalan projekton kaj kies precipa zorgo estas atingi drastajn reduktojn de la registaraj elspezoj.
Kial tiuj agentejoj financas la NRO? Ĉu nur pro eksmoda misia fervoro? Ĉu pro kulposento? Certe pro io iomete pli grava. La NRO donas la impreson plenigi la malplenon lasitan de retiriĝanta ŝtato. Kaj tion ili faras, sed malgrave. Ilia reala kontribuaĵo estas mildigi la koleron kaj distribui pogute, sub formo de helpo aŭ de libervola prizorgo, tion pri kio la homoj normale havus rajton.
La NRO difektas la publikan konscion. Ili transformas la homojn en dependajn viktimojn kaj malakrigas la angulojn de la politika rezistado. Ili estas kvazaŭ ia amortizilo inter la sarkar kaj la publiko*, inter la Imperio kaj ties subuloj. Ili fariĝis la arbitraciantoj, la interpretoj, la parigistoj.
En longtempa perspektivo, la NRO respondecas al siaj donantoj, ne al la homoj inter kiuj ili laboras. Ili estas kion la botanikistoj nomas indikatoro de specio. Ju pli gravas la detruo kaŭzata de la novliberalismo, des pli ili multiĝas. Nenio ilustras tion pli trafe ol Usono, kiu preparante sin al invado de lando preparas samtempe la NRO por iri tien kaj ripari la detruojn.
POR ESTI CERTAJ ke ilia financado ne endanĝeriĝas kaj ke la registaroj de la landoj en kiuj ili laboras permesos al ili funkcii, la NRO devas prezenti sian laboron supraĵe, pli aŭ malpli senigita de la politika aŭ historia kunteksto, ĉiukaze de ĝena historia aŭ politika kunteksto.
La senpolitikaj helpokrioj — kaj do, en realo, ege politikaj — venantaj de la malriĉaj landoj kaj de la milit-zonoj prezentas fine la (kompatindajn) homojn de tiuj (kompatindaj) landoj kiel patologiajn viktimojn. Ree subnutrata hindo, ree malsatmortanta etiopo, ree kampadejo de afganaj rifuĝintoj, ree mutilita sudanano... kaj ĉiuj ege bezonas la helpon de la blankulo. Nevole, la NRO fortigas la rasismajn kliŝojn kaj akcentas la sukcesojn, la avantaĝojn kaj la kompaton (aman kaj severan) de la okcidenta civilizacio. Ili estas la sekularaj misiistoj de la moderna mondo.
ĈION KALKULANTE — en pli malgranda skalo, sed pli inside-, la kapitalo disponigita al la NRO ludas la saman rolon en la alternativaj politikoj kiel la spekuladaj kapitaloj kiuj eniras kaj eliras el la ekonomioj de la malriĉaj landoj. Komence ĝi diktas la tagordon. Poste ĝi transformas la alfrontiĝon al intertraktado. Ĝi senpolitikigas la rezistadon kaj interferas kun la lokaj popolaj movadoj, kiuj estas tradicie sendependaj. La NRO regas buĝetojn kiuj ebligas al ili dungi lokajn personarojn, kiuj alie estus aktivuloj en la rezist-movadoj, sed kiuj nun povas senti ke ili faras la bonon en tuja kaj kreiva maniero (kaj ĉe tio perlaboras sian vivon). La reala rezistado ne ebligas tian trarektan vojon.
Arundhati ROY.