Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
POST JAPANIO KAJ la novindustriigitaj nordorientaj landoj, Ĉinio travivis, ene de dudek jaroj, kreskodinamikon, kiu tranformis ĝin en ĉefan aganton de la monda ekonomio. Ĝi nun estas fariĝanta la strukturiga poluso de regiona komerco-reto. Ĉi transformiĝo kontraŭdiras la okcidentan etnocentrismon, laŭ kiu kultura determinismo por ĉiam malhelpas “orienton” — ĉu proksiman aŭ malproksiman — atingi modernecon, komprenatan de post la eŭropa industria revolucio, kiel okcidentan apartaĵon. La ŝanĝoamplekso estigas cetere de kelkaj jaroj demandojn kaj maltranvilojn en la “Okcidento” pri eventuala recentriĝo de la monda ekonomio ĉirkaŭ Azio, kaj poste, pri reorganizado de la grandaj internaciaj ekvilibroj.
Ĉi somere New York Times Magazine ja sin demandis, ĉu la 21a jarcento estos“ĉina jarcento”*. Efektive, la ĉina transiro jam ekis, kaj ĝia disvolvovojo tute ne estas ebena. Se nur la kresko-dinamiko pluiras sen sociaj aŭ politikaj gravaj rompoj, Ĉinio nepre fariĝos dum ĉi jarcento unu el la ĉefaj rolantoj en la internacia ekonomia kaj financa sistemo.
Tiu profunda tektona movado fontas el malproksimaj radikoj en la pozicio de Azio en la internacia sistemo antaŭ la nord-suda rompiĝo kaj ekesto de “Triaj Mondoj”*, rompiĝo kaŭzita de la eŭropa industria revolucio kaj koloniigo. Laŭ longdaŭra perspektivo, Ĉinio samkiel Azio entute, estas rekreanta ligojn kun la propra antaŭkolonia historio kaj reakiranta, iom post iom, sian lokon de antaŭ 1800, kiam ĝi estis unu el la kernoj de la monda ekonomio kaj la unua inter gravaj manufakturaj landoj de la planedo. Ĝi tiam troviĝis meze de densa reto de regionaj interŝanĝoj, starigita antaŭ jarcentoj, dum Azio ja estis la ĉefa produktado- kaj profito-zono en la mondo.
En 1776 Adam Smith prie skribis, ke “Ĉinio estas lando multe pli riĉa ol ĉiuj Eŭropaj landoj*”, kion jam de longe sciis la jezuitoj. Pastro Jean-Baptiste du Halde, kies priĉinia enciklopedio influis la favorajn komentojn de Voltaire, skribis en 1735, ke la disfloranta ĉina imperio havas internan komercon nekompareble pli ampleksan ol tiu interne de Eŭropo*.
Cent jarojn poste, ĵus akirinte dominan pozicion, Eŭropo ŝajne remalkovris senmovan Azion, porĉiame enŝlositan en antaŭmoderneco. Germanaj filozofoj, inter kiuj Hegel, imagis Ĉinion kiel fermitan mondon, ciklan, apartan*. Laŭ Ernest Renan, la “ĉina raso” estas “laborista raso (...), kies manlerteco estas mirinda, kaj kiu preskaŭ neniun honorsenton havas.” Li sugestas regi ilin “juste, eltirante el ili (...) ampleksan renton profite al la konkerinta raso.*. Kompreneble tiuj vortoj estis skribitaj dum la triumfanta fazo de koloniado.
Antaŭ 1800 la komercaj fluoj inter ĉinoj, hindoj, japanoj, siamanoj, javanoj kaj araboj estis tre superaj al la intereŭropaj fluoj; la sciencaj kaj teknikaj scioj estis altnivelaj, en multaj sferoj pli ol ĉe eŭropanoj. “El teknologia vidpunkto, [Ĉinio] troviĝis en domina pozicio antaŭ kaj post la eŭropa renesanco”*, emfazas scienchistoriisto Joseph Needham. Tiu frueco estis konfirmita sur la kampoj kiaj fer- kaj ŝtalindustrio, mekanikaj horloĝoj, inĝenierado (pendigitaj pontoj), pafarmiloj kaj ekipaĵoj por profunda fosado.
Ne estas do mirige, ke Azio havis tiam ĉefan lokon en la monda manufaktura ekonomio. Laŭ takso de historiisto Paul Bairoch*, en 1750 la relativa parto de la ĉina manufaktura produktaĵo estis 32,8%, dum tiu de Eŭropo estis 23,2%, tiam iliaj respektivaj enloĝantaroj estis 207 milionoj kaj 130 milionoj da homoj. Kunaj, la procentaĵoj de Hindio kaj Ĉinio sumis 57,3% de la tutmonda manufaktura produktaĵo. Se aldoni al Hindio kaj Ĉinio la parton de sudorientaziaj landoj, Persio kaj Otomana imperio, la parto de tuta Azio (ekskluzive Japanion) estis ĉirkaŭ 70%. Azio aparte dominis pri teksaĵoj (hindaj kaj ĉinaj kotonaĵoj kaj silkaĵoj), sektoro, kiu poste fariĝos la elstara industrio de la eŭropa industria revolucio.
Ankoraŭ laŭ takso de Bairoch, en 1750 la produktiveco de Ĉinio estis pli alta ol la eŭropa averaĝo, se konsideri la respektivajn enloĝantarojn: la pohoma malneta nacia produkto (MNP) estis en Ĉinio 228 $*, kontraŭ 150 ĝis 200 $, laŭ la landoj, en Eŭropo. Enhavanta 66% de la monda loĝantaro, vastampleksa Azio reprezentis en 1750 preskaŭ 80% de la riĉaĵoj produktitaj (MNP) sur la planedo. Kvindek jarojn poste, la pohoma malneta nacia produkto (MNP) de Ĉinio kaj Eŭropo proksimiĝis, dum Anglio kaj Francio estis la nuraj eŭropaj landoj kun industriigo-nivelo (pohoma manufaktura produktaĵo) iomete supera al tiu de Ĉinio.
Resume, “Ĉinio kaj Hindio estis la du plej ‘centraj’ grandaj regionoj en la monda ekonomio” skribas André Gunder Frank; la konkurenciva pozicio de Hindio devenas de ĝia “relativa kaj absoluta produktiveco” en la teksindustria sektoro, kaj de ĝia “dominado de la monda kotonaĵa merkato”; la pozicio de Ĉinio devenas de ĝia “eĉ pli granda produktiveco en la industriaj kaj agrikulturaj sektoroj, en (rivera) transportado kaj komerco*”. Konsiderante la malpli grandajn sed prosperajn ŝtatojn, kian Siamon (nunan Tajlandon), oni rimarkas, ke tiu fenomeno ampleksis multe pli ol la nurajn du aziajn gigantojn. En tiu tutmonda konsidero, Eŭropo kaj Amerikoj ludis “malgravan rolon”* antaŭ 1800, esence fokusitan al la triangula atlantika komerco*.
Tiu faktaro kontraŭdiras la ideon, vaste akceptitan, ke la okcidenta erao komenciĝis en 1500 kun la “malkovro” kaj koloniigo de Ameriko. Vere la fundamenta rompiĝo de la mondo okazis poste, en la 19a jarcento, kiam akceliĝis la industria revolucio kaj koloniiga ekspansio, kaj kiam la eŭropa dominado rezultigis senindustriigon de Azio. Sub tiu vorto oni komprenu la malaperon kvazaŭ tutan en la kazo de Hindio, kaj partan en la kazo de Ĉinio, de iliaj metiistaj manufakturoj dum la 19a jarcento.
Tiu senindustriigo rezultis el duobla mekanismo. Ĝin kaŭzis unue la eŭropa tiam akirita teknika supereco. La maŝinismo ebligis grandan kreskon de produktiveco, kaj sekve sturman kreskon de manufakturoj, kies produktokosto pli kaj pli malkreskis. Due, tiu senindustriigo devenis de la malegalaj interŝanĝ-kondiĉoj perforte truditaj de la koloniantoj: konkurenco de la eŭropaj manufakturoj sur la hinda kaj ĉina merkatoj okazis en “liberkomercisma” kadro, kiu estis ĉio krom libera, ĉar la kolonioj estis devigataj senkompense malfermi siajn limojn al la eŭropaj varoj.
TIAL HINDIO, ESTINTE la unuavica kotonaĵa manufakturanto antaŭ 1800, sufiĉe rapide suferis ruiniĝon de sia teksindustrio. Ĝi poste fariĝis neta eksportanto de kruda kotono kaj fine, ĉe la fino de la 19a jarcento, importis sian kvazaŭ tutan bezonatan kvanton da teksaĵoj. Inter la tragikaj homaj konsekvencoj de la transformiĝo de la lando en eksportanto de krudmaterialoj, oni ne forgesu la malsategojn kaŭzitajn de anstataŭigo de nutroplantoj per kotono*, kaj la ĝeneralan malkreskon de la popola vivnivelo. Ĉinio, al kiu Britio kaj poste Francio per la du opio-militoj (1839-1842 kaj 1856-1858) trudis konsumadon de en Hindio produktita opio (vd. Alain Roux: La opiomilitoj rerakontitaj), estis ja devigata akcepti la malegalajn traktatojn, kaj travivis partan senindustriigon de sia ferindustrio.
El tio rezultas estiĝo de Tria Mondo, kaj la dum la jarcento ĉiam kreskanta diverĝo inter koloniitoj kaj koloniantoj. Dum Ĉinio kaj Hindio reprezentis 53% de la tutmonda manufaktura produktaĵo en 1800, ili en 1900 reprezentis nur 7,9%. Kaj la poenloĝanta malneta nacia produkto (MNP), kiu en Eŭropo kaj Azio estis komence de la 19a jarcento proksimume sama (averaĝe 198 $* en Eŭropo, 188 $ en la landoj triamondiĝontaj), kun do proporcio de 1 kontraŭ 1, evoluis en 1860 al 2 kontraŭ 1 kaj eĉ 3 kontraŭ 1 kaze de Britio (575 $ kontraŭ174 $ en la estontaj triamondaj landoj). Efektive, kiel aperas en tiuj statistikoj, “rimarkindaj kaj hororigaj” — laŭ esprimo de Paul Kennedy* — , la retroiro kompare kun Eŭropo estis ne nur relativa, sed eĉ absoluta: en 1860 la vivnivelo en la koloniataj landoj estis pli malalta ol en 1800, pro la eŭropa ekspansiismo.
Nur Japanio kaj reĝlando Siamo evitis koloniiĝon. Dank’ al Meiji-restaŭrado en 1868 kaj la estigo de forta aŭtoritatema ŝtato, Japanio fariĝis la nura neeŭropa lando, kiu sukcesis industriiĝi kaj moderniĝi dum la 19a jarcento. Tie troviĝas la radikoj de la japana sukceso en la dua duono de la 20a jarcento, spite al la katastrofo de la dua mondmilito. La historia interrompo estas pli longa, sed la suprenira vojirado de Ĉinio tiujn du lastajn jardekojn same radikas en la longa historio de tiu lando. Delonge kutimiĝinta esti la pensanta subjekto de aliies historio, la Okcidento ekde nun devos repripensi sian propran historion ne plu kiel escepton, sed kiel datitan momenton en la universala historio.
Philip S. GOLUB.