Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉiu kiu eĉ nur iomete komprenas kiel funkcias kulturoj scias ke difini kulturon, diri kion ĝi reprezentas por siaj membroj, ĉiam kaŭzas grandan kaj demokratian lukton, eĉ en nedemokratiaj socioj. Endas selekti la fundamentajn aŭtoritatojn, regule konfronti ilin al kritiko, igi ilin debati, elekti ilin denove aŭ eksigi ilin. Endas precizigi, diskuti kaj rediskuti la ideon pri bono kaj malbono, pri aparteno kaj malaparteno (la samo kaj la malsamo) kaj pri hierarĥioj de valoroj, kaj akordiĝi aŭ malakordiĝi, laŭ la kazo.
Krome, ĉiu kulturo difinas siajn malamikojn, tion kio ekzistas preter ĝia spaco kaj minacas ĝin. Por la Helenoj, unuavice por Herodoto, ĉiu kiu ne scipovas la grekan estas aŭtomate barbaro, malestiminda kaj kombatinda Aliulo. En lastatempe aperinta verko, La Spegulo de Herodoto*, la fakulo pri latina kaj helena literaturo François Hartog montras kun granda detalo kiel Herodoto cele kaj zorge entreprenas konstrui la bildon de la barbaro kiel Aliulo, en la kazo de la skitoj eĉ pli ol kaze de la persoj.
La oficiala kulturo estas tiu de la pastroj, de la akademioj kaj de la ŝtato. Ĝi donas difinon de patriotismo, de lojaleco, de limoj kaj de kion mi nomis aparteno. Estas tiu oficiala kulturo kiu parolas nome de la tutaĵo, kiu klopodas esprimi la ĝeneralan volon, la ĝeneralajn ideojn kaj etikon, kiu posedas la oficialan pasintecon, la patrojn kaj la fundamentajn tekstojn, la panteonon de la herooj kaj perfiduloj, kaj kiu purigas tiun pasintecon de kio estas fremda, malsama aŭ nedezirinda. De tie venas la difino de kion eblas aŭ maleblas diri, de la malpermesoj kaj proskriboj* necesaj al ĉiu kulturo celanta aŭtoritaton.
Samgrade veras ke rande de la dominanta kulturo, oficiala aŭ fundamenta, ekzistas disidentaj kaj malsamaj kulturoj, neortodoksaj, malortodoksaj, kiuj enhavas multnombrajn kontraŭ-aŭtoritatajn tendencojn oponantajn la oficialan kulturon. Eblas nomi kontraŭkulturo tiun aron de praktikoj ligitaj al diversaj marĝenuloj — malriĉuloj, enmigrintoj, bohemianoj, timuloj, ribeluloj kaj artistoj. Kritiko al la aŭtoritato kaj atako kontraŭ ĉio oficiala kaj ortodoksa emanas el tiu kontraŭkulturo. La granda nuntempa araba poeto Adonis multe verkis pri la rilato inter ortodokseco kaj malortodokseco en la araba kulturo, kaj li montris ke ekzistas dialektiko kaj konstanta tensio inter ili. Nenian kulturon oni povas kompreni sen iu ajn sento por tiu ĉiam ĉeestanta fonto de kreema provoko, la alfrontado inter neoficialeco kaj oficialeco. Pretervidi tiun agitadon ene de ĉiu kulturo kaj pensi ke ekzistas kompleta homogeno inter kulturo kaj identeco signifas finfine ignori tion kio estas viva kaj fekunda.
En Usono, la debato pri kio estas Ameriko trapasis multnombrajn transformojn kaj eĉ sensaciajn sortoturnojn. Dum mi estis infano, la vakerfilmoj bildigis la amerikajn indianojn kiel malicajn diablojn, detruendaj aŭ obeigendaj. Oni nomis ilin ruĝhaŭtuloj kaj, ĉar ili havis funkcion en la tuto de la kulturo (tio validis por la akademia historio same kiel por la filmoj), ili utilis kiel glorigiloj de la progreso de la blanka civilizacio. Nuntempe tio komplete ŝanĝiĝis. Oni konsideras amerikajn indianojn viktimoj de la progreso de la okcidenta civilizacio en la lando kaj ne plu kiel fiuloj.
Kulturo kaj kontraŭkulturo
Eĉ la statuso de Kristofo Kolombo ŝanĝiĝis. Kaj tiu de la afrikdevenaj usonanoj kaj de la virinoj trapasis eĉ pli sensaciajn sortoturnojn. Toni Morrison rimarkis la obsedon de la klasika usona literaturo pri la aparteno al la blanka raso, kiel tiom elokvente atestas Moby Dick, de Melville, kaj Arthur Gordon Pym, de Poe. Sed, ŝi klarigas, la ĉefaj verkistoj viraj kaj blankaj de la 19a kaj 20a jarcentoj, homoj kiuj donis sian fundamentan verkaron al la usona literaturo kiel ni konas ĝin nun, uzis en siaj verkoj la apartenon al la blanka raso kiel rimedon por flankenlasi, kaŝi, kaj senvidebligi la afrikan ĉeeston ene de nia socio.
Ni pasis de la mondo de Melville kaj Hemingway al tiu de Dubois, Baldwin, Langston Hughes kaj Toni Morrison: la fakto mem, ke la romanoj kaj kritikaj verkoj de Toni Morrison havas nuntempe sensacian sukceson, atestas la amplekson de la ŝanĝo. Kiu estas la vizio de la vera Usono kaj kiu povas pretendi la rajton reprezenti kaj difini ĝin? La demando estas malsimpla kaj profunde interesa, sed ne eblas respondi reduktante la problemon per kelkaj kliŝeoj.
La malgranda verko de Arthur Schlesinger La malunuiĝo de Usono* donas freŝdatan superrigardon pri la malfacilaĵoj aperantaj en la kulturaj bataloj kies celo estas difini civilizacion. Kiel historiisto apartenanta al la dominanta pensmaniero, Schlesinger zorgas, oni povas kompreni tion, pri la fakto ke la grupoj de enmigrintoj ekaperantaj en Usono kontestas la oficialan unuecan version kian grandaj klasikaj historiistoj de tiu lando, kiel Bancroft, Henry Adams kaj, pli freŝdate, Richard Hofstader, kutimas prezenti. Tiuj grupoj volas ke la verkado de la historio ne nur spegulu Usonon planitan kaj estratan de nobeloj kaj grandbienon posedantoj, sed Usonon kie sklavoj, servutuloj, laboristoj kaj malriĉaj enmigrintoj ludis gravan kaj ne ĉiam agnoskitan rolon.
La rakontoj de tiuj homoj, silentigitaj per la grandaj paroladoj el Vaŝingtono, el la novjorkaj investbankoj, el la universitatoj en Novanglujo, kaj el la industriaj riĉeguloj de Middle-West, venis ĝeni la malrapidan progreson kaj la neperturbeblan trankvilecon de la oficiala versio. Ili faras demandojn, rakontas la travivaĵojn de la marĝenigitoj kaj esprimas la postulojn de personoj kiuj vivas ĉe la piedo de la socia skalo — virinoj, azianoj, afro-amerikanoj kaj aliaj seksaj kaj etnaj minoritatoj. Ĉu oni kunsentas aŭ ne kun la elkora krio de Schlesinger, ne eblas forĵeti la tezon kiu trakuras lian libron, laŭ kiu la verkado de historio estas la reĝa vojo por doni sian difinon al lando, kaj la identeco de socio dependas grandparte de la historia interpretado, kampo kie sin alfrontas kontestataj asertoj kaj kontraŭ-asertoj. En tiu lukta situacio troviĝas Usono nuntempe.
Edward W. SAID.
—
Tiu ĉi artikolo estas eltiraĵo el “The Clash of Definitions”, aperinta en “Reflections on Exile and Other Essays”, Harvard University Press, 2000.