Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Se la violentaj ciklonoj kiuj furiozis en septembro en Karibio faris malmultajn viktimojn en Kubo kaj en suda Usono, la mortoj en Haitio kalkuliĝas je centoj. Tio pruvas, ke la “naturaj” katastrofoj havas envere nenion naturan en siaj sekvoj. Fronte al la kataklismoj kiuj anoncas sin, la organizoj pri internacia helpo devos provizi sin je pli efikaj analizoj kaj je pli demokratiaj agadrimedoj.
LA “PLEJ GRANDA DANĜERO por la planedo, substrekas la usona politika analizisto Anatol Lieven, estas praktike ignorata de niaj komunikiloj. Ĝi estas ne nur ne laŭmoda, sed krome ĝi situas tro fore en la tempo. Temas pri la kreskanta manko da akvo en la tuta mondo — pro la superloĝantaro kaj terure senefikaj uzado kaj mastrumado de la akvo-, kaj pri la sekvoj de la varmigo de la planedo por la himalajaj glaciejoj. Se la nunaj tendencoj daŭros, estas praktike certe ke, en kvindek jaroj, la plej granda parto de Pakistano spertos sekecon kompareblan al Saharo. Kaj tiu nova Saharo havos loĝantaron de centoj da milionoj da homoj. Sama situacio estos en norda Hindio”.*
La degelo de la himalajaj glaciejoj, fenomeno verŝajne neinversigebla, estas la sekvo de klimataj ŝanĝiĝoj kiuj devenas rekte de la homa agado dum la lastaj cent jaroj. En la fluo de la dekmil jaroj da moderna homa historio, la homa estaĵo ne vere fariĝis grava faktoro de la natur-evoluo dum tiu mallonga tempospaco.
“Ni jam transformis nian propran planedon, skribas Albert Harrison, de la universitato Kalifornio — Davis. Ni modifis la pejzaĝon de la Tero fosante enormajn minejojn kaj disvolvante la agrikulturon; ni devojigis akvofluejojn per baraĵoj, kluzoj kaj kanaloj; kaj ni provokis mondvastan varmigon de la klimato kaj truojn en la ozon-zono liberigante tunojn da hidrokarbonoj kaj aliajn kemiajn produktojn en la atmosferon.”*
Alivorte, la plej granda risko de la naturo estas la homaro. Tiu tamen konsideras, en sia plej granda plimulto, tiajn katastrofojn kaj urĝosituaciojn periferiaj fenomenoj. Sen konfesi al si ke ili estas, male, reflekso kaj konsekvenco de niaj vivmodoj, de la strukturo de niaj socioj kaj de la distrubuado de niaj resursoj.
Ĉu oni interesiĝas aŭ ne pri la senarbarigo kaj la detruado de la humidaj zonoj, pri la fuĝo el la kamparo aŭ pri la relativa indiferento de la registaro rilate la klimat-varmigon, oni ne povas ignori la akran realon: la damaĝoj kaŭzitaj de la tielnomataj “naturaj” katastrofoj dum la jaroj 1990 estis trioble pli gravaj ol dum la antaŭa jardeko, kaj dekkvinfoje pli ol en la jaroj 1950.
La datenoj kiujn ni disponas rompas la kolon al la mito laŭ kiu la ekonomiaj kaj sociaj sekvoj de la “natur”-katastrofoj limiĝas al la zonoj kie ili okazas. Tiu demando estis en la centro de konferenco pri la temo “Superloĝantaro ĉirkaŭ la Pacifiko” kiu okazis en 2001 en la Stanford-universitato en Kalifornio. Geologoj, fakuloj taskitaj limigi la efekton de la katastrofoj, kaj fakuloj pri urĝa helpo taksis la eblajn efektojn de diversaj naturkatastrofoj, interalie de tertremoj kaj volkanerupcioj, en la regionoj ĉirkaŭ la Pacifiko, de Limo ĝis Tokio kaj Tajpeo pasante tra Los-Anĝeleso, Seatlo kaj Anchorage.* Kiel notis fakulo: “La ligoj konstatitaj inter la okcidenta marbordo de Usono kaj Azio povas ĉiuj sekvigi perturbojn kvazaŭ per eĥo. (...) Seatlo kaj San-Francicko devos prepari sin al eĉ pli gravaj tertremoj ol tiuj kiujn ili jam spertis.”*
Tiel, la tertremo de 1999 en Tajvano kostis ne nur multajn homajn vivojn kaj materiajn havaĵojn, sed ĝi ankaŭ perturbis la ekonomiojn tiom malproksimajn de la epicentro kiel tiuj de San-Joseo en Kalifornio, kie la elektronikaj industrioj devis ĉesi labori, ĉar ili ne plu disponis pri necesaj pecoj normale liverataj de la tajvanaj kompanioj. Tiu tertremo rivelis maltrankviligan dimension (pro tio ke ĝi estis komplete surpriza) de la tutmondigo: la ekonomia vundebleco de la kaliforniaj laboristoj, kiuj estis maldungitaj sekve de evento kiu okazis milojn da kilometroj fore.
Por reveni al la maltrankviliĝo de Anatol Lieven pro la tujaj sekvoj de la glacier-degelo en Himalajo, ne nur temas pri la fakto ke centmilionoj da sudazianoj estas senigotaj je akvo kaj je vivrimedoj. Necesas ankaŭ enkalkuli la efekton kiun la kunagado de klimata varmiĝo, nesufiĉa gardado de akvo kaj la superloĝantaro povos samtempe okazigi aliloke. Eblas ankaŭ anticipi la efekton kiun la migrado de centmilionoj da malesperaj homoj serĉantaj eblecon por supervivi havos por la urbaj zonoj de suda Azio kaj por la sekureco kaj stabileco de la ŝtatoj en tiu regiono. Kaj necesas ankaŭ pripensi la fakton ke tiu multformaj malsekureco kaj malstabileco — vastaj epidemioj, regionaj konfliktoj, amasmigradoj — povas mondskale kreskigi la vundeblecon de la homa vivo.
KATASTROFOJ KAJ URĜO-SITUACIOJ estas do neniakaze monopolo de la tria mondo. La nuna nivelo de malsekureco en la mondo provokita de la 11a de septembro 2003, la tielnomata milito kontraŭ la terorismo kaj la interveno en Irako memorigas al ni ke ni devas ne alkroĉi nin al la ideo de periferia kaj geografie limigita politika aŭ sanitara krizo. Ni estas ĉiuj nevolaj agantoj de mondskala epidemio provokata de homaj agadoj, ĉu sub regado de senkompata privatintereso, de mesia fervoro aŭ de la ideo de ekonomia supervivado.
Neniu el tiuj tendencoj estas neevitebla; sed, por kontraŭagi ilin, urĝas ŝanĝi nian manieron konsideri la katastrofojn kaj urĝo-situaciojn, iliajn kaŭzojn, la lokojn kiujn ili tuŝas kaj iliajn sekvojn. La estonto, en multaj rilatoj, jam okazas. Martin Rees, ĉe la universitato de Kambriĝo, deklaras sin certa ke, “de nun ĝis 2020, kazo de bio-eraro aŭ de bio-teroro estos kaŭzinta milionon da mortoj”*. Same, profesoro Thomas Homer-Dixon taksas ke la homa specio jam kreis la kondiĉojn por planedvastaj katastrofoj. Li profetas “la samtempe mondvastan fiaskon de la sociaj, ekonomiaj kaj biofizikaj sistemoj, sekvo de diversaj, sed interagantaj tensioj”.*
Tamen, la strukturoj taskitaj anticipi rimedojn por ĉirkaŭbari, preventi aŭ almenaŭ prepari la respondon al la kreskanta vundeblo de la homa vivo ŝajnas nekapablaj fari tion. Ĉu registaraj, neregistaraj aŭ interregistaraj, la organizoj de internacia helpo restas en la marĉo de tiuj ideoj kaj procedoj kiuj respondas al la instinkto de institucia supervivado kaj la rutino.
Dirante tion, oni devas konscii pri la problemoj kiujn alfrontas ĉia organizo kiu provas anticipi — ĉu temas pri registaro, internacia organizo aŭ eminenta grupo de fakuloj. En 1937, en Usono, la nacia akademio de sciencoj faris esploraĵon pri antaŭvideblo de teknologiaj malkovroj. “Ĝia raporto, notas profesoro Rees, estas utila legado por la antaŭviduloj de hodiaŭ. Ĝi enhavis kelkajn sagacajn taksadojn pri agrikulturo, brulaĵoj kaj sinteza kaŭĉuko. Sed plej mirigas tio kion ĝi ne antaŭvidis. Nek atomenergion, nek antibiotikon, (...) nek reakciaviadilojn nek raketojn nek spacesploradon, nek komputilojn; eĉ ne transistorojn. La komitato ne sukcesis antaŭvidi la teknologiojn kiuj fakte dominis la duan duonon de la 20a jarcento. Kaj eĉ malpli la politikajn kaj sociajn transformiĝojn kiuj okazis en tiu periodo.”*
Tamen, por la helporganizoj temas ne tiom pri antaŭvidi ol havi la kapablon observi, analizi kaj adaptiĝi al monda medio kies trajtoj estas komplekseco kaj rapidaj ŝanĝegoj. La esplorado de la nuno kaj la prospektivo postulas altajn nivelojn de integrita ekspertizo, efika mastrumado de la informo kaj interfakan analizon. Ĝi postulas ankaŭ ke oni nepre raportu pri sia agado, unuavice direkte al la homoj frapitaj de katastrofoj. Nenia organizo, eĉ la plej preparita, povas vere plenumi sola la mastrumadon de la krizoj. La partopreno de la loĝantaroj rekte aŭ malrekte tuŝitaj en la ellaborado de la respondo estas nepra, se tiu volas pretendi legitimecon kaj efikecon.*
La defioj, kiuj anonciĝas, postulas krome organizojn kapablajn adaptiĝi kaj por tio investi tempon kaj energion por kompreni la grandajn tendencojn kaj ties sekvojn. Ili devas havi la kuraĝon analizi sin mem, rekte rigardi siajn malfortaĵojn kiam temas pri raportado, kaj partnerece kunlabori kun aliaj. Ili devas esti strukturitaj por integri larĝan gamon da kompetentoj adaptitaj al pluraj “lingvoj”: al tiuj de la sciencisto, de la politika strategiisto, de la planisto, de la etikogardulo kaj de la decidisto. Antaŭ ĉio, tiuj organizoj — kiujn eblas nomi “adaptiĝemaj” — devas turniĝi al la ekstero kaj al la kompreno de ilia medio, kaj ne kontentiĝi per memreferencaj praktikoj.
Malfeliĉe, la nuna “helpa komunumo” ne plenumas tiujn kriteriojn. La vasta plimulto de la organizoj estas fundamente reagaj, nekapablaj disvolvi strategiojn kiuj ebligas anticipi — kaj agi — fronte al krizoj kies minaco proksimiĝas. Tiel oni devis atendi la komencon de la 1990aj jaroj por ke la helporganizoj komencu cerbumi pri la sekvoj de la disfalo de ŝtatoj. Oni malfrue rekonis kion oni nomas la “kompleksaj urĝosituacioj”. Serioj da grandskalaj krizoj estis tamen klare neeviteblaj pro la nekapablo aŭ rifuzo de la ŝtatoj protekti siajn civitanojn kaj certigi ilian bonfarton. Perdo de ekzistorimedoj, neregata perforto kaj disfalo de infrastrukturoj antaŭsignis dislokiĝon de loĝantaroj, malsategojn kaj epidemiojn. Ja ne mankis antaŭsignoj ekde la jaroj 1970 (en orienta Pakistano, ekzemple) aŭ ilia pli kaj pli evidenta apero en la jaroj 1980 (kiel en Sudano). Sed nur kiam jam ne eblis klarigi la multspecajn krizojn — precipe en eksa Jugoslavio — en la klasika lingvaĵo de la helporganizoj, nur tiam desegniĝis nova perspektivo.
TIUJ SAMAJ ORGANISMOJ tamen daŭrigas dispartigon inter la tielnomataj “naturaj” katastrofoj kaj la “nenaturaj urĝosituacioj”, spite al la evidenta interagado inter ambaŭ. Ili daŭre ne vidas, en la kazo de la sekeco ekzemple, la sekvojn kiujn la malfortiĝo de la ekzistorimedoj povas havi por la politika stabileco de la tuŝitaj socioj. La ĉiam pli densaj ligoj inter naturkatastrofoj kaj politikaj urĝosituacioj ŝajnas daŭre esti nekapteblaj por la mekanismoj de krizomastrumado, kaj tre ofte eĉ por iliaj analizofakuloj.
Alian parolantan ekzemplon prezentas la rilato inter la minacataj komunumoj kaj la helporganizoj. Ĉu la pragmatismo postulas ke la fakuloj — pro sia formiteco aŭ pro siaj teknikaj kompetentoj — decidu pri la disponoj kiujn ili konsideras en la intereso de la loĝantaroj? Ĉu la helpfilozofio difinu sin laŭ unusola aganto, la bonintenca intervenanto?*
De dek jaroj oni cerbumas sine de la helpsektoro pri la malegalaj rilatoj kun la tuŝitaj loĝantaroj.* Oni efektive konscias pri la povo kiun la helpagantoj havas super la vivo de homoj kaj komunumoj tuŝitaj de krizoj, kaj pri la misuzoj kiujn tiu povo povas okazigi. La fakto, ke certaj organizoj esploras pri mekanismoj por devontigi sin fari raportojn pri sia agado, estas kuraĝiga kaj pruvas ke ili havas kritikan rilaton al sia propraj praktikoj. Tiuj etikaj klopodoj tamen apenaŭ trovas eĥon en la pensado kaj kurantaj praktikoj de la sektoro. Kaj la politikaj kaj sekurecaj problemoj kiuj aktuale stariĝas en Afganio kaj Irako kontribuas al marĝenigo de tiaj klopodoj.
Tiu nekapablo anticipi la kaŭzojn de la krizoj kaj koncepti strategian vizion klarigeblas per pluraj kialoj.
Unue, la organiza kulturo de granda parto de la helpkomunumo konsistas en respondo kiom eble plej rapida al la plej akra problemo — tio estas la ofte menciita komparo kun la agado de fajrobrigado.
La konkurenc-klimato, en kiu agas la neregistaraj organizoj kaj la agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, liveras plian klarigon. Kvar lastatempaj esploraĵoj venas sendepende al similaj konkludoj: la financa manao, kiun prezentas la internacia helpo, kaŭzis iom malkonvenan alkuron al la resursoj de la donantoj, ofte malprofite al la bezonoj de la loĝantaroj tuŝitaj de katastrofoj aŭ urĝosituacioj kaj al la moralo de tiuj organizoj.*
Tiuj estas ofte gvidataj de la prioritatoj de siaj donantoj, kiuj atribuas la fondusojn favore al siaj naciaj interesoj.* Kaj neniu institucia mekanismo estas planita por kontraŭpezi tiun influon per kuraĝigo de tiuj organizoj kiuj disvolvas kapablecojn de strategia pensado kaj de prospektivo.
Tiu fakta stato de la aferoj fortigas la pli ol evidentan tendencon de la help-agentejoj pensi la katastrofojn kaj la urĝosituaciojn kontraŭlogikaj fenomenoj neantaŭvideblaj. Organizoj kaj donantoj malemas investi en aktivecojn konsideratajn “spekulecaj” kaj “teoriaj”. Tiu ideo, ke neeblas antaŭvidi, liveras al ĉiuj implikitaj agantoj senkulpigon por ne disvolvi kapablecojn de strategia anticipado.
Nekapablaj regi sian propran tagordon, tiuj organizoj, kiuj devus esti en la unua vico de prevento, preparado kaj interveno fronte al urĝosituacioj, ne tre emas elmeti sin al riskoj. Ĉar alie ili devus, interalie, pledi, substreki la kaŭzojn de kreskanta homa fragileco, kaj preskribi aŭdacajn disponojn. Riskante malamikigi al si la donantojn kiuj certigas ilian vivon.
Por ke nia planedo vivu plu, ni devos, se kredi s-ron Jean-François Rischard, vicprezidanto pri Eŭropo de la Monda Banko, solvi dudek problemojn. La listo trakuras nutrajn riskojn (kiel tiujn provokitajn de la varmigo de la planedo) ĝis la temo de internaciaj reguladoj (kiel en bioteknologio). Sed ne estas piloto en la aviadilo. La maniero, en kiu la problemoj estas traktataj, ne respondas al la necesoj.* La obstino de la usona registaro enterigi la dosieron de la klimatoŝanĝoj kaj neŭtraligi la internaciajn traktatojn destinitajn limigi la varmigon de la planedo, kun la kompliceco de iuj aliaj regnoj, estas afliktega ekzemplo por tio.*
Agnès CALLAMARD kaj Randolph KENT.