Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
INTER 1839 KAJ 1860 Britio, unue sola (unua opiomilito, 1839-1842), poste aliancita kun Francio (dua opiomilito, 1858-1860) perforte trudis al Ĉinio de la dinastio Qing (manĉura)* malfermiĝon al la internacia komerco. En 1839 la Mez-Imperio estis fermita, escepte de mallarĝaj komercejoj en Kantono, kie precipe britaj eksterlandaj negocistoj komercrilatis nur kun la ĉina korporacio de komercistoj.
Britio, kiun draste ŝanĝis la industria revolucio, vane provis malfermi la pordon. Britio aĉetis grandajn kvantojn da teo (12.700 tunojn en 1720, 360.000 tunojn en 1830), kiun nur Ĉinio tiam produktis. Sed komence de la 1820aj jaroj, la komerca bilanco inversiĝis malfavore al Ĉinio, pro la amasa importado de opio, kontraŭleĝe enkondukita de britaj kaj usonaj komercistoj*. La liberala Britio de Lordo Henry Palmerston ja firme volis ekhavi pretekston por tute malfermi la landon, ne nur al la drogaĵoj, sed ankaŭ al la kotonaĵoj de Lancashire kaj al la ladaĵoj de Birminghamo. Detruo fare de la vicreĝo Lin Zexu de opiokestoj apartenantaj al britaj negocistoj de Kantono, liveris en junio 1839 la atenditan pretekston por ekmiliti.
En 1860, kiam subskribiĝis la Pekina traktato, kiu sekvis longan vicon da aliaj traktatoj kvalifikitaj de la ĉinoj “neegalrajtaj traktatoj”, dek-unu havenoj, inter kiuj Kantono, Ŝanghajo, Hankou kaj Tjanĝino malfermiĝis por komerco; doganaj impostoj estis limigitaj je 5%. Okcidentanoj rajtis vojaĝi enlande kaj akiri bienojn kun maksimume 2,5% -imposto. En ĉi tiuj malfermitaj havenoj, alinomataj “traktato-havenoj”, la eksterlandanoj, ĝuante eksterteritoriecon, ekdisvolvis “koncesiojn”. Tutaj kvartaloj tiel troviĝis ekster la ĉina aŭtoritato. Plurfoje malpermesita ekde 1796, opiokomerco povis nun libere disvolviĝi: de 30.000 (kontrabandaj) drogkestoj en 1838, ĝia amplekso kreskis ĝis 68.000 kestoj en 1850 kaj 96.000 en 1873*.
Ĉiuj fremdaj potencoŝtatoj jam havis konstantajn diplomatiajn misiojn en Pekino. Britio koloniigis la insulon Hong-Kongo, dum Rusio akiris, per diplomatia vojo, pli ol milionon da kvadratkilometroj, de la norda flanko de rivero Amuro ĝis la orienta bordo de Usurio.
LA LANDON KROME TRASKUIS PLURAJ RIBELOMOVADOJ, foje secesiaj (islamaj popoloj Hui, turkaj); foje la Tajping-movado eĉ sukcesis fondi konkurencan dinastion, kiu loke regis dum dek jaroj. La ribeloj estis ofte incitataj de sekretaj societoj, kiel ekzemple la Triado, kiuj riĉiĝis per opiokontrabando. En tiu kunteksto, la ĉinaj regantoj havis tri ĉefajn zorgojn: la unua estis restarigi internan ordon. La dua estis geopolitika: subtaksata estis la danĝero de la barbaro-atako (t.e. atako de la okcidentanoj) sur la sudaj marbordoj, dum la ribelo de okcidenta Ĉinio, subtenata de la proksima caro-imperio, estis taksata plej granda danĝero. La tria zorgo estis ekonomia: la grava monelfluo rezultanta el la opio-kontrabando. Krom malriĉiĝo de la lando, ĝi ankaŭ estigis gravan socian streĉiĝon: la popolaj klasoj estis pagataj per kupraj moneroj (sapekoj), kiuj senvaloriĝis kompare kun arĝento, uzata por impostkalkulo.
Post venko kontraŭ angla bataliono, disvastiĝas la opinio, ke eblas rezisti, ke la Qing-dinastio perdis la ĉielan mandaton kaj ke necesas ĝin faligi. La kroma humiliĝo en 1860 pro la ekregado de la ĉefurbo kaj disrabado de la somera palaco (vd Viktoro Hugo kaj la prirabo de la somerpalaco — Viktoro Hugo: Letero al kapitano Butler) fare de la barbaroj, ankoraŭ pli intensigis la malakcepton de regantoj, kiuj ne kapablas defendi la propran landon.
Laŭ iuj historiistoj la krizo de opiomilitoj enkadriĝas en pli vasta interna krizo estiĝinta de 1750, kun la demografia premo, kresko de senlaboreco inter kleruloj, la ribeloj de la naciaj minoritatoj kaj la malpopulareco de koruptita reĝimo, kies fremda deveno estis denuncata. Fakte la reformoj elprovitaj ekde 1860, enkadre de Yangwu-movado (yangwu=“la aĵoj devenantaj de eksterlando”) por modernigi la landon, alprenante la fremdan teknologion sen ŝanĝi iom ajn la reĝimon, estis nepre malsukcesontaj: la problemo ne konsistis nur el la ĉina “malfruiĝo” rilate teknologion kaj armilojn. Tiu malfruiĝo cetere aperis vere nur fine de la jarcento, kiam la ĉinaj armeoj ekipitaj de la okcidentanoj, estis venkitaj de la longe malestimata Japanio (1895). Tiam la malvenkoj de la opiomilitoj fariĝis plene signifoplenaj. Rezultiĝis el tio la porrespublika revolucio de 1911, kaj tre forta nacia sento, kies manifestiĝojn oni eĉ hodiaŭ povas vidi (vd la artikolon de Claude Leblanc: Inter Pekino kaj Tokio, ombro de naciismoj).