Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Turkio

PRI LA EVENTUALA ALIĜO — dekduon da jaroj poste — de Turkio al la Eŭropa Unio okazas debato mankanta fajnecon kaj permesanta multajn delirojn. Sur fono de la “kolizio de la civilizacioj” ĝi atestas pri la nunaj identec-angoroj de la okcidentaj socioj fronte al islamo. Ĝi rivelas fine la islamofobion kiu hantas preskaŭ ĉiujn politikajn familiojn.

Vetante pri instinkta reĵeto de granda regno kun islama plimulto, iuj, por rifuzi ĝian aliĝon, antaŭenmetas “teknikajn” argumentojn. Kaj faras, ekzemple, geografion definitiva kriterio por ekskludo. Ĉar la turka teritorio plejparte situas en Malgrandazio, oni ne rajtas, laŭ ili, konsideri tiun kandidatecon. Sed tiu argumento tute ne validas. Ĉu Franca Gujano, situanta en Ameriko, aŭ Reunio, meze de la Hinda Oceano, ne estas parto de Eŭropa Unio? Ĉu eblas ignori ke la egea marbordo de Turkio, kie situas la antikva Trojo, estas la orienta flanko de Helenio, lulilo de la eŭropa civilizacio? Oni demandas sin kiaj “teknikaj” argumentoj estos morgaŭ uzataj por bremsi la aliĝon de du aliaj regnoj kun islama plimulto — Bosnion kaj Albanion-, kies geografia aparteno al Eŭropo ne estas kontestebla.

Aliaj elvokas historion. Eŭropa komisaro, s-ro Frits Bolkestein, iris ĝis deklari ke, se Turkio estus allasota al la Unio, “la liberigo de Vieno [sieĝata de la turkoj] en la jaro 1683 estus vana”* Dum tiu sieĝo, la vienanoj, famaj pro sia bonega bakarto, devis porciumi la farunon kaj fari panetojn al kiuj ili donis la formon de la emblemo de la otomanoj: la lunarko. Jen la deveno de la lunarka bulko, tiu fajnbakaĵo kiun multaj kredas tipe franca...

* Financial Times, 8a de septembro 2004.

Posteulo de la bizanca imperio, la otomana imperio efektive ambiciis domini la Mediteraneon kaj Eŭropon (projekto plurfoje rompita, ĉefe ĉe Lepanto*, en 1571). Tiu ambicio ne faras Turkion iu “anti-Eŭropo”. Ankaŭ aliaj regnoj — Hispanio, Francio, Germanio — karesis la projekton submeti la Malnovan Kontinenton al sia potenco. Kaj neniu kontestas ilian eŭropecon. Kiel la centraj imperioj — ĉiuj malaperintaj — kaj la koloniaj imperioj — ĉiuj dismembriĝintaj-, la malnova otomana imperio retroviĝis, sojle de la 20a jarcento, elĉerpita de ekscesaj militoj (oni nomis ĝin tiam la malsanulo de Eŭropo). Perdinte siajn posedaĵojn en Balkanio kaj en la araba mondo, la nova Turkio fondita de Kemal Atatürk difinis sin decide eŭropa.

* Lepanto estas la nomo donita de la venecianoj al la greka urbo kaj haveno Naŭpakto (nuntempe 11.000 loĝantoj) ĉe la Korinta Golfo. -vl

Neniu alia lando iam konsentis oferi tiom da fundamentaj trajtoj de sia kulturo por certigi sian eŭropan identecon. La moderna Turkio iris ĝis forlasi sian tradician skribsistemon (araban) por adopti la latinajn literojn; ĝiaj loĝantoj devis rezigni siajn tradiciajn vestaĵojn por vesti sin okcidente; kaj, nome de oficiala laikeco inspirita de la franca leĝo de 1905, la islamo ĉesis esti ŝtatreligio.

Dum la tuta pasinta jarcento, Turkio ne ĉesis solidigi sian eŭropan karakteron. Komence de la jaroj 1950, ĝi aliĝis al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), poste al la Eŭropa Konsilio. Ekde 1963, la franca prezidanto de Gaulle kaj la germana ĉefministro Adenauer rekonis ĝian alvokitecon aliĝi al la Eŭropa Komunumo. Traktato pri dogana unio estis subskribita en 1995. Post kiam la Eŭropa Konsilio de Helsinko en 1999, kaj tiu de Kopenhago en 2002, asertis ke ĝi povas esti aliĝkandidato*, Ankaro entreprenis specon de “trankvila revolucio” por plenumi la necesajn kriteriojn.

* Estis proponita kalendaro: 2006 por komenco de intertraktadoj, 2015 por ties fino.

La lando antaŭeniras sur la vojo de demokratiaj reformoj: la juĝejoj de ŝtatsekureco estas malaperontaj, la mortpuno estas abolita, la mildigaj cirkonstancoj por “honorkrimoj” kontraŭ virinoj estis nuligitaj, la projekto krimigi adulton estas forlasita. En la regionoj de Kurdistano la esceptostato estis ĉesigita, la instruado de la kurda lingvo estas de nun permesata, stariĝis kurdlingva televidĉeno, kvar eksdeputitoj malliberigitaj pro sia agado favore al la kurdaj postuloj estas liberigitaj.

LONGA VOJO RESTAS ankoraŭ irenda rilate la respekton de la publikaj liberecoj kaj de la fundamentaj rajtoj. Necesas ankaŭ ke Ankaro rekonu la genocidon faritan al la armenoj en 1915. Kaj amnistio favore al la batalintoj de la Partio de Laboristoj de Kurdistano (PKK) devos ebligi la liberigon de pli ol tri mil aktivuloj aktuale en prizono.

Sed la perspektivo de aliĝo al la Unio havas jam la precipan efekton fortigi la demokratiiĝon de Turkio, ĝian laikiĝon kaj la defendon de la homrajtoj. Por la grandaj landoj de orienta Mediteraneo, minacataj de perforto kaj de obskurismaj fluoj, tiu aliĝo konstituos konkretan mesaĝon de espero, de paco, de prospero kaj de demokratio.

Ignacio RAMONET.