Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La devojiĝo de la diskuto pri rasismo kaj antisemitismo, kiun analizas tiu ĉi artikolo ĉe unuopa kazo en Francio, okazas simile ankaŭ aliloke en Eŭropo kaj en la cetera mondo.
JEN ABOMENINDA MODO: la mediataj intelektuloj kredas sin permesataj juĝi pri temoj pri kiuj ili scias nenion, aŭ preskaŭ. Jean-Christophe Rufin, konata pli rigora kaj pli trafa*, havas la meriton rekoni tion: li “sciis malmulte” pri antisemitismo kaj rasismo*. Kaj tamen li akceptis prepari raporton pri tiu temo por la ministrejo pri internaj aferoj*.
Post tio ne estas mirige se lia malkompetento evidentas ĉe legado de tiu raporto. Certe, la aŭtoro uzis en sia nomo serion da analizoj kaj proponoj de la Nacia Konsulta Komisiono pri Homrajtoj (CNCDH) kaj de la asocioj engaĝitaj en la lukto kontraŭ tiu plago. Troviĝas do, inter la formulitaj ideoj, certa nombro da pozitivaj proponoj: precipe, en la parto dediĉita al rasismo, la novigaĵoj koncerne la konigon kaj listigon de rasismaj agoj, la departementajn ĉelojn de luktado, la diversigo de la rekrutado de policanoj, la starigon de interreta observejo pri rasismo kaj antisemitismo, la malfermon de vico de ekonomia enmigrado alia ol la OFPRA*, ktp.
Sed, apud tiuj pozitivaj elementoj, la raporto Rufin entenas — krom senfundajn antaŭjuĝojn* — du gravajn kaj danĝerajn erarojn. La unua konsistas en radikala disigo de la antisemitismo disde aliaj formoj de rasismo, kio kontraŭdiras ĉiujn atingojn de la esplorado:
Simpla legado de la statistikoj de rasismaj perfortoj dum jaroj sufiĉas por konvinkiĝi pri tio: la kontraŭjudaj kaj kontraŭarabaj agoj, ekzemple, progresas kaj regresas simultane, tiel atestante, trans la specifecoj, pri ĝenerala rasisma fenomeno; tiu fenomeno havis — ĝuste kun la kontraŭjudaj kaj kontraŭarabaj profanadoj, atakoj kaj agresoj — konsiderindan kreskopinton en 2002 kaj — post malkresko en 2003 — en 2004. Se la unuaj aperas pli multnombraj en la oficialaj listigoj, Haïm Musikant, la ĝenerala sekretario de la Reprezenta Konsilio de la Judaj Institucioj en Francio (CRIF) prave substrekis: “Ĉar la plendoj estas pli bone konsiderataj ol antaŭe, ĉar la polico estas pli mobilizita por trovi la agresintojn, kaj la justico por kondamni ilin, la [judaj] viktimoj de agresoj malpli hezitas plendi.” Tio ankoraŭ ne veras, tute male, por la viktimaj araboj, nigruloj, kaj, despli grave, ciganoj; la hierarkiado de la rasismoj implicite sugestata de la raporto neglektas ankaŭ la evoluon substrekitan de la CNCDH en ties lastaj raportoj*: se la kontraŭjudaj kaj kontraŭarabaj perfortoj estas la faro de grupetoj, la unuaj ne apogas sin sur amasa antisemita opinitendenco, dum la duaj ĝuas rapidan evoluon de antiaraba rasismo kaj de islamofobio. La termino “islamo”, montras al ni ekzemple la raporto 2004 de la CNCDH, estas vidata kiel “pozitiva” de 23% de la enketitoj kaj “negativa” de 66% da ili — pri la “kristanismo”, la ciferoj estas respektive 52% kaj 13%, kaj por la judismo 30% kaj 20%* ... tiu aserto de rasismo iel “supera” al la aliaj estas — ĉu necesas tion substreki? — kontraŭproduktiva. Ĉar ĝi povas evidente nur fortigi la antisemitismon: kiom da fojoj, en la antaŭurbaj debatoj*, ni aŭdas junulojn — idojn de enmigrintoj — plendi ke la kontraŭjudaj agresoj vekas protestojn de la tuta politika kaj mediata klaso, kiu hezitas mobiliziĝi kiam la viktimoj estas araboj, islamanoj aŭ nigruloj? Plej strangas ke Jean-Christophe Rufin konscias tion, ĉar, en la dua parto de sia raporto, li skribas: “La impreso ĉe multaj anoj de komunumoj kiuj ankaŭ spertas agresojn estas ke la atento por ili ne sufiĉas.”
Por pravigi siajn tezojn, Jean-Christophe Rufin elvokas la instruojn de la historio. La junaj francoj devas evidente lerni (kaj ili jam faras tion) kio estis la ekstermado de la judoj fare de nazioj, kun aktiva kunlaboro de la franca ŝtato, senprecedenca genocido en la longa ĉeno de amasaj masakroj. Ili devas ankaŭ koni (kio ne sufiĉe okazas) la kolonian historion de Francio, markitan de sangaj militoj. Kurioze, Rufin citas, sed kontraŭsence, artikolon de Le Monde diplomatique*, kiu raportis enketon faritan en la akademio de Versajlo: tiu montris ke la instruado de [la historio de] la juda genocido faris kelkfoje problemon (en tre malmultaj okazoj) precipe kiam la alĝeria milito estis forgesita kaj kiam oni tiukaze spertis specon de “konkurenco” de la viktimoj...
La dua grava eraro de la raporto Rufin konsistas en kunigo de antisemitismo, “radikala anticionismo” kaj kritiko al la israela registaro, por meti sur la benkon de la akuzitoj “la alimondisman kaj verdan ekstrem-maldekstron”. Tiu analizo havas apenaŭ rilaton kun la faktoj: la referenco mem al cionismo estas diskutebla. La movado kreita de Theodor Herzl en 1897 efektive celis la starigon de juda ŝtato. Nu, ekde la 14a de majo 1948, Israelo ekzistas. Do, ne temas plu pri cionismo, sed pri ŝtato, kies interna kaj ekstera politiko estas analizebla kiel tiu de ĉiuj ŝtatoj. Des pli ke neniu politika forto, en Francio, pridiskutas ĝian ekziston. Esplorinda — kaj pasia — esplortemo por la historiisto, la cionismaj movado kaj ideologio estas malpli utilaj por deĉifri la politikon de la generalo Ariel Ŝaron ol la analizo de la israelaj ekonomio, socio kaj institucioj en siaj kontraŭdiroj; krome, krei novan koncepton ne sufiĉas por bildigi la realecon kiun ĝi pretendas esprimi. La “radikalan anticionismon”, inventitan por la bezonoj de tiu raporto, neniu konfesas en Francio. Manpleno da neistoj kaj kelkaj integrismaj islamaj grupoj ne konstituas fluon de politika opinio. Koncerne la agreson kontraŭ junaj portantoj de la jud-rita ĉapeto dum manifestacio kontraŭ la Irak-milito, la flagrubandojn kun la Davida stelo samnivela kun la svastiko aŭ la disvastigon de antisemitaj tekstoj de la israela verkisto Israël Ŝamir, tiuj estas faktoj prave kondamnitaj de la tuta pacisma movado; la plej malbona venas poste: en tiun kategorion de “radikala anticionismo”, Jean-Christophe Rufin metas, per samcentraj cirkloj, ĉiujn kritikantojn de la politiko de la israela registaro, kvazaŭ ili per tio esprimiĝus por forigo de la ŝtato Israelo. La grandega plimulto da ili — inter kiuj, kompreneble, Le Monde diplomatique — konsideras, male, la rajton de Israelo je ekzisto kaj je sekureco unu el la nepraj kondiĉoj de justa kaj daŭrema paco en Proksim-Oriento. Tiu semantika ŝovo estas do samtempe absurda kaj skandala. Ĉu kritiki la genocidecan militon de Vladimir Putin en Ĉeĉenio signifas celi la malaperon de Rusio? Akuzi la internacian agadon de George W. Bush, ĉu tio signifas rekomendi la malfondon de Usono? Ĉu kondamni la ĵusan puĉon de la franca prezidanto en Polinezio signifas voli neniigi Francion? Necesus, male, ke Rufin klarigu kial, laŭ li, Israelo estas la sola regno en la mondo kiu povas de jardekoj senpune ofendmoki la rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj.
Tiu politik-lingva provo estas cetere tute vana. Ĉar Jean-Christophe Rufin, citante la analizojn de la CNCDH, klarigas pri la farantoj de antisemitaj agoj: “La plej granda parto da ili ne apartenas al la ekstremdekstro nek al la konataj deliktuloj de malfacilaj kvartaloj.” Kaj li aldonas: “Inter la junaj arestitoj el problemkvartaloj, nur relative malmultaj estas magrebdevenaj. Multaj aliaj devenas de landoj sen ligo kun la israela-palestina demando, pro kio estas jam malpli “nature” identigi ilin eventuale kun la palestina afero.”
Tamen, Jean-Christophe Rufin skizofrene proponas al la parlamento fari novan leĝon por “puni tiujn kiuj senfunde esprimas kontraŭ grupoj, institucioj aŭ ŝtatoj akuzojn de rasismo kaj uzas pri ili nepravigeblajn komparojn kun apartismo aŭ naziismo.”
Nomi la israelan politkon nazia havas evidente nenian sencon: kiom ajn neeltenebas la sorto de la palestina loĝantaro, precipe de kvar jaroj, ĝi havas nenion komunan kun tiu de la judaj, ciganaj kaj slavaj viktimoj de la nazia genocido. La referenco de apartismo havas pli da argumentoj, se temas pri Cisjordanio kaj la strio de Gazao, kie la 250.000 judaj kolonianoj ĝuas rajtojn rifuzatajn al 3,5 milionoj da palestinanoj, inkluzive de voĉdonrajto — sed, kiel montris artikolo de Leila Farsakh*, la sistemo de okupacio malsamas en pluraj punktoj de la apartismo praktikata iam en Sud-Afriko.
Sed la vera demando estas alia: Ĉu Jean-Christophe Rufin pensas vere ke tiajn debatojn devas decidi la justico? Estas ja paradokse ke la aŭtoro de La imperio kaj la novaj barbaroj fariĝas heroldo de opini-deliktigo.
Dominique VIDAL. Dominique.Vidal@Monde-diplomatique.fr