Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En la komenco estis “Titid”, la pastro de la ladurbaĉoj, la voĉo de la senvoĉuloj. Tiutempe, elde la preĝejo Don Bosco en Portoprinco, la estonta prezidanto Jean-Bertrand Aristide, reprezentas la esperon de popolo turmentata, de 1957 ĝis 1986, de la Duvaliera diktaturo. Sen surprizo, tiu popolo kaj ĝia movado Lavalas (La lavango) kondukas la pastron de la malriĉuloj al la potenco en 1990, dum la unua libera voĉdonado de la lando. Ĉu tiam oni montriĝis tro entuziasma? “Ni ne havis tempon konsideri la personecon de la individuo, konfesas iu el tiuj kiuj unue akompanis lin sed poste iom distanciĝis (sed kiu ne faras tion hodiaŭ?), ne havis la tempon por kompreni kiel li povis transiri de profeteca diskurso, en kiu li akuzis la malbonon, al praktikado de la potenco.”
Sed kian potencon? Kiam li enposteniĝis, s-ro Aristide ne tenis la historion en siaj manoj. Vaŝingtono invadis Grenadon en 1984 kaj estis surgenuigonta la sandinistojn en Nikaragvo. Sub la aproba okulo de George Bush patro kaj helpe de la CIA, la generalo Raoul Cédras ne atendis pli ol sep monatojn por renversi la haitian ŝtatestron. Ekde la 29a de septembro 1991, en bone organizita ĥaoso, oni marŝis sur la “lavalasajn” kadavrojn. Necesis atendi la 19an de septembro 1994 por ke la usona prezidanto William Clinton, kun aprobo de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, sendu 20.000 soldatojn por restarigi la laŭleĝan potencon kaj (ĉefe) por ĉesigi la fluon de boate fuĝantoj ĉe la usonaj marbordoj.*
Tamen, se la antaŭa tempo revenis, tio ne okazis kiel imagite. “Por li valoris nur la povo tra potenco kaj mono”, aŭdeblis post la 29a de februaro 2004 kaj denova forpelo de la prezidanto — reelektita la 20an de novembro 2000 por dua mandato. Sekvas la listo de fiaĵoj de la iama “pastreto”, kulpigata respondeca — aŭ komplica — pri ĉiuj krimoj de Haitio, de la drogokomerco kaj la murdo al opoziciuloj ĝis la ĉiutagaj bagateloj. Ĉu estas vere tiu al kiu, la 8an de januaro 1997 ankoraŭ, la Unesko aljuĝis la Premion 1996 de la edukado al homrajtoj, aŭ ĉu temas pri iu el tiuj manovroj de diabligo realigataj ekde kiam popola gvidanto — kiel s-ro Hugo Chávez en Venezuelo — komencas malordigi, en la postkorto de Usono, la establitan malordon?
En tiu ĝena historio, la tri ekzilaj jaroj de la prezidinto, certe lia malespero, tutcerte lia frustriĝo, ludas gravan rolon. “Li foriris Aristide, li revenis “Harry Stide””, abrupte resumas s-rino Anna Jean Charles, aktivulino de la sindikato Batay Ouvrié (vd Sklavkomercistoj de la ducentjariĝo). Fakte, en Vaŝingtono kie li strikte ligiĝas kun la demokrata partio (kaj aparte kun la Congressional Black Caucus), la eta soyèt (popolido) malkovras la grandajn deal de la usona potencularo. Daŭre konsiderata kiel oficanta prezidanto, mastrumanta la blokitajn fondusojn de sia registaro, li fariĝas “granda manĝanto”, kiel oni diras en lia lando — al kiu li trudas embargon, katastrofan por la plej senrimedaj tavoloj. Liaj novaj usonaj demokrataj amikoj, rekondukante lin al la potenco, poste profitis larĝe la privatigojn, precipe en la telekomunika sektoro.
Reinstalite en siaj oficoj, la eksa “pastro de la malriĉuloj” aplikas efektive la novliberalajn disponojn postulatajn de la internaciaj financ-institucioj. Kaj li faras tion siamaniere. S-ro Jean-Claude Bajeux estas ministro pri kulturo, kiam prepariĝas, dum registara kunsido, unua vico de privatigoj. Li rakontas: “Dum la ĉefministro Michel Smarck proponis prepari adjudikadon, la prezidanto interrompis lin: “Kial ne organiziĝi por disdoni tiujn aferojn inter ni?””
Estas tamen la sama Aristide al kiu la insulo dankas, en 1996, la unuan pacan transigon de potenco inter du demokratie elektitaj respondeculoj. Pro la konstitucia neeblo tuj rekandidatiĝi, li lasas tiam la lokon al s-ro René Préval, unu el liaj iamaj ĉefministroj kaj amiko. Estas en tiu periodo, en kiu, en kontraŭdira maniero, la krizo nodiĝas. Dum “Titid” fariĝis la “Duko de Tabarre”, de la nomo de kvartalo kie li konstruigis luksan vilaon por si, multaj malkonsentoj skuas la movadon Lavalas. Devena de la Politika Organizo Lavalas (OPL)* — kiu akompanis s-ron Aristide kadre de flirto sen amo, de unio sen pasio, ĝuste pro intereso-, la ĉefministro Rosny Smarth demisias en junio 1997, provokante paralizon de la politika sistemo kiu daŭras tre longajn monatojn. La demokratio suferas jam pro multaj kontraŭaĵoj kiam venas la elektoj destinitaj provizi la 7.500 seĝojn sur loka kaj nacia niveloj, en majo 2000. Kvankam la internaciaj observantoj taksas ke, ĝenerale, la voĉdonado okazis normale, aperas forta kontestado. Sep kandidatoj senatoroj, kiuj devintus submetiĝi al dua voĉdonado, ricevis la seĝojn sen alia proceduro. Situacio des pli paradoksa ĉar , eĉ senfraŭde, Fanmi Lavalas (Familio la lavango, la nova partio de s-ro Aristide) facilege venkintus. “Sed, notas s-ro Micha Gaillard, proparolinto de s-ro Aristide en ekzilo, li devas kontroli totale ĉion, li volis 100% de la parlamentaj seĝoj. Kiel li diris dum la puĉo: “Mi estas la centro de bicikla rado, ĉiuj spokoj konverĝas al mi”.”
Iuj obĵetas ke s-ro Aristide estis antaŭ ĉio viktimo de tro fervoraj partizanoj, “kiuj ludis per la urnoj kaj troigis”. Lia sola eraro: “Li diris nenion kaj lasis la situacion putri.” Eble. Sed legado de la statutoj de Fanmi Lavalas rivelas klarigan detalon*. “Elektiĝis Nacia Reprezentanto [gvidanto de la organizo], anoncas la artikolo 29, la prezidanto Jean-Bertrand Aristide, antaŭ ol precizigas la artikolo 32: “La posteno de Nacia Reprezentanto fariĝas vaka se la Reprezentanto forpasas aŭ demisias [...].” Nenia referenco, nenie, al interna voĉdonado. Alivorte, escepte de propra volo forlasi sian oficon, s-ro Aristide estas implicite kaj eksplicite “dumviva prezidanto” de sia partio! Katastrofe. Apenaŭ videblas plu diferenco inter lia politika filozofio kaj tiu de la Duvalier-oj.
Bumerange, la elektoj de majo 2000 donas oran argumenton al la opozicio por komenci la batalon, kvankam ĝi troviĝas en malsupera situacio. Por mallegitimi lin, ĝi bojkotas la voĉdonadon por la prezidanteco de novembro 2000, kiun gajnas s-ro Aristide, forta pro neniam mankanta popola apogo. La internacia komunumo tamen blokas la plejparton de siaj helpoj kaj pruntedonoj kaj per tio mem dronigas la landon en senhavecon kaj ĥaoson.
Konstante, la miskompreno havas du flankojn kaj nutras la konfuzon. “En iuj punktoj, atestas la patro Frantz Gandoit, dominikana pastro alvokita gvidi (kaj kiu daŭre gvidas) la alfabetigan kampanjon, Aristide konservis socialan vizion kaj la decidon triumfigi kelkajn aspektojn de ĝi. Li volis, ekzemple, vere edukan ŝanĝon en la profunda lando. Sed, en aliaj punktoj, li praktikis la realpolitikon, tre makiavele.” Iuj kredas daŭre vidi en li progreseman gvidanton baraktantan kontraŭ la “jankia ogro”. Sed, se li ja elvokas fervorege Toussaint Louverture en siaj paroladoj, Charlemagne Péralte*la kontraŭusona heroo, ne plu aperas en ili. Dum la popolo alfrontas siajn ĉiutagajn angorojn kaj la grandaj riĉaĵoj plisolidiĝas, la ministrejo pri socialaj aferoj decidiĝas sisteme por la mastroj kontraŭ la laboristoj. Kiam sindikatanoj ligitaj kun Batay Ouvrié estas murditaj en Guacimale, la 17an de majo 2002, la reĝimo turnas sin kontraŭ la viktimoj, el kiuj kelkaj retroviĝas en malliberejo.
La konvinkoj ricevas plian fendon kun la skandalo nomata de la kooperativoj en 2001 kaj 2002. Ĉio komencas per parolado en la nacia stadiono: la prezidanto instigas siajn samcivitanojn ŝpari metante sian monon en kooperativojn. En la plej granda malordo, sen rigidaj strukturoj, aperas tiuj kooperativoj, pri kiuj oni ne bone scias kiu gvidas ilin. Nome de la “sociala solidareco”, oni anoncas eksterordinarajn interezo-kvotojn: 12% monate (140% jare!). Senpripensa entuziasmo gajnas la mezajn klasojn. Iuj vendas sian aŭton, sian dometon, esperante duobligi sian investon en unu jaro. Eĉ la plej malriĉaj elpoŝigas ion. Kiam, de unu tago al alia, ĉiuj kooperativoj bankrotas kaj malaperas kun la mono de la ŝparintoj, proksimume 170 milionoj da dolaroj troviĝas en aliaj manoj. La sola reago de la potenco: ĝi malliberigas s-ron Rosemond Georges, la prezidanton de la asocio de la viktimoj... La kontraŭ-Aristida movado iom kreskas.
Tamen, kaj konsidere la solvon de la krizo — la submeto de la lando al kuratoreco-, se la iama pastro havas enorman respondecon, la opozicio ne estas sen ĝi. Kiam ĝi riproĉas al s-ro Aristide lian komplicecon kun la politikoj de la Internacia Mon-Fonduso, ĝi forgesas ke s-ro Rosny Smarth, kiam li gvidis la registaron, ankaŭ subskribis planon de struktura alĝustigo. Majoritata inter 1995 kaj 2000 kun 36 deputitoj kaj 8 senatoroj, lia partio, la OPL (eksa Politika Organizo Lavalas, fariĝinta la Organizo de la Popolo en Lukto) klarigis tiam ke, “zorgante pri kompromiso, ĝi ne realigis sian propran programon”.
La elektoj de majo 2000... Dum sia reveno al la prezidanteco, s-ro Aristide petis la sep senatorojn de sia partio eksterregule “elektitajn” rezigni pri sia ofico. Tio ŝanĝis nenion, la opozicio akceptis neniun kompromison. Bojkotante la Kongreson kaj rifuzante partopreni en ajna registara iniciato, ĝi kontentiĝis akuzi la katastrofan ekonomian situacion — kiun pligravigis la embargo (pravigita de la politika krizo) — kaj... la rifuzo de la registaro dialogi.
Sen reala pezo, la politikaj partioj, grupitaj sine de la Demokratia Konverĝo* tamen fiaskintus, se ne venintus la helpo de la Grupo de la 184, rondo de ĉiuspecaj asocioj — la “civila socio” — gvidata de s-ro André Apaid, la plej granda haitia industria dungisto. Tiu homo ekspluatas pli ol 4.000 laboristojn al kiuj li pagas 68 cendojn tage, dum la minimuma laŭleĝa salajro estas 1,50 dolaroj, kaj kontraŭstaris altigon de tiu minimuma salajro volitan de s-ro Aristide. Tiu kontraŭnatura alianco ne ĝenas la maldekstrajn partiojn. “En tuta serio da punktoj ekzistis interkonsento, konfidas s-ro Gérard Pierre-Charles, kunordiganto de la OPL: enkonduko de la demokratio, de publikaj liberecoj, la neceso ŝanĝi la vivon en Haitio.” Oni forgesas la dividojn, la fragilecon, la malnovajn vundojn, la foreston de komuna projekto. Unusola celo: renversi la ŝtatestron.
Neniu pridubigos la personan honestecon kaj la kuraĝan itineron de gvidantoj, intelektuloj kaj aktivuloj kiaj s-roj Gérard Pierre-Charles (OPL), Micha Gaillard aŭ Jean-Claude Bajeux (Konacom), por citi nur ilin. Sed la rigideco de la ambigua koalicio al kiu ili apartenas (s-ro Gaillard fariĝas ties proparolanto) akcelas la katastrofon. Bojkotata de ĝi, forlasita de la internacia komunumo, senigita de ĉia helpo, la iama pastro povas kalkuli nur kun la amaso de malfavorigitoj. Tiuj, krom individuan devojiĝon, kiun ili ne nepre rimarkas, vidas en la ofensivo kontraŭ “Titid”, ne senprave, provon “elimini la popolon de la potenco”. Tia kia ĝi estas, la Demokratia Platformo (Demokratia Konverĝo + Grupo de la 184) neniam esprimis la plej modestan socialan postulon. La perforto jam ekzistas, sed kun ia surogato de la Tonton macoutes — la Ĥimeroj — kiel lancopinto, blinda perforto frapas la opozicion.
Tiurilate, oni certe ege troigas la respondecon de s-ro Aristide. “Prenu ajnan popolon, protestas Jacques Barros*, premu ĝin, distretu ĝin, malesperigu ĝin, puŝu ĝin al la morto, kaj vi pasos de la Vajmara Respubliko al Hitlero, de la Ligo de la Justuloj al Stalino, de la fideluloj de Don Bosco al la Ĥimeroj”. La diktaturo de la generalo Cédras frapis esence la popolan movadon — 4.000 mortoj — kaj eliminis la plej bonajn de ĝiaj gvidantoj. En 2003 ankoraŭ, mortigaj taĉment-atakoj vundis kaj mortigis partizanojn de Fanmi Lavalas, precipe en Petit Goâve kaj en la Centra ebenaĵo*, por citi nur tiujn kazojn. Se oni aldonas al tiu kunteksto gigantan ondon da malsekureco (kiu kaŭzis ke ĉiuj bonstataj familioj armis sin), tio kion iuj nomas “la vortan romantikismon de armita popolo” estas, kvankam ne pravigebla, tamen komprenebla.
Oni eniras alian dimension kun la Ĥimeroj, “sturmtaĉmento de la prezidanto”. Sen armeo (dissolvita de s-ro Aristide ĉe lia reveno de la ekzilo) kaj kun la memoro de la ŝtatrenverso de 1991, la reĝimo disdonas armilojn. Al la oficistoj de la registaro, en la urbodomoj, en la ladurbaĉoj, al naturaj gvidantoj zorgantaj pro sociala justeco, al elementoj de la subproletaro. Sed, jam armitaj, iuj fariĝas postulemaj kaj danĝeraj. Ili komencas peti povon, poste kondutas kiel krimaj bandoj, en mafiecaj retoj, kaŝe strukturitaj de la polico kiu faras kun ili ĉiajn operacojn, de forraboj ĝis drogokomerco. Kaj samtempe regante la kvartalojn per fera mano, atakante la manifestaciojn de la opozicio, bruligante la lokalojn de la politikaj organizoj, “por subteni la prezidanton”.
Ke s-ro Aristide persone organizis aŭ gvidis tiujn grupojn ne estas pruvite. Sed, li neniam kontraŭbatalis aŭ kondamnis ilin. “Male, klarigas unu el liaj iamaj proksimuloj kun amara suspiro, li klarigis ke ili estas la produkto de la mizero — kio ankaŭ veras! — kaj nuancigis sian diskurson tiel ke li diris al ili implicite: “Ek”.” Plej gravis por li ne la konstruo de popola movado, sed ĝia regado, la starigo de klientaro uzebla en kazo de bezono.
Farante tion, la prezidanto falis en sian propran falilon. Ĉar la ribelo de s-ro Butteur Métayer, en la havenurbo Gonaïves, komence de februaro, signifis por li la komencon de la fino. Membro de la Kanibal-Armeo, kiu longtempe subtenis lin, ankaŭ perforte, interŝanĝe kun la kontrolo de la doganservo, s-ro Métayer, falinte en malfavoron ĉar tro rimarkebla, ŝanĝis la tendaron. Baldaŭ aliĝis al li la kliko de ekssoldatoj — krimuloj, friponoj kaj drogokomercistoj — revenante el Dominiko, kaj kiu, baldaŭ regante 5 el la 9 departementoj de la lando, faligis s-ron Aristide.
Tiu dungsoldata bando ne venis el nenio. En Usono, la respublikanoj malamas s-ron Aristide, sed li havas la avantaĝon ke li zorgas pri relativa trankvilo kaj aplikas la novliberalajn reformojn. Formale, ili apogas lin ĝis la fino; s-ro Colin Powell havis viglajn diskutojn kun la opozicio por igi ĝin kompromisi. Malformale, la ŝtat-subsekretario por Latinameriko, la ultrakonservativulo Roger Noriega, kaj la CIA tamen ne volas perdi la regadon de la situacio kaj riski la alvenon al la potenco en Portoprinco de homoj kiujn ili ne elektis.
Fine de marto 2004, dum la prezidinto atend-enuas en Sud-Afriko, estis publikigitaj en Santo-Domingo (Dominiko) la provizoraj rezultoj de Enketa Komisiono pri Haitio gvidata de la iama ĝenerala prokuroro de Usono, s-ro Ramsey Clark. La komisiono rivelas ke “la registaroj de Usono kaj de Dominiko partoprenis en la armado kaj trejnado, en tiu lando, de haitiaj “ribeluloj””. Ĝi konstatas ke 200 soldatoj de la Usonaj Specialaj Fortoj alvenis en Dominiko por partopreni en militekzercoj, en februaro 2003. Kun permeso de la prezidanto Hipólito Mejía, tiuj okazas “proksime de la landlimo, en zono kie, precize, la haitiaj eksmilitistoj regule lanĉis atakojn kontraŭ instalaĵoj de la haitia ŝtato”.* Nenio nova. En la jaroj 1980, Honduro ludis la saman rolon fronte al la sandinistoj de Nikaragvo.
La avancado de tiuj armitaj bandoj ebligis al la usona ambasadoro, s-ro James Foley, la 29an de februaro 2004, puŝi la prezidanton al la elirejo, helpate en tiu tasko kaj en la starigo de Paciga Forto de... Parizo. Kvankam serĉante repaciĝon post la iraka krizo, Francio ne volas lasi Vaŝingtonon sole agi kun la risko esti eligita de ĝi el insulo kun kiu ĝi havas historiajn ligojn. Cetere, s-ro Aristide estis forte agacinta Parizon per sia postulo de reparpagoj de pli ol 21 miliardoj da dolaroj*.
Restas demando klare starigita, interalie, de la ŝtatestroj de la karibaj regnoj. Kiun rajton havas regnoj kiel Usono kaj Francio por tiumaniere “eligi” ŝtatestron? “Kiel prezidanto de la Nacia Asembleo, informas nin la senatoro Ivon Feuillé (Fanmi Lavalas), mi neniam ricevis ajnan dokumenton kiu permesus al mi diri ke la prezidanto demisiis.” Tiu interveno estas spertata, prave, kiel danĝera unua paŝo kiu permesos morgaŭ al la Blanka Domo procedi same pri Kubo, Venezuelo kaj eĉ pri Kolombio aŭ Bolivio.
Tiu apekto de la demando apenaŭ zorgigas la haitian eksopozicion. Ĝis la lasta momento, ĝi elektis la politikon de la pleja malbono. La 21an de februaro 2004, s-ro Aristide estis akceptinta internacian planon kun la daŭrigo de lia mandato ĝis 2006, nomumo de ĉefministro “neŭtrala kaj sendependa” kaj de nova registaro, interkonsente kun la opozicio. La Demokratia Platformo reĵetis la planon: ĝi ne menciis la demision de la prezidanto. En tiu punkto — foriro de s-ro Aristide — ĝi gajnis. Sed post la festo, ĝi retroviĝis same frustrita kiel senpeziĝinta. En krizoscenaro, kiun ne verkis ĝi, Vaŝingtono, senigante ĝin je ĝia venko, trudis al ĝi, krom okupacion de eksterlandaj trupoj*, ankaŭ “importitan ĉefministron”, s-ron Gérard Latortue*.
La 20an de marto, tiu ne hezitis nomi la memproklamitajn “ribelulojn”, membrojn de la iama tortur-armeo, “batalantoj de la libereco”. Oni konsideras rekruti iujn de ili por alporti “novan sangon” al la nacia polico. En la kamparo, jen kiel deklarita aŭtoritato, jen kiel natura ĉefo, ili permesas al la grandbienuloj aŭ al aliaj duvalieranoj rekomenci la teroron provante ŝteli la terojn de la etkampuloj, kiel en la bona iama tempo.
Oni ja parolas pri iam organizi elektojn. Sed kiel fari elektokampanjon dum la Nordo (Cap Haïtien), la Artibonite (Gonaïves) kaj la Centra Ebenaĵo (Hinche, Mirebalais) restas sub la jugo de tiuj armitaj grupoj? Dume daŭras sorĉistinĉasado kontraŭ la partizanoj de s-ro Aristide — malpermeso eliri el la teritorio, disponoj restriktantaj la liberecon, arestoj, kontraŭleĝaj ekstradicioj al Usono. Multaj kaŝas sin, aliaj estas murditaj. Nu, Fanmi Lavalas provizore restas certe la plej populara politika movado surloke.
Maurice LEMOINE.