Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En novembro 2003 “Le Monde Diplomatique” publikigis artikolon “Pour une société de décroissance [Por malkresko-socio]” . Ekde tiam tiu temo fariĝis debato interne de la alimondisma movado, kaj eĉ de pli vasta publiko. Kiun alternativan projekton la “malkreskistoj” proponas al la sudaj landoj, ĉu propran modelon aŭ novan okcidentokopion?
Sekvante pri tio la reklamistojn, la amaskomunikiloj nomas “koncepto” ajnan projekton ligitan je lanĉo de nova objekto, inkluzive kultura. Ne mirige do, ke ekaperis la demando pri la enhavo de tiu “nova koncepto”, la ekonomia malkresko. Eĉ se ni devos seniluziigi vin, ni ripetu, ke la malkresko ne estas koncepto, laŭ la tradicia senco de la vorto, kaj ke ne ekzistas “teorio de malkresko”, kiel la ekonomikistoj ellaboris teoriojn pri kreskado. La malkresko estas nur frapfrazo, lanĉita de la kritikantoj de la disvolvado, kun la celo rompi la ekonomikecan mensogan paroladon kaj skizi alternativan projekton por la postdisvolvado-politiko*Kiel tia, la malkresko ne estas mem konkreta alternativo, sed ja “matrico”, kiu ebligos ekeston de alternativoj* Temas do pri utila propono, por malŝlosi la inventemon kaj kreemon blokitajn de la ekonomikisma, disvolvisma kaj progresisma totalismo. Imputi al tiuj proponantoj la projekton de “blinda malkresko”, t.e. negativa kresko sen sistemŝanĝo, kaj suspekti ilin, kiel faras iuj alimondistoj, ke ili volas malhelpi problemsolvadon de la sudaj landoj, montras surdecon, aŭ eĉ malbonvolon.
La projekto konstrui, norde kaj sude, kunviveblajn sociojn aŭtonomajn kaj ŝparemajn, implicas sen-kreskadon — kiel ekzistas sen-deismo — pli ol mal-kreskon, se paroli precize. Temas cetere ja pri forlaso de religio kaj fido: tiu de ekonomiko-religio. Do necesas nelacigeble malkonstrui la “di-leĝecon” de la disvolvado.
Spite al ĉiuj ties malsukcesoj la neracia ligiteco al la fetiĉa “disvolvado”, koncepto malplenigita kaj milfoje rekvalifikita, montras kiom malfacile estas forĵeti ekonomikismon, kaj la kreskadon mem. Paradokse estas, ke la alimondismaj ekonomikistoj finfine agnoskas ĉiujn malutilojn de kreskado, sed plu volas “profitigi” la sudajn landojn per ĝi. Kaj ili limigas sian postulon, por la nordo, je ĝia malakcelo. Pli kaj pli da alimondistoj nun konsentas, ke tia kresko, kian ni spertis, estas socie kaj ekologie nek daŭrigebla, nek dezirinda. Tamen, malkresko laŭdire ne estas mobiliza celo, kaj la sudo, kiu ne spertis disvolvadon, almenaŭ rajtu sperti tiun malbenitan kreskadon kelktempe.
Blokita en la sakstrato de “nek kresko nek malkresko”, oni akceptas probleman “kreskomalakcelon”, kiu laŭ la sperto de konsilioj, interkonsentigos ĉiujn ĉirkaŭ miskompreno. Tamen “malakcelita” kresko signifas rifuzi ĝui la bonaĵojn de kunviva aŭtonoma kaj ŝpara socio, sen kresko, kaj ne konservi la solan avantaĝon de vigla maljusta kaj medidetrua kresko, nome plendungecon.
Se ne plu celi socion de kresko malesperigas la laboristan klason, kiel iuj asertas, tiam rekvalifiko de disvolvado sen ekonomia enhavo (“disvolvo sen kresko”) certe ne rehavigos esperon kaj vivĝojon al drogitoj de mortiga kresko.
Por kompreni kial konstruo de senkreska socio necesas kaj dezirindas tiom en la sudo kiom en la nordo, ni ekzamenu la vojon de la “kresko-rifuzantoj”.
La projekto de aŭtonoma kaj ŝparema socio ne ĵus naskiĝis, ĝi formiĝis sekve de la kritiko de ekonomia disvolvado. De pli ol kvardek jaroj, eta kontraŭ- aŭ post-disvolvisma “internacio” analizas kaj denuncas la malbonfaron de disvolvado, precize en la sudo*. Kaj tiu disvolvado, de Alĝerio kun Houari Boumediene ĝis Tanzanio kun Julius Nyerere, ne estis nur kapitalisma aŭ liberalisma, sed oficiale “socialisma”, “partoprenisma”, “endogena”, “memcentrita”, “popola kaj solidara”. Ĝi ankaŭ estis ofte aplikata aŭ apogata de humanismaj neregistaraj organizoj (NROj). Spite al kelkaj rimarkindaj mikrorealigaĵoj, ĝia malsukceso estis kompleta, kaj la klopodo, kiu devus celi “la feliĉigon de la tuta homo kaj de la tuta homaro” sinkis pro korupto, senkohero kaj pro la strukturadaptaj planoj, kiuj transformis malriĉon en mizeron.
Tiu problemo koncernas la sudajn sociojn laŭmezure, kiom ili komencis konstrui kreskad-ekonomiojn, por eviti pli antaŭeniri en la sakstraton, en kiun kondukas ilin tiu aventuro. Temas por ili, se ankoraŭ eblas, “mal-envolviĝi”, t.e. forigi el sia vojo obstaklojn, por alie plenumiĝi. Tute ne temas pri sennuanca laŭdo de la neformala ekonomio. Unue, ĉar klaras, ke malkresko en la nordo kondiĉigas la disfloriĝon de ĉiaj alternativaj formoj en la sudo. Ĝis kiam Etiopio kaj Somalio devos, dum klimaksa malsatego, eksporti nutraĵojn por niaj dombestoj, ĝis kiam ni grasigos nian brutaron per sojo-rekrementoj produktitaj sur la bruligitaj kampoj de la amazona praarbaro, ni sufokas ĉian provon de vera suda aŭtonomio.*
Aŭdaci malkreskon en la sudo signifas provi ekmoviĝi spirale, por atingi orbiton de la virta cirklo de la ok “R”: retaksi, rekoncepti, restrukturi, reloki, redistribui, redukti, reuzi, recikligi. Tiu enkonduka spiralo povus organiziĝi kun aliaj “R” samtempe alternativaj kaj komplementaj, kiel rompi, religiĝi, retrovi, reenkonduki, rekuperi, ktp... Malligiĝi de la kultura kaj ekonomia dependeco de la nordo. Religiĝi kun la fadeno de historio interrompita de la koloniigo, disvolvado kaj tutmondigo. Retrovi kaj realproprigi propran kulturan identecon. Reenkonduki la specifajn produktojn forgesitajn aŭ forlasitajn kaj la “kontraŭekonomiajn” valorojn ligitajn al ties historio. Rekuperi la tradiciajn teknikojn kaj lertojn.
Se la nordo vere volas sian justo-senton montri pli profunde ol per la necesa malpliigo de sia ekologia spuro, eble necesos akcepti alian ŝuldon, foje postulitan de la indiĝenaj popoloj: restitui (ŝuldoredoni). La redono de la perdita honoro (tiu de la rabita heredaĵo estas multe pli problema) povus konsisti el ekkunlaborado pri malkreskado kun la sudo.
Inverse, pluteni aŭ, eĉ pli malbone, enkonduki la kreskoprocezon en la sudon, pretekste de la mizero kreata precize de tiu kreskado, nur povas iom pli “okcidentigi” ĝin . En tiu propono kiu originas el bona sento — la deziro “konstrui lernejojn, kuracejojn, akvodukto-retojn por trinkebla akvo, kaj rehavi nutran aŭtonomecon”* — estas ordinara etnocentrismo, kiu estas ja tiu de la disvolvado.
Oni devas elekti: aŭ demandi al la koncernaj landoj, kion ili deziras, tra ties registaroj kaj enketoj pri opinioj ja manipulataj de amaskomunikiloj, kaj la respondo estos senduba; antaŭ tiuj “fundamentaj bezonoj” deciditaj de okcidenta patronismo, ja venos klimatiziloj, poŝtelefonoj, fridujoj kaj ĉefe aŭtoj (Volkswagen kaj General Motors planas konstrui tri milionojn da veturiloj en Ĉinio en la venontaj jaroj kaj Peugeot amase investas...); ni kompreneble aldonu por ĝojigi la respondeculojn, atomcentralojn, ĉasaviadilojn kaj tankojn. Aŭ aŭskulti la elkoran krion de tiu gvatemala kamparana respondeculo: “Ĉesu ĝeni la malriĉulojn, kaj ne plu parolu al ili pri disvolvado.”*
Ĉiuj animantoj de popolaj movadoj, de s-rino Vandana Shiva en Hindio ĝis s-ro Emmanuel Nkione en Senegalio, siamaniere tion diras. Nekontesteble gravas, ke la sudaj landoj “rehavu sian nutran aŭtonomecon”, tio ja signifas, ke ili perdis ĝin. En Afriko ĝis la 1960-aj jaroj, antaŭ la granda disvolvad-klopodo, ĝi ankoraŭ ekzistis. Ĉu ne estas la imperiismo de la koloniado, de la disvolvado kaj de la tutmondigo, kiu detruis tiun aŭtonomecon kaj ĉiutage pligrandigas la dependecon? Antaŭ ol ĝia poluciado per industriaj elĵetaĵoj, akvo tie estis trinkebla, kun aŭ sen kranoj. Kaj ĉu lernejoj kaj kuracejoj estas taŭgaj institucioj por enkonduki kulturon kaj sanon? Ivan Illich antaŭ longe esprimis dubojn pri ilia trafeco, eĉ en la nordo.*
“Tio, kion oni plunomas ‘helpo’, substrekas irana ekonomikisto Majid Rahnema, estas nur elspezo por plifortigi la strukturojn generantajn mizeron. Sed la viktimoj senigitaj je siaj vere valoraj havaĵoj, neniam estas helpataj se ili provas eliri la tutmondigitan produktsistemon por trovi alternativajn solvojn pli konformajn al siaj aspiroj.*
Malgraŭ ĉio, alternativa solvo por disvolvado en la sudo kiel en la nordo, ne konsistu el neakceptebla retroiro, nek trudado de unuforma “senkreska” modelo. Por la ekskluditoj, por la disvolvad-sinkintoj, akcepteblas nur sintezo de la perdita tradicio kaj de la nealirebla moderneco. Tiu paradoksa formulo bone esprimas duoblan defion. Oni vetu je la socia inventemo por ĝin akcepti, post kiam kreativeco kaj inĝenieco estos liberigitaj de la ekonomikisma kaj disvolvisma prizono. La postdisvolvad-epoko cetere estos nepre plureca. Temos pri serĉado de kolektivaj feliĉiĝo-manieroj en kiuj oni ne privilegiu tiun materian komforton, kiu detruas la medion kaj socian ligon.
Celi bonan vivon povas havi diversajn aspektojn laŭ la kuntekstoj. Alidirite temas pri rekonstrui kaj retrovi novajn kulturojn. Se nomi ĝin, tiu celo povas nomiĝi umra (feliĉiĝo) kiel en la verko de Ibn Kaldun*, swadeshi-sarvadoya (plibonigo de ĉies vivkondiĉoj) kiel ĉe Gandhi, bamtaare (kune bonfarti) kiel ĉe la Toucouleur-anoj aŭ Fidnaa/Gabbina (radiiĝo de sata kaj senzorgiĝinta persono), kiel ĉe la Borana-anoj de Etiopio*. Ĉefe gravas signifi rompon disde la detrua procezo, kiu agas sub la flago de disvolvado kaj tutmondiĝo. Tiuj originalaj kreaĵoj, kiuj komencas realiĝi ie kaj tie, malfermas esperon al postdisvolvad-epoko.
Sendube por ekrealigi tiujn malkresko-politikojn necesos unue, en la sudo kiel en la nordo, kolektiva maltoksiga kuracado. Kreskado ja estas samtempe perversa viruso kaj drogo. Kiel diras Majid Rahnema, “por enŝteliĝi en la indiĝenajn spacojn, la unua Homo oeconomicus uzis du metodojn, kiuj similas, por la unua, agadon de HIV-retroviruso, kaj por la dua la metodojn uzatajn de drogo-vendistoj”*. Temas pri detruo de imunaj defendosistemoj kaj kreado de novaj bezonoj. Rompi la drogo-katenojn estos des pli malfacile, ke la intereso de la drogvendistoj (ĉi-kaze la aro de transnaciaj firmaoj) estas teni nin en dependeco. Estas tamen multaj ŝancoj, ke ni estos instigitaj ilin rompi pro la sava ŝoko de la neceso.