Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Petrolo kaj suvereneco: Kiam Aŭstralio elrabis Orientan Timoron

Je la 9-a de oktobro, aŭstralianoj elektis por kvara mandato sian ĉefministron John Howard, konservativulo, fidela alianculo de Usono kaj defendanto de la iraka milito. Tiu daŭrado ĉe la kapo de la imperia potenco de la Pacifiko estas malfavora aŭguro por Orienta Timoro, la plej malriĉa lando en la regiono, kies submaraj naftejoj estas akaparataj de Aŭstralio, ĉar Howard daŭre rifuzas ĉian internacian arbitracion.

En raporto publikigita en majo 2004, la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan deklaris, ke “reduktitaj enspezoj kaj vasta malriĉeco ankoraŭ grave restriktas la socian kaj ekonomian evoluadon” de Orienta Timoro. La ekspluato de eventualaj rimedoj — petrolo kaj gaso — en la timora maro “realiĝas pli malrapide ol antaŭvidite”*. Sur la bazo de tiuj estontaj rimedoj, tamen, la Unuiĝintaj Nacioj rekomendis ke Orienta Timoro petu monpruntojn, kiujn ĝi ne bezonus se Aŭstralio, la plej riĉa lando en la regiono, ĉesus alproprigi al si ĝiajn valoraĵojn.

* Unuiĝintaj Nacioj, S / 2004 / 333 Nov-Jorko, 29-a de aprilo 2004.

En 1972 Aŭstralio kaj Indonezio intertrakte determinis la disdividon de la maro kiu apartigas la du landojn. Unu el la normoj, kiuj validis tiutempe por establi marajn landlimojn, favoris la kontinentan platformon*, kio donis la plej grandan porcion — 85% — al Aŭstralio, lasante nur 15% al Indonezio. Portugalio, tiam la kolonia potenco en Orienta Timoro, malakceptis tiun solvon, kaj la difino de la landlimo inter Aŭstralio kaj Orienta Timoro restis nedeterminita; ĉi tiun zonon oni nomis “la Timora Fendo”.

* Submara regiono de la kontinenta maso kiu deklivas malsupren al la libera maro kaj povus etendiĝi ĝis profundo de proksimume 200 metroj. La kontinenta platformo estas la plej produktiva regiono de la oceanoj.

Post kiam Portugalio sendependigis siajn koloniojn en 1975, Indonezio invadis kaj aneksis Orientan Timoron. Richard Woolcott, la aŭstralia ambasadoro en Ĝakarto, tiam sendis al sia registaro konfidencan telegramon, poste publikigitan: interkonsento “por fermi la aktualan “fendon” en la mara landlimo devus esti pli facile atingebla kun Indonezio ol kun Portugalio aŭ sendependa Orienta Timoro”. Post kiam la Ĝenerala Asembleo kaj la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kondamnis la indonezian invadon, Aŭstralio atendis ĝis la protestoj kvietiĝis antaŭ ol komenci intertrakton kun la okupantoj en 1979. Dume, internacian akcepton ĉiam pli gajnis la kriterio de 200 marmejloj da ekskluziva marzono, kaj kiam la maro apartiganta du landojn ne etendiĝas ĝis 400 marmejloj, la mezlinio determinis la landlimon. En 1981 Aŭstralio akceptis tiun kriterion por la disdivido kun Indonezio de fiŝkaptaj zonoj, sed malakceptis ĝin por marfundaj rimedoj.

En 1982 la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Mara Juro oficiale agnoskis la “mezlinion” (ĝi ekvalidiĝis en 1994 post sia ratifo fare de 60 landoj). Indonezio ne atendis la ratifon, kiu estus favorinta ĝin; male, en 1989 gi subskribis traktaton cedantan la pli grandan porcion de la rimedoj de la Timora Fendo al Aŭstralio kontraŭ jura agnosko de sia suvereneco super Orienta Timoro — agnosko malobservanta la rezoluciojn de la UN.

Sekve Portugalio iniciatis proceson kontraŭ Aŭstralio (1991-1995) ĉe la Internacia Tribunalo de Justico en Hago (ITJ). Pro la foresto de unu el la partioj — Indonezio ne agnoskis la jurisdikcion de la ITJ-, la tribunalo deklaris ke mankas al ĝi jura kompetenteco por fari juĝon, sed ĝi informis Aŭstralion ke la traktato ne obligacios Orientan Timoron se tiu lando atingos sendependecon.

La fendo desegnita de Aŭstralio kaj Indonezio en la traktato de 1989 difinis zonon de kunlaboro (ZOCA). En la plej granda parto de la zono, la registaroj egale disdividos la enspezon (laŭ internaciaj normoj, la enspezo tute apartenu al Orienta Timoro). Cetere, la interesojn de Timoro ankaŭ malobservis la konturado de la limoj de ZOCA, kiuj estis distorditaj por eksterlasi la tavolojn de Laminaria / Corralina en la okcidento, kaj 80% de Greater Sunrise en la oriento.

En 1998 la falo de la indonezia prezidanto Suharto malfermis la pordon al eventuala sendependeco. Se tio realiĝus, la jura koncepto de la posteula ŝtato estus decida. Se Timoro anstataŭus Indonezion, ĝi heredus ties rajtojn en traktato pri kiu ĝi malhavis la potencon intertrakti. Aliflanke, se oni agnoskus ke la traktato estas eksvalida, kiel la ITJ iusence antaŭvidis, ĉio estus retraktebla, inkluzive de landlimoj.

Prezidanto Xanana Gusmão kaj ĉefministro Mari Alkatiri anoncis, ke Orienta Timoro intencas retrakti la maran landlimon. En januaro 2000, la Transira Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (Atnuto) peris akordon inter la aŭstralia registaro kaj la reprezentantoj de Orienta Timoro. Timoro ne estos posteula ŝtato: “Ni ne volas pravigi kontraŭlegaĵon”*. La kondiĉoj de la traktato de 1989 estos retrakteblaj post kiam Timoro sendependiĝos.

* Atnuto, Publika Informo-Servo, Dilo, la 19-an de januaro 2000.

Post dudek kvar jaroj da rezistado kontraŭ la indonezia okupacio, kaj post referendumo organizita de la UN, Orienta Timoro atingis sendependecon je la 19-a de majo 2002. Antaŭ ol foriri, indoneziaj trupoj kaj milicioj detruis pli ol 75% de la publikaj instalaĵoj. Kaj do la lando sendependiĝis, sed ĝi estis la plej malriĉa en Azio.

La ŝajna donacemo de Kanbero

Sed kelkaj konsorcioj de petrolkompanioj (el kiuj la du plej konataj estas ConocoPhilipps kaj Woodside) postulis rapidan interkonsenton pri la tavolo de Bayu-Undan, tute en la ZOCA, por profitigi siajn investojn celantajn la ekspluaton de ĝiaj rimedoj. Ankaŭ la nacioj provizantaj helpon al la nova lando premadis la timoranojn tiurilate, ĉar la antaŭviditaj enspezoj, dividotaj 50-50 kun Aŭstralio, devus ebligi redukton de la helpo ekde 2005.

Malantaŭ siaj deklaroj de ŝajna donacemo, la aŭstralia registaro estis provanta nepre konvinki la timoranojn ke ili riskos perdi ĉion se ili postulos tromulton. “Ni ne scias, ĉu la intertraktoj rezultigos 60-40% aŭ 50-50 sed tiu punkto restas malfermita por plua diskuto”, deklaris Daryl Manzie, aŭstralia ministro de la Nordaj Teritorioj al la Azia-Pacifika Nafto-Konferenco en septembro 2000. Li pludiris, ke la gasrezervoj de Bayu-Undan ne estas havendaj por Aŭstralio, kiu havas dekoble pli ekster la zono*. Sekve Aŭstralio povus ekspluati aliajn tavolojn se la timoranoj ne akceptus ĝiajn kondiĉojn. Kaj, s-ro Downer minacis, modifaĵoj al la disdivido de tantiemoj “havos efikon sur la tutan programon de aŭstralia helpo al Orienta Timoro”*.

* Dow Jones Newswires, Parizo, 26-a de septembro 2000.
* Reuters, 9-a de oktobro 2000.

Subtene al la timoranoj, Peter Galbraight, la respondeculo pri tiu fako ĉe Atnuto, minacis Aŭstralion ke li sin turnos al la ITJ, kio instigis Kanberon forcedi 90% de tantiemoj el Bayu-Undan. Kune kun la ceteraj 10%, Australio profitos de la uzado de instalaĵoj en Darvino por la traktado kaj eksportado de gaso kaj la rilataj laborpostenoj. Siaflanke, la timoraj gvidantoj akceptis la disdividon ĉar 90% de tantiemoj el Bayu-Undan konsistigis ĉirkaŭ 100 milionojn da dolaroj ĉiujare dum dudek jaroj, granda sumo por la nova lando kies buĝeto tiutempe estis 75 milionoj, el kiuj 40% venis de internacia helpo; buĝeto modesta, ĉirkaŭ po 94 dolaroj por ĉiu timorano, kiam preskaŭ ĉiuj bazaj publikaj instalaĵoj — komunikiloj, edukoservoj, sanservoj — rekonstruendis.

La akordo pri 90% tamen validis sole por la tavolo de Bayu-Undan en la ZOCA, kiun oni poste nomis la Joint Petroleum Development Area (Komuna Nafto-Disvolvejo) aŭ JPDA. Nenio ŝanĝiĝis pri la tavoloj de Laminaria / Corralina en la okcidento — ekspluatataj unupartie de Aŭstralio kaj provizantaj 150.000 barelojn en tago — kaj Greater Sunrise, en la oriento. Ĉi tiuj tavoloj triobligus la rezervojn de Orienta Timoro*, se la landlimoj estus reviziitaj kiel la timoranoj postulis kaj kiel la plimulto da fakuloj konsideris jure prava. Malgraŭ tio, Aŭstralio kontestis la pretendon de proprieto je la kontinenta platformo.

* Dow Jones Newswires, 7-a de junio 2004.

Malgraŭ proklamoj de laŭleĝa pravigo, la aŭstraliaj gvidantoj montris per siaj agoj ke ili mem ne tion kredis: en la jaro 2000 William Campbell, direktoro de la Oficejo de Internacia Juro de la Ministerio de Justico, asertis ke li favoras intertraktitan akordon kaj kontraŭas al juĝa solvo en kiu “ŝtatoj perdas la regadon”* de intertraktoj kaj ilia rezulto. En marto 2002, du monatoj antaŭ la sendependiĝo de Orienta Timoro, la aŭstralia registaro retiriĝis de la jurisdikcio de la ITJ, kaj ankaŭ rifuzis la arbitracion de la Internacia Tribunalo de Mara Juro, kun sidejo en Hamburgo. Pro tio ke ĉia jura rimedo estis eliminita, sole restis la leĝo de la plej forta.

* Energy Asia, Ŝanhajo, 24a de julio 2000.

Post kiam Timoro sendependiĝis, la aŭstralia registaro prokrastis dum dek ok monatoj respondi al la peto formulita de la timora registaro por intertraktado pri la landlimo, kaj prokrastis la unuan sesion ĝis aprilo 2004. La timoranoj petis ĉiumonatajn kunsidojn. Pretekstante ke personaro kaj tempo mankas, Aŭstralio altrudis kunsidojn duonjarajn. Dume, ĝi enpoŝigis 1 milionon da dolaroj ĉiutage el Laminaria / Corralina.

La petrolokompanioj postulis akordon antaŭ la fino de 2004 por ke ili povu investi je la ekspluatado de Greater Sunrise. Ĉi tiu tavolo troviĝas 95 marmejlojn de la insulo de Timoro, kaj 250 marmejlojn de Australio, ekde la timora marbordo ĝis la mezlinio, ambaŭflanke de la orienta landlimo de la JPDA, kaj devus esti komune ekspluatata. Sen retraktita determino de la landlimoj, Aŭstralio restis la sola profitanto el 80% de la tavolo ekster la JPDA. La timoranoj rajtis nur 90% de la cetera parto, tio estas 18% de la totalo.

Tuj antaŭ kunsido de helpodonantaj landoj en aprilo 2004, la prezidanto Gusmão ĉagrenite alvokis al la popola opinio: “Se nia granda potenca najbaro rabos de ni la monon kiu repagu [monpruntojn], ni trovos nin ŝuldanto. Cetere, nia lando troviĝos sur la tutmonda listo de ŝuldanto-landoj!” Pretendante ke li estas ofendita, Downer siavice akuzis, ke la timoranoj makulas la publikan imagon de Aŭstralio; li rememorigis pri la donacemo de Kanbero, kiu forcedis 90% de la tantiemoj [de Bayu-Undan] kaj elspezis 170 milionojn da dolaroj je diversaj helpoj. La aŭstralia sekcio de la NRO Oxfam kalkulis ke, dum tiu periodo, la ekspluatado de Laminaria / Corralina akiris por Aŭstralio pli ol 1 miliardon da dolaroj!

Aŭstralia grupo, la Kampanjo por Justeco pri la Timora Maro, sugestis ke la enspezoj el pridisputataj zonoj estu deponitaj en blokitajn kontojn, por esti disdividitaj post kiam novaj landlimoj establiĝos. Ilia registaro ilin ignoris, ĝuste kiel ĝi ignoris la alvokojn de la eklezioj. Jam en decembro 2000, raporto de la komitato pri eksterlandaj aferoj, defendo kaj komerco de la aŭstralia senato restis senefika. Ĝi sugestis, ke “agante laŭ honora maniero, kaj enkalkulante la aktualan internacian juron, la aŭstralia registaro povus gajni la bonvolon ne nur de Orienta Timoro sed ankaŭ de aliaj partioj, kaj havigi al Orienta Timoro la havendan ekonomian bazon por redukti ĝian dependecon de ekstera helpo”.

Kvankam la petrolokompanioj anoncis ke ili forlasos siajn investaĵojn en Greater Sunrise se Aŭstralio kaj Timoro ne estos atinginta akordon antaŭ la fino de 2004, la timora parlamento rifuzis ratifi la akordon krom se Aŭstralio promesus solvi la demandon pri landlimoj post ne pli ol kvin jaroj.

En la tagoj tuj antaŭ la aŭstralia parlamenta balotado de la 9-a de oktobro, la debato fariĝis pasia; la Laborista Partio riproĉis la koalician registaron — kiu konsistas el la Liberala Partio (LPA) kaj la Nacia Partio (NPA) — pri malcedemeco en la intertraktoj kun Orienta Timoro, kaj ĝia gvidanto, Mark Latham, promesis rekomenci la intertraktojn se li estos elektita. Sentante sin devigita plutrakti la iniciaton, s-ro Downer sekve invitis s-ron José Ramos Horta, la nobelpremiito pri paco de 1996 kaj la aktuala ministro de eksterlandaj aferoj de Orienta Timoro, diskuti pri la politikaj demandoj. Resume, malgraŭ opinisondo indikanta ke granda procento de aŭstralianoj ne samopinias kun ĝia malakcepto de la decido fare de la ITJ, la Liberala Partio gajnis denovan venkon ĉe la balotejoj.

Jam en majo 2004, Jose Ramos Horta deklaris ke Orienta Timoro ŝuldas sian liberiĝon al Aŭstralio, kiu alprenis la komandon de la internacia UN-forto en 1999. Neniu povas garantii ke la subteno de Aŭstralio ne estos denove bezonata estontece. S-ro Downer tiam profitis de la okazo por komprenigi la punkton ekster ĉia dubo: “Timoro riskas perdi sian plej proksiman internacian amikon”*. La 11-an de aŭgusto, en komuna gazetara konferenco, ambaŭ ministroj sin montris optimismaj: provizora rezolucio, precizigota poste, donus pliigitajn enspezojn al la timoranoj sen ŝanĝo de la landlimoj. S-ro Downer prenis al si la liberecon anonci ke “Gravas por Orienta Timoro ne la demando pri suvereneco, sed enspezo.”

* Revuo Time, Nov-Jorko, la 10-an de majo 2004.

Laŭ Ramos Horta, oni devas esti “realisma” ĉar oni ne povas sin turni al la tribunaloj. Li tamen publike diris, ke la ideo “flankenmeti la demandon pri suvereneco dum dek aŭ dudek jaroj kaj emfazi la disdividon de rimedoj” nur estis propra opinio* kaj estas la timora parlamento kiu devos decidi ĉu ratifi la akordon.

* Green Left Weekly, Kanbero, 25-a de aŭgusto 2004.

Jean-Pierre CATRY.