Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2002-2004

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sklavokomercistoj de la ducentjariĝo

Pri la fono de tiu ĉi artikolo, bv konsulti, de la sama aŭtoro: “Chu torturisto aŭ viktimo? — Reveno al la faligo de la haitia prezidanto”.

Nordoriento de Haitio. La rivero Massacre kaj malbona ponto separas Ouanaminthe disde la dominika Dajabón. Tie, en Ouanaminthe, oni ekscias sub la registaro Aristide, oni starigos senimpostan zonon. La anonco provokas viglajn rezistojn ĉe la proprietuloj de la koncernaj terenoj, sed ankaŭ ĉe tiuj kiuj prilaboras ilin, farmistoj kaj taglaboristoj. Ne gravas, oni kompensos (ili atendas ankoraŭ). Akompanate de armitoj, traktoro elŝiras la tutan produktaĵon. Neeble rezisti. La mizeruloj restas “kvazaŭ sovaĝaj birdoj, sen scii kie surflugi”.

La anoncita dominika firmao, la Grupo M, ĝuas aĉan famon. Ĝi estas konata pro siaj brutalaj kaj arbitrecaj agoj kontraŭ laboristoj, sia malrespekto al la rajto je sindikato en Dominiko, kie ĝi estas la plej granda dungisto (12.000 laboristoj) en siaj vicentreprenaj fabrikoj. Certe malbone informita, la Internacia Financa Korporacio de la Monda Banko financas per prunto de 20 milionoj da dolaroj la instalaĵon de la Grupo M en Ouanaminthe. Certe pli bone informita pri la realo, la prezidanto Jean-Bertrand Aristide venas kaŝe por meti la unuan ŝtonon, akompanate de la domikika ŝtatestro Hippólito Mejía, la 8an de aprilo 2003. La haitianoj ekscias tiun novaĵon, per la dominika gazetaro, nur la postan tagon.

“Ni sciis nenion pri la senimpostaj zonoj. Ĉi tie ne ekzistas laboro. Ni provis.” Malfermitaj en aŭgusto, la du produkt-unuoj kaj ilia milo da laboristoj fabrikas la famajn Levi’s 505 kaj 555 (fabriko Codevi) kaj t-ĉemizojn (fabriko MD) eksportataj tra Dominiko.

Brutigaj laborkondiĉoj, freneza laborritmo, mizeraj salajroj... Ekde la 13a de oktobro 2003, komenco de rezistado montriĝas kun la starigo de la Laborista Sindikato ĉe la Codevi en Ouanaminthe (Sokowa en kreola lingvo), anigita al la Intersindikata Unuiĝo 1er mai-Batay Ouvriyé (1a de majo-Laborista Batalo). Tridek-kvar sindikataj laboristoj estas brutale maldungitaj la 2an de marto 2004. La lando trairas tiam potenc-malplenon pro la foriro de la registaro Aristide. Lokitaj en Ouanaminthe, milicianoj de la pretenda “ribel-armeo” de la Nordo intervenas por subpremi la protestojn. Post akraj intertraktadoj en ĉeesto de la Monda Banko, de triparta komisiono de la nova haitia registaro kaj de la multnacia konzerno Levi-Strauss, la direkcio akceptas reintegri ĉiujn laboristojn (13a de aprilo), sed, precizigas s-rino Yannick Etienne, de Batay Ouvriyé, “forgesas ke estis ankaŭ akordo por ke la sindikato povu intertrakti pri nova kolektiva kontrakto”.

Tiu ne estus senutila. Kvin tagojn da laboro, de lundo ĝis vendredo — plus sabaton, deviga kaj nepagata (tute kiel la kromhoroj). “Vi eĉ ne povas starigi demandon. Se vi kuraĝas tion, ili notas vian nomon por maldungi vin.” Ili regule kunvokas la ribelemulojn en la “ĉambron”. “Ili ŝaltas la klimatizilon ĝisfunde por meti vin en malkomfortan situacion. Vi estas enfermita dum horoj, gardata de armitoj.” Devigitaj submetiĝi, ĉiujn du monatojn, al mistera injekto, la virinoj plendas pro “nigraj, tre longaj kaj malregulaj menstruoj” kaj atentigas pri suspektindaj kazoj de aborto. 30-minuta laborĉesigo, la 7an de junio... Sekvatage, kvardeko da dominikaj militistoj peze armitaj (en haitia teritorio!) subpremas la laboristojn per kolbobatoj. Tagon post nova striko de 24 horoj, la mastraro fermas la fabrikon — kontraŭleĝa lokaŭto — kaj, 48 horojn poste, ĉe remalfermo, eksigas 370 laboristojn.

Post tio, la laborŝarĝo kreskis ankoraŭ. Ĉiu laboristo devis antaŭe produkti 1.000 pecojn tage. Oni postulas nun 1.300 por salajro de 1.300 gurdoj semajne (35 eŭroj). “Neniu povas atingi tiun celon kaj oni ricevas nur 432 gurdojn (12 eŭrojn!) se oni ne atingas ĝin!”

Dum la militistoj de la najbara lando, nun civile vestitaj, zorgas pri la ordo en la instalaĵo, s-ro Fernando Capellán, dominika direktoro de la Grupo M, minacis transloki ĝiajn aktivecojn. “La fermo de la fabrikoj, pri tio ni ne kredas, reagas s-rino Yannick Etienne de Batay Ouvriyé*, sed la minaco estas tre klara signo ke la milito estas deklarita.” En Haitio mem, nome en 1995, Batay Ouvriyé faris akran batalon kontraŭ la vicentreprenistoj de Disney kaj kontraŭ la Asocio de la Industriistoj de Haitio (ADIH). Nu, kurioze, s-ro Capellán, kvankam civitano de Dominiko, estas membro de la ADIH. “Mi kredas ke la dominikaj kaj haitiaj mastraroj volas elimini nian junan sindikaton por krei situacion de senrajteco kiu ebligu maksimuman ekspluatadon.”

* En Francio okazas agadoj por subteni Batay Ouvriyé per la solidareco-reto de la federacio Peuples Solidaires (Solidaraj Popoloj) (10, quai de Richemont, 35000 Rennes;).

M.L.