Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“LA FILOZOFOJ ĜIS NUN nur interpretis la mondon, temas pri ŝanĝi ĝin”. La du eldiroj de tiu fama tezo de la germana filizofo Ludwig Feuerbach inspiris la marksismajn historiistojn. La plej multaj intelektuloj kiuj adoptis la marksismon ek de la jaroj 1880 — inter kiuj la marksismaj historiistoj — faris tion ĉar ili volis ŝanĝi la mondon, kunlabore kun la laborista kaj socialista movadoj; movadoj kiuj estis fariĝontaj, grandparte sub la influo de marksismo, amasaj politikaj fortoj. Tiu kunlaborado orientis tute nature la historiistojn, kiuj volis ŝanĝi la mondon, al certaj esplorkampoj — nome la historio de la popolo aŭ de la laborista loĝantaro — kiuj, se ili nature logis la maldekstrulojn, havis origine nenian apartan rilaton kun marksisma interpreto. Inverse, kiam, ekde la jaroj 1890, tiuj intelektuloj ĉesis esti sociaj revoluciuloj, ili ĉesis ofte ankaŭ esti marksistoj.
La soveta revolucio de oktobro 1917 revigligis tiun engaĝiĝon. Ni memoru ke la marksismo estis formale forlasita de la precipaj socialdemokrataj partioj de kontinenta Eŭropo nur en la jaroj 1950 aŭ eĉ pli malfrue. Ĝi generis ankaŭ tion, kion eblus nomi deviga marksisma historiografio en Sovetio kaj en la ŝtatoj poste metitaj sub komunista reĝimo. La motiviĝo de agantoj troviĝis fortigita dum la periodo de antifaŝismo. Ekde la jaroj 1950, ĝi malvigliĝis en la disvolvitaj landoj — sed ankoraŭ ne en la tria mondo-, kvankam la konsiderinda evoluo de la universitata instruado kaj la studenta agitado naskis, en la jaroj 1960, sine de la universitato, novan kaj gravan kontingenton da homoj deciditaj ŝanĝi la mondon. Tamen, si ili estis radikalaj, multaj el ili ne estis plu rekte marksismaj, kaj iuj eĉ tute ne plu marksismaj.
Tiu reapero kulminis en la jaroj 1970, iomete antaŭ ol komencis amasa reago kontraŭ la marksismo — refoje pro esence politikaj kialoj. Tiu reago havis kiel precipan efekton malestigi, escepte ĉe la liberaluloj kiuj ankoraŭ kredas en ĝi, la ideon ke eblas antaŭdiri, kun la subteno de historia analizo, la sukceson de aparta maniero organizi la homan socion. La historio estis disigita de la teleologio.*
Pro la malcertaj perspektivoj de la socialdemokrata kaj socialrevolucia movadoj, estas malverŝajne ke ni spertos novan alfluon al la politike motivita marksismo. Sed ni gardu nin de ekscesa okcident-centrismo. Se juĝi pri tio per la postulo kiun spertas miaj propraj laboraĵoj pri historio, mi konstatas ke tiu evoluis en Sud-Koreio kaj Tajvano ekde la jaroj 1980, en Turkio ekde la jaroj 1990, kaj signoj indikas ke en la nuna momento ĝi progresas en la arablingva mondo.
KAJ KION PRI LA dimensio “interpretado de la mondo” de la marksismo? Tiu historio estas iomete malsama, sed ĝi estas ankaŭ paralela. Ĝi koncernas la supreniron de kion eblas nomi la reago anti-Ranke*, de kiu la marksismo konstituis gravan elementon, sen tamen esti ĉiam plene agnoskita. Temis esence pri duobla movado.
Unuflanke, tiu movado kontestis la pozitivisman ideon laŭ kiu la objektiva strukturo de la realo estas kvazaŭ evidenta: sufiĉas apliki al ĝi la sciencan metodon, klarigi kial la aferoj okazis kiel ili okazis kaj malkovri “wie es eigentlich gewesen” [kiel tio estis en realo]... Por ĉiuj historiistoj, la historiografio restis kaj restas ankrita en objektiva realo, nome la realo de kio okazis en la pasinteco; tamen, ĝi ne eliras el faktoj, sed el problemoj kaj postulas ke oni enketu por kompreni kial kaj kiel tiuj problemoj — paradigmoj kaj konceptoj — estas formulitaj tiaj en diversaj historiaj tradicioj kaj soci-kulturaj medioj.
Aliflanke, tiu movado provis proksimigi la sociajn sciencojn al la historio kaj, sekve, enigi ĝin en ĝeneralan fakon kapablan klarigi la transformiĝojn de la homa socio. Laŭ la formulo de Lawrence Stone*, la temo de la historio devus esti “starigi la grandajn demandojn de la “kial””. Tiu “sociala turnopunkto” ne venis de la historiografio, sed de la sociaj sciencoj, de kiuj iuj naskiĝis tiaj, kiuj tiam firmiĝis kiel evoluismaj fakoj, do historiaj.
En la mezuro en kiu eblas konsideri Markson kiel patron de la sociologio de la konoj, la marksismo, kvankam oni denuncis ĝin — malprave — en la nomo de supozata blinda objektivismo, certe kontribuis al la unua aspekto de tiu movado. Krome, la plej konata efekto de la marksismaj ideoj — la graveco atribuata al la ekonomiaj kaj sociaj faktoroj — ne estis specife marksisma, kvankam la marksisma analizo pezis per sia tuta pezo en tiu tendenco. Tiu enskribiĝis en ĝeneralan historiografian movadon, videblan ekde la jaroj 1890 kaj kiu kulminis en la jaroj 1950 kaj 1960, profite al mia generacio de historiistoj kies sorto estis transformi tiun fakon.
Tiu soci-ekonomika fluo transiris la marksismon. La kreado de revuo kaj institucioj de ekonomi-socia historio okazis kelkfoje, kiel en Germanio, de marksistaj socialdemokratoj, kiel la revuo Vierteljahrschrift en 1893. Tio ne okazis en Britio nek en Francio aŭ Usono. Kaj eĉ en Germanio, la skolo de ekonomio forte historia havas neniom da marksa. Nur en la tria mondo de la 19a jarcento (Rusio kaj Balkanio) kaj en tiu de la 20a jarcento, la ekonomia historio orientiĝis precipe socialrevolucie, kiel ĉia “socia scienco”. Kaj sekve ĝi povis esti tre forte altirata de Markso. Ĉiukaze, la historia intereso de la marksismaj historiistoj ne tiom celis la “bazon” (la ekonomian infrastrukturon) kiom la rilatojn inter bazo kaj superstrukturo. La eksplicite marksismaj historiistoj estis ĉiam relative malmultaj.
Markso influis la historion precipe per socisciencaj historiistoj kaj esploristoj, kiuj restarigis la demandojn kiujn li estis metinta — egale ĉu ili donis aŭ ne aliajn respondojn. La marksisma historiografio, siavice, multe progresis kompare kun la stato en kiu ĝi estis dum la epoko de Karl Kautsky kaj Georgi Pleĥanov*, grandparte dank’ al ĝia fertiligo fare de aliaj fakoj (nome de la socia antropologio) kaj de pensistoj influataj de Markso kaj kompletigantaj lin, kiel Max Weber*.
Se mi substrekas la ĝeneralan econ de tiu historiografia fluo, mi faras tion ne ĉar mi volus subtaksi la diverĝojn en ĝi aŭ ene de ĝiaj komponantoj. La modernigistoj de la historio starigis al si la samajn demandojn kaj konsideris sin engaĝitaj en la samaj intelektaj bataloj, ĉu ili inspiriĝis de la homa geografio, de la durkhejma* sociologio kaj de statistiko kiel en Francio (samtempe la skolo de Les Annales [La analoj] kaj Labrousse), aŭ de la vebera sociologio kiel la Historische Sozialwissenschaft en Okcidenta Germanio, aŭ eĉ de la marksismo de la historiistoj de la Komunista Partio kiuj estis la vektoroj de la modernigo de la historio en Britio, aŭ, almenaŭ, fondis ties precipan revuon.
Ĉiuj konsideris sin kiel aliancanojn kontraŭ la konservativismo en historio, eĉ se iliaj politikaj aŭ ideologiaj pozicioj estis antagonismaj, kiel Michael Postan* kaj liaj britaj disĉiploj. Tiu koalicio de la progreso ekzemplodone esprimiĝis en la revuo Past & Present, fondita en 1952, kiu fariĝis aŭtoritata en la mondo de la historiistoj. Tiu revuo dankis sian sukceson al la fakto ke la junaj marksistoj kiuj fondis ĝin rifuzis intence la ideologian ekskluzivecon kaj ke la junaj modernigistoj venantaj el aliaj ideologiaj horizontoj pretis aliĝi al ili, ĉar ili sciis ke la ideologiaj kaj politikaj diferencoj ne malhelpis kunlaboradon. Tiu fronto de la progreso antaŭiris imprese inter la fino de la dua mondmilito kaj la jaroj 1970, en tio kion Lawrence Stone nomas la “vastan tutaĵon de profundaj transformiĝoj en la naturo de la historia diskurso”. Kaj tio ĝis la krizo de 1985, kiu spertis la transiron de kvantaj al kvalitaj esploroj, de la makro- al la mikro-historio, de la strukturaj analizoj al la rakontoj, de la sociala temo al kulturaj temoj...
Ekde tiam, la moderniga koalicio troviĝas en la defensivo, kaj tiel statas ankaŭ ĝiaj nemarksismaj komponantoj kiel la ekonomia kaj socia historio.
En la jaroj 1970, la dominanta fluo en historio estis tiel transformita, aparte pro la influo de la “grandaj demandoj” starigitaj laŭ la maniero de Markso, ke mi skribis jenajn liniojn: “Ofte ne eblas diri ĉu laboraĵo estis verkita de marksisto aŭ de nemarksisto, escepte se la aŭtoro anoncas sian ideologian pozicion... Mi atendas senpacience la tagon kiam neniu demandos ĉu la aŭtoroj estas marksistoj aŭ ne.” Sed kiel mi ankaŭ rimarkigis, ni estis malproksimaj de tia utopio. Ekde tiam, male, kreskis la neceso substreki kion la marksismo povas alporti al la historiografio. En grado ne spertita de longa tempo. Samtempe ĉar la historio bezonas defendon kontraŭ tiuj kiuj neas ĝian kapablon helpi nin kompreni la mondon, kaj ĉar novaj evoluoj en la sciencoj profunde ŝanĝis la historiografian kalendaron.
Sur metodologia nivelo, la plej grava negativa fenomeno estis la starigo de barilaro inter tio kio okazis aŭ okazas en historio, kaj nia kapablo observi tiujn faktojn kaj kompreni ilin. Tiuj blokiĝoj okazas pro la rifuzo koncedi ke ekzistas realo, objektiva, kaj ne konstruita de la observanto kun diversaj kaj ŝanĝiĝemaj celoj, aŭ pro la argumento ke ni neniam povas iri trans la limojn de la lingvo, tio estas de la konceptoj kiuj estas la sola maniero per kiu ni povas paroli pri la mondo, inkluzive de la pasinteco.
Tiu vizio eliminas la demandon ĉu ekzistas skemoj kaj regulecoj en la pasinteco surbaze de kiuj la historiisto povas formuli signifohavajn frazojn. Tamen ankaŭ malpli teoriaj rezonadoj venas al la sama reĵeto: oni argumentas tiel ke la fluo de la pasinteco estas tro kontingenca*, tio estas ke ĝeneraligoj ne eblas, ĉar praktike io ajn povus aŭ povintus okazi. Tiuj argumentoj implicite celas ĉiujn sciencojn. Ni ne okupiĝu pri la pli bagatelaj provoj reveni al malnovaj konceptoj: atribui la fluon de la historio al politikaj decidantoj aŭ al altrangaj militistoj, aŭ al la ĉiopoveco de la ideoj aŭ “valoroj”, redukti la historian klerecon al strebado — grava, sed en si mem nesufiĉa — al empatio kun la pasinteco.
La unua politika danĝero kiu minacas la nunan historiografion estas la “antiuniversalismo” — “mia vero estas same valora kiom la via, kiaj ajn estu la faktoj”. Tiu antiuniversalismo logas kompreneble la historion de diversformaj apartaj grupoj, por kiuj la esenca temo de historio ne estas kio okazis, sed en kio la okazintaĵo koncernas la anojn de aparta grupo. Ĝenerale, kio valoras por tia historio, ne estas la racia klarigo, sed la “signifo”; ne kio okazis, sed kiel la anoj de kolektivo kiu difinas sin kontraŭ la aliaj — per religio, etno, nacio, sekso, vivmaniero aŭ alie — spertas la okazintaĵon.
La logo de la relativismo efikas sur la historio de la apartaj grupoj. Pro diversaj kialoj, la amasa inventado de historiaj kontraŭveraĵoj kaj de mitoj, kiuj estas deformiĝoj diktitaj de emocio, ege prosperis dum la lastaj tri jardekoj. Iuj el tiuj mitoj konstituas publikan danĝeron — en landoj kiel Hindio dum la hinduisma registaro*, en Usono kaj en la Italio de s-ro Silvio Berlusconi, por ne mencii multajn novajn naciismojn, ĉu akompanatajn aŭ ne de kreskanta religia integrismo.
Tamen, se tiu fenomeno generis senfinajn ĉarlatanaĵon kaj banalaĵojn en la pli malproksimaj marĝenoj de la historio de apartaj grupoj — naciistoj, feministoj, gejoj, nigruloj kaj aliaj-, ĝi naskis ankaŭ tute novajn kaj interesegajn historiajn disvolvaĵojn en la kampo de la kulturaj esploroj, kiel la “ekflorado de la raporto en la nuntempaj historiaj esploroj”, kiel nomas ĝin Jay Winter*. Les Lieux de mémoire [La memorigejoj]*, kunordigita de Pierre Nora, estas bona ekzemplo por ili.
FRONTE AL ĈIUJ ĈI devojiĝoj, urĝas por restarigi la koalicion de tiuj kiuj volas vidi en la historio racian enketon pri la fluo de la homaj transformiĝoj, samtempe kontraŭ tiuj kiuj sisteme misformas ĝin kun politikaj celoj kaj, pli ĝenerale, kontraŭ la relativistoj kaj post-modernistoj kiuj rifuzas koncedi ke la historio donas tiun eblecon. Ĉar iuj konsideras sin maldekstruloj inter la relativistoj aŭ post-modernistoj, neatenditaj politikaj disecoj povas dividi la historiistojn. La marksisma metodo tamen montriĝas necesa elemento en la rekonstruo de la fronto de la racio, kiel okazis en la jaroj 1950 kaj 1960. Fakte, la marksisma kontribuo estas hodiaŭ verŝajne eĉ pli trafa, ĉar la aliaj komponantoj de la tiama koalicio abdikis, kiel la skolo de la Annales laŭ Fernand Braudel, kaj la “struktur-funkcia socia antropologio” kies influo inter la historiistoj estis tiel granda. Tiu fako estis aparte perturbita de la alfluo al la postmoderna subjektiveco.
Intertempe, dum la postmodernistoj neis la eblon de historia kompreno, la progresoj en la natursciencoj redonis al evoluisma historio de la homaro ĝian tutan aktualecon, sen ke la historiistoj tion vere rimarkas. Kaj tio dumaniere.
Unue, la analizo de la ADN starigis pli solidan kronologion de la evoluo ekde la apero de la homo sapiens kiel specio, aparte la kronologio de la disvastiĝo, en la resto de la mondo, de tiu afrikdevena specio kaj de la sekvaj evoluoj antaŭ la apero de skribaj fontoj. Samtempe, tio montris la mirigan mallongecon de la homa historio — laŭ geologiaj kaj paleontologiaj kriterioj — kaj eliminis la reduktisman solvon de la darvina* socibiologio.
La transformiĝoj de la homa vivo, kolektiva kaj individua, dum la lastaj dekmil jaroj, kaj aparte dum la dek lastaj generacioj, estas tro konsiderindaj por esti klarigeblaj per nura darvina evolu-mekanismo, per la genoj. Ili respondas al akceligô de la transformiĝo de la ecoj akiritaj de kulturaj kaj negenaj mekanismoj — oni povus diri ke temas pri la venĝo de Lamarck* al Darvino pere de la homa historio. Kaj ne multe servas transvesti la fenomenon en biologiajn metaforojn, parolante pri “memoj*” prefere ol pri “genoj”. La kultura kaj biologia heredaĵo ne funkcias same.
Por resumi, la revolucio de la ADN alvokas apartan, historian metodon por esplori la evoluon de la homa specio. Ĝi donas ankaŭ, por diri preterpase, racian kadron por mondhistorio. Historio kiu konsideras la planedon en ĝia tuta komplekseco kiel unuon de historiaj esploroj kaj ne apartan medion aŭ donitan regionon. Alidirite, la historio estas la daŭrigo de la biologia evoluo de la homo sapiens per aliaj rimedoj.
Due, la nova evoluciisma biologio eliminas la striktan distingon inter historio kaj natursciencoj, jam grandparte forigitan de la sistema “historiigo” de tiuj sciencoj en la lastaj jardekoj. Luigi Luca Cavalli-Sforza, unu el la multfakaj pioniroj de la ADN-revolucio, parolas pri “intelekta plezuro trovi tiom da similecoj inter diversspecaj studkampoj, el kiuj kelkaj apartenas tradicie al du kontraŭaj polusoj de la kulturo: la scienco kaj la klasikaj studoj”. Mallonge, tiu nova biologio liberigas nin de la falsa debato pri la demando ĉu la historio estas scienco aŭ ne.
Trie, ĝi neeviteble kondukas nin al la baza aliro al la homa evoluo adoptita de arkeologoj kaj prahistoriistoj, kiu konsistas en esplorado de la manieroj de interagado inter nia specio kaj ĝia medio, kaj de la kreskanta regado de la medio fare de la specio. Tio signifas starigi esence la demandojn kiujn starigis Karlo Markso. La “produktmanieroj” (kiu ajn estu la nomo kiun oni donas al ili) fonditaj sur gravaj novigoj en produkt-teknologio, en komunikado kaj en socia organizado — sed ankaŭ en militpotenco — troviĝas en la sino de la homa evoluo. Tiuj novigoj, kiel Markso konsciis, ne alvenis, kaj ne alvenas, per si mem. La materiaj kaj kulturaj fortoj kaj la produkt-rilatoj ne estas disigeblaj. Estas la agadoj de geviroj kiuj faras sian propran historion, sed ne en la “malpleno”, ne ekster la materia vivo.
Sekve, la novaj perspektivoj por la historio devas ankaŭ konduki nin al tiu esenca celo de tiuj kiuj esploras la historion — eĉ se ĝi neniam komplete realigeblas: la “totala historio”, ne la “historio de ĉio”, sed la historio kiel nedividebla pentraĵo en kiu ĉiuj homaj agadoj estas interkonektitaj. La marksistoj ne estas la solaj kiuj celis tion — Fernand Braudel ankaŭ — sed estas ili kiuj sekvis tiun celon plej tenace, kiel precizigis iu el inter ili, Pierre Vilar*.
Inter la gravaj demandoj starigitaj de tiuj novaj perspektivoj, estas esenca tiu kiu kondukas nin al la historia evoluo de la homo. Temas pri la konflikto inter, unuflanke, la respondecaj fortoj de la transformiĝoj de la homo sapiens, de la neolitika homaro ĝis la atomenergia homaro, kaj, aliflanke, la fortoj kiuj tenas senŝanĝaj la reproduktiĝon kaj stabilecon de la homaj kolektivoj aŭ de la sociaj medioj, kaj kiuj, en la plej granda parto de la historio, efike neŭtraligis ilin. Tiu teoria demando estas centra. La ekvilibro de la fortoj pendas decide en unu direkto. Kaj tiu malekvilibro, kiu transiras eble la komprenkapablon de la homoj, transiras certe la kontrolkapablon de la homaj sociaj kaj politikaj institucioj. La marksismaj historiistoj, kiuj ne komprenis la nevolitajn kaj nedeziratajn sekvojn de la homaj kolektivaj projektoj de la 20a jarcento, povos eble ĉi-foje, fortaj je sia praktika sperto, helpi kompreni kiel ni venis en tiun situacion.
Eric HOBSBAWM.