Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 8an de decembro, ŝi iĝos la unua Aŭstrino kaj la deka verkistino ricevinta la Nobel-premion pri literaturo. Elfriede Jelinek enviciĝas apud polemikistoj kiel Karl Kraus aŭ Thomas Bernhardt. Ŝi per trafa fingro tiklas la vundojn de sia lando, lando kun subpremita pasinteco kaj trankvila konscienco, samtempe rivelante rilatojn de potenco kaj diskriminacio. Regule denuncita publike far amaskomunikiloj kaj liberal-konservema dekstrularo, ŝi iafoje retiriĝis en “internan emigracion”, iam (en 2000) eĉ malpermesis ke siaj teatraĵoj estu ludataj en ŝia naskiĝlando.
Dum la elektokampanjo de 1995, la popolisma partio de s-ro Jörg Haider ĵetis ŝin prede al publikopinio, aperigante afiŝojn tekstantajn “Ĉu vi ŝatas Jelinek-on — aŭ arton kaj kulturon?” Viktimo de sorĉistinĉasado, samkiel en Germanio Günther Grass, alia Nobel-premiito (1999), ŝi malfidas lumĵetilojn. Ŝi ne veturos Stokholmon por transpreni la prestiĝan premion, timante ke ĝi estos utiligita “kredite al Aŭstrio”.
La “ruĝa pornografino”, verkanta — laŭ ŝiaj malŝatantoj — “degenerintan arton”, venis al verkado pro ribelo. Ribelo kontraŭ siaj gepatroj, kiuj volis fari el ŝi senkomparan muzikistinon. Ankaŭ kontraŭ sia lando. Pezas la heredo. Elfriede Jelinek naskiĝis en la jaro 1946 en Stirio (Aŭstrio), de burĝa katolika patrino kaj de hebrea patro proksima al la “ruĝa Vieno”, elsaviĝinto el holokaŭsto. Jam kvarjara, ŝi estis metita en religian edukejojn kaj ŝi sepjara eniris la Vienan muzikaltlernejon por esti submetita al troa muzika trejnado. Akirinte la abiturientecon, ŝi suferis nervan deprimon. Ŝia patro mortis freneza en psikiatra malsanulejo en 1968. Ŝi havis 22 jarojn.
Eble ŝia patro heridigis al ŝi la ŝaton de vortoj. Ĉiukaze, du jarojn post lia forpaso, ŝi verkis sian unuan romanon pop-art-stilan: Wir sind lockvögel baby! [Ni estas logbirdoj, baby!]* Eble ankaŭ pro ribelo kontraŭ sia paranoja patrino, kiun ŝi tamen prizorgis ĝis tiu mortis 97jara. En La pianistino, ŝi skizas inferecajn rilatojn inter patrino kaj filino, al kiuj aldoniĝas sadomasoĥismaj ligoj inter la filino kaj ŝia amanto. Tiu romano famigis Jelinek-on forege de aŭstraj landlimoj. Danke al la eldonistino Jacqueline Chambon, ĝi ankaŭ estas la unua romano tradukita en la francan.
Ŝiaj tekstoj havas kiel solsolan gvidmotivon la rilatojn de regado seksa, ekonomia aŭ rasa, kiujn ŝi dissekcas per akre morda senemocieco kaj kruda lingvaĵo rifuzanta ĉian uzon de psikologio. En Lust [Plezuro], false pornografia romano iĝinta furorlibro en Germanio, ŝi elpensas la lingvaĵon de ina obsceneco. Turnante la diskurson de viroj kontraŭ ilin, ŝi dispecigas la meĥanismojn de vira regado. Neniam ŝi uzas ŝablonaĵojn pri virino viktima, pacema kaj bonkora aŭ pri viro turmentema, agresema kaj malica. Die Kinder der Toten [La infanoj de la mortintoj]* (1995) estas ŝia 660-paĝa ĉefverko pri enterigita pasinteco de Aŭstrio. La mortintoj revenas inter la vivantojn en la pitoreskan gastejon Alpa Rozo por postuli sian rajtaĵon. Oni do povas esperi ke la transdono de la Nobel-premio instigos teatrajn reĝisorojn finfine enscenigi ŝiajn verkojn*. Ŝia subversemo eble naskigos konkurantojn.
Brigitte PÄTZOLD.