Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Malprogreso estas progreso, kapitulaco estas politiko kaj la tero evidente estas disko — la ruĝ-verda registaro* , la iamaj esperigantoj, venis al la fino de sia latino. Transe de tia depresio, tamen, ekfloras projektoj, laborcirkloj kaj la emo efektivigi mondon alian.
Hipoteze, ke la mondo de la statistike averaĝa germano, la artfiguro el miliarduloj, delongaj senlaboruloj kaj ĉiuj aliaj, estus realeco. Tiam ĉiuj laborkapabluloj havus bone salajratajn laborojn kun 2.900 eŭroj malnete, laborus nur po 30 horojn semajne kaj disponus je 40 feriaj kaj festaj tagoj jare. Niaj loĝejoj estus, depende de ĉu ni vivas sole, duope, triope aŭ kvarope, 40, 80, 120 aŭ 160 m² grandaj kaj ege malmultekostaj. Sole kurento, hejtado kaj la kutimaj krom-kostoj pagendus. Ĉiu plenkreskulo (ĉe la posedaĵo ni ne forgesu la pensiularon) havus krom la nemoveblan posedaĵon ankoraŭ 76.000 eŭrojn, produktive plasitajn, kaj aldoniĝus ĉiaj personaj aĵoj, kiuj abundus. Entute, nia individua neta posedaĵo sumiĝus al 150.000 eŭroj kaj certigus al ni — krom la senlupaga, senintereza kaj senamortiza loĝado — profiton je ĉirkaŭ 300 eŭroj monate.
Kompreneble, ĉiu laborkapablulo devas pagi iom por la publikaj taskoj kaj socialaj sistemoj. Sed kun neta enspezo monata je 1.800 eŭroj por unuopuloj kaj 3.600 por paroj (aldone po 300 eŭroj de la ŝtato por infano) komforte viveblas, des pli, kiam oni pensas pri libera loĝado kaj seshora labortago. Kaj la estonteco povus fariĝi, se ni montriĝus memkonsciaj fronte al la poruloj de la malnova reĝimo kaj al kelkaj minacoj, eĉ ankoraŭ pli bona. Ĉar nia materia riĉaĵo plukreskas, kaj nia ŝtato, kiu pretekstas esti perdinta sian agad-povon sub la intereza ŝarĝo, estas vere same senŝulda kiel ni.
Kio en tempoj de la “Agadplano 2010” (elparolu: dudek dek)* kaj enscenigita kolektiva depresio aperas kiel fora utopio, jam delonge realiĝis. Enloĝantoj de tiu ĉi enviinda respubliko fakte estas ni ĉiuj, almenaŭ tiam, kiam ni etmomente tradukus la plenan egalecon, kiu regu inter ni laŭ juro kaj leĝoj, al nia ekonomia ekzistado. Post radikala, ĉiujn laborkapablulojn inkludinta nov-distribuo de tiuj preskaŭ 60 miliardoj da horoj, kiujn ni ĉiujare laboras, kaj ĉiujn enspezojn, kiujn ni akiras forme de salajroj, profitoj, interezoj kaj dividendoj, post la granda entranĉo, kiu ĉiujn postulojn kaj debetojn, bonhavaĵojn kaj ŝuldojn kunkalkulus kaj la restantan netan posedaĵon strikte egale disdividus al ĉiuj plenkreskuloj, post tio ni alvenus en lando, en kiu la plej multaj nur mirus pri la Germanio de hodiaŭ.
Senesceptan egalecon atinginte, ni eĉ plupaŝus, kaj tion forigus, kion ni ne plu bezonos. La ŝtata maŝino de redistribuo ni simpligus radikale kaj reduktus al la nepra kerno. Centmiloj da financ- kaj imposto-konsilistoj perdus siajn postenojn. Kaj tiel ni malaltigas en tiu ĉi dua etapo de nia agad-plano la posemajnan labortempon al 25 horoj (laŭdezire ankaŭ pli longa kaj pagata libertempo), por ke tiuj, kiuj ankoraŭ, ĉu ŝtate ĉu private, okupiĝas pri la transŝovado de mono tien kaj reen, trovu senchavan okupiĝon. Multon alian ankoraŭ estus ni elpensontaj, kiam ni starigus la liberecon ne nur jure, sed ankaŭ ekonomie sur egalecon. Kaj la grandajn defiojn — ekologio, demografio, malegaleco kaj malpaco en ceteraj partoj de la mondo — ni ne timeme alfrontus ilin, sed ege decide, nelaste por malminaci nian belan novan mondon.
Kion ni profitas de la pensoj, kiuj ludas kun la plej radikalaj de ĉiuj redistribuoj imageblaj? Kompreneble, estus sensence deklari la aritmetikan mezumon, la aktualan averaĝ-germanon, la centro de alternativaj agadmalnetoj. Spite al tio, la pensa ekzerco senchavas. Se ni vere farus ĝuste tion, kion oni konstante postulas de ni, se ni liberiĝas de la rana perspektivo de lamentado kaj kritiketemo, se ni konsekvence transprenus la respondecon pri la tuto kaj ĉe tio, kiel precize ĝi estas ĉiam postulata de ni, nenian privilegion (do, ankaŭ nenian posed-privilegion) ni lasus nekontestebla, tiam tuj montriĝus la plena absurdeco de la teatro koncerne salajrojn kaj la socialŝtaton, kiun travivadas ni momente.
Se estus la tuta posedaĵo kaj la ŝancoj, kiuj estiĝas el tiu, la gravitocentro de granda reformdebato, tiam tute novaj liberec-perspektivoj malfermiĝus al ni. Kiel do ni ne disponigu tiujn posed-privilegiojn kaj privat-propraĵojn, kiuj blokas al ni vivindan estontecon? Ĝis nun la alternativa diskurso estis preskaŭ sole politika diskurso.
La postularo dume klaras: justa imposto-politiko, bezon-orientita social-politiko, novaj labortempaj reguloj, egaleca eduksistemo. Ne mankas tiaj politikaj postuloj. Kaj, kvankam ili ĉiuj estas ĝustaj, certe, oni emas tamen elkrii: politiko, politiko, politiko. Ĉu do nenie ekzistas utilaj ideoj, kiuj emas ŝanĝi ankaŭ la ekonomian sferon, do la sferon plej gravan por la ĉiutaga vivo? Se vere nenia ekzistus, tiam oni ankaŭ povus elparoli, kion s-ro Heiner Flassbeck, iama ŝtatsekretario de s-ro Lafontaine*, emas respondi al maldekstraj kritikantoj: “Gesinjoroj, kapitalismo estas efika maŝino, kiun vi fakte povas nutri per iu ajn. Vi nur zorgu pri la fleksebleco de la rimeda enspezo, kaj vi ricevos vian rezulton deziratan.”
Tiu ĉi optimismo eble ne sonus tiom strange, se ekzistus ŝtato kun civitaneca arm-egaleco, kiu formus sian opinion tute sen ekonomiaj devigoj kaj malkaŝa ĉantaĝo. Sed tiu ideo de politiko postiome mem transformiĝas al utopio. Kvankam la popolo estas la suvereno, ĝi tamen subiĝas post ĉiu baloto senhezite al la ordono de la merkatoj. Ju pli malegalece kapitalo, resursoj kaj ŝancoj disdoniĝas, des pli la parlamenta demokratio fariĝas karikaturo. Kaj sur la scencejo finfine nur ankoraŭ videblas ridindaj figuroj, ne elteneblaj pli ol dek minutojn.
Pli ol antaŭe la postulo estas legitima, ke anstataŭ la totalismo de kapitalisma valorigo, kiu absolute ĉion submetas al utileca kalkulado mezurebla en monunuoj, ni bezonas tute alian, nemalverŝajne la totalan rompon al la kapitalisma pretendo. La tuton de la ekonomiaj agoj fulmotondre liberigi de eksteraj devigoj, ĉion malpermesi, kio odoras je fremdiĝo, ktp. tio tamen estus fakte la neado, kiu rekte vojus al getto. La historio intruas, ke ni estu singardaj kaj indulgemaj en nia strebado. Ni bezonas nek savon nek apokalipson, nek sekulare vestitan religion, sed utopion humanecan, kaj tio signifas: zorgi pri la stulteco, aroganteco, inerteco kaj pliaj malaltaj motivigoj kaj daŭraj mankoj.
Anstataŭ kontraŭmeti al la mallumo de la kapitalo la puran lumon de la utopio, en kiu, kiel konate, oni povas vidi same malmulte kiel en la unua, la tempo maturiĝis, ke ni demandu demandojn, kiujn oni rajtas supozi esti respondeblaj. Ĉu socialaj kaj ekologiaj preferoj povas esti senpere enradikigitaj en la ekonomion? Kiaj premioj, sukces-kriterioj kaj punoj estus adekvataj? Ĉu eblas ŝanĝi la ekonomiajn ciklojn tiel ke ili ne plu malhelpu la publikan produktadon, aŭ, eĉ pli bone, ke ili havu propran intereson pri ĝi? Kiel ne nur la entreprenoj, sed ankaŭ la entreprenaj funkcioj povus esti sociigitaj? Kiu zorgu pri la efikaj disdonado kaj uzado de resursoj, se ne la propretiuloj aŭ ties reprezentantoj?
Al ĉiuj ĉi demandoj ĝismomente ne estas donitaj origine ekonomiaj respondoj, sed (preskaŭ) ĉiam nur la informo: Tion ni formu-aranĝu politike. Tiun, kiu emas respondi demandojn pri arto science, al pedagogiaj taskoj militiste, al moralaj aferoj per rimedoj de teknika racio, oni rajtas nomi folulo. Ĉu ni sammaniere ne estas foluloj, respondante al senlaboreco, malriĉiĝo kaj posedaĵ-koncentrado sole per leĝoj, sed ne per la transformado de la ekonomio?
Pasintece en sesono da la tero regis la opinio, ke post la koncentrado de ĉiuj fortoj en la ŝtato kaj per la “apliko” de la ŝtato kiel universala ilo, la humana estonteco sendube aŭroros. Tiu ĉi obsedo tute ĝuste estas falsigita, kaj pasinta. La socialdemokrataj gefratoj de ŝtatsocialismo, la pli mildaj atakoj kontraŭ la dispon-privilegio de la kapitalposedantoj same malaperis. Ekonomia demokratio kaj partopreno en produktiva posedaĵo — iumaniere tiuj ĉi delikataj reform-plantoj velkis intertempe nepretervideble.
Provo radikale trapensi la egalecprincipon de la naciaj ekonomioj de evoluintaj landoj jam ellaboris pasintjare la usonano Michael Albert. En sia libro “Parecon. Life after Capitalism”[Vivo post kapitalismo] li starigas la demandon, kiel entreprenoj funkcius, se la diversforma privata proprieto je produktivaj rimedoj kaj la kun tiu kunligita potenco estus suspenditaj kaj la homoj mem povus kaj devus decidi pri tio, kion ĝis nun reguligas la entreprenistoj, la kapitalposedantoj kaj la manaĝeroj. Kiu definu la salajrojn, la labor-disdonadon, la produktojn, la investojn? Kiu projekto estu antaŭfinancita per kreditoj kaj kiu ne? Kaj kiel tiu ĉi nacia ekonomio ĝis nun necentre organizita estus kunordigebla? Michael Albert starigas la durajn demandojn, kiujn emas eviti iuj, kiuj volas alian mondon. Ĉu estas daŭriva la plano kiun li skizis de partnereco sur ĉiuj niveloj kaj tavoloj ( “Parecon” = Participatory Economics/ Partnereca ekonomio), ĉu ĝi ne tro antaŭsupozas la ĉiam mobilizeblan “aktivulon” — eble tiuj ĉi konjektoj estas pravaj, sed la diskuton oni devas fari.
Tute malsaman vojon surpaŝas s-ro Hermann Scheer, SPD-deputito kaj prezidanto de EuroSolar*. Lia konvinko: “Kiom longe la maldekstro ne konscias pri politika ekologio, tiom longe ĝi ne kapablas evoluigi alternativon al la novliberala tutmondigo.” La demando, kiaj resursoj uzatas, estas elementa por la evoluo de la produktivaj fortoj kaj produktad-rilatoj.
S-ro Scheer skizas scenaron de sunelektra mondekonomio kun neelĉerpeblaj, senemisiaj resursoj, kun autarkio anstataŭ fremd-provizado, kun libereca pluso por civitanoj kaj regionoj, kiu ne prezentas minuson por aliuloj. Kiam al kapitialismo oni forprenas nafton kaj atomenergion, kiam energio kaj nutraĵo estas produktataj surloke kaj estas komercataj sur regionaj merkatoj, tiam la kerna problemo jam estas solvita. La posedaĵa demando malakriĝus, ĉar la homoj suvereniĝus en la esencaj vivdemandoj. La entreprenoj tiam, laŭ s-ro Scheer, en libera merkato koncentriĝus pri tio, kion ili pleje kompetentas: estigi teknikajn novaĵojn kaj produkti malaltkoste industriajn varojn. Ĉu la propono de s-ro Hermann Scheer pri revolucio mallaŭta, delikata, ekologia povus realiĝi sen decida malpliigo de la povo de la fosilnaftaj, aŭtomobilaj kaj kemiaj industri-karteloj? Ankaŭ ĉi tie validas: Kiu porparolas tiun ĉi obĵeton, devas diri, kiel tio okazu.
Transe de tradiciaj diskutlinioj ekzistas plia provo, ekonomion fondi sur la spirito de egaleco kaj libereco. Ĉu la tiel nomata “linukso-modelo” estas transportebla al ceteraj kampoj de ekonomia agado? Ĉu la kreado de la operaciumo en ne-hierarkia, memvola kunlaborado de program-produktantoj povus servi kiel paradigmon por la produktado de aliaj komercaĵoj kaj servoj? La parte inteligentaj, parte romantike naivaj kontribuoj, kiuj troveblas en interretaj forumoj ĉi-teme, resumeblas jene: la linukso-modelo almenaŭ taŭgas por partaj sferoj de intelekta produktado, sed maltaŭgas, kiam temas pri produkti aĵojn kiujn la socio necesbezonas. Ankaŭ ĉe la linuksa debato pli interesas la demando ol la kutima respondo: Sub kiaj kondiĉoj individua produktado kaj sociigita posedaĵo estas harmonigeblaj? Ĉar kadre de program-evoluado ĉe hejma komputilo la produktado estas individua ago kaj la rezulto poste fariĝas komuna posedaĵo de la interesita komunumo. Ke ĉe tiu grava frontlinio de scienc-teknika progreso unuavice la ebleco, senceco kaj eĉ la supereco de modelo de sociigita posedaĵo estas pridemanditaj, kaj ke en multaj kampoj, i.a. la bioteknologio kaj genmodifado, la limoj de individuigita kaj privatigita posedaĵo evidentas, aŭ almenaŭ iĝis disputataj, montras, ke en la scio-ekonomio ĝisnune memkompreneblaj ideoj iĝis malpli memkompreneblaj.
Posedaĵaro, resursoj, scioj — ĉe tiuj ĉi frontoj (kaj ĉe multaj aliaj ankoraŭ menciendaj) ne nur ekzistas elementaj defioj, sed ankaŭ aspiroj de emancipado je tradiciaj privilegioj. Eĉ se ĉiam denove la danĝero minacas kuradi en intelektajn sakstratojn aŭ turniĝi kun trompema memkonfirmo en maldekstraj cirkloj: venis la tempo por ekigi debatojn pri konkretaj utopioj. Ne nur pensaj konstrukcioj bonvenas, sed ankaŭ kontribuoj pri modelaj projektoj kaj entreprenoj. Kie estas la ĝermoj kaj en kiu grundo ili povas kreskadi? Jam Hegelo vortumis la taskon dirante, ke la prezento de la glano kaj la elparolo de la vorto “arbo” ne sufiĉas: ni ankaŭ volas scii, kiel tiu elkreskas el tiu.
Hans THIE.
Tiu ĉi artikolo aperas nur en la DIPLOMATIA MONDO — Le Monde diplomatique en Esperanto.
La germanlingva originalo aperis en Freitag — Die Ost-West-Wochenzeitung, 14.05.2004.