Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Energio nun nutras tiel malkontenton kaj maltrankvilon, kiel revojn. Kun naftobarelo pli ol 50 dolarojn kosta, malkontento en la multaj profesiaj sektoroj dependantaj de transportoj, neparolante pri la simplaj aŭtomobilistoj; maltrankvilo ĉe la politikaj regantoj, obseditaj de la perspektivo de alia nafta “ŝoko” kiel tiu de 1973. Sed ankaŭ revo aktualas, kaj ankaŭ ĝi estas multekosta. Francio laŭdire pretas duobligi sian unuan 457-milionan kontribuon, por ke Cadarache-urbo akceptu la estontan fuziatoman reaktoron, ITER.
Ĝian lokadon en Cadarache subtenas Eŭropa Unio, Ĉinio kaj Rusio. Usono kaj Sud-Koreio favoras la lokadon en la japana konkurenca loko Rokkasho-Mura. Per tiuj 914 milionoj da eŭroj, Parizo volas konvinki siajn eŭropajn partnerojn, ke oni povas agi sen usonanoj, koreoj kaj japanoj, esperante tamen ilian postan reaniĝon. La koston de la ITER-konstruado oni taksas je 4,57 miliardoj da eŭroj ene de dudek jaroj.
Tiu enorma financado estas laŭ la mezuro de la nutrataj esperoj: ricevi, per atoma fuzio, nelimigitan kaj “puran” energion. Nu, antaŭ 35 jaroj oni anoncis ĝin post tempo de 50 jaroj, kaj nun ankoraŭ same, do por la jaroj 2050-2060-aj, se ĉio glatas... Kiu povas kredi, ke la mondo atendos kvin jardekojn antaŭ preni la drastajn decidojn trudatajn de la elĉerpiĝo de la fosiliaj energioj, la certeco de klimato-malordiĝo kaŭzata de plia eligo de forcejefikaj gasoj, la perspektivo de geopolitikaj alfrontiĝoj pro tio, ke la energi-propono tre malsuperos la postulon de la aktuala tipo de disvolvado?
La renovigeblaj energioj, eĉ se promesplenaj, ne kapablas solaj doni solvon; ankaŭ ne la “eliro” de la atomernergio. Ĉi-rilate, la decido de la franca ŝtata elektrokompanio (EDF) startigi la konstruadon de EPR-atomreaktoro (eŭropa reaktoro funkcionta per premizita akvo) povas nur konfuzigi la debaton. La prioritata prioritato estas sobreco, per mastrado de la “postulo”. Tiujn ĉi pripensojn sekvos dosiero publikigota en januaro.
B.C.
Jen timiga akcelo de la ofteco kaj forto de detruaj ciklonoj; varmego imputata al forcejefiko kaj pri kiu laŭdire respondecas la fosiliaj energioj; jen operacioj en proksimoriento ĉiufoje kiam Usono suspektas la plej etan minacon pri naftomanko, kiu povus iom ajn ŝanĝi la vivmanieron de la usonanoj; timo de nova ĉernobilo*, aŭ de sinmortiga atenco ĉe transformuzino de atomaj rubaĵoj en La Hague; jen prezo de naftobarelo subite altiĝanta, sen komprenebla kialo: la amaskomunikiloj montras amason da tiaj prienergiaj bildoj, ĉiam pli maltrankviligaj.
Nekomprenantaj, maltrankvilaj kaj ial kulpaj, la civitanoj aŭskultas la parolon de siaj regantoj, katastrofan kaj trankviligan samtempe. Oni montras apokalipsan tabelon de la tujaj kaj postnelongaj danĝeroj, sed oni tuj trankviligas ilin: se ili planede solidaras estingante la lumojn kiam ili eliras ĉambron, se ili sendas kelkajn kovrilojn al sendomuloj en Haitio, kaj se en Francio ili rezigne lasas EDF, TOTAL, AREVA* kaj la industri-ministerion ĉion decidi pri estonteco, ĉio devus glati kaj ili povos trankvile dormi.
Ĉar la solvoj laŭdire jam estas ĉi tie: ne polucia atomenergio, fandiĝo kaj hidrogeno definitive savos la homaron post 50 aŭ 100 jaroj, se oni vigle lanĉas la necesajn esplorprogramojn. Ĝis tiam, la civitanoj moderu sian individuan konsumon, sed ne dubu pri la neceso amase pluvendi la plej energi-voremajn industriajn aparatojn, de la 4X4-veturiloj ĝis la klimatiziloj. Temas tiom pri dungo-neceso, kiom pri individua libereco! Sed, post la kontaĝita sango, la genetike modifitaj organismoj (GMO), la frenezaj bovinoj kaj la 11a de septembro 2001, entuziasmo jam forestas, dubo envenas. Ĉu ni ne erarvojas, sub la premo de senregula liberalismo, de institucia konservatismo, de la prienergiaj lobioj kaj progresema sciencismo? Por provi pli bone kompreni la aferon, necesas iom malproksimiĝi.
La mondo enhavas ses miliardojn da loĝantoj, inter kiuj pli ol triono en situacio de nedaŭrigebla disvolvado. Demografoj antaŭvidas du aŭ kvar pliajn miliardojn antaŭ la fino de la jarcento. La defio estas unue trovi rimedojn por akcepti tiujn kvar au ses miliardojn da homoj, ebligi ilian loĝadon, edukadon, flegadon kaj nutron, partoprenon en la socia vivo, ktp... kaj kompreneble por tio necesas energio. Nu, ni ĝin amase produktu, je plej malmulta kosto kiel eble, por ĉiuj, ĉar oni scias, ke ne ekzistas disvolvado sen energi-konsumado.
Krom la fakto, ke tiu politiko montriĝis neefika — ĉar ĝi lasas ankoraŭ nun du miliardojn da homoj ekster disvolvado-, ĝi ignoras la neceso-reton, kiu devigas nin moderi tiun produktiv-optimismon. Samtempe kiel la ekonomia kaj financa tutmondiĝo aperis ja la tutmondaj problemoj pri medio kaj elĉerpeblaj riĉaĵfontoj de nia planedo. Sur la prienergia kampo, temas pri:
‣ elĉerpiĝo de fosiliaj riĉaĵoj, pri kiu parolas amaskomunikiloj ĉiufoje kiam la prezo de naftobarelo — foje pro pure spekulaciaj kialoj — altiĝas super 40 dolaroj por barelo;
‣ la pliseverigo de la forcejefiko, kies plej granda parto rezultas el gasoj venantaj de petrol-, karb- kaj gas-bruligo;
‣ la specifaj danĝeroj de paca atomindustrio: grava akcidento, plidisvastigo kaj elĵetaĵoj.
Fronte al tiuj problemoj, estas du scenaro-kategorioj. La unua montras estonto-vizion bazitan sur produktisma modelo de disvolvo per energi-abundo, kun kontrastaj opcioj de partopreno de la diversaj energifontoj en la tutmonda bilanco. Ĝi baziĝas sur kredo, ke ekzistas konstanta proporcio proksima de unu, inter kresko de energi-postulo kaj ekonomia kresko. Senĝene agnoskante, ke “omleton oni ne faras sen rompi ovojn”, ĝi akumulas altajn riskojn, kaj ties diversaj varioj distingiĝas nur per kresko aŭ malkresko de unu danĝero rilate la aliajn.
La dua kategorio proponas disvolvadon per energisobreco, kun prioritato al mastrado de la postulo-evoluon. Ekirante de fajna analizo de la disvolvo-bezonoj kaj de la tial necesaj energiservoj je minimuma konsumado, ĝi montras volon forŝovi samtempe la ĉefajn riskojn. Ĝi plilarĝigas la prienergian politikon, kiu tradicie koncernas la “proponadon”, al tuta aro de ekonomiaj sektoroj strukturantaj la “postuladon”. Ĝi do zorge atentas la teritorian mastrumadon kaj la grandajn infrastrukturojn de urboplanado, transportado kaj domkonstruado.
Male de tio kion oni ofte kredas, estas la energikvanto, pli ol la prefero por tiu aŭ alia tipo de energifontoj, kiu diferencigas ambaŭ tipojn de vizio. Dum la “abundismaj” scenaroj necesigas jaran mobilizon de 25 miliardoj da petroltunaj ekvivalentoj (PTE), t.e. trioblo de la kvanto en 2000, kaj albatiĝas kontraŭ la muro de riskoj supre priskribitaj, antaŭ la jaro 2050, la “sobraj” scenaroj satiĝas je 12 ĝis 15 miliardoj da PTE je la sama dato. Prospektive, en la jaro 2100, la diferenco inter ili estos pli granda ol proporcio de 1 ĝis 5 (kvinoblo).
La vera demando do ne temas pri elekti iom pli da atoma aŭ da venta energioj, sed starigi ambiciajn energipolitikojn, sen kiuj nenio fareblas. Kio veras por la tuta mondo ankaŭ veras aparte por Francio, kie analizo de la bilanco kaj perspektivoj montras nekontesteble jenon: laŭ la scenaroj kiuj plidaŭrigas la tendencojn de la dudek lastaj jaroj, kaj eĉ se oni grandskale uzos la atom- kaj renovigeblajn energiojn, konsumado de fosilia energio kaj elsendo de forcejefikaj gasoj konsiderinde pliiĝos, dum dezirindas ilin trionigi aŭ kvaronigi antaŭ 2050. Nekalkulante la tre rapidan kvantokreskon de la longdaŭraj kaj aktivegaj atomindustriaj rubaĵoj, kaj la pligravigon de riskoj je akcidentoj aŭ plidisvastigo.
La mastrado de energi-konsumo ne estas, kiel iuj volas kredigi al ni, “anim-suplemento”; temas pri unuaranga elekto. Tre malproksime post ĝi venas la demando pri parto de ĉiuj energifontoj en la provizo-bilanco. Agnoski tiun fakton, kiel pli kaj pli da regantoj faras — almenaŭ parolade — devas konduki al eltirado de konsekvencoj. En Francio la ĉefaj problemoj de politiko por energi-mastrado ne troviĝas ĉefe en industrio, sed ja en loĝ- kaj oficej-konstruado, kaj en transporto: ili reprezentas kune 70% de fina energi-konsumado, kaj pli ol 70% de CO2-elĵetoj. Kaj la ĉefaj determinantoj de tiu konsumado estas la infrastrukturaj, urboplanadaj kaj urboorganizaj elektoj.
Koncerne transportadon, necesas samtempe haltigi la konstantan kreskon de hom- kaj var-trafiko, ĉar ĝi tute forigas esperon redukti CO2-elĵetojn — kia ajn estos la perspektivoj de teknika progreso kaj tipo-transŝovoj — kaj draste malpliigi la dependecon de nafto. En la loĝado kaj oficej-loĝado, la amplekso de energikonsumado en la konstruaĵoj de antaŭ 1970 igas iluzia ŝparpolitikon, kiu nur baziĝus sur la energiŝparemo de la nova konstruaĵaro. Prioritatan atenton devas do ricevi la malnova konstruaĵaro.
Sur tiuj du prioritataj kampoj la ĉefaj partneroj ne estas la energientreprenoj, sed ja la konsumantoj, la civitanoj kaj ties lokaj aŭ fakaj asocioj, kaj la lokaj registaroj:
‣ la konsumantoj kaj ties organizaĵoj, ĉar ĉiu strebo al pli sobra sinteno implicas akiri novan kulturon, kaj ĉar ĉiu strebo al efikeco implicas aliron al informado malcentrita kaj sendependa de produktistaj premgrupoj .
‣ la civitanoj kaj ties lokaj kaj fakaj organizaĵoj, por kontribui al difino de la plej efikaj kaj plej justaj lokaj agadoj, kaj por starigi kolektivajn kondiĉojn por ilia efektivigo, garantiante egalrajtecon al informado, financado, ktp...
‣ La lokaj registaroj, kies rolo estas centra por difino kaj realigo de mastrumadaj, urboplanadaj, loĝada kaj transporta politikoj, kiuj povos konsiderinde influi longdaŭre la energikonsumadon, kaj por vigligo kaj kunordigo de la malcentralizitaj iniciatoj; por la junula kaj plenkreskula edukado; por financado de operacioj kaj por la solidare justa disdivido de kostoj necesa por egala aliro al energiservoj.
Sama konstato pri la renovigeblaj energioj, laŭnature malcentraj, kies disvastigo amplekse baziĝas sur mobilizado de la samaj partneroj, kiel pri la energi-mastrado. Tio evidente implicas kunordigadon por konverĝigi iniciatojn, kaj por establi necesan solidarecon teritorian, funkcioj, kiuj dependas de la landa reprezentantaro kaj de la centra registaro: prioritato-deklaro pri energimastrado; difino de landaj ĝeneralaj celoj long- kaj mez-daŭre kvantigitaj; promociado kaj pritrakto, sur eŭropa nivelo, de kunordigaj kaj konverĝaj decidoj; impostado; regularoj, normoj kaj aliaj markoj; esploro kaj inventemo, ktp... Tio ankaŭ implicas reorienti esploradon, de la “proponado” al la “postulado”, de la nura teknologio al la kompreno de kolektivaj kaj individuaj sintenoj.
Oni tre malproksimas de la tradicia politiko, bazita sur “proponado”, kiu konsistas ĉefe el grandaj energientreprenoj, la industri- kaj financ-ministerioj. Mallonge, necesas inventi politikon bazitan sur prevento kaj ne plu sur produktivo-konkuro; sur inteligento kaj kolektiva solidareco kaj ne plu sur la fakulaj certecoj kaj disputoj de produktistaj premgrupoj; sur nova difino de publika servo, pli ol sur nurmerkata aŭ nurŝtata dogmo-aplikado, sur loka iniciatemo, pli ol sur centralizo. La multnombraj civitanoj kaj elektitoj, kiuj sopiras al la novaj praktikoj de partopreniga demokratio, povos trovi tie ekzemplan aplik-terenon. Surbaze de tiaj spertoj ja konstruiĝos politiko, kiu ne estos nur arbitracio inter produktistaj premgrupoj, sed vere kolektiva ellaboraĵo, kiu engaĝos la civitanojn.
Benjamin DESSUS.