Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Reĵetante la arbitracion de la internaciaj observantoj, la venezuela opozicio rifuzas agnoski la nerefuteblan venkon de la prezidanto Hugo Chávez (pli ol 59% de la voĉoj) en la referendumo pri revoko de la 15a de aŭgusto. Ĝiaj radikalaj sektoroj provas relanĉi la agitadon. Sed kiun ili povus konvinki pri la “demokratia” karaktero de sia agado?
DIMANĈON, 15-AN DE AŬGUSTO, antaŭ la sunleviĝo, la tagon de la referendumo pri revoko provokita de la opozicio kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez, kion ebligas la bolivara konstitucio ekde la duona tempo de la mandato. La centro de Karakaso estas kalma, la miloj da lumoj de la popolaj kvartaloj scintilas ĉe la horizonto. Je la tria matene, kiel proponis la gvidantoj de la kampanjo favore al la ŝtatĉefo, melodio de klariono, la Diana, resonas sur la multnombraj montetoj, kiujn algrimpas la ladurbaĉoj. Raketoj eksplodas ĉie kaj provokas enorman brukriadon en kiun miksiĝas la krioj de “Uh! Ah! Chávez no se va!”*, hurlado de hundoj kaj ceteraj bruoj de la barrios [kvartaloj].
Lanĉiĝis la fina ofensivo de la “batalo de Santa-Inés”*. Kelkajn horojn poste, enorma ondo da elektantoj malsupreniras la montetojn por apogi la “popolan procezon”. Multaj voĉdonas por la unua fojo: la elektoregistro enprenis pli ol du milionojn da novaj elektantoj en apenaŭ unu jaro. La senprecedenca partopreno kaŭzas nekredeblajn atendovicojn, kio trudas al iuj vicostari dum dek-tri horoj por povi voĉdoni.
Malgraŭ tio, la tago similas precipe al demokratia festo. Ĝi estas makulita nur per la apero de mortigistoj kiuj pafadis dufoje per aŭtomata pafilo sur la homamason en la popola kvartalo Petare, mortigante unu homon kaj vundante dekon da ceteraj. Por s-ro Alirio Uribe, kolombia advokato ĉeestanta kiel observanto, la mortigistoj havis la intencon malinstigi voĉdoni la loĝantojn de tiuj kvartaloj, plene favoraj al s-ro Chávez: “Kelkaj homoj foriris, sed la plejparto restis por voĉdoni”. En la riĉaj kvartaloj de la ĉefurbo, la homoj, vivantaj inter altaj muroj, plendante pro la malrapideco de la proceduro, petis ke oni forigu la kontrolon de la fingrospuroj — destinitan por malhelpi fraŭdojn.
Laŭ unu el la direktoroj de la Nacia Elekto-Konsilio (NEK), s-ro Jorge Rodríguez, la atendovicoj fariĝis pro la partoprenkvoto, proksimume 75%, kaj pro la plurfoja rifuzo de la gvidantoj de la opozicio starigi pli da voĉdonejoj: “Nu, la nombro da enskribitaj elektantoj estas mezume po 1.000 homoj por ĉiu voĉdonejo en la bonstataj kvartaloj, kaj 8.000 en la popolaj kvartaloj...”
Por ke ĉiuj povu voĉdoni, la voĉdonejoj devis resti malfermitaj ĝis noktomeze. Je la 4a matene, la 16an de aŭgusto, anoncata de la prezidanto de la NEK, s-ro Francisco Carrasquero, aperis la verdikto: post elurnigo de 94,49% de la voĉoj, la “ne” al la revoko atingis 58,25% de la voĉoj kaj la “jes” proponata de la opozicio, 41,74%. Anstataŭ suferi erodiĝon pro sia regado, s-ro Chávez, male, eĉ plibonigis la rezulton de la voĉdonado kiu igis lin prezidanto la 6an de septembro 1998 (57% de la voĉoj).
Facile venkante, li faris per tio sian okan venkon en balotoj dum kvin jaroj, fine de elektotago kvalifikita de internaciaj observantoj kiel ekzemplodona rilate partoprenadon kaj demokratiecon: “Pli ol 10 milionoj da homoj voĉdonis, kaj estas neta diferenco favore al la regado de la prezidanto s-ro Chávez”, ekzemple deklaris, la 16an de aŭgusto, la usona prezidinto James Carter kiun akompanis la ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ), s-ro César Gaviria.
Kiel substrekis s-ro Chávez, temas pri “venko de ĉiuj kiuj, en Latinameriko, konstruas alternativojn al la novliberalismo”. La ellaborado de la nova Bolivara Konstitucio, fare de elektita Konstituciiga Asembleo (la 25an de julio 1999) kaj ĝia adopto per referendumo (la sekvan 15an de decembro), ebligis la partoprenon de milionoj da homoj el malriĉaj kvartaloj en la politika vivo. Iom post iom, la tuta loĝantaro komencas profiti la riĉaĵojn de la lando, precipe la nafto-riĉaĵojn, antaŭe rezervitajn al malplimulto de riĉuloj. Multe antaŭ la nuna eksplodo de la naftoprezoj, stariĝis gravaj socialaj projektoj kun impresaj rezultoj: precipe la “misioj” de publika sano (“barrio adentro”) kaj de edukado, aliro al terposedo, protekto de metia fiŝkaptado, starigo de ekonomiaj aktivecoj, surmerkatigo je malaltaj prezoj de bazaj nutraĵoj, ktp.
Sur internacia nivelo, la bolivara registaro faris politikon de kontrolo de la naftoofertoj ludante aktivan rolon en la revalorigo de la Organizo de Nafto-Eksportaj Landoj (ONEL). Ĝi kontraŭstaris la realigon de Areo de Libera Komerco de Ameriko (ALKA) kaj kontraŭe laboris por la integriĝo de la latinamerikaj landoj. Tiucele, Venezuelo ĵus aliĝis al la Merkato Komuna de la Sudo (Merkosud)* kaj faris diversajn iniciatojn kiel la starigo de sudamerika energi-entrepreno, Petrosur, kaj la subskribo kun Argentino de projekto kreanta kontinentan televidon.
LA NETA VENKO de s-ro Chávez certe ebligis al la lando eviti novan ondon de perforto. La plej radikalaj sektoroj de la opozicio estis ellaborintaj planojn de tuja okupado de diversaj strategiaj institucioj de la lando, precipe la sidejon de la naftoentrepreno PDVSA, oficialajn konstruaĵojn kaj diversajn hospitalojn de la urbo. La guberniestro de la ŝtato Miranda, s-ro Enrique Mendoza, kiu estas unu el la multaj potencialaj “prezidantigeblaj” personoj de la opozicio, cetere kutimas tiajn agojn. En la puĉotago 11a de aprilo 2002, estis li kiu sendis sian policon okupi la publikan televidon.
En sia ŝtato, s-ro Mendoza starigis terorreĝimon, kombinante la uzon de la polico kun tiu de pagataj mortigistoj. Laŭ la ombudsman de tiu ŝtato, 30 murdoj okazis dum lia mandato kaj sennombraj arbitraj malliberigoj. La 8an de majo 2004, estis kaptitaj ĝuste en la departemento Miranda 150 kolombiaj paramilitistoj kiuj estis dungitaj por krei malstabiligan etoson kiun povintus profiti la opozicio.*
La registaro, foriginte tian scenaron, povas labori por la justicreformo kaj por la lukto kontraŭ la senpuneco. Tiu engaĝiĝo favore al la rajtoj de la persono estis publike agnoskita de la prezidinto Carter la 14an de aŭgusto: “En Venezuelo, la rajtoj de la persono estas respektataj konforme al la internaciaj normoj, kaj la gazetara libereco estas totala.”
Por la venezuela opozicio, kaj por la naciaj kaj internaciaj amaskomunikiloj kiuj disvastigis ĝiajn tezojn prezentante s-ron Chávez kiel “aŭtokraton”, “tiranon”, “diktatoron” aŭ kiel “ŝtatestron kiu parolas, sed faras nenion”, la malsukceso de la referendumo konstituas fortan vangofrapon. La permanentaj atakoj estis funditaj sur la zorge kaj amaskomunikile konstruita mito laŭ kiu la opozicio reprezentas almenaŭ 70% de la loĝantaro, kio mallegitimas la registaron.
Ĉar tiuj tezoj estas nun kruele malpravigitaj de la faktoj, tiuj samaj homoj nun atakas “tiun popolisman prezidanton” kiu “aĉetis” la voĉon de la malriĉuloj “malŝparante” la riĉaĵojn de nafto profite al socialaj programoj! Kurioze ili ne parolis pri malŝparo kiam la lokaŭto de decembro 2002 ĝis januaro 2003 paralizigis la PDVSA kaj malstabiligis la ekonomion de la lando. Provokante perdon de 9% de la MIP, tiu ribelstriko provokis la interrompon — manke de financoj — de ĉiuj socialaj programoj. Estas vere ke ĝi celis ĝuste tion...
La venko de la 15a de aŭgusto restos “la venko de la popolo”. En la perspektivo de la referendumo, la registaro kaj popolaj sektoroj decidis forpreni de la skleroziĝintaj parti-aparatoj la respondecon pri la elektokampanjo. Oni lanĉis alvokon por konstitui baz-komitatojn, nomatajn patroloj, kio ebligis mobilizi 900.000 volontulojn kaj konstitui maŝaron kiu kovris la tutan landon. Koncerne la enhavon de la kampanjo, la prezidanto Chávez kaj la comando de la kampanjo, gvidata de la historiisto Samuel Moncada, lerte proponis referencojn al historioj konataj de la loĝantaro, kiel la batalo de Santa-Inés.
La opozicio ŝajnis pli prepari sin al scenaro de malstabiligo ol al balota vetbatalo. Unu semajnon antaŭ la elektoj, malkaŝe defiante la leĝon, la guberniestro Enrique Mendoza deklaris ke li proklamos la rezultojn de la referendumo, la 15an de aŭgusto, je la 15a horo, do antaŭ la kompetenta elekta aŭtoritato, kaj surbaze de privata kalkulo farota de Súmate, asocio financata de la usona agentejo National Endowment for Democracy (NED).* Fine, la opozicio deklaris ke ĝi akceptos nur la rezultojn proklamitajn de la OAŜ kaj de la Centro Carter, kaj ne tiujn de la NEK.*
JE LA UNUA posttagmeze, la 15an de aŭgusto, dum anticipaj anoncoj de rezultoj estis malpermesitaj por radio kaj televido, retmesaĝoj estis senditaj al korespondantoj de la internacia gazetaro anoncantaj la “neinversigeblan venkon” de la opozicio, kiuj kondukis malprudentajn gazetojn, kiel The Independent de Londono, sekvatage titoli ke s-ro Chávez estas revokita. Tamen, je la 23a horo, la kvin komercaj televidĉenoj, ĉiuj oponantaj la ŝtatestron, komencis elsendi desegnofilmojn aŭ animalprogramojn — signo ke io ne iras glate por la opozicio. Ili faris same la 13an de aprilo 2002, kiam la popolo okupis la stratojn de Karakaso kaj ĉirkaŭis la prezidantan palacon Miraflores postulante la revenon de la sekvestrita prezidanto. Kelkajn minutojn post kiam la NEK anoncis la klaran venkon de la “ne”, gvidanto de la socialdemokrata partio Demokratia Ago (AD) anoncis ke li rifuzas la verdikton kaj atendas tiun de la Centro Carter kaj de la OAŜ.
Kiam, dek horojn poste, tiuj du organizoj deklaris ke, post kontroladoj, la anoncitaj rezultoj montriĝas tute fidindaj, la opozicio, kriante pri “amasa fraŭdo”, daŭre rifuzis ilin. Malagnoskita de la prezidantoj Nestor Kirchner (Argentino), Luis Inacio “Lula” da Silva (Brazilo), Fidel Castro (Kubo) kaj eĉ de la tre porusona Alvaro Uribe Veléz (Kolombio), same kiel de la Eŭropa Komisiono, kiuj gratulis s-ron Chávez, ĝi estis tamen subtenata, en la unua tempo kaj sen surprizo, de Usono. Vaŝingtono rifuzis agnoski la rezulton, serveme sekvata de Parizo, kiu kontentiĝis “noti” — oni demandas sin laŭ kiuj informoj de la franca ambasado en Karakaso — la deklarojn de s-roj Carter kaj Gaviria.
Tamen, eĉ la usona ŝtatdepartemento devis aperi kun mieno fiera al ludo mizera kaj, la 17an de aŭgusto, agnoski la venkon de la venezuela prezidanto, tamen postulante kontrolproceduron pri la rezultoj. Ĉar Karakaso ne rifuzis tion, s-ro Carter anoncis, ke tiu kontrolproceduro okazos “por elurnigi specimenon de 150 balotejoj en ĉeesto de reprezentantoj de la registaro, de la opozicio kaj de internaciaj observantoj”.* S-ro Mendoza, kiel atendeble, anticipe reĵetis la konkludojn de tiu renombrado, asertante ke li ne povas jure ligi la opozicion.
Siaflanke, fortigita de la urno-verdikto, la prezidanto Chávez anoncis: “La procedo estas neinversigebla. Venezuelo ŝanĝiĝis por ĉiam.” Demandite de la ĵurnalistino Tatiana Rojas, de la nova televid-ĉeno Vives, kiu demandis lin ĉu la paŭzo donita de tiu venko al la revolucio ebligus pasi al memkritiko de la “procedo”, li respondis ke li opinias ĝin nemalhavebla. Li krome proponis ke la “balotkampanjaj batalionoj” transformiĝu en “socialajn batalionojn” por apogi la diversajn “misiojn”, orienti ilin kaj postuli transformiĝon de la ŝtato.
Tiuj novaj strukturoj kaj tiu konfido donita al la bazaj aktivuloj devus kontribui al fortigo de la partopreniga demokratio, ĉar tiuj aktivuloj perfekte konscias ke denove, tute kiel dum la nafto-sabotado aŭ dum la ŝtatrenverso, estas ĝuste ili kiuj savis la registaron.
Paul-Emile DUPRET.