La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2002-2004
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu NASA finfine malkovros vivospuron sur Marso? Ĉiama demando. Sed, ĉu tiuj spuroj ekzistas aŭ ne, la rezulto por spacindustrio samas: esplorado de tiu nova Eldorado donas al ĝi grandan oksigenenspiron kaj financan orfonton.
Jam estas programitaj tuta serio da misioj al Marso. De motora veturileto Pathfinder, kiu ebligis veturi sur marsa surfaco en 1997, ĝis la satelito Global Survejor, kiu de 1999 orbitas ĉirkaŭ la planedo por mapumi ĝin, sen forgesi ambaŭ movkapablajn robotojn — aŭ “rovers” [migruloj]- funkciantaj per plutonio kaj senditaj en 2003, la konkurso al Marso komenciĝis.
Lanĉita la 3an de januaro 1999, la surgrundigebla modulo Mars Polar Lander subite ĉesis siajn vivosignalojn proksimiĝante al la planedogrundo. La maŝino konstruita de Lockheed Martin havis la celon daŭrigi la mapadon kaj analizon de la marsa surfaco. La gazetaragentejo UPI malkaŝis la 21an de marto 2000, ke la testoj faritaj pri la retroraketoj dum la disvolvadfazo rezultis negative. Sed, anstataŭ ol revizii la tutan koncepton — longa kaj multekosta operacio — respondeculo de la firmao preferis malplipezigi la provkriteriojn por ke la motoroj havu ŝancon esti deklaritaj “taŭgaj por uzo”.
La Eŭropa Kosmoagentejo (EKA), kiu planis kunlabori kun la NASA por lanĉi sian mision Mars Express en 2003, konfrontiĝis al buĝetoproblemo. La projekto origine konceptita por esplori la marsan geologion, estis ŝanĝita kaj simpligita. Fakte la financodemando fariĝis obseda por ĉiuj, kiuj laboras pri la usona kaj eŭropa kosmoprogramoj. De kie venos mono por estonte funkciigi tiun multekostan aventuron?
La revuo Space News, organo de kosmoindustrio, dediĉis ĉefartikolon la 29an de marto 1999 al la proponoj de usonaj oficialuloj al la eŭropaj kolegoj: “Por trovi pli da mono, necesos nacinivela plia redukto de la socialaj elspezoj”. Ĝi ankaŭ postulis pli bonan kunordigon de la projektoj kaj “eliminon de ĉia burokratio”.
La 19an de julio 1999 en alia ĉefartikolo “La marsaj misioj estas pageblaj”, Space News agnoskis, ke la planitaj kostoj de la marsprogramo daŭre kreskis kaj preterpasis la 400 miliardojn da dolaroj deciditajn, kaj denove proponis redukti la usonajn socialajn elspezojn por funkciigi la kosmoprojektojn. Nun, dum s-ro George W. Bush ĵus relanĉis la Luno/Marso-programon*, la planata buĝeto por homsendado al Marso en 2019 impone kreskis kaj preterpasas 500 miliardojn da dolaroj.
La NASA intencas sekvigi tiujn marsajn misiojn por specimenkolektado de tuta serio da hom-flugoj. Unue oni sendos plurajn robotajn misiojn por deponi loĝmodulojn sur la grundo de la ruĝa planedo. Tiuj moduloj enhavos du atomcentralojn, manĝprovizojn, laboratorion kaj veturilon ebligantan rehejmenigi la teamojn. Kiam ĉiuj moduloj estos taŭge establitaj, ekos homflugoj. Unu el la ĉefaj problemoj estas la vojaĝdaŭro. La NASA, la laboratorio de usona fako pri energio situanta en Los Alamos (Nov-Meksikio*) kaj la fako pri atominĝenierado de la florida universitato estas nun laborantaj por koncepti atomenergian raketon, kiu ebligos plirapidigi la vojaĝojn. La NASA tamen agnoskis, ke tiu temo estas “tikla”.
La Bush-registaro vivigis tiun iniciaton, amplekse subvenciante la Prometeo-projekton, kiu ricevis trimiliardan buĝeton kaj celas evoluigi lanĉilojn kaj aliajn kosmomaŝinojn uzantajn atomenergion.
Mallonge post sia ekregado, la usona prezidanto nomunis s-ron Sean O’Keefe direktoro de la NASA. Tiu eksministro pri Mararmeo de s-ro George Bush patro, kiu estis kunlaboranto ankau de s-ro Richard Cheney en la defendo-ministerio, estas arda defendanto de la atoma propulsenergio. Jam dum sia unua gazetarkonferenco, li anoncis, ke ĉiuj projektoj de la usona kosmoagentejo estos ekde nun “ambaŭuza”, kio signifas, ke ĉiu nova kosma misio ebligos testi teknologiojn kun celoj samtempe civilaj kaj primilitaj.
Kiun militan uzeblecon povus havi la Prometeo-projekto? La respondo delonge troviĝas en la dokumentoj de la registaro kaj de la parlamento. En atentata studo*, unu el la parlamentaj funkciuloj, s-ro John Collins, emfazis, ke “atomaj reaktoroj estas la nuraj energifontoj hodiaŭ konataj, kiuj estas sufiĉe kompaktaj kaj daŭrivaj por provizi elektron por kosmaj soldataroj”. “Grandaj reaktoroj”, li ankaŭ skribis, “donus eblecon provizi la necesajn megavatojn por funkciigi lazerojn, faskojn de neŭtraj partikloj, elektromagnetajn akcelilojn aŭ rel-kanonojn starigitajn en la kosmo.”
Atomigo de la kosmo rezultigos malbonajn spertojn. Pluraj akcidentoj jam okazis. En 1964, usona militsatelito funkciigata de 2,1 pundoj da plutonio refalis teren. Brulante en atmosfero, ĝi disvastigis radioaktivajn partiklojn, kiuj disiris sur la tutan terglobon. En 1996, rusa misio al Marso, ankaŭ ŝargita per duonpundo da plutonio, refalis surteren, nelonge post sia lanĉo, elĵetante peceto-pluvon sur la montojn de Ĉilio kaj Bolivio.
Kundirektoro de esplorcentro de la NASA, s-ro John Lewis alportas alian klarigon . “Ŝajnas neimageble”, li diras, “ke lando elektos dediĉi grandajn sumojn al kosma esploro pro nura amo al sciencoj.*” La estonto de la kosmo-esplorado iras necese tra kosmo-ekspluatado, asertas s-ro Lewis: “la kosmo enhavas multege da mineraloj kaj energio.” La Nasa sekrete rigardas delonge al la riĉfonto kiun prezentas la oro de asteroidoj, la magnezio, kobalto kaj uranio de Marso, heliumo-3 kaj akvo de la Luno. Petroleum News* rivelis, ke la tre kritikata naftofirmao Halliburton laboras kun la NASA pri disvolvado de novaj borteknologioj adaptitaj al Marso. Steve Streich, unu el la Haliburton-esploristoj, opinias, ke “la marsa esplorprogramo prezentas unikan ŝancon” por lia firmao kaj ke tiu programo “indas je subteno samtempe de la politikaj respondeculoj kaj de la industriaj estroj”.
Alpropriĝo de diversaj astroj, kaj sekve regado de ties riĉfontoj kaj generitaj profitoj povos fariĝi grava fonto de konfliktoj, kiam ilia mineja ekspluatado estos profitdona. Por eviti ĉiajn estontajn problemojn, La UN komprenis kiom grave estas krei internacian leĝaron por reguligi la kosmo-uzon. Tamen la kosmoindustrio jam amplekse financas organizojn kiel United Societies in Space [Unuiĝintaj societoj pri kosmo], kiuj komencis reformi la decidojn de la kosmojuro malpermesantajn ke individuo, entrepreno aŭ lando postulu proprietorajton pri parto aŭ tuto de planedo. Kaj se temas pri Usono, ĝi neniam subskribis la Luno-Traktaton [vd sube “Traktatoj”]. La eksa kosmonaŭto kaj senatoro Harrison Schmitt deklaris pri tiu traktato, ke “ĉiu vera malpermeso kontraŭ alpropriĝo de ‘naturaj resursoj’ estas tre zorgiga*”.
La misio donita al US Space Command — oficiale: provizi Usonon per kontraŭmisila defendo kiu kapablu ŝirmi la landon kontraŭ la “friponlandoj” — iĝas klara, je la lumo de la kosmoekspluataj projektoj. Disvolvado de ofensiva teknologio, ebliganta al Usono “regi kaj domini la kosmon”, kiel diras la plandokumento Vision for 2020*, donos al ties kosmoindustrio la rimedojn por sole regadi la kosmon kaj ĝiajn resursojn.
Ankoraŭ en Military Space Forces, s-ro John Collins anoncas al la usona parlamento, ke dank’al la usonaj bazoj instalotaj sur la Luno kaj dank’al militaj kosmostacioj lokitaj sur ambaŭ flankoj de nia satelito, “la armeo povos atendi kaj kapti kiun ajn malamikan kargon navigantan al la Tero”. La potenclando, kiu sukcesos regi la gravitan regionon Tero-Luno kapablos malpermesi kosmoaliron al ĉiuj aliaj landoj, kaj sekve ebligos al sia kosmoindustrio plenajn profitojn pro mina kosmo-ekspluatado.
Alia dokumento antaŭnelonge skribita de Air Force Space Command estas eĉ pli klara: “Se nia fina celo vere estas ‘ekspluati’ la kosmon (...), ni povos plene tion fari nur certiginte ĝian regadon*.”
Ni memoru tion, kio okazis en la 15a jarcento, kiam Kristoforo Kolumbo “malkovris” la Novan Mondon por Hispanio. Necesis unu jarcento, ĝis tiu lando regadis tiun novan riĉaĵfonton, la marajn vojojn kaj la elmergantajn merkatojn. Tiu situacio kondukis al milito, tuj kiam la aliaj eŭropaj ŝtatoj ekkonstruis proprajn ŝiparojn por kontraŭi tiun dominadon. NASA kaj Pentagono havas samajn longdaŭrajn celojn. Ni povas kontraŭproponi aliajn kosmo-programojn, decide pacemajn.