Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

TUMULTO PRI LA EŬROPA KONSTITUCIO

La maldekstro en sia labirinto

Kial, kiam temas pri konstruado de Eŭropo, oficialaj reprezentantoj de la maldekstro subtenas dokumentojn kiuj, kiel la konstitucia traktato, ne havas multon por fari kun ilia politika kaj socia alvokiteco? La eŭropa integriĝo sintezas la pli kaj pli klarajn kaj kelkfoje tre malnovajn kontraŭdirojn de kontinenta maldekstro kiu ne trovas sian projekton.

“ESTINTUS FACILE, pro taktikaj konsideroj diri ne, por utiligi la koleron kiu ekzistas en la lando. (...) Mi konsideris, nome de granda plimulto de socialistoj, ke nia devo estas fari tiel ke morgaŭ estu Eŭropo kiu funkcias.”* Kiel multaj reprezentantoj de la registara maldekstro, s-ro François Hollande, unua sekretario de la Franca Socialista Partio, tiel konsideras ke la imperativo konstrui “Eŭropon” implicas preterignori (ĉu provizore?) la socialajn postulojn de sia tradicia elektantaro. Pro tio, en la rekta linio de la pozicioj adoptitaj de lia partio en la lastaj dudek jaroj, li alvokas siajn aktivulojn esprimi “socialistan jes” al la eŭropa konstitucia traktato.

* Le Monde, 2005-04-06.

Tamen, tiu traktato kaŭzas — pli ol la Mastriĥta traktato en 1992 — evidentan dividon kaj ĉe la bazo kaj en la pinto de la partio refondita de François Mitterrand: 42% de la aktivuloj kontraŭis ĝin dum la interna referendumo de la 1-a de decembro 2004 kiel ankaŭ iuj konatuloj de la partio kiel la iama ĉefministro Laurent Fabius aŭ la tre federaciema Pervenche Béres. S-ro Marc Dolez, sola socialista deputito voĉinta kontraŭ la konstitucia revizio antaŭa al la referendumo, la 28-an de februaro 2005, opinias eĉ ke tiu traktato “turnas la dorson al la valoroj de la maldekstro”. La disopinio evidentas ankaŭ ĉe la verduloj, kies subteno al la traktato okazis nur apenaŭ.* Same, la rifuzo de la konstitucia traktato fare de la sindikato CGT, la 3-an de februaro 2005, similas al malaprobo por la konfederacia direktejo de la sindikato, kiu estis rifuzinta esprimi sin, certe pro sia intenco perfektigi la integriĝon de la sindikato en la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS), favora al la traktato.

* Dum interna referendumo en februaro, la verduloj decidis je 52,72% kampanji por la “jes” (41,98% por la “ne”, 5,30% sin detenis).

La eŭropa misuzado, fare de parto de la maldekstro — kiu ŝajnas veki pli klaran opozicion ol antaŭe, — klarigeblas, laŭ Pierre Bourdieu, per la fakto ke la maldekstro perdis iujn de siaj “imun-defendiloj”. Tiu malforteco aperas kiel produkto de duobla evoluo: unuflanke, ĝia iompostioma konvertiĝo al la ekonomia liberalismo dum la jaroj 1980 kaj, aliflanke, profunda perdo de politikaj orientiloj kiu igas Eŭropon — sendepende de ties enhavo — la substitua idealo de senprojekta maldekstro.

Tiu “granda salto malantaŭen”* — de kiu la Eŭropa Unio konstituas la lastan sintezon — havas plej diversajn kaŭzojn, nome la socian devenon de la oficialaj reprezentantoj de la tielnomata “progresema” tendaro kaj la koloniigon de la pensejoj kaj influejoj fare de la liberaluloj.* Sed trans tio, kion oni iam nomintus la “klas-elekton” de iuj politikaj gvidantoj, konsiderinda parto de la “maldekstra popolo” troviĝas ĉe la partizanoj de la “jes” al la konstitucia traktato, sen entuziasmo, sed ofte kun sincero. Eŭropo estas por ĝi prioritata idealo kiu pravigas koncedojn, eĉ se tiuj similas al ideologia rondodanco. Ĉar en tiu sinteno troviĝas rezigno.

* Vd Serge Halimi, Le Grand Bond en arrière [La granda salto malantaŭen], Fayard, Parizo, 2004.
* Vd “Vive la crise politique [Vivu la politika krizo]”, Le Monde diplomatique, junio 2002.
Profunda identokrizo

LA MALDEKSTRO SUFERIS, dum la 20-a jarcento, plurajn elektroŝokojn, kiuj igis ĝin penetrebla por ĉiaj parolaj kaj intelektaj konfuzoj. La diktatora degenero kaj ekonomia fiasko de Sovetio, la politika ciniko de certaj emblemaj figuroj de la socialdemokratio (rivelita, nome, per la malversacioj ligitaj kun la parti-financado), la sakstrato de la triamondaj eksperimentoj (kiel tiuj de la sendependa Alĝerio), kaj la dissolviĝo de la liberecana ŝaŭmo de la jaroj 1970, kaŭzis profundan identokrizon, eĉ kolektivan deprimon.

Ĉia alternativo al kapitalismo aŭ al liberalismo ŝajnas esti kondamnita de la historio. En tiu kadavrejo, Eŭropo aperas kiel anstataŭa idealo. La maldekstraj partizanoj de la “jes” (al la Mastriĥta aŭ al la konstitucia traktato) invokas cetere pli tion kio Eŭropo povus esti ol tion kio ĝi estas. Eĉ se Eŭropo ne respondas al iliaj deziroj, ili alkroĉiĝas al ĝi ĉar ili havas la senton ke restas al ili nur tio. Tamen, la eŭropa konstruo estas socia, ekonomia realo, kiu havas siajn reale travivatajn socialajn, ekonomiajn kaj politikajn efektojn*, kaj politika kulturo iom post iom malkomponiĝis, faciligante la akceptadon de Eŭropo tia kia ĝi estas. Oni konfuzas la kontinentan intergriĝon kun la iama laborista internaciismo*, dum la Eŭropa Unio mem similas pli al akci-societo ol al esprimiĝo de translima solidareco de la dominatoj.* Oni invokas Viktoron Hugo kaj lian alvokon starigi “Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo” sen precizigi ke, por la poeto, temis pri Eŭropo “respublika, kies sidejo estu en Francio”...

* Georges Sarre, L’Europe contre la gauche [Eŭropo kontraŭ la maldekstro], Eyrolles, Parizo, 2005, p. 65.
* Vd André Bellon, Pourquoi je ne suis pas altermondialiste. Eloge de l’antimondialisme, Mille et une nuits, Parizo, 2005; kaj, en Esperanto: André Bellon: Dio kreis la tutmondiĝon, Le Monde diplomatique en Esperanto, novembro 2004. -vl
* Vd Bernard Cassen, “A Lisbonne, naissance de l’Europe SA”, Manière de voir, n-ro 61, “L’euro contre l’Europe”, januaro 2002.

La konfuzo estas des pli granda ĉar la oficialaj reprezentantoj de la maldekstro evitas ĉian debaton pri la enhavo de la eŭropa projekto. Same kiel la ekonomiaj decidoj de la registaro estis iom post iom ekskluditaj de la ideologia konfrontado, Eŭropo estas “senpolitikigita”. Ĝi estus nek dekstra nek maldekstra. Ĉia kritiko fariĝas do diskuto pri Eŭropo mem. Tiu sinteno malagnoskas ĉian spacon por politikaj argumentado kaj rezonado. Ĝi malhelpas konsideri alian koncepton de kontinenta integriĝo. “Mi ne respektas la defendantojn de la “ne” al la konstitucia traktato kiuj pretendas esti por-eŭropaj”, ne timas diri s-ro Michel Rocard, eksa ĉefministro socialista.*

* Le Monde, 2004-09-22.

Tamen, la invokado de la fama “eŭropa sociala modelo” restas larĝe sorĉkanta kaj ĝia enhavo vekas dividojn. Tiel, kvankam rekonante ke la difino kiun donas al ĝi la traktatoj “tendencas al blair-ismo”, s-ro Philippe Herzog, iama komunista eŭropdelegito, sed delonge aliĝinta al la “socialliberalismo”, opinias ke la ideo trudi “programon de sociala konverĝo” al la Unio, kiel antaŭvidis la francaj socialistoj, efikos por ili “meti sin ekster la ludon”.*

* L’Humanité, 2004-12-15.

La kreskantaj diverĝoj sine de la maldekstro tamen ne mirigas. Devus mirigi, male, la “eŭropisma” unuanimeco de la dudek lastaj jaroj. Ĉar la difino de progresema Eŭropo ĉiam kaŭzis dividon. Unuavice, la signifo mem de la eŭropa skalo ne frapis la okulojn de antaŭ ĉio internaciisma maldekstro. Malgraŭ la mortigaj konfliktoj kiuj regule ruinigis la Malnovan Kontinenton, Eŭropo konkrete aperis el sia sola imago nur malrapide kaj pere de siaj elitoj. La opinideklaroj de intelektuloj kaj artistoj kiel Viktoro Hugo aŭ Stefano Zweig restis longtempe konfidencaj. Karlo Markso deklaris sin eĉ kontraŭ la Internacia Ligo de Paco kaj Libereco*, kiu, en 1869, aperigis manifeston por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. La filozofo vidis en tio rivalon de la 1-a Internacio.

* Pacisma societo fondita en 1867 en Berno de Charles Lemonnier.

Se la eŭropa idealo — asociita kun tiu de popola frateco — trairis la revoluciajn movadojn de 1848*, ĝia konkretigo estis ĉiam problema. Ekde la komenco, la projektoj estas larĝe ekonomiaj kaj vekas maldekstre malfidon. Inter la du mondmilitoj, de la franco Louis Loucheur — industriisto fariĝinta ministro pri industrio de la registaro Georges Clemenceau — ĝis Emile Mayrisch — mastro de la luksemburgia siderurgio-, oni proponis kartelojn kaj unuiĝojn pri aciero aŭ karbo.* En parolado ĉe la Societo de la Nacioj (SDN), la 5-an de septembro 1929, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Aristide Briand, proponis, sub la nomo Eŭropa Unio, asocion kiu “agos precipe en la ekonomia kampo”. Temis nome pri ĉelima malarmado akompanate de speco de federacia ligo”*. Subtenate de la radikaluloj, li trafis sur skeptikon de Léon Blum — konvinkita eŭropano — kaj de la franca sekcio de la Laborista Internacio (SFIO), malamikaj al forlaso de suvereneco kaj maltrankvilaj pri la eventuala “kurtcirkvitado”* de la SDN. La subteno de la mastraj medioj al tiuj proponoj, en la kunteksto de enonomia krizo, vekis la timon de la sindikatoj kaj de la maldekstraj partioj, kiuj vidis en ili kaptilon en la servo de la internacia raciigo de la kapitalo.

* En 1848, la revoluciaj movadoj en Francio kaj en Eŭropo estis stampitaj de pacismo kaj de la ideo pri eŭropa konfederacio.
* Gérard Bossuat, Les Fondateurs de l’Europe, Berlino, Parizo, 2004, p. 37 kaj sekvaj.
* Gérard Bossuat, Les Fondateurs de l’Europe, verko cit., p. 51 kaj sekvaj.
* Kurtcirkvitado, de kurt-cirkvito (f): rekta interkonsentiĝo de du instancoj evitante intertraktadon kun intera instanco. -vl

Post 1945, la eŭropa ideo estis denove asociita kun la pacŝirmado, kaj multaj maldekstraj eminentuloj, stampitaj de la milito kaj la rezistado, partoprenis en la Federaciisma Kongreso de Hago en majo 1948.* Tamen tiu ideo estis daŭre diverse aprezata, des pli ke ĝi renaskiĝis kadre de la malvarma milito kaj sub la usona ŝirmo. En 1954, la ratifo de la traktato stariganta la Eŭropan Komunumon pri Defendo (EKD) kaŭzis intensan kverelon. Se la franca komunista partio vidis en ĝi antisovetian militmaŝinon, la subigo de la estonta “eŭropa” armeo al la Atlantika Alianco kaj la planita transigo de suvereneco dividas la maldekstrajn kaj dekstrajn delegitojn. Dum la parlamenta debato, 53 socialistoj voĉdonis por la EKD, 50 kontraŭ...

* En majo 1948, pli ol 800 delegitoj de la politika asocia mondo (inter ili François Mitterrand) kunvenis en Hago por diskuti pri la konstruado de Eŭropo.

En 1957, la starigo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis subtenata de la socialisto Guy Mollet, prezidanto de la konsilio. La ses fondoŝtatoj estis ĉiuj prizorgoŝtatoj, kaj la naskiĝanta komuna merkato ŝajnis dotita de gardo-reloj. Tamen, la komunistoj, iuj radikaluloj, inter ili Pierre Mendès France, voĉdonis kontraŭ la ratifo de la Roma traktato.

En la ideologia kunteksto ekde la jaroj 1980, la eŭropa konstruado estas pli kaj pli asociita kun ekonomia liberalismo. La nekapablo difini progreseman Eŭropon estas maskita per ia dogmismo apogata de bonaj sentoj. Ĉar oni ne faras plu politikon, oni donas moral-lecionojn. Laŭ la ekzemplo de la brita ĉefministro Anthony Blair, kiu interŝanĝis la socialan justecon kontraŭ predikoj kontraŭ la malriĉeco, certa maldekstrularo ligitaj kun “Eŭropo” montras pli da bonaj sentoj ol bonajn ideojn. Tiel s-ro Poul Nyrup, dana prezidanto de la Eŭropa Socialista Partio, opinias ke konvinki pri la praveco de la eŭropa politiko estas “morala postulo” kaj ke oni devas malfermi la merkatojn “zorgante pri la respekto al la etikaj principoj, profite al niaj samcivitanoj”*

* 2004-06-16,.
Batitaj anticipe

TIU MORALISMO VESTAS la fatalismon konfesatan de maldekstro kiu perdis sian kulturon de fortrilatoj kaj la memoron pri siaj bataloj. La devo intertrakti inter dudek-kvin landoj implicus precipe koncedojn kiuj (malfeliĉe) iras ĉiam en la saman direkton. Tiel, la eksa socialista ministro pri eŭropaj aferoj Pierre Moscovici kvalifikas la konstitucian traktaton kiel “nepran kaj malperfektan kompromison”*

* Radio France internationale, 2005-04-06.

Sed la intertraktadoj estas falsitaj, kaj bone videblas ke tiuj por kiuj la “kompromiso” estas “nepra”, ne estas tiuj kiuj estos la viktimoj de ties malperfekto. Ĉar la reprezentantoj de la maldekstro forgesis ke, por atingi tion kio ili estas, la popoloj devis batali kaj kelkfoje pagi per sia sango. Hodiaŭ, la proparolantoj de la “progresema” tendaro eliras batitaj anticipe. La intertraktadoj eĉ ne komencis kiam ili jam rezignis pri ĉio. La ideo eldiri “ne”, eĉ “angle”, tute ne tuŝetas ilin. Tiu starigi fortrilaton inter registaroj, kun la civitanoj aŭ la sindikatoj, ŝajnas al ili neimagebla.

La eŭropaj sindikatoj aparte glitis sur la deklivo de la kompromiso, ĉar la Komunumo kaj poste la Unio transformis ilin iom post iom en “partnerojn”. Tiu rolo enigas spiriton de interkonsento malutila por la defendo de la interesoj de la salajromondo. La Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS) enkarnigas tiun transformiĝon de la centraloj en “fakuloj pri socialo”* Sen politika voĉo en Bruselo, ĝi cedis al tio kion Pierre Bourdieu nomis la “teĥnokrata-diplomata” tento*. Sub egido de la Komisiono, ĝi ne situigas sin plu en fortrilato: ĝi kompromisas, en malfavora ideologia etoso, kun potencaj mastro-organizoj kiuj havas malmultan intereson intertrakti ĉar ili jam akiris la esencon.

* Vd Corinne Gobin, “Une Europe sociale en trompe-l’oeil”, Le Monde diplomatique, novembro 1997.
* Pierre Bourdieu, Contrefeux II, Liber-Raisons d’agir, Parizo, 2001, p. 17.

Krome, la funkciado de la internaciaj instancoj — kaj la Eŭropa Unio ne eskapas el tiu fenomeno — montriĝas iom anesteza. Izolita de la resto de la mondo, aferoplena en oficejoj kie oni parolas plurajn lingvojn, oni povas sincere sperti la senton partopreni en granda frateca aventuro. Oni povas senti sin ebria en tiu eta mondo kiu sin reciproke komfortigas, alelektas kaj gratulas, malproksime de la adresatoj de la decidoj kiujn oni adoptas. Naiveco por la socialista politikologo Jacques Généreux*, perfido por la esploristo Raoul Marc Jennar*, tiu sinteno, kiu koncernas ankaŭ la eŭropajn deputitojn kaj la oficistojn de la Komisiono, kreskigas la malakordon kun la zorgoj de la popolo (dislokadoj, senlaboreco, ktp.).

* Vd Jacques Généreux, Manuel critique du parfait européen, Seuil, Parizo, 2005.
* Raoul Marc Jennar, Europe: la trahison des élites, Fayard, Parizo 2004.

La “eŭropa” tropismo de la maldekstrularo povas ankaŭ respeguli teknokratian vizion de potenco.* Opinii, kiel verdula eŭropa deputito, ke la ebleco atribuita al la civitanoj redakti petskribojn sen ajna jura konsekvenco (artikolo I-47 de la projekto de konstitucia traktato) konstituas “konsiderindan avancon de la demokratio” montras la difektiĝon de la demokratia idealo ĉe parto de la progresema tendaro.*

* Corinne Gobin, “L’Union européenne: un état de perte de conscience publique? [Eŭropa Unio — ĉu stato de perdo da publika konscienco?]”, en: Attac, Une autre Europe pour une autre mondialisation [Alia Eŭropo por alia tutmondigo], Editions Luc Pire, Bruselo, 2001, p. 70.
* Alain Lipietz, Politis, 2005-03-24.

Inter ideologia bankroto, sociala interkonsento kaj historia senkultureco, Eŭropo fariĝis la bermuda triangulo de la maldekstro. Korpe kaj anime ĝiaj fortoj kaj ĝiaj reprezentantoj malaperas unu post la alia. La inciteco kiu kreskas ĉe la partizanoj de la “jes” rivelas sendube la malklaran timon ke eventuala venko de la “ne” povus disŝiri la bermudajn nebulojn kaj remiksi la politikajn kartojn.

Anne-Cécile ROBERT.