Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Esperoj

Refoje, tre laŭte dirante “ne”, la 29-an de majo 2005, al la projekto de konstitucia traktato por Eŭropo, la ribela Francio honoris sian tradicion de “elstare politika nacio”. Ĝi skuis la Malnovan Kontinenton, vekante denove la esperon de la popoloj kaj la maltrankvilojn de la establitaj elitoj. Ĝi rekaptis la fadenon de sia “historia misio” pruvante, per la aŭdaca ago de siaj civitanoj, ke eblas eskapi la fatalecon kaj la graviton de la ekonomiaj aŭ politikaj determinismoj.

Ĉar tiu “ne” havas centran signifon: ĝi ĉesigas la ultraliberalan pretendon trudi, ĉie en la mondo kaj spite al la civitanoj, unikan ekonomian modelon — tiun difinitan de la dogmo de la tutmondigo.

Tiu modelo jam vekis, ekde la mezo de la 1990-aj jaroj, diversajn rezistadojn. Ekzemple, dum la granda sociala movado en Francio de novembro 1995. Aŭ en Seatlo (1999), kie naskiĝis kion oni poste — precipe post la unua Monda Socia Forumo de Portalegro (2001), sekvata de la okazaĵoj de Ĝenovo (2001) — nomis la “alimondisman movadon”. Kaj, en diversaj regnoj, de Argentino tra Brazilo ĝis Barato. Sed jen la unua fojo ke, en lando de la Nordo kaj kadre de institucia politika baloto, socio havas la okazon diri oficiale “ne” al la ultraliberala tutmondigo.

La ĉefartikolistoj de la dominantaj komunikiloj, kiel entomologoj pristudantaj insekton kiun ili kredis malaperinta, provas misprezenti la amasan “ne” de Francio. Plejparte kampanjinte unuflanke por la “jes”, akuzante la “popolismon”, la “demagogion”, la “ksenofobion”, la “masoĥismon”, ktp., de siaj kontraŭuloj, ili montriĝas nekapablaj adapti siajn analizojn al la amplekso de sia disvenkiĝo. Eksterordinara memsufiĉo de la eminentuloj kiuj ne komprenas — kaj eĉ malpli eltenas — ke la popolo (vorto kiun ili uzas nur pinĉante al si la nazon) rifuzis bone konduti laŭ la preskriboj de la eŭropisma “prava rondo”. Ĉar estas ja la popolo kiu iris al la urnoj: 30% da sindetenoj nur, kontraŭ 57% antaŭ nur unu jaro ĉe la elektoj por la Eŭropa Parlamento.

Tiu mobiliziĝo, aparte en la kategorioj de la “simpla” popolo kaj ankaŭ ĉe la junuloj, pri seka temo — teksto de 448 artikoloj, sen kalkuli la aneksojn, deklarojn kaj protokolojn — konstituas en si mem neesperitan sukceson por la demokratio. La popolo revenis sur la scenejo: fronte al la sento de senposediĝo, esprimiĝas ĝia volo de realproprigo.

La konstruado de Eŭropo, ekde siaj komencoj en 1958, kaj precipe ekde la Eŭropa Unika Akto de 1986, pli kaj pli trudis sin al la naciaj decidoj. La Mastriĥta traktato (1992), poste la tiel nomata Pakto pri Stabileco kaj Kresko (1997) forprenis de la registaroj du de la plej gravaj leviloj de publika agado: la monan kaj buĝetan politikon. La tria, la imposta, estas ĉiam malpli aŭtonoma, ĉar ĝi troviĝas en ĝeneraligita logiko de “libera kaj sendifekta konkurenco”. La civitanoj komprenis ke la traktato submetita al ilia aprobo “konstituciigis”, eŭropskale, la plej akran konkurencon ne nur inter la produktantoj de varoj kaj servoj, sed ankaŭ inter ĉiuj socialaj sistemoj vorataj de malsuprenira spiralo. Estis klare ke la tre magraj demokratiaj “avancoj” de la traktatoj ne povis kontraŭbalanci la definitivecon de la ultraliberala modelo kiun ĝi enkondukis kaj per tio igis la estontajn elektojn sensignifaj.

La voĉo “ne” estis voĉo ekstreme informita pere de miloj da renkontiĝoj, debatoj kaj legadoj, dum la verkoj pri la konstitucio estis dum monatoj ĉe la pinto de la vendoj en la librovendejoj. Fronte al la propagando de la ŝtato, helpata de la plejmulto de la komunikiloj, la civitanoj volis fari al si propran opinion. Ili estis en tio helpataj de la formika laboro de multaj surlokaj kolektivoj kiuj sponte estiĝis en tuta Francio*, aparte la lokaj komitatoj de Attac. Tiu abundo honoras la demokration...

* Bona ekzemplo por tiaj informadoj estis la prelego de la fakulo pri konstitucia juro, Raoul Marc Jennar: “La Eŭropa Unio mortigante Eŭropon” kiun li faris en multaj diskut-kunvenoj aranĝitaj de tiuj komitatoj. -vl

Ĉu tiuj voĉoj estis naciismaj? Ne, ili estis en sia granda plimulto poreŭropaj. Pri tio ne trompiĝis la sindikatistoj kaj asociaj aktivuloj de multaj landoj de la Unio kiuj, en sia lando aŭ partoprenante la kampanjon en Francio, atestis pri sia solidareco kun la aspiro al alia Eŭropo portata de la natura energio de la “ne”. Sen ebleco de referendumo, multaj eŭropanoj petis la francojn doni en ilia nomo prokuran voĉon!

Eksterlande, iuj interpretis tiun “ne” kiel malfortigon de Eŭropo fronte al Usono kiu lasos la grandan usonan potencon sen kontraŭpezo. Ili trompiĝas: la konstitucio eĉ pli vicigintus la Union (aparte en militaj aferoj) en la linion de Vaŝingtono.

Kreiĝis nova situacio, kiu ebligas repensi la valorojn kaj regulojn de la volo komune vivi en Eŭropo. Tiu volo vivi ne redukteblas al nulo kion signifus la libereco de cirkulado de kapitaloj, varo, havaĵoj, servoj kaj eĉ personoj. El tiu vidpunkto, la “ne” de la 29-a de majo fermas nenian pordon. Ĝi malfermas ĝin, male, al ĉiuj esperoj.