Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LA PROMESOJ DE LA “NE”

Kiam la maldekstro rezignis nome de Eŭropo

Tuj post la franca referendumo pri la konstituci-propono, la advokatoj de tiu konstitucio — ĉekape la grandaj komunikiloj — rekomencis siajn atakojn kontraŭ la plimulto de la voĉdonintoj, suspektataj je senrespondeco aŭ je ksenofobio. Tute same neadaptita al la mesaĝo de la francoj ŝajnas la respondo de la Prezidanto de la Respubliko, s-ro Jacques Chirac: simpla kosmetikaĵo per revenigo en la registaron de s-ro Nicolas Sarkozy, tamen advokato de liberala modelo rifuzita de la universala voĉdonado. Tiu aŭtismo de la eŭropaj regantoj fronte al la preferoj aŭ prioritatoj de la loĝantaroj montras la gravan mankon ĉe la komunuma konstruado. Ekde la komenco la eŭropa domo estis konstruata kaŝe kaj trudata de socia elito al ĉiam pli multaj sferoj de la kolektiva vivo (vd Anne-Cécile Robert: “De ribelo al rekonstruo”). Tiugrade, ke la “konstruado de Eŭropo” iom post iom similas al detruado de valoroj proklamitaj dum ĝia komenco (vd Bernard Stiegler: “Kontraŭ konkurenco, konkurado”). Envere, tiu surprizo estas relativa: plurfoje en sia historio, la franca maldekstro povis mezuri la trudan pezon de liberala Eŭropo sur projekto de socia transformado.

ĈU SOCIA TRANSFORMADO aŭ invokado de la “eŭropaj trudoj”? Nur konservativa reverkado de la historio kondukis al starigo de demando kvazaŭ tute nova, dum ĝi tute ne estas tia. Sed la risko de kolizio inter la ambicioj de la franca maldekstro kaj internacia medio, kiu instigus ĝin malaltigi siajn pretendojn, estas malnova.

La debato pri la eŭropa konstitucio reaktivigis konatajn dirojn. Ĉe unu flanko tiuj kiuj, zorgemaj pri rompi kun liberala ordo, demandas: “Ĉu ne estas la propreco de ĉia entrepreno ke ĝi starigas celojn antaŭ ol disponi pri ĉiuj ĝiaj kondiĉoj? Ĉe la alia, tiuj, kiuj ne plu kredas je la transformado de la socio, konkludas: “Kaj vi povos diri ĉion kion vi volas al la entrepren-ĉefoj, kaj ankaŭ mi. Ili iros ĉiam tien kie estas la plej bona produktivo, la plej bona efiko kaj la plej bona profito.” La unua citaĵo estas el la Socialista Projekto de 1980; la duan aŭtoras la homo kiu faris el tiu projekto la bazon de sia prezidanta programo. Inter ambaŭ pozicioj, la volisma kaj la elrevigita, pasis dek-tri jaroj, ĉe kies fino la prezidanto François Mitterand, fronte al la voĉdona malsukceso de siaj politikaj amikoj, povis fari nenion pli bonan ol teoriumi pri sia senpoveco.

La ideo utiligi Eŭropon kiel levilon por rompi kun la ekzistanta ordo en Francio ne estas tute maltaŭga. Se, laŭ la vortoj de Viktoro Hugo, la “superbaj nudpieduloj” de la Franca Revolucio iam surtretis la “mirigitan mondon” de la kontinentaj monarĥioj, la progresema Francio siavice profitis de la analizoj de la germano Karlo Markso pri la Dua Imperio, de la agado de la hungaro Léo Frankel, ministro pri laboro de la Pariza Komunumo*, de la enmigrintaj laboruloj por la formado de la unuaj grupoj de rezistado, de la helpo de la hispanaj respublikanoj al la partizanoj de la liberigo en la dua mondmilito.

* Pri la Pariza Komunumo, la unua realiĝo de socialismo en la historio, en 1871, ĵus aperis en Esperanto la analizo kiun faris pri ĝi Karlo Markso. Vd Karlo Markso: La interna milito en Francio (1871) (La Pariza Komunumo). Kun enkonduko de Frederiko Engelso. Trad. Vilhelmo Lutermano. Mondial, Novjorko, 2005. -vl

Sed, transe de tiu historio tamen kaŝita, paroli pri “eŭropaj solidarecoj” ĝenerale servis al la francaj socialistoj kiel preludo — aŭ kiel preteksto — al konservativa direktoŝanĝo.* En la jaroj 1930, la franca-brita alianco igis la Popolan Fronton en Francio kontraŭdiri siajn ekonomiajn ambiciojn kaj forlasi la Hispanan Respublikon. Post la milito, “Eŭropo” fariĝis la substitua utopio kiu ebligis ŝminki la fundamentajn politikajn kaj strategiajn rezignojn. Pli proksime de ni, ĝi servas kiel instrumento por la filozofia redifinado de la projekto de la maldekstro, kiel “maŝino por malvarmigi la naciajn pasiojn”* Inkluzive kiam la socialistoj ŝajnigas percepti malantaŭ “merkato kie la konkurenco estas libera kaj sendifekta” la “konstruadon de spacoj de regulado kiuj aldoniĝas al la nacio-ŝtatoj por regi la turbulencojn de la kapitalo”.*

* Vd Anne-Cécile Robert: “La maldekstro en sia labirinto”, Le Monde diplomatique en Esperanto, majo 2005.
* Laŭ la esprimo de Bernard-Henri Lévy, kiu akceptis konfidi sin al Le Monde, 28-a de majo 2005.
* François Hollande: “Les transformations du capitalisme [La transformiĝoj de la kapitalismo]”, La Revue socialiste, aprilo 2005.

Ĝenerale, la evoluo de la registara maldekstro sekvis tiun de eŭropa komunumo pli kaj pli zorgema protekti la “kapitalon” kontraŭ la “turbulencoj” de la sociala postulado. Tiu duobla metamorfozo, nacia kaj kontinenta, substrekas la malfacilon de ĉia historia komparo: kun la jaroj, la vortoj “maldekstra”, “dekstra”, “konkurenco”, “regulado” ŝanĝas siajn sencojn.* Ĉe la komenco, la liberalulo devas reteni sin; ĉe la alveno, la socialisto konvertiĝis.

* Kp Frédéric Lordon: “L’Europe concurentielle, ou la haine de l’Etat (La konkurenca Eŭropo, aŭ la malamo al la ŝtato)”,.

Ni prenu du simetriajn ekzemplojn. S-ro Raymond Barre, tradukinto en 1956 de la tekstoj de la aŭstra ultraliberala ekonomikisto Friedrich Hayek, fariĝas, dek-unu jarojn poste, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. Lia brusela mandato, kiu koincidas kun grandaj strikoj en Francio (1968) kaj en Italio (1969), malpermesas al li tamen, kiel al ĉiu alia, inspiriĝi de la ideoj de Hayek, se ne riski viglan socialan rebaton. Sed, inverse, kiam la liberala kontraŭrevolucio donas la takton, la socialisto Jacques Delors estas unu el ĝiaj arĥitektoj en la franca ministrejo pri financoj (1981-1984), poste dum sia prezido de la Eŭropa Komisiono (1985-1994). Kaj li povas ŝvelparole laŭdi sin esti, en Parizo, “atinginta la nuligon de indicado de la salajroj sen striko”.

Antaŭ kelkaj semajnoj, maltrankvila pro la potenco de la movado kontraŭ la konstituci-projekto, la konservativa historiisto René Rémond bedaŭris ke “la revolucia utopio estas mortiganta la eŭropan utopion”* La inverso certe ne tiom ĝenintus lin. Nu, tio okazis plurfoje.

* Le Monde, 6-a de majo 2005.

En 1936, la registaro de Léon Blum volis tiri la francan ekonomion el depresio kiun la socialistoj analizis per kejnzaj terminoj: “Tiu krizo ŝuldiĝas al rompo de ekvilibro inter la produktado kaj la ĝenerala aĉetpovo.” Apogite de politiko de buĝet-altigo, la altigo de la salajroj sekve al la grandaj strikoj de junio 1936 devas, laŭ ili, kontribui al relanĉado de la aktiveco kaj al malaltiĝo de senlaboreco. Sed la sukceso de tia politiko postulis tujan devalutadon de la franko kaj kontrolon de la ŝanĝoj.*

* Kp “Quand la gauche essayait [Kiam la maldekstro provis]”, Arléa, Parizo, 2000.

La prioritato donita al la brita alianco kondukas la Popolan Fronton al rezigno pri tio. Influhava fakulo, Emmanuel Monick*, prezentas al Léon Blum sian arbitracion per jenaj vortoj: “De du aferoj necesas unu. Aŭ vi starigas ŝanĝokontrolon, trudas striktan direktismon, vi aŭtarkiigas Francion — kaj tiam vi estas devigata starigi aŭtoritatan reĝimon kun risko de glito al totalismo. Aŭ vi malfermas la landlimojn, vi konservas reĝimon de liberaj ŝanĝoj, kaj tiam devas apogi vin sur Londono kaj Vaŝingtono por alĝustigi la valutojn kaj samtempe starigi koalicion de la demokratiaj reĝimoj.”* Izolita totalismo aŭ solidaraj demokratioj, tia “elekto” — kiel tiu, identa, kiun oni prezentas en marto 1983 — apenaŭ permesas heziti...

* Financ-ataŝeo ĉe la ambasadejo de Francio en Londono, li poste fariĝis direktoro (“gubernisto”) de la Banko de Francio ĉe la Liberiĝo.
* En Jean Lacouture: “Léon Blum”, Seuil, Parizo, 1977, p. 325.

Ĝi ligis la manojn al la Popola Fronto. La deflaciaj sekvoj de trotaksita valuto nuligis la esperitan efikon de relanĉo de la postulo. Kaj kiam la devaluto tamen intervenas, tio okazas tro malgrave kaj tro malfrue: Léon Blum akceptis intertrakti pri sia interezokvoto kaj la akompanaj disponoj kun la britoj kaj usonanoj.

Malgraŭ amasa fuĝo de la kapitaloj, Blum rezignas ankaŭ pri kontrolado de la ŝanĝoj, kiu estis tamen enskribita en la programo de la maldekstro. Tio estas, laŭ li, sistemo “kiun, aparte de ĉia alia kialo, la registaro juĝas nekongrua kun la afinecoj kaj la necesoj de sia internacia politiko”, La britaj konservativuloj atingis kion ili volis. Mallonge poste ili postulis ke la “koalicio de la demokratiaj reĝimoj”, glorata de Emmanuel Monick, forlasu al la faŝismo la respublikan Hispanion.

Post la milito, “konstruado de Eŭropo” forte subtenata de Usono veldas la socialistojn al la koalicioj de “tria forto” ne tre zorgemaj pri la socia progreso. Tamen, instruita de siaj pasintaj fiaskoj, la franca maldekstro (inkluzive de komunistoj) starigis aŭ plibonigis ekde 1945 instrumentojn de publika interveno (kontrolo de la valuto, de la kredito, de la “altaĵoj de la ekonomio”) destinitaj ebligi al ĝi ne ĉiam dependi de la bonvolemo de la kaptitalo. Laŭ la vortoj de la generalo de Gaulle, la kunteksto de la epoko, “sociala aŭ socialisma”, ebligas ke tiuj transformadoj estu “realigataj sen skuoj. Certe, la privilegiuloj akceptas ilin melankolie. Iuj eĉ faros el ili sekretajn riproĉojn por poste. Sed, en la momento, ĉiuj, mezurante la forton de la kurento, submetiĝas al ili tuj kaj des pli volonte ĉar ili timis ion multe pli malbonan”.*

* Charles de Gaulle: “Mémoires de guerre. Le salut”, Plon, p. 121. Eĉ malgranda centrisma organizo, la Demokratia kaj Socialisma Unio de la Rezistado (UDSR), proklamis tiam la finon de la “triumfanta burĝaro”, (...) enfosita en la pasinteco.

Sed “poste”, tio okazis tre rapide... La bezono de usonaj kreditoj helpantaj la “eŭropan programon”, kiun subtenis Usono, forigis la socialisman potencialon de la transformiĝoj devenaj de la Liberigo. Do, ĉu totala fiasko? Ne, ĉar samtempe konstruiĝis tiu “franca modelo” de miksita ekonomio nuntempe atakata de la liberaluloj, inkluzive de la sociala sekureco kaj statuso de ŝtata ofico. Tamen, se ĉiu aŭ preskaŭ estis intervenisto en 1944-1947, por iuj la ŝtato devas anstataŭi kapitalisman sistemon samtempe ekonomie senefikan kaj sociale maljustan. Por la aliaj, la rolo de la publika potenco konsistas en vipi la energion de la privata sektoro, ne anstataŭi ĝin pli longtempe ol necese.

Jean Monnet, samtempe komisaro de la Plano kaj “homo de la usonanoj”, enkorpigas la duan skolon de pensado. La projekto de la “patro de Eŭropo” tute ne estis socialisma Francio, sed li antaŭvidas pli ĝuste situacion kie, kiel en Usono, la kapitalistoj estos plenaj de dinamismo kiun donas la spirito de entrepreno. Apogite sur la kreditoj de la Marŝal-plano, la ŝtato kaj la eŭropa projekto devas, laŭ li, forte skui konservativan nacian mastraron, ne komenci redistribuadon de la ekonomia potenco.*

* Kp Quand la gauche essayait, verko cit.

La analizo de Monnet trovis adeptojn en la reformisma maldekstro. Certe, la Socialista Partio SFIO ŝajnis revi, ĉe la Liberigo, ke “al Eŭropo la eventoj trudos la socialisman vojon”. Sed, ekde 1950, Léon Blum koncedis ke “aktiva interveno de la ŝtato” povus ankaŭ, kiel en Usono, utile regeneri la ekzistantan sistemon: “Dum la leĝo de la usona kapitalismo estas: “Permesi naskiĝi al junaj entreprenoj”, ŝajnas ke la leĝo de la franca kapitalismo estas: “Permesi ne morti al kadukaj entreprenoj”.”

Tridek-kvin jarojn poste, s-ro Lionel Jospin ŝajnas eĥi lin: “Francio ne havas klason de mastroj je la alteco de sia genio kaj de siaj ambicioj. Tio estas donitaĵo de ĝia historio. Malfortigi la publikan sektoron, liberlasi la plej malprogreseman parton de la mastraro — kiu enpoŝigas sed nenion donas — kreos nek konfidon nek dinamismon.”

Nur iom post iom necesis elekti inter la skizo de “modernigo” impulsita de la publikaj potencoj (ŝtatigitaj entreprenoj, kredit-politiko) kaj tiu de niveligo laŭ la supro, sub premo de la eŭropa konkurenco. La unua kaj la alia vojoj ŝajnas efektive samrangaj ĝis la tago kie la liberala dogmo akriĝas. “Eŭropo” ne ĉiam trudis privatigon kaj premis sur la atingoj de la salajruloj. Ankaŭ ne Usono: ŝtatigitaj entreprenoj (karbominejoj, fervojo, elektro) estis inter la precipaj profitantoj de la Marŝal-plano; pro la zorgo ĉirkaŭbari la komunismon en la Malnova Kontinento, Vaŝingtono bedaŭris dum pluraj jaroj post la milito la kompatindan sorton de la franca laborista klaso.

Ekde 1947, la bezono de usonaj kreditoj, la malvarma milito kaj la koloniaj “aventuroj” detruis ĉian perspektivon de maldekstra registaro en Francio. La SFIO, nun aliancita kun la dekstra centro, tiam faris “eŭropan” diskurson destinitan plibeligi antisocialan politikon interne kaj “atlantisman” subordiĝon ekstere. La fino de la 1940-aj jaroj anoncis do iomete la dekstran gliton kiu okazis en 1983, du jarojn post la elekto de François Mitterrand kiel prezidanto. Tiufoje, komfortigita de la burĝiĝo de sia socia bazo, la liberala vojturno de la socialistoj ŝajnis efektiva.

Laŭ dominanta analizo, la maldekstro faris, en 1981, teruran eraron realigante radikalan programon kiu ignoris la gravecon de la implikiĝo de Francio en la internacia ekonomio. Tiu eraro, laŭ tio, tuj esprimiĝis per serio da financaj krizoj (deficitoj, devalutoj). Tiuj devigis la socialistojn plej rapide reapliki politikojn de “striktigo” de siaj konservativaj antaŭuloj (s-roj Valéry Giscard d’Estaing kaj Raymond Barre) kaj de siaj eŭropaj partneroj (s-ro Helmut Kohl kaj s-rino Margaret Thatcher).

En realo, tio ne ĝustas. Ĉar la maldekstro ne atendis 1983 por kompreni ke la ekonomia interdependeco minacis renversi solecan politikon de “rompo kun la kapitalismo”. Lando kiu engaĝiĝas en politiko de ekonomia relanĉo devis do, laŭ ĝi, “povi uzi la neceson limigi senliman pufiĝon [de la importoj] kiu rompus la restarton de ĝia ekspansio”.

Kiam la komunumaj preferoj ankoraŭ ekzistis, la konkurenco kaj la specialiĝo estis kondiĉitaj de rezulto: “Libereco de komerco ne estas dogmo. Ĝi estas rimedo kiu praviĝas en la mezuro laŭ kiu ĝi kontribuas al la kresko kaj al pli bona dungiteco, ne kiam ĝia efiko estas disvastigi unu post la alia aŭ ĉiujn kune inflacion, deflacion kaj senlaborecon.” Fine, la “rekonkero de la interna merkato” bezonis malriglon de la mona riglilo: “Sur eŭropa nivelo, la Socialista Partio ne povas subskribi la nunan eŭropan monsistemon, tio estas la vicigo de la plej malfortaj valutoj laŭ la germana marko, kiu, atendante novan urĝan apogon, pravigas akrigitan konsumbridadon.”*

* Parti socialiste: “Projet socialiste [Socialista projekto]”, Club socialiste du livre, Parizo, 1980, p. 222-224 kaj p. 181.

La plej multaj de tiuj komercaj kaj monaj orientiĝoj estis tamen forigitaj de François Mitterrand en la tago mem de sia ekprezido.* Oni pensas ĉi tie pri la opinio esprimita de Emmanuel Monick en 1936, ĉar, laŭ s-ro Jacques Delors mem, la decido de 1981 (konfirmita du jarojn poste) klariĝas parte per la deziro ne endanĝerigi la “necesan interrilaton inter la ekonomia politiko de la prezidanto de la respubliko kaj lia ekstera politiko”. Tio estas liaj “klopodoj por relanĉi la konstruadon de Eŭropo”.

* Laŭ la vortoj de lia tiama ĉefministro. Vd Pierre Mauroy: “C’est ici le chemin [La vojo estas tie]”, Flammarion, Parizo, p. 17 ĝis 28, kaj “Quand la gauche essayait”, verko cit.

Post 1983, la projekto de “rompo kun kapitalismo” estas enĉerkigita. Kiel dum la 1950-aj jaroj, la “eŭropa konstruado” servas kiel anstataŭa utopio. Tamen, pro la malkaŝe liberala kaj liberkomerca direkto kiun la socialista strategio ekde tiam alprenis, la vojturno al la “rigoro” ne povis nur reprezenti ŝirmejon por socialista strategio en pozicio de malforteco. Ĝi devis fariĝi preludo por ĝia definitiva forneo. Multaj naciaj instrumentoj iam forĝitaj de la franca maldekstro por ekvilibrigi la potencon de la kapitalo (demokratia kontrolo de la monpolitiko, de la investoj, rolo de la publikaj servoj) estas cetere detruataj de ĝi sur la altaro de la granda merkato.

Anticipante, ekde junio 1982, la kapalvostoturniĝon de la francaj socialistoj, Pierre Rosanvallon substrekis la trudojn de tio kion oni ankoraŭ ne nomis “tutmondiĝo”: “En malferma ekonomio, la agospaco estas mallarĝa. Oni interŝanĝas ne nur varojn kaj servojn, sed neeviteble fine trudiĝas la importado de ekonomiaj politikoj.”* Nu, por Rosanvallon kaj liaj moderaj amikoj, tute ne taŭgis redukti la trudadon estigatan de “malferma ekonomio” al aspirado “ŝanĝi la vivon”. Necesis male akcepti la mallarĝecon de la agospaco kiu rezultis de ĝi. Ĝi malebligus al maldekstraj registaroj “fari stultaĵojn” aŭ, alidirite, resti fidelaj al programo provanta limigi la dominadon de la kapitalo. La maŝkaptilo de la internacia komerco, esperis Rosanvallon, eĉ akcelos la “finon de la franca escepto”, kies forpason li 1988 anoncis — ĉu iom tro frue? — kun du siaj amikoj de la Fondaĵo Saint-Simon.*

* Pierre Rosanvallon: “Le choc déflationniste et après”, Libération, 23-a junio 1982.
* Jacques Julliard, François Furet kaj Pierre Rosanvallon: “La Fin de l’exception française [La fino de la franca escepto]”, Calmann-Lévy kaj Fondation Saint-Simon, Parizo, 1988.
Respekti la regulojn de tiu “kruela ludo”

EN SEPTEMBRO 1989, s-ro Michel Rocard aliris novajn funebradojn. Kiel tiama [franca] ĉefministro li enterigis la esperojn al sociala Eŭropo kiujn lia partio longtempe nutris: “Ni havas plimulton de konservativaj registaroj en la komunumo. Ili pensas ke la plej bona maniero fari ekspansion estas lasi la homojn gajni monon ajne, praktike ne imposti la kapitalon kaj ĝiajn enspezojn.”* Lia konkludo? “La reguloj de la ludo de internacia kapitalismo sankcias ĉian aŭdacan social-politikon. Necesas respekti la regulojn de tiu kruela ludo por fari Eŭropon.”*

* Le Point, 4-a de septembro 1989.
* Citita de L’Humanité, 23-a de oktobro 1989.

Kelkajn semajnojn poste, la falo de la berlina muro alportis retrospektivan pravigon al la “dimanĉaj” stiristoj de la registara maldekstro. Ili povis nun, sed kun tono de ŝajniga bedaŭro, ripeti la venkokrion de s-rino Margaret Thatcher: “Ne ekzistas alternativo”.*

* La fama TINA (There Is No Alternative) -vl.

La socialisto Pascal Lamy estas ĵus nomumita ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), tio estas policisto de la internacia liberala ordo. Li antaŭe konsiladis la francan ĉefministron s-ro Pierre Mauroy kaj poste s-ron Jacques Delors en Bruselo, kaj fine direktis grandan privatigotan bankon. La transformiĝo ŝajnas plenumita. Kaj en la liberkomerco kiun malkaŝe deklaras s-ro Lamy, la progresema internaciismo pezas malpli ol la finaranĝo de komerca spaco kiu trudos al la socio regulojn favorajn por la dungistoj: “La francaj mastroj estas eŭropamaj, ĉar ili komprenis ke la reordigo kaj la remerkatigo de la franca ekonomio estas faritaj de Eŭropo, danke al Eŭropo kaj pro Eŭropo.”*

* Pascal Lamy: “Le modèle français vu de l’Europe [La franca modelo vidata de Eŭropo]”, Le Débat, Parizo, n-ro 134, marto-aprilo 2005.

Foje promeso de libereco, de malfermiĝo, de rasmiksado, foje proklamo de senpoveco transformi la socian ordon, la “tutmondiĝo”, “Eŭropo” (iom post iom senigita je siaj komunumaj protektoj) konstruis militmaŝinon kiu ebligis malfari la socian kontrakton “sen pafi eĉ unu kuglon”, manipuli la internaciisman senton por favorigi la solidarecon de la kapitalo, pretendi defendi la “polan plumbiston” por trudi ke gajnu la plej malmultekosta, gurdadi la ekziston de “internaciaj trudoj” por kaŝi ke ilia premo estis fortigita de volo kaj de politikoj.*

* Kp Le Grand Bond en arrière: comment l’ordre libéral s’est imposé au monde [La Granda Salto malantaŭen — kiel la liberala ordo trudiĝis al la mondo], Fayard, Parizo, 2004.

Tiu diskurso de ŝajnigita fataleco kaj tiu pedagogio de submetiĝo estas permanenta trajto de la historio. La neantaŭvidebla sukceso de la franca 29-a de majo* ne sufiĉas por inversigi la socialajn detruojn kiujn ili trudis al la mondo. Sed, ekde kiam tia venko kuraĝigos venontajn ofensivojn, ĝi jam malfermas la perspektivon de novaj surprizoj.

* La 29-an de majo, dum la referendumo en Francio pri la eŭropa konstituci-traktato, la “NE” al tiu projekto ricevis klaran plimulton. Jen Geografia kaj sociologia analizo de la franca NE. -vl

Serge HALIMI.