Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LA MONDO ATENDAS MULTON de Eŭropo. Tion almenaŭ pensigas la lastaj verkoj.* La alvokoj al “alia Eŭropo”, formulitaj de la socia movado sur la Malnova Kontinento, montras ankaŭ tiun atendon. Eŭropo konstituiĝos nur se ĝi donas al si la rimedojn respondi al tiu demando. Tamen, kio estas atendata?
La mondo ne atendas bonajn intencojn: ĝi atendas ke Eŭropo inventu novan industrian modelon kapablan ĉesigi la procezon de ĝeneraligita malindividuigo kiu subminas la okcidentajn sociojn. Gilbert Simondon nomis psiĥo-socia individuiĝo la procezon per kiu kolektiva individuo fariĝas tia tra psiĥa individuiĝo de tiuj el kiuj ĝi konsistas. Tia procezo estas dinamiko kie la psiĥa individuiĝo partoprenas esence en la sociala individuiĝo kontribuante al tiu individuiĝo. Vera konstituado de Eŭropo devus krei novan procezon de psiĥa kaj kolektiva individuiĝo de ĝiaj loĝantoj, konverĝigante inter ili procezojn de ekzistanta individuiĝo: la eŭropaj nacioj.
Nu, la industria psiĥa kaj kolektiva individuiĝo devena de la nuntempa kapitalismo trairas senprecedencan krizon. Ĝi suferas pro grava kaj danĝera malsano: la malsublimigo, tio estas la kaptado kaj senlima ekspluatado de la libida energio de la produktantoj kaj de la konsumantoj en ĉiuj kampoj. Ĉar, ekde kiam la libida energio de la individuoj kaj de la grupoj estas hegemonie deturnita al konsumaĵoj, ĉiuj aliaj celoj de la libido, kaj aparte tiuj kiuj ebligas la konstituadon de civilizo, estas deinvestitaj kaj grave minacataj.
TIO VERAS POR LA FAMILIO, la edukado — kaj do la lernejo kaj la totaleco de la scioj-, sed ankaŭ por la politiko, eĉ la juro, kaj ĉiuj sublimaĵoj de la spirito, fruktoj de kion la germanoj nomis Bildung. La procezo de kapitalisma kaj industria individuiĝo eniris en kontraŭdiron kun si mem kaj tendencas detrui sin mem per tendenca malaltiĝo de la libida energio, kiu montriĝas per perdo de individuiĝo. Tiu senigas la individuojn je la eblecoj ekzisti kaj estas, en antaŭvidebla tempo, mortiga por la tuta komerca socio, ĉar la libido kaj la sublimado estas en la principo de la merkato kiel ankaŭ de la produktado.*
Se Eŭropo volas konstituiĝi, ekzisti, ĝi devas do, prioritate, lukti kontraŭ la ĝeneraliĝinta malindividuigo, tra nova industria politiko.* Alie dirite, la tuta mondo kaj la eŭropanoj mem atendas de ĝi ke ĝi reinventu la ideon de industria civilizacio, kaj ke ĝi certigu ke la industrio ne estu nepre generanto de regreso.
Tamen, la Eŭropa Unio, dum la lastaj jaroj, sisteme privilegiis la esprimiĝon de kaduka industria modelo, kaj faris de la merkatigo de ĉiuj sociaj praktikoj — tiel reduktitaj al la kompatinda statuso de konsumkutimoj — sian solan celon. Per tio, la konstruado de Eŭropo estas pli kaj pli spertata kiel procezo de detruado de Eŭropo.
Tiu minacosento fariĝis des pli vigla ĉar la sola celo, disvolvo de merkatoj en ĉiuj sektoroj de la ekzisto, estis ĉiam pli eksplicite esprimita nome de ideologio kiu absolutigas la principon konkurencigi la eŭropajn naciojn unu kontraŭ la alia. Kaj tio, sen malfermo kaj forta apogo de ajna perspektivo de ento supera al la eblaj interes-konfliktoj. Nu, la eŭropanoj scias al kio kondukis, pasintece, la konkurenco inter iliaj nacioj: du mondmilitoj en la 20-a jarcento kiuj detruis la plej grandan parton de Eŭropo, aldone al la konfliktoj de la pasintaj jarcentoj. Simila minaco estas des pli danĝera ĉar la malsublimado kiu rezultas de la senlima konsumismo fariĝinta sola celo, estigas mortimpulson.*
La konkurenco konstituas, tute evidente, fundamentan dinamikan faktoron en ĉia procezo de psiĥosocia individuiĝo. La kritiko de ŝtatigita ekonomio bazas sin, prave, sur la efektoj de malefikeco kaj de senmotiviĝo tipaj por la komunismaj landoj por demonstri ke la konkurenco de la individuaj interesoj estas la kondiĉo de ĉia ekonomia vigleco.
TAMEN, LA KAPITALISMA ORGANIZADO de la konkurenco, en la nuna stato de la ultraliberala ideologio, produktas ankaŭ jam nun, kaj amase, senmotiviĝon kaj “pesimismon”, kiel kelkfoje plendas la politikaj respondeculoj* — aldone al la fakto ke ĝi generas kapitalismajn monopolojn.
La civitanoj de Eŭropo timas tion kion ili spertas ĉiam malpli kiel konstruadon de Eŭropo kaj pli kaj pli kiel ĝian detruon, ĉar ili malfidas, prave, la falsan kaj danĝeran ideon laŭ kiu oni povus konstitui Eŭropon konkurencigante la landojn unu kontraŭ la alia. Kiel imagi ke komunumo povus konstituiĝi metante la popolojn, kiuj devus konstitui ĝin, sole nur en konkurencon, do en kontraŭecon?
La koncepto de konkurenco, en Eŭropo realigata, prezentiĝas kiel ruiniga simpligo de la konkurado tia kian pensis la grekoj, kiuj nomis ĝin eris. Ke la konkurado estu en la interna principo de ĉia ekonomi-politika komunumo, ŝajnas ne nur imagebla, sed nesuperebla. Tamen, ĝi devas levi tiujn, kiujn ĝi dinamikigas, super la apartecojn kaj esti en tio unuaranga potenco de integriĝo kaj de individuiĝo.
La konkurenco, do, ne povas konstitui la unuan principon, kaj, eĉ malpli la solan, de nova politika kaj ekonomia komunumo. Ĝuste ĉar la rilatoj inter la membrolandoj de sama politika komunumo ne reduktiĝas al la ekonomiaj interŝanĝoj kaj al la konkurenco — kaj supozigas intereson superan al la apartaj interesoj — oni distingas politikan union disde simpla ligo de ekonomiaj interesoj, kiel estis ekzemple, la Hansa Ligo, aŭ kiel estas la Nordamerika Akordo pri Libera Interŝanĝo (NALI) kaj multaj aliaj zonoj de privilegiitaj ekonomiaj interŝanĝoj. Temas do ĝuste pri ekzistigi, pere de la loĝantoj de la nacioj konstituantaj Eŭropon, la solidecon de eŭropa ideo, tio estas la certigo de eŭropa vivmaniero.
TIU EŭROPA VIVMANIERO devas esprimi eŭropan spiriton, siavice historie konstituitan de la ideo de racio, kiu estas tipe eŭropa heredaĵo, sed kiu tute ne estas pure formala koncepto: ĝi devas, laŭ Freŭdo, esti konceptita kiel deziro kaj enkarnigita kiel motivo. Nu, la deziro estas mem kaj esence potenco de sublimado. Kio faris la Heziodan eris, kiu tiel frapis la junan Niĉeon, la potenco de la polis mem, estas tio kio implicas ke la eris estu tio kio levas al io pli bona: al la ariston. La kamparano, en La laboroj kaj la tagoj*, troviĝas ja en konkurenco aŭ konkurado kun alia kamparano, sed por direktiĝi al io pli bona.
Tio pli bona, kiu havas en antikva Grekujo la nomon de dioj, resendas al tio kion la grekoj — malkovrintoj de la juro — nomas dikè kaj aïdos — justemo kaj honto — kiuj ne estas simple “valoroj”, sed ja fondaj principoj.
LA AÏDOS, kiun oni tradukas ankaŭ per pudoro, kaj kelkfoje per honoro, troviĝas ĉe la bazo de la eris. Se tio ne estas la kazo, la eris jam ne estas “la bona eris”, kiel diras Hesiodo: ĝi fariĝas memdetrua potenco, ĝi esprimas la mortinstinkton — kiu kondukas al milito. Nu, la senlima konkurenco, ne limigita de unuigaj principoj, kondukas al mondo sen honto: nome de la efikeco, ĝi malaltigas ĉiam al pli malsupera nivelo. Tio niveligas je la malalta nivelo, same la televidprogramojn — kiel esprimis senhonte s-ro Patrick Le Lay, prezidanto-ĝeneraldirektoro de la privata televidĉeno TFI* — kiel la socialajn leĝojn.
Eŭropo estas malfeliĉe la kontinento de la militoj, kaj unuavice por lukti kontraŭ ilia reveno necesas politika konstruado de Eŭropo. La eŭropanoj timas ke konstitucio bazita sur senlima konkurenco kondukos tute male la landojn al novaj konfliktoj. Ili ne pensas ke la “valoroj” kiujn postulas la projekto de eŭropa konstitucio havas ian rilaton kun la fondaj principoj de politika unio kiu luktas kontraŭ la disiĝo kiun portas en si ĉiam la necesa dinamika principo kiu organizas la konkuradon kaj la konkurencon, sen kiuj, efektive, ekzistas neniu daŭra motivado. Pro tio ili ne kredas la retorikon de la valoroj, kiun enhavas la artikolo 2 de la konstituci-projekto, ĉar ili legas en ĝi nenian motivon enkarnigitan en ĝi.
Bernard STIEGLER.