Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Pesimismo. Jen la dominanta sento en Sud-Koreio kiam oni diskutas kun politikaj aŭ sindikataj respondeculoj. La streĉiteco kun Usono koncerne Nord-Koreion ne ĉesas akriĝi. La rilatoj restas ankaŭ streĉitaj kun Japanio, ĉar japanaj lernolibroj daŭre bagatelumas la kruelaĵojn faritajn al la koreoj dum la japana okupacio (1905-1945); kaj ankaŭ pro la teritoria malkonsento pri la Dokdo-insuloj, kiujn ambaŭ depostulas por si. Seulo malakceptas la diplomatian ambicion de Tokio: disponi pri permanenta seĝo en la estonta Sekurec-Konsilio, post la reformo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) venontan septembron.
Aldone, la ekonomio lamas. Malgraŭ la impreson de dinamismo kiun sentas la okcidenta vizitanto antaŭ la impresa sukceso de Sud-Koreio — unu el la raraj landoj de la planedo kiu sukcesis, en kelkaj jardekoj, eliri el la tria mondo kaj leviĝi al la rango de la plej evoluintaj nacioj-, la kresko fariĝas senspira. La lando, kiu restas la tria plej alta ekonomio de Azio, post Japanio kaj Ĉinio, suferas samtempe malkreskon de konsumado kaj malrapidiĝon de siaj eksportoj.
“En relative mallonga tempo, klarigas en siaj parlamentaj oficejoj s-ro Bae Joon-beom, direktoro de la internaciaj rilatoj de la Demokratia Laborpartio (DLP), Sud-Koreio pasis de subevoluo al tre progresinta industriiĝo. Aktuale, danke ankaŭ al la socialaj bataloj okazintaj ekde la restarigo de la demokratio en 1987, nia vivnivelo similas al la mezumo de tiu de la regnoj de la Eŭropa Unio. La salajroj multe altiĝis. Ni estis lando de malkara laborforto. Tio jam ne estas la kazo. Konsekvenco: ni suferas plenfrape la efektojn de la tutmondigo. Niaj grandaj industriistoj, la chaebol kiel Samsung, Hyundaj, Daewoo aŭ LG, kiuj estis la lancopinto de nia ekonomia progreso, amase delokiĝas. Des pli volonte ĉar ili instalas siajn fabrikojn tute proksimen, ĉe niaj ĉinaj najbaroj!”
El tio rezultas difektiĝo de la laborkondiĉoj. En la sidejo de la sindikato de la dungitoj kun malregula salajro, dependa de la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (KCTU), du respondeculoj, portantaj ĉirkaŭ la frunto ruĝan bendon kun la enskribo “Alia mondo eblas”, precizigas ke, “el 13 milionoj da aktivuloj en Sud-Koreio, 8,5 milionoj laboras partotempe, provizore aŭ okaze. Kaj tiuj kiuj havas firman laboron, estas elmetitaj al malcerteco, fleksiĝigo, delokadoj, permanenta ĉikanado kaj rompado de la socialaj leĝoj fare de la mastroj”.
Nenie en la mondo, la provizora laboro, sub premo de la tutmondigo, atingas tiajn proporciojn. “Inter mendanta entrepreno kaj la salajrulo kiu plenumas la mendon, deklaras la du sindikatistoj, estas ofte sep ŝtupoj da vicentreprenoj. La laboristo ne scias precize por kiu li laboras. La respondeco de la precipa profitanto de la produktado diluiĝas en la ĝangalo de la vicentreprenoj. En kazo de problemo, la okaza salajrulo estas ofte sen helpo. Ĉar la sindikatoj de la provizore dungitaj laboristoj ne estas agnoskitaj.”
Al la socialaj streĉoj aldoniĝas la zorgoj ligitaj al la atomminaco kiun la nord-korea reĝimo ŝvebigas sur la regiono. Nord-Koreio, klasita de la prezidanto de Usono, s-ro George W. Bush, inter la landoj de la “malbon-akso”, provizita de balistaj armiloj de longa trafdistanco kaj retiriĝinta, en januaro 2003, de la traktato pri nuklea nedisvastigo (TNT), deklaris posedi plurajn atombombojn kaj minacis fari atombombajn testojn por respondi al la usonaj agresminacoj.
La sud-korea ministro pri unuiĝo, s-ro Chung Dong-young, en kiu iuj vidas la posteulon, en 2007, de la nuna prezidanto Roh Moo-hyun, kaj kiu ĵus, la 17-an de junio 2005, vizitis Pjongjangon, kie li renkontis la prezidanton Kim Jong-il, ne estas maltrankvila. “En 1994, klarigas li, kiam ni spertis la unuan atomminacon, la borso de Seulo kolapsis je 36%! Hodiaŭ, dum la minaco estas eble pli serioza, la borso ne moviĝis. Jen pruvo ke la rilatoj inter Seulo kaj Pjongjango estas solidaj kaj konstituas garantion de sekureco. La nord-koreaj aŭtoritatoj postulas de Vaŝingtono garantiojn. Ili pensas ke Usono volas renversi ilian reĝimon. Temas por ili do pri demando de supervivado. Ni diras al la usona registaro ke ĝi devas koncentriĝi sur la problemo de senatomigo de Nord-Koreio kaj forlasi sian intencon renversi la reĝimon. Ĉar la miksaĵo de ambaŭ celoj estas eksplodiĝema.”
La nord-korea prezidanto Kim Jong-il ĵus anoncis sian intencon rekomenci la intertraktadojn pri la senatomigo, en la kadro de la Sesopa Grupo (Nord-Koreio, Sud-Koreio, Ĉinio, Rusio, Japanio, Usono), kaj indikis ke lia lando povus re-aliĝi al la traktato pri nedisvastigo, tiel finante la atomminacon. Estas nun la usona vico ludi. Ĉu la prezidanto Bush akceptos redukti sian agresemon kaj sekvi la rekomendojn de sia sudkorea aliancano?
Ignacio RAMONET.