Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ŜLOSILOJ POR POST LA 29-A DE MAJO

Por Eŭropo de demokratia noviĝo

La fiasko de la Eŭropa Konsilio de Bruselo, la 16-an kaj 17-an de junio 2005, havas multe pli fruajn kaŭzojn ol la “ne” de la francoj kaj nederlandanoj. Tia kia ĝi estas konceptita, la Unio atingis siajn limojn. La politiko de la eŭro bone montras tion: marĝene de la demokratio, fondita sur kaduka monisma dogmo, ĝi malhelpas ĉian subtenon al kreado de laborlokoj (vd la artikolon de John Grahl: La absurda statuso de la Centra Banko — aperonta fine de julio). La rifuzo de tia Eŭropo tute ne estas okaza, sed montras filozofian distranĉon inter gvidantoj kaj civitanoj (vd la artikolon de André Bellon: Voĉdonu bone, ili faros la reston). Nur de tiuj povos naskiĝi demokratia refondiĝo de la Unio.[1]

POST LA FIASKO de la Eŭropa Konsilio de la 16-a kaj 17-a de junio, dum kiu la dudek-kvin membroŝtatoj ne povis interkonsentiĝi pri la buĝeta kadro de la Unio por la periodo 2007-2013, la aferoj estas klaraj: la neaj voĉoj al la konstitucia traktato — en Francio la 29-an de majo 2005, poste en Nederlando la 1-an de junio — ne estas la kaŭzo de la krizo kiun spertas la konstruado de Eŭropo; ili nur malkaŝis ĝin. La buĝeta diskuto, kiu fiaskigis la pintkunvenon, estis efektive ligita nek al la sorto nek al la kalendaro de la ratifado de tiu traktato. La spirblovo de la duobla “ne” kreis spacon por debato kies perimetro evidente ne redukteblas al la sumo de kontribuaĵoj pagendaj de la membroŝtatoj al la unia buĝeto, kaj, inverse, de kion ili rajtas atendi de ĝi. La “eŭropa konstruado” estas rediskutata ĝenerale, en ties diritaj kaj nediritaj partoj.

La gvidantoj de la institucioj de la Unio klopodas ne komplete perdi la vizaĝon, eĉ se ili devas nei evidentaĵojn. En la nokto de la 16-a al la 17-a de junio, dum komuna gazetara konferenco kun s-ro José Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono, kaj s-ro Josep Borrel, prezidanto de la Eŭropa Parlamento, la oficanta prezidanto de la Europa Konsilio, la luksemburgia ĉefministro Jean-Claude Juncker do faris tiun superrealisman eldiron: “Mi volas obstine kredi ke nek la francoj nek la nederlandanoj rifuzis la Konstitucion”. La prokrasto de la findato por la ratifadoj, de la 1-a de novembro 2006 al meze de 2007, kaj la interkonsentita rendevuo en junio 2006 por bilanci la naciajn debatojn pri ili, jam kondukis al simpla prokrasto de la referendumoj planitaj en Danio, Portugalio, Ĉeĥio, Pollando kaj Britio. Tamen, daŭrigis s-ro Juncker, “la procezo de ratifado devas daŭri”! Kial? “Ĉar la elektantoj — kaj jen kial ni bezonas tiun periodon de klarigo kaj debato — ne komprenis ke la teksto de la konstitucia traktato, la eco de la konstitucia traktato celis respondi al iliaj zorgoj.”

Ĉar la neaj voĉoj estis nur jesaj voĉoj kiuj ne sciis tion, iom da “pedagogio” devus reordigi la aferon... Oni kredus aŭdi aŭ legi tiujn francajn ĉefartikolistojn, laŭlitere svenbatitaj de la rifuzo de la elektantoj submetiĝi al iliaj ordonoj, kaj kiuj ankaŭ daŭre, ankaŭ “obstine”, kampanjas por la “jes” plurajn semajnojn post la referendumo de la 29-a de majo.* S-ro Jacques Chirac, siavice, esprimis evidentaĵon — “La civitanoj diras ne al la Konstitucio ĉar ili rifuzas tian Eŭropon kia ĝi estas” — de kiu li poste tiris strangan konsekvencon: “Ni bezonas klarigi Eŭropon tian kia ĝi estas.” Ŝajnas ke ne venis al la menso de la prezidanto de la Respubliko — en tio simila al la gvidantoj de la Socialista Partio — ke se la civitanoj amase rifuzis tiun Eŭropon, ili faris tion precize pro tio ke, vivante en ĝi, ili konas ĝin bone!

* En siaj persistaj pledoj, iuj ne hezitas retrorigarde plibeligi la enhavon de “konstitucio” kiun ili sendube ne estis ĉiuj legintaj. Tiel s-ro Pierre Rossanvallon atribuas al ĝi, inter aliajn “progresojn”, la meriton permesi la “referendumon de popola iniciato”. Oni serĉus vane tian dispozicion en la teksto. (“Le retour du refoulé”, Le Monde, 3-a de junio 2005.

Post la ŝoko, kaj por provi klarigi ĝin, iuj partizanoj de la “jes” faras konstatojn kaj proponas analizojn kiuj malmulte diferencas de tiuj de iliaj kontraŭuloj. Tiel, rompante kun la bildo ĝis tiam disvastigata de la komunikiloj pri Germanio al kiu Francio turnis la dorson kaj kiu estus tentata de divorco, Daniel Vernet skribas: “En parto de la germana opinio, la aliĝo al la konstituci-projekto ne estas tiel unuanima kiel pensigas la ratifo de la du ĉambroj de la parlamento.”* Jen eŭfemismo: se kredi la evoluon de la opinienketoj kaj la deklarojn de la politikaj gvidantoj de la plimulto kaj de la opozicio, Germanio sendube ankaŭ donintus negativan voĉdonon okaze de referendumo.

* “Feu l’Europe-puissance”, Le Monde, 1-a de junio 2005.

Tio farintus trian “nigran ŝafon”. Kaj la ŝafaro verŝajne larĝiĝus ĝis pliparto de la landoj kie referendumo estis planita, tiel en Svedio, kie forta plimulto da civitanoj postulis de la registaro organizi ĝin, verŝajne ne por voĉdoni “jese”... Disfalis la mito de opinioj unuanimaj kun la elitoj, siavice forĝitaj al la konstitucia traktato, kaj tiu krizo de politika reprezentado nur pligravigas tiun de la “eŭropa konstruado”.

S-ro Hubert Védrine, iama ministro pri eksteraj aferoj de la registaro Jospin, donas tre klarvidajn klarigojn por la “malkontento” evidentigita de la neaj voĉoj: “Kio ĉion venenigis, tio estas pli ĝuste tiu insisto ridindigi ĉian senton de normala patriota sento. karikaturi ĉian zorgon — eĉ pravan kaj ne ksenofoban — pri la ampleksigo de la Unio, suspekti ĉian tute naturan deziron konservi certan suverenecon super sia destino kaj sia identeco en la tutmondigo, malestime forbalai ĉian kritikon. Ĉio ĉi, kun la sociala malsekureco, la identeca malsekureco, la sento de demokratia senposedigo, fermis la elirejojn kaj kondukis la francojn frapi tiel forte.”* Pri ŝlosila punkto, la identeca dimensio de la krizo, tiu analizo konformas kun tiu de alia partizano de la “jes”, s-ro Pierre Nora, direktoro de la Débat: “Ni pagas la sisteman senvalorigon de la plej eta montriĝo de ŝatligiteco kun la nacio. Konscie aŭ ne, ni ne ĉesis ridindigi, neglekti tre potencan kolektivan subkonscion oferante ĝin al la miraĝoj de europa konstruado; speco de Eŭropo al kiu mankis difino kaj limoj, sed kiu tamen estis levita al “nesuperebla horizonto”, kaj eĉ al “revo”.”*

* Hubert Védrine, “Sortir du dogme européiste [Eliri el la eŭropisma dogmo]”, Le Monde, 9-a de junio 2005.
* Pierre Nora, “Un non-dit national explique le vote du 29 mai”, Le Monde, 4-a de junio 2005.

Identeca malcerteco, sociala malsekureco kaj sento de demokratia senposedigo estas dense kunligitaj kaj klarigas francan elekto-partoprenon senprecedencan por eŭropa balotado. Tiuj tri ingrediencoj eniras en varia proporcio, laŭ la landoj kie okazas debato, en la rifuzon de la eŭropa konstruado tia kia ĝi estas konkrete spertata. La nederlanda “ne” estas eble pli identeca; la franca “ne” pli sociala kaj klasa (80% de la laboristoj, 60% de la dungitoj) kun sia klara rifuzo de liberalismo cetere kundividita de multaj partizanoj de la “jes”.

Parizo kaj Londono en la sama tendaro

LA VIGLAJ INTERREBATOJ de Bruselo inter s-ro Chirac kaj s-ro Blair pri la brita “ristorno” — la franca prezidanto, sekvata de dudek-tri pliaj registaroj, prave postulis ties nuligon — kaj pri la komuna agrikultura politiko (KAP) — kies rediskutadon postulas la brita ĉefministro pro bonaj kaj malbonaj kialoj — referencas al strikte ekonomia Eŭropo kiu ne respondas al la demandoj starigitaj de la publikaj opinioj.

S-ro Anthony Blair estas en sia rolo de senskrupula liberalulo kiu volas malmunti ĉion kio restas de reguladaj politikoj de la Unio — kaj la KAP, malgraŭ ĝiaj misoj, estas io tia. En tiu rolo li estas ankaŭ rifuzante senteblan altigon de la komuna buĝeto, kaj do de la buĝetlimo por la strukturaj fondusoj, kiu ebligus pli rapidan samniveligon de la dek novaj membroŝtatoj. Nur forta injekto de kreditoj, aparte por la publikaj infrastrukturoj, povus limigi ilian uzadon de sociala dumpingo kaj de imposta dumpingo kiel “komparaj avantaĝoj” en la granda merkato de la dudek-kvin landoj.

Sed la akrigita konkurencigo, enskribita en la traktato kiu kondamnas ĉian harmoniigon en tiuj kampoj, estas unu el la dogmoj de la Blair-isma kredo kaj de la eŭropaj mastraroj kiuj, per minaco de delokigoj, vidas en ĝi bonegan levilon por ankoraŭ pli redukti la parton de laborenspezo en la produktata riĉeco. La defendeca registro de la diskurso de s-ro Blair antaŭ la Eŭropa Parlamento la 23-an de junio, en kiu li invokas la neceson de “ŝanĝo” kaj de “modernigo”, ne faru iluziojn. La brita prezido de la dua jarduono de 2005 certe fariĝos festivalo da iniciatoj de malregulado kaj de rediskutado de socialaj atingoj de la plej progresintaj landoj de la Unio.

Se s-ro Blair estas perfekte kohera, s-ro Chirac tute ne estas tia. Unuflanke la regula referenco al la “franca sociala modelo” estas senigita je ĉia senco fare de liaj propraj registaroj, hieraŭ de tiu de s-ro Jean-Pierre Raffarin, hodiaŭ de tiu de s-ro Dominique de Villepin. Aliflanke, ĝi estas kontraŭdira kun lia rifuzo de signifa altigo de la komunuma buĝeto, kiu sole kapablas lanĉi la virtan cirklon de iompostioma eŭropa harmoniigo laŭ la supro, direkte al tiu fama “sociala modelo”. Malantaŭ la ŝajnoj de ege kompleksaj kalkuloj, temas simple kaj klare pri la konturoj de sociala aŭ malsociala Eŭropo, kaj necesas konstati ke, tiurilate, Londono kaj Parizo elektis, fakte, la saman tendaron.

Kion oni rajtas atendi de la “klariga periodo” de unu jaro, decidita, por savi la meblojn, de la ĵusa Eŭropa Konsilio de Bruselo? Proksimume nenion sen interveno de la publikaj opinioj. El tiu vidpunkto, la du “ne” kaj la prokrasto de la planitaj referendumoj komencas degeligi la debaton en landoj, nome Italio kaj Hispanio, kie la traktato estis jam ratifita en bruta maniero, kaj veki ĝin en aliaj. Unua komuna agado povus esti la ellaborado de alternativa traktato temanta nur pri la eŭropaj institucioj, en reale demokratia perspektivo, kaj ekskludante ĉian enskribon de ekonomia modelo, kiel tion faris la konstitucia traktato.

Tiurilate, la ideo laŭ kiu tiu teksto starigus “politikan Eŭropon” estas pura propagando. Nek la kreado de posteno de prezidanto de la Eŭropa Konsilio konceptita por unu jaro kaj duono nek tiu de posteno de ministro pri eksterlandaj aferoj povus respondi al tiu ambicio. Temas maksimume pri utilaj teĥnikaj facilaĵoj, kiel ankaŭ la modalecoj de voĉdonado je kvalifikita plimulto kiuj — iomete — faciligas la decidojn pli ol la nun validaj de la Nica traktato.

Por ke ekzistu politika Eŭropo, necesus komunaj aŭ konverĝaj politikaj voloj de la registaroj. Nu, pri esencaj demandoj — kiel la subtenenda sociala modelo, la akompanado aŭ rifuzo de la diktatoj de la liberala tutmondigo, la rilatoj kun Usono kaj la Sudo — la diverĝoj estas grandaj, almenaŭ laŭ la vortoj; kaj ili estas abismaj inter tiuj registaroj unuflanke kaj la opinioj aliflanke. Kredi ke novaj organigramoj povus solvi ilin, atestas pri mirkonsterna naiveco.*

* Vd Anne-Cécile Robert, “La promesoj de la “Ne” — De la ribelo al rekonstruado”, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2005.

Aliflanke, pri la demokratiigo de la institucioj de la Unio eblas akordigi tre grandan nombron da eŭropaj partioj, movadoj kaj sociaj agantoj — pri la anstataŭigo de la konkurenco per solidareco kaj kunlaborado kiel strukturaj normoj, pli granda rolo de la naciaj parlamentoj, la fino de la monopolo de la Komisiono pri leĝdonaj iniciatoj, la revizio de la reguloj de kundecidado de la Konsilio kaj la Eŭropa Parlamento profite al tiu, faciligo de la fortigitaj kunlaboradoj, la rajto de popola iniciato ne submetita al la filtrilo de la Komisiono, la respondeco de la Eŭropa Centra Banko antaŭ la ministroj pri ekonomio kaj financoj kiel antaŭ la Parlamento, etendo de la eŭropa civitaneco al la nekomunumaj rezidantoj, la respekto de la laikeco aŭ la nuligo de ĉia referenco al la NATO en eŭropa traktato, ekzemple.

Ili povus servi kiel “plano B”, kiu efektive ne ekzistas en la kartonoj de la Komisiono, sed kiu povas tre facile estiĝi, eĉ antaŭ la fino de la “klariga periodo”.*

* La eŭropaj Attac proponas tiurilate “planon ABC” de demokratia refondado de la Unio (en la franca.

Post regulado de tiu antaŭkondiĉo por demokratiigo, necesas lanĉi eŭropskalan debaton, sed elirante de la bazo (kiel la referenduma kampanjo en Francio montris ties eblecon kaj viglecon), pri tio kion la membroj de la Unio volas aŭ ne fari, ĉiuj kune aŭ en pli restriktaj grupoj en la kadro de fortigitaj kunlaboradoj. Ĉio devas esti surtabligebla: la koncepto de Eŭropo kiel potenco, la difino de la “limoj” de la Unio kaj de la diversaj eblaj kadroj de “eŭropeco”, la sociala modelo, la reveno al formoj de neegoismaj komunumaj preferoj rilate la internacian komercon, la starigo de eŭropa komuna spaco kiu supermetiĝas, sen forigi ilin, al la ekzistantaj naciaj komunaj spacoj, la klarigo de la principo de subsidiareco, interalie.

Ĉiuj civitanoj de Eŭropo — kaj ne nur areopago tia kia estis konstituita de la 105 personoj kuniĝintaj en la Konvencio prezidata de s-ro Valéry Giscard D’Estaing — povas transformiĝi en propona asembleo. Se ekzistas ebleco eliri el la nuna sakstrato, ĝi pasas tra tiu vojo. La respondenda defio estas des pli malfacila ĉar tia metodo estas neniam provita sur superŝtata nivelo. Sed se Eŭropo volas vere esti nova ideo kaj portata de siaj popoloj, ĝi devas elstari unue en la demokratia noviĝo.

Bernard CASSEN.