Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La Dalai-lamao, spirita kaj politika gvidanto de la tibetaj budhistoj, sendis kelkajn pikojn kontraŭ Pekinon, okaze de vizito en Oslo, Norvegio, la 14-an de junio. Kvankam la de li reprezentata opinitendenco ja ne postulas sendependecon, li tamen obstine petadas “la kiel eble plej altgradan aŭtonomecon” por Tibeto. Sed, ĉar la ĉinaj estroj ekskludas ĉian realan intertraktadon, tiu “mezvojo” prezentas gravajn kontraŭdirojn.
En aŭgusto 2004, dum la atenaj Olimpiaj ludoj, banderoloj postulantaj liberecon en Tibeto flirtadis en la olimpia sportejo kaj dum finkonkursaĵo. Alia banderolo estis svingata en Pekino dum la solena transdono de la olimpia flago, fare de la atena urbestro. Tiuokaze la protestantoj anoncis la pliampleksigon de siaj agoj ĝis 2008 kaj sian intencon igi la pekinajn olimpiajn ludojn loko de senprecedencaj internaciaj manifestacioj, se la situacio de Tibeto ne ŝanĝiĝis.*
Tamen ekde oktobro 2002 Samdong Rimpoche, ĉefministro de la ekzilita tibeta registaro* petis de la tibet-defendantoj, ke ili ne plu publike sin montru malamikaj al Ĉinio ĝis junio 2003, cele al kreo de “fida etoso” kaj al “testo de la respondo de Ĉinio”. La antaŭan monaton, tibeta delegitaro ricevis permeson iri al Lasso kaj Pekino, signo ke la kontaktoj rompitaj en 1993 religiĝis kaj estis daŭrigindaj. Tiun “pozitivan signon” la optimismuloj interpretis kiel komenciĝantan dialogon kaj asertis tujecon de la intertraktadoj, kaj la plej singardaj kiel nuran reagon de Ĉinio. Sed reago pri kio?
La limtempo fiksita de S. Rimpoche respondis al la limdato starigita en rezolucio de la Eŭropa Parlamento, voĉdonita la 6-an de julio 2000. Tiu rezolucio decidis, ke se en daŭro de tri jaroj neniu interkonsento estos okazinta inter la popola ĉina respubliko kaj la tibeta registaro pri nova statuso de Tibeto, la Parlamento invitos la membro-ŝtatojn “serioze ekzameni la eblecon agnoski la ekzilitan tibetan registaron kiel rajtan reprezentanton de la tibeta popolo.”
Tiu deklaro tamen neniam estis plene konsiderita de la ekzilita tibeta registaro, pretekste ke temis pri nura hazarda “koincido”. La perspektivo de ĝia agnosko ja metis ĝin en pozicion kontraŭdiran kun la propra celo: rezigno pri ĉia sendependeca postulo, favore al nura aŭtonomeco*. Nu, agnoski la ekzilitan tibetan registaron estas nenio alia ol tra ĝi agnoski la principon de la rajto je sendependeco kaj la rajton ĝin propretendi. Kun, kiel alia konsekvenco antaŭvidebla kaj fundamente kontraŭa al la oficiala tibeta politiko, la diplomatia konfrontiĝo kun Pekino.
En majo 2003 dua tibeta delegitaro ricevis permeson iri al Tibeto, tuj antaŭ la limdatoj starigitaj de S. Rimpoche kaj la Eŭropa Parlamento. Tiu vizito rezultigis neniun progreson pri dialogo aŭ intertraktado. La neformalaj diskutoj, kiuj okazis kun la ĉinaj respondeculoj, estis prezentitaj de la ekzilita tibeta registaro kiel “novaj” pozitivaj signoj. Tiuj signoj tamen tute similis la antaŭajn, estis same diverse interpreteblaj kaj nenion aldonantaj. Tamen sufiĉis por sendanĝerigi la eŭropunian rezolucion kaj plilongigi, ĉi foje eĉ senlime, la batalpaŭzon de la tibetaj batalantoj.
Pri la du delegitaroj, la pekinaj gvidantoj asertis, ke “samlandanoj turisme vizitadis la landon”, kaj ke “mensoga raporto menciis intertraktadojn*”; sed temas pri “miskompreno”. Aldoniĝis, ke “tute malfermita estas la komunik-pordo inter la Dalai-lamao kaj la Centra Registaro, (...) se li vere rezignas sian pozicion celantan sendependecon*. Ekde tiam “la diskutoj inter li kaj la centraj regantoj pri lia propra estonteco povas komenci.”
Tio estas por Ĉinio maniero ŝovi la debaton al la aparta sorto de ununura homo, kaj eviti la demandon pri la statuso de Tibeto, lasante sian kuntraktanton mem interpreti ambiguajn signojn. Tial la diplomatio de la “pozitivaj signoj” dependas malpli de tibeta aŭ eŭropa strategio, ol de tiu de Ĉinio: ĝi ebligas al Pekino silentigi la kontestadon kaj montri sian “bonvolemon”, tiom longe kiom la malferma tibeta politiko tion bezonos por eviti propran malsukceson.
Efektive la ekzilita tibeta registaro estas agnoskita de neniu lando, kaj ĝi mem ne postulas tiun agnoskon. Sekve, kiun statuson ĝi havu kadre de la intertraktado al kiu ĝi daŭre aspiras? Kaj kian aŭtonomecon ĝi volas intertraktadi, dum tiu ja jam ekzistas, pro tio, ke la Popola Respubliko Ĉinio, kaj do ankaŭ la aŭtonoma regiono Tibeto, estas agnoskitaj?
Postuli aŭtonomecon signifas unue kontesti la ekzistantan aŭtonomec-statuson por proponi alian, aŭ kontesti ĝian efektivecon, tiel ke ĝi efektiviĝu. Pri kiu rajto pretendus la ekzilita tibeta “registaro” en la unua kazo? Ĉu rajto je memdecido, kiel plenrajta reprezentanto de la tibeta popolo? aŭ la ĉina juro, kiun ĝi povus defende citi, se tibetanoj estas konsiderataj nacia minoritato?
Ĉar ĝi ne havas “agnoskitan” rajtecon de ekzilita registaro, ĝi ne povas pretendi pri la rajto je memdecido, nek paroli nome de la tibeta popolo. Sed ĉar ĝi plutenas sin, kvankam sen oficiala agnosko, kiel ekzilitan registaron, ĝi ne povas citi la ĉinan juron. Tio necesigus agnoski, ke Tibeto estas integra parto de Ĉinio, kaj definitive rezigni pri la ekzisto de ekzilita registaro, same kiel pri ĝiaj postuloj. Kaj se temas pri nei la efektivecon de la ekzistanta aŭtonomeco, tio signifus konfrontiĝi kontraŭ la samaj kontraŭdiroj, kontestante la neaplikon de la ĉinaj tekstoj.
Cetere, valorigi la rolon de la Dalai-lamao, kiel faras la ekzilita tibeta registaro, ne ebligas ĉirkaŭiri tiujn obstaklojn. Ĉu li estas religia gvidanto, aŭ estas neagnoskita politika estro, en ambaŭ kazoj li ne estas rajtigita intertraktadi pri la politika statuso de Tibeto. Eĉ pli, tiu valorigo mistraktas (difektas) la rilaton kun Ĉinio, kiu estas tial firmigita en sia strategio priparoli nur la personan revenon de la Dalai-lamao.
La ekzilita tibeta registaro tamen pretendas sekvi moderan kaj pragmatan politikon de malfermo. Ĝi nomas ĝin “meza vojo”, “mezvojo” aŭ “vojo de la Dalai-lamao”. Sed, por ke tiu meza vojo bazita sur dialogo kaj aŭtonomeco-postulo ekzistu, necesus kontraŭpezo. Ĉu radikaka vojo bazita sur unuflanka postulo pri sendependeco, aŭ simpla sendependisma vojo, ne nepre radikala. La paradokso de la meza vojo kuŝas en la foresto de tia klare identigebla politika opinifluo, kiu ebligus relativigi ĝin, kaj kontraste reliefigi ĝian moderan kaj mezan karakteron. Tiu manko, aŭ pli ĝuste tiu inhibo, estas frukto de memcenzuro de la tibetanoj, aŭ eĉ foje de vera cenzuro, kiu konsideras la sendependiĝo-celon elekto kiu kontraŭas tiun de la Dalai-lamao, kaj malutilas al lia agado.
Tiu koncentriĝo pri la “modera” karaktero de la meza vojo kaj pri ĝia politika celo — aŭtonomeco — havas dudirektajn konsekvencojn. Unue ĝi igas la naturan kaj pravan celon de sendependiĝo de la tibeta popolo, perceptata kiel nepre radikala. Due ĝi influas la agadon de la tibeta registaro, kiu ne plu havas liberan spacon por difini aŭ redifini sian politikan vojiron. Tio des pli damaĝas, ke aŭtonomeco, konsiderata de ĝiaj defendantoj kiel realisma celo, fine montriĝas sakstrato laŭ siaj rezultoj, kaj pro la paradoksoj sur kiuj baziĝas ties postuloj. Dum sendependiĝo ja malfacile realigebla, ne estus neebla celo. Kion pravigas la ĉina diplomatio de la “pozitiviaj signoj”, tiom reaga kiom preventa.
Fine, dum intertraktado implicas akcepti kompromisojn, la celo de aŭtonomeco ebligas neniun. Ĉar ja ekde kiam Ĉinio postulas rezignon pri sendependeco kiel antaŭkondiĉo de ĉia intertraktado, aŭtonomeco fariĝas celo samtempe maksimuma kaj minimuma. Se malaperas tiu celo, restos nenio por intertraktadi. Kaj diskuti la modelon aŭ la gradon de aŭtonomeco reprezentas la plej bonan kazon. Tio levigas ĉe iuj la demandon, ĉu kaj kiom estas profitdona, por la tibeta registaro, senkondiĉa rezigno pri la sendependo-celo. El pragmata vidpunkto, tio, kio igas kohera la sendependo-postulon, estas ke ĝi ebligos koncedojn, kaj necesigos intertraktadon kondukotan de la plej modera interparolanto.
Ĉiel ajn, publikigante en majo 2004 “blankan libron” pri “la regiona etna aŭtonomeco en Tibeto”, la ĉinaj regantoj fine mortigis la mezan vojon, kaj ankaŭ la batalpaŭzon de la portibetaj batalantoj. Tiu dokumento, kiu senambigue rediras la oficialan starpunkton de Pekino, malpermesas ĉian kritikon kaj ĉian intertraktadon pri la ekzistanta aŭtonomeco, kiu estas “objektiva politika realaĵo, kiun neniu povas nei aŭ ŝanceli.”. Tamen senditoj de la Dalai-lamao estis akceptitaj en septembro 2004 kaj esperis “antaŭenrion de la estanta procezo al kernaj intertraktaĵoj”. Tio estas maniero por Ĉinio pluteni sian strategion de “pozitivaj signoj”, kiam ĝiaj tibetaj kontraŭuloj pripensas, ĉu ili ŝanĝu tiun strategion.
Tiu vizito sekvis la okazintaĵojn de la atenaj Olimpiaj ludoj, kiuj antaŭanoncis tion, kio povus okazi dum tiuj de 2008 en Pekino. Krome anonco de tiu vizito tuj sekvis nuligon fare de la ekzilita tibeta registaro de propra rezolucio, en kiu estis planita la “revizio de la oficiala registara politika linio — la meza vojo — se ne okazos pozitiva respondo de Ĉinio antaŭ marto 2005”.
Fine, permesante tiun trian viziton, Ĉinio volis memorigi, ke “ĉiujare multaj tibetanoj ricevas permeson rehejmeniĝi, eĉ tiuj, kiuj estas tre proksimaj al la Dalai-lamao*. Laŭ Ĉinio, tiuj “supozataj senditoj” venis por “viziti parencojn kaj konatojn”. Aldonante, ke “ĉiuj patriotoj apartenas al sama familio, al kiu ili pli malpli frue rekuniĝos”, Ĉinio memorigis al la Dalai-lamao, ke nur lia eventuala reveno povas esti temo de diskuto; nenio alia.
En aŭgusto 2003, la Dalai-lamao deklaris, ke se “post du aŭ tri jaroj”, la meza vojo estos atinginta neniun rezulton, li ne povos klarigi ĝian pravecon al la senpacienciĝantaj tibetanoj, kiuj deziras sendependecon. La sekvan jaron, la tibeta ekzilita Parlamento menciis la eblon revizii la oficialan linion de la registaro en marto 2005.
Eltirinte konkludojn el la diplomatio de la “pozitivaj signoj”, la oficialaj aŭ batalantaj tibetanoj estos eble kondukitaj trovi sian vojon en la alternativa sendependiĝo, kiu ebligos novajn strategiojn bazitajn sur vera politika direkto, kies unua bona rezulto estus kohereco. La perspektivo de la pekinaj Olimpiaj ludoj en 2008 donas al ili trijaran periodon por elprovi ĝiajn diversajn aplikiĝojn.