Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La absurda statuso de la Centra Banko

EN LA MEMBROŜTATOJ de la Eŭropa Unio (EU), la alternado de la partioj en la registaro ebligas kelkfoje retroiri koncerne iniciatojn kaj leĝojn kiuj fiaskis, aŭ nuligi ilin. En la Unio, male, la pasinteco fariĝis “atingo” permanente konfirmenda kaj protektenda kontraŭ ĉia kritiko, kiom ajn prava tiu estu. Ekzemplo: la sendivida povo pri la monpolitiko konfidata al Eŭropa Centra Banko (ECB) ekster ĉia politika kontrolo.

Longe antaŭ ol tiu reĝimo ekvalidis, ĝiaj misfunkcioj estis prezentitaj de multaj specialistoj de ĉiaj politikaj tendencoj. Ĝiaj strukturoj estis profunde antidemokratiaj, ĉar ili senigis la elektitajn instancojn — je nacia nivelo kiel je tiu de la Unio — je ĉia kapablo interveni en la makroekonomiajn politikojn. Ĝiaj prioritatoj kaj celoj estis komplete malekvilibrigitaj, ĉar la ECB devis koncentriĝi sur la prezstabileco, kiaj ajn estu la konsekvencoj pri senlaboreco, financaj malfacilaĵoj aŭ pri la misorganiziĝo de la produktsistemo.

La buĝetpolitikoj, siavice submetitaj al la Pakto pri Stabileco kaj Kresko, devis plenumi kriteriojn de publika enŝuldiĝo kun la risko oferi ĉian alian celon. Oni kredis ke la metodoj de la ECB, fidela kopio de la [germana] Bundesbank, sed en tre malsamaj cirkonstancoj, donas ĉiujn garantiojn pri efikeco, malgraŭ ĉiuj pruvoj atestantaj pri la malo. Ekzemplo: la dogmeca insistado pri la valoroj de la monaj agregaĵoj* kiel gvidantoj por la farota politiko, dum tiuj indikantoj, juĝitaj netaŭgaj, estis forlasitaj de la aliaj centraj bankoj. Ses jaroj da sperto de la mon-unio konfirmis la pravecon de tiuj kritikoj, kaj tamen la tutaĵo de tiu institucio restas netuŝebla por la oficiala Eŭropo.

* Ĝenerala valoro de mono, difinita laŭ diversaj kriterioj esplorataj laŭ ties indikantoj. -vl

En la daŭro de la lastaj kvardek jaroj, la mezuma jara kresko-kvoto de la EU estis 1,5%, tio estas malpli alta ol tiu de la finaj 1990-aj jaroj, kaj la duono de tiu antaŭvidita de la “strategio de Lisbono”*. La nivelo de la ekonomia aktiveco montriĝis nesufiĉa ĉe la eŭropa Dekkvinopo por eĉ nur stabiligi la senlaborecon, kiu kreskis de 7,4% ĝis 8,1% de 2001 ĝis 2004. Eĉ se la novaj membroŝtatoj montras iom pli altajn kreskokvotojn, la kvoto de senlaboreco, siavice, estas tie pli alta: 14,4% por la lastaj kvar jaroj.*

* La “strategio de Lisbono”, adoptita dum la Eŭropa Konsilio en marto 2000 en la portugala ĉefurbo, celis fari la Eŭropan Union “la plej konkurenciva scio-ekonomio de la mondo”.
* Europmemorandum Group, Beyond Lisbon: Economic and Social Policy Orientations and Constitutional Cornerstones for the European Social Model: Euromemorandum 2004.

La nevaria respondo de la ECB al tiuj problemoj estis postuli pli da “strukturaj” reformoj, pli da “flekseblaj” prezoj kaj salajroj, pli da “movivo de la dungitaro”. Post la du perditaj referendumoj, ĉar fariĝis pli kaj pli malfacile invoki la minacon de inflacio, nun devas helpi la danĝero de la “tutmondiĝo” por pravigi la samajn disponojn: malreguligado, premado sur la senlaboruloj, delokadoj de entreprenoj de publika kaj privata sektoroj. Tamen, ĝenerale, la ekonomioj de la eŭro-zono kondutis tre bone. En 2004, nur la eksport-dinamiko subtenis la rapidan altiĝon de la produktado. Aliflanke, la internaj merkatoj, aparte tiuj por ekipaĵoj, stagnis aŭ ŝrumpis.

Se la obstina serĉado de “fleksivo”, kiu estas la koro mem de la eŭropaj ekonomiaj politikoj de pli ol du jardekoj, ebligintus solvi la problemon de senlaboreco, tiam tiu estus jam malantaŭ ni. Ĝia persisto sur alta nivelo kaj la liberalaj disponoj tuŝantaj la labormerkaton forte reduktis la parton de la salajroj en la malneta nacia produkto de la Unio: de 73,4% en 1962 al 69,2% en la jaroj 1990, por atingi “rekordon” de 68% en 2004. La eksterordinara altiĝo de la profitoj kiu parolas el tiuj ciferoj — de malpli ol kvarono al preskaŭ triono-, fortigita de impostpolitiko favora al la kapitalo, montriĝis nekapabla sekvigi la promesitajn investojn: dum la kvar unuaj jaroj de tiu ĉi jardeko, la investoj interne de la Dudek-kvin altiĝis nur je 0,5% kaj samtempe malaltiĝis en la eŭrozono (minus 0,2% mezume). La jaro 2004 estas la unua en kiu ili progresis (+ 3,2%).*

* Beyond Lisbon, loko cit.

PRI GRANDA NOMBRO da ekonomiaj demandoj, la respondeculoj de la Unio montras serveman konduton al Usono. La tuta “strategio” de Lisbono inspiriĝas de la naiva kredo je “nova ekonomio” kies aperon, laŭ tio, signalis la borsa prospero en Usono. Ripetaj provoj kopii laŭaserte “fleksiĝemajn” labormerkatojn, subteno al la riskokapitalo, imitado de entrepren-strukturoj: la eŭropaj gvidantoj, sur nacia nivelo kiel sur tiu de la Unio, volis, kun “malracia ekzalto”, imiti Usonon.

La statuto kaj la taskoj de la usona sistemo de la Federacia Rezervo prezentas tamen frapantan kontraston kun tiu de la ECB, kiun oni enmetis kun fermitaj okuloj en la projekton de konstitucia traktato. La Federacia Rezervo estas nur unu registara oficejo inter aliaj, submetita al la volo de la Kongreso. Ĝi devas zorgi por “daŭrigi longtempe la kreskon de la monaj agregaĵoj kaj de kredito, kongrue kun la potencialo de longtempa altiĝo de la produktado de la ekonomio, en maniero subteni efike la celojn de maksimuma dungonivelo, de la prezstabileco kaj de longtempe moderaj interezokvotoj”.

La kontrasto inter la du institucioj havas konsiderindajn sekvojn por la makroekonomiaj politikoj. Tiuj realigataj en Usono ne neglektas la prezstabilecon, sed ili zorgas same pri la niveloj de produktado kaj de dungiteco. En situacioj de daŭra recesio aŭ de kresko de senlaboreco, la makroekonomiaj instrumentoj estas uzataj por relanĉi la aktivecon: buĝetaj stimuloj de la prezidanto Ronald Reagan komence de la jaroj 1980; malaltigo de la interezokvotoj de la jaroj 1990; malaltigo de la impostoj de la prezidanto Bush. Tiuj politikoj, certe ege kritikindaj en multaj punktoj, estis efikaj rilate aktivecon kaj dungitecon, kiuj estas, de dudek jaroj, superaj al tiuj de Eŭropo.

SAME PRI LA sociala politiko: oni povus eĉ diri ke la kreskado estas parto de la usona sociala modelo, aŭ ke la kresko estas ia substituaĵo por sociala politiko. La usonanoj povas ja vivi kaj morti en la merkato, sed ili almenaŭ postulas ke ĝi funkciu. Observado de ilia sperto konsciigas pri la duobla malrespondeco de la eŭropaj decidantoj: ili faras senpaŭzan premon por redukti la kompensojn por senlaboreco kaj por restrikti la rajtojn de la senlaboruloj; samtempe oni faras nenian makroekonomian disponon por krei laborpostenojn.

Estus malfacile trovi politikan demandon pri kiu la britoj estas pli unuanimaj ol por rifuzi la eŭron. Eĉ en la minoritato forte engaĝita en la eŭropa konstruado, praktike neniu pledas favore al eniro en la mon-union. Simpla komparo kun la makroekonomiaj rezultoj de la eŭro-zono finas la debaton. La nuna brita makroekonomia reĝimo estas aprezata kiel multe pli fleksiĝema kaj pli pragmata rilate buĝet- kaj mon-politikon. La Komisiono ofte riproĉis al Londono rompi la normojn de la stabilecopakto, sed la alta nivelo de senlaboreco en Francio, Germanio kaj Italio konvinkas la britojn ke ili prefere restu ekster la eŭro-zono kaj ne estu ligitaj de tiuj normoj.

LA FORESTO DE BRITIO de la eŭro-zono estas problemo por la mon-unio, ĉar ĝi signifas ke la vastaj kaj tre disponeblaj britaj financmerkatoj nur tre limigite uzas la eŭropan monon. Nu, la aŭtonomio de ĉia monsistemo dependas larĝe de la amplekso kaj efikeco de ĝia financ-sistemo. La eksterordinara ekspansio de la eŭro-zono, kiun sekvigus la partopreno de Londono, ege faciligus la realigon de eŭropa monpolitiko kaj kontraŭagus aŭ limigus la efikon de perturboj venantaj deekstere, ekzemple de ŝanĝoj de la usona politiko. Se la gvidantoj de la eŭro-zono vere zorgus pri la estonto, ili ĝisfunde revizius la procedurojn kaj la enhavon de la decidoj de la ECB, por instigi la dungitecon kaj la ekonomian aktivecon.

La longa “prepar”-periodo inter la traktato de Mastriĥto de 1992 kaj la enkonduko de la unueca mono en 1999 kaŭzis seriozajn damaĝojn en la eŭro-zono: la respekto al la komplete arbitraj “konverĝaj” kriterioj por la publikaj financoj kaj por la interezo- kaj ŝanĝo-kvotoj sekvigis restriktajn makroekonomiajn politikojn kaj kreskon de senlaboreco. La ekzistokialo de tiuj oferoj neniam klaris, ĉar ĝi signifis trudi doloran stabiligon por monoj destinitaj al retiro el la cirkulado.

La traktado de la novaj membroŝtatoj de la Unio estas ankoraŭ pli mallogika: kontraste al la franko kaj la marko, absorbitaj de la eŭro tra la ekuo, la pola zloto, la hungara forinto ktp., simple malaperos. La pezo de la suma mono de tiuj landoj estas tiel malforta ke ilia ekonomia situacio havos nur malmultan influon sur la eŭro-zono kiam ili partoprenos ĝin.

FAKTE, LA TEKNIKA integriĝo de la mallongtempaj kredit-merkatoj, necesa por ilia partopreno en la mon-unio, jam realiĝis. Tamen estas trudita al ili longa periodo de kuratoreco, same kiel la arbitraj kriterioj de inflaci-kvotoj, de ŝanĝokvotoj kaj de publika enŝuldiĝo. La aparteno al la monunio estas subordigita al makroekonomia masoĥismo. Samtempe estas neglektata la baza problemo de la mona integriĝo de la novaj enirantoj: la fiksado de ŝanĝokvotoj kun la eŭro stimulantaj altajn nivelojn de eksportado kaj de kreado de laborpostenoj.

Lanĉita en 1999 je ŝanĝokvoto de 1,16 dolaro, la eŭro falis al 82 cendoj en 2001 pro la kapitalfluoj al Usono ligitaj kun la borsa “veziko” kiu stimulis la verdan bileton. En la sekvo, la eksplodo de tiu veziko kaj la eksterordinaraj financskandaloj de tipo Enron tiris la dolaron malalten kaj grimpigis la eŭron al senprecedencaj altecoj. En la monda ekonomio, kresko kaj disvolvado estas same grandaj elementoj kiel prezstabileco kaj buĝet-ekvilibro en la determinado de ŝanĝaj egalvaloroj. Malforta dolaro kontribuas al izolado de Eŭropo kontraŭ eksteraj perturboj, nome kontraŭ altiĝo de naftokurzoj, kaj al sentebla ampleksiĝo de la ekspansi-eblecoj por la dungo kaj la aktiveco.

IE KAJ ĈIE en la mondo, la investantoj feliĉus havi aktivojn en eŭroj. Ne uzi tiujn oportunojn kostas multe. Persisto de la stagnado kaj la malsana obsedo pri la “grandaj ekvilibroj” kontribuas al malfortigo de la eŭro laŭmezure kiel pli kaj pli mankas novaj disponeblaj eŭropaj aktivoj, kaj do kialoj por investi en la eŭropaj ekonomioj.

Tia kia ĝi estis konceptita, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj, la mon-unio konstituis novigan kaj optimisman projekton: komuna mono estis reduktonta la trudojn, aparte tiujn kiuj rezultas el la superregado de la dolaro. La realigo de tiu projekto en konservativa, dogmeca kaj antidemokratia formo estas fonto de trudoj, memtrudita minaco por la ekonomioj de la eŭrozono, unuavice por Germanio, tiu paralizita giganto de la Unio. Se la malakcepto de la konstitucia traktato* ebligas revizii la nunan makroekonomian reĝimon, ĝi estos pozitiva elemento por la eŭropa konstruado*.

* Vd ties analizon fare de fakulo pri konstitucia juro Raoul Marc Jennar: La Eŭropa Unio mortigante Eŭropon. -vl
* Vd pri tio la deklaron de la Eŭropaj ATTAC: Por demokratia refondado de Eŭropo -vl

John GRAHL.