Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 10-an de junio 2005 la ministroj pri financoj de la G8 brue anoncis etan redukton de la ŝuldo de la Sudo (40 miliardoj el 2.500 miliardoj da dolaroj). La 6-an de julio, Afriko kaj la tera plivarmiĝo estos la ĉeftemoj de la G8-konferenco, en Edinburgo. Ankaŭ helpo al evoluado devas kreski. Sed tiuj amaskomunikitaj iniciatoj kaŝas la avarecon de Nordo kontraŭ Sudo, ruinigajn ekonomiajn preskribojn, kaj kaŝitajn geostrategiajn planojn.
Pluraj kialoj ebligas jam nun prognozi konsiderindan kreskon de la Publika Helpo por Disvolvado (PHD) al la sudaj landoj en 2005. Unue, en februaro 2005, la kontribuantaj landoj decidis alporti 18 miliardojn da dolaroj al la Monda Banko, “por ebligi kreskon de minimume 25% de la donacoj kaj pruntoj*”. Due, la cunamo, kiu batis la landojn ĉirkaŭ Hindia Oceano en decembro 2004 venigis al Azio grandan financan helpon por rekonstruado de detruitaj marbordaj zonoj*. Trie, la interkonsento subskribita en novembro 2004 de la landoj de la Pariza Klubo decidas nuligi 80% de la publika ŝuldo de Irako al ili (el kiuj 30% jam la 1-an de januaro 2005). Dum, en 2004 Usono kaj ĝiaj aliancanoj inkludis en sia PHD 2,2 miliardojn da dolaroj elspezitaj en Irako, “laŭ la apliko-ritmo de la duflankaj interkonsentoj inter Irako kaj ĝiaj kreditoroj, la membroj de la Komitato por Helpo al Disvolvado (KHD)* povos eble anonci en la PHD de 2005 15 miliardojn da dolaroj, kiel ŝuldo-redukton*”.
Tamen, malgraŭ la solenaj amaskomunikilaj deklaroj, plej granda parto de la registaroj de la riĉaj landoj malrespektas sian engaĝiĝon ĉe UN en 1970, dediĉi por PHD 0,7% de sia Malneta Nacia Enspezaro (MNE) — malneta interna produkto plus enspezoj “ricevitaj de la cetera mondo”. La granda malkresko de la helpo, kiun oni konstatis en la jaroj 1990-aj ja ŝajnas haltigita: trioniĝinte kompare kun la MNE de la landoj membroj de KHD — de 0,34% en 1991 al 0,22% en 2001 — la PHD rekreskis ĝis 0,25% en 2004, t.e. 78,6 miliardoj da dolaroj*. Tiu notinda inversiĝo de tendenco, tamen ne estas tre mondskua.
Tiun celon de 0,7% atingas nur kelkaj nordeŭropaj landoj — Norvegio, Luksemburgio, Danio, Svedio kaj Nederlando — dum tri landoj ne superas 0,21% — Italio, Usono kaj Japanio. La 24-an de majo 2005, la eŭropuniaj landoj proponis la nombrojn 0,56% en 2010 kaj 0,7% en 2015. Ĉu tiu promeso estas pli fidinda ol tiu de 1970?
Fakte, la naturo mem kaj la enhavo de la PHD estas problemo. Ĝia difino, donita de la KHD, montras ĝiajn limojn kaj antaŭanoncas ĝiajn misojn: ĝi ja konsistas el “pruntoj kaj donacoj atribuitaj al la landoj kaj teritorioj, kiuj aperas en la unua parto de la listo de helpotoj (....) fare de publikaj instancoj, ĉefe cele faciligi la ekonomian disvolvadon kaj plibonigi la vivkondiĉojn”. La KHD do ĝisdatigas liston nomitan “unua parto”, kiu nun konsistas el 150 landoj kaj teritorioj kun malaltaj aŭ mezaj enspezaroj, ricevontoj de tiu helpo. La aliaj landoj, t.n. “transirantaj” kaj formantaj la “duan parton”, estas landoj de Ekssovetio kaj kelkaj aliaj pli disvolvitaj.: la pruntoj kaj donacoj al ili atribuitaj ne partoprenas en la PHD.
Kontraŭe la pruntoj al la landoj de la “unua parto” estas enkalkulataj, se iliaj interezoj malpli altas ol la merkat-intereza nivelo, kaj se ilin akompanas donacoj (minimume 25% de la prunto). Ilia sumo ne estas neglektinda: fine de 2002, la parto de la ŝuldo, kiu originis el Publika helpo estis 171,7 miliardoj da dolaroj*. Tiu PHD estas do per si mem generanto de ŝuldo. La konsekvencaj repagoj estigas hemoragion de kapitalo en la sudaj landoj. Inter fino de 1996 kaj fino de 2003, koncerne la duflankajn kreditoraĵojn kun favora interezo, la evoluantaj landoj repagis 31 miliardojn da dolaroj pli ol ili ricevis da novaj pruntoj*. Finfine la donacantaj landoj pliriĉiĝas malprofite al tiuj, kiujn ili pretendas helpi...
La celo-difino de tiuj donacoj kaj alpruntoj estas sufiĉe malpreciza por ebligi multajn statistikajn manipulaĵojn. La ĉefaj aktivaĵoj financitaj estas tre malproksimaj de la bazaj popolbezonoj. Esplorado de statistiko montras, ke 12% de la PHD estis dediĉita al ŝuldo-nuligoj, kiu do kreis neniun pozitivan financan alfluon en la ŝuldantaj landoj. Kaj tiu kvanto kvarobliĝis en tri jaroj. La trompo devenas de tio, ke ofte la nuligitaj ŝuldoj estas malnovaj nepageblaj ŝuldoj: ilia nuligo estas nura operacio de financa sanigo de la kontoj fare de landoj, kiuj dufoje profitas pro la amaskomunikila efiko, ĉar ili povas laŭte anonci ŝuldo-nuligojn, kaj la postan jaron ili anoncos kreskon de sia helpo al disvolvado, kvankam temas ja pri la sama financa operacio.
La 11-an de junio 2005 en Londono, la anonco fare de la financo-ministroj de la sep plej industriigitaj landoj — G7-, de parta nuligado de la multflanka ŝuldo de 18 malriĉaj tre ŝuldantaj landoj (MTŜL) partoprenas tiun logikon. Prezentita kiel “historia” favoro, la forviŝo de la ŝuldo al la Monda Banko, la Afrika Banko por disvolvado kaj la Internacia Mon-Fonduso koncernas nur la landojn, kiuj finaplikis la MTŜL-iniciaton, t.e. aplikis minimume kvar jarojn da truda novliberalismo (malfermo de la merkatoj al la transnaciaj firmaoj; privatigoj; liberaligo de la ekonomio; kresko de nerektaj impostoj — AVI-, de lernejaj kaj sansistemaj prezoj, decidoj kiuj ĉefe trafas la malriĉulojn). Tiuj 18 landoj reprezentas nur 5% de la tuta loĝantaro de evolulandoj. La kosto de tiu forviŝo estos nur 1,2 miliardoj da dolaroj jare por la G7-landoj, t.e. 600-ono de iliaj armeelspezoj, kaj estas neniu certeco, ke tio aldoniĝos al la nuna PHD.
Tiu procento de ŝuldoforviŝo, kiu estas 30% en Francio, ebligis anonci kreskon de tiu PHD en 2003, kvankam se oni ne konsideras la ŝuldoforviŝon, la PHD fakte malkreskis*. Simile, ŝuldo-redukto cele al la Demokratia Respubliko Kongo permesis al Belgio anonci kreskon de sia PHD en 2003 (0,60% de MNE kontraŭ 0,43% en 2002). Sed ekde 2004 la nombro refalis al 0,41%, tiel malkaŝante la trompon. Rekordon por 2004 tenas Portugalio, kies PHD kreskis je 187,5% pro escepta ŝuldo-nuligo al Angolo.
Krome, la kontada traktado de tiuj nuligoj estas diskutebla. Laŭ OEKD-reguloj, komerca prunto atribuita en 1990 kaj nuligita en 2005 rezultigas kreskon de PHD en 2005. Kvazaŭ tiuj sumoj estus denove donitaj, kvankam fakte tiel ne estas.
Eĉ pli malbone: estas registrita la nominala valoro de la nuligitaj kredidoraĵoj. Nu, fronte al malfacilaĵoj trafintaj la koncernajn landojn, reala takso de ilia ŝuldo devus enhavi grandan minusvaloron, konsiderante la fakton, ke se la kreditoro provus vendi tian kreditoraĵon, li devus doni grandan rabaton al la akironto. Pri la MTŜL, “la registaro de Usono — taskita de la Parlamento (Kongreso) taksi la aktualigitan valoron de ties alpruntaĵaro — aplikas 92% minusvaloron*”. En tiaj cirkonstancoj, inkludi en PHD la nominalan valoron de la nuligitaj kreditoraĵoj (ŝuldoj), kiel faras la registaroj de la industriaj landoj (inter kiuj Usono), estas konscia devojigo.
Krome la teknika kunlaborado — kiu reprezentas pli ol kvaronon de la PHD — enhavas “la donacojn al civitanoj de la helpataj landoj, kiuj ricevis instruadon aŭ klerigon en la propra lando aŭ eksterlande” kaj “la sumojn por kosto-repagoj al la konsultantoj, konsilantoj kaj similaj, kaj ankaŭ al la instruistoj kaj aliaj administrantoj en la helpataj landoj”. Tamen estas sciate, ke la instruistoj el riĉaj landoj kiuj instruas eksterlande, ofte tion faras en lernejoj frekventataj ĉefe de samnaciaj infanoj, kaj ne de infanoj de la helpata nacio....
Francio, Kanado, Aŭstrio kaj Germanio enkalkulas en sia PHD la “studentajn kostojn”, t.e. la kosto de studentoj civitanoj de la helpataj landoj kiuj dua- aŭ tria cikle studadas en unu el tiuj kvar landoj. La KHD akceptas tion, kondiĉe, ke la koncernaj studoj temas pri disvolvado, kaj ke la studentoj poste revenos labori en sia lando. Fakte oni ignoras tion, ĉar unuflanke, oni enkalkulas sumojn antaŭ ol scii, ĉu la studentoj revenos al sia lando, kaj aliflanke tiu enkalkulo koncernas ankaŭ la fremdajn studentojn naskitajn en la donacanta lando, kiuj preskaŭ ĉiuj restos tie. La sumoj cetere estas ne neglekteblaj: 660 milionoj da eŭroj por Francio en 2005.
La elspezoj ligitaj kun “akceptado” de rifuĝintoj ankaŭ estas inkluditaj en la PHD: tiel pri la kostoj de malliberigo aŭ elpelado, en ofte dramaj cirkonstancoj, de la multaj azilserĉantoj, kiuj provas rifuĝi en la nordaj landoj por eskapi sialandan subpremadon. Tiam ligon kun disvolvado de la koncernaj landoj ne eblas pravigi. La koncernaj sumoj estas sufiĉe imponaj: en 2005, nur por Francio, 373 milionoj da eŭroj, t.e. sesoble pli ol en 1996*.
Laŭ OEKD, preskaŭ tri kvaronoj de la duflanka PHD konsistas el sumoj “kun speciala celo”, kiel ekz. teknika kunlaborado, ŝuldonuligo, urĝa helpo kaj administraj kostoj. La Monda Banko aldonas: “Kvankam la donacoj kun specialaj celoj estas esenca elemento de la disvolvoprocezo kaj pezas en la buĝeto de la donacantaj landoj, ili ne provizas aldonajn financajn resursojn por atingi la celojn de la tria jarmilo*.” Ja granda parto de la deklaritaj sumoj estas elspezita en la donacanta lando (aĉeto de manĝaĵoj, kuraciloj, ekipaĵoj, vartransportado, fakulaj misioj, ktp.), aŭ reiras tien, kiel tion agnoskis s-ro Robert McNamara, prezidanto de la Monda Banko inter 1968 kaj 1981.
Eĉ pli grave, tiu helpo ne estas prioritate koncentrita en la plej bezonantaj landoj. En 2002-2003, 41% de la helpoj estis direktitaj al la 50 malplej disvolvitaj landoj (MDL)*. Kontraŭe, la ono de la tuta duflanka PHD, kiun ricevas Afganio, Kolombio, Irako , Jordanio kaj Pakistano estis obligita per 3,5 inter la jaroj 2000 kaj 2003, kio konfirmas, ke la strategiaj konsideroj daŭre ĉefrolas en la atribuo de investmono al la ricevantaj landoj. La ĉefa celo de la donacantoj ja restas fortikigo de iliaj influzonoj, tra la politika subteno al aliancaj politikestroj de la Sudo, cele influi iliajn ekonomiajn decidojn kaj kontroli iliajn poziciojn dum la internaciaj plej altaj ŝtatrenkontiĝoj.