Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ne pasas tago en Irako, sen ke oni anoncas mortintojn: militistojn de la koalicio, sed ankaŭ diplomatojn — kiel la sovaĝe murditan reprezentanton de Egiptio — kaj ĉefe senkulpajn civilulojn. Tiu milito volita de la usona prezidanto alportas la ĥaoson en la regionon kaj servas por pravigi la nepravigeblon, ekzemple la atencojn de Londono lastan julion. Ĝi estas milito ankaŭ kontraŭ la usona popolo.
IRAKO NE ESTAS liberigita lando, sed okupita lando. Tio estas evidentaĵo. La esprimo “okupita lando” familiariĝis al ni dum la dua mondmilito. Ni parolis tiam pri “Francio okupita de la Germanoj”, pri “Eŭropo sub germana okupacio”. Post la milito, ni parolis pri Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Orienta Eŭropo okupitaj de la sovetianoj. La nazioj kaj la sovetianoj okupis multajn landojn. Ni liberigis ilin de tiuj okupacioj.
Nun, la okupantoj estas ni. Certe, ni liberigis Irakon de Saddam Hussein, sed ne de ni. Same kiel ni liberigis Kubon, en 1898, de la hispana jugo, sed ne de la nia. La hispana tiranio estis venkita, sed Usono transformis la insulon en militbazon, simile al tio kion ni faras en Irako. La grandaj usonaj firmaoj ennestiĝis en Kubo, same kiel Bechtel, Halliburton kaj naftoentreprenoj ennestiĝas en Irako. Usono redaktis kaj trudis, kun lokaj komplicoj, la konstitucion regontan Kubon, same kiel nia registaro ellaboris, helpe de lokaj politikaj grupoj, konstitucion por Irako. Ne, tio havas nenion de liberigo. Tio estas tute klare okupacio.
Kaj tio estas fia okupacio. Jam la 7-an de aŭgusto 2003, la New York Times raportis, ke la usona generalo Ricardo Sanchez, en Bagdado, “maltrankviliĝis” pri la iraka reago al la okupacio. La por-usonaj irakaj gvidantoj donis al li mesaĝon kiun li transdonis al ni: “Kiam vi arestas patron en ĉeesto de lia familio, kovras lian kapon per sako kaj surgenuigas lin, vi faras en la okuloj de la familio gravan atencon al lia digno kaj al lia respekto.” Rimarko aparte klarvida.
La televidĉeno CBS News raportis la 19-an de julio 2003, multe antaŭ la malkovroj de la pruvitaj kazoj de torturo en la malliberejo Abu Graib en Bagdado: “Amnestio Internacia esploras pri certa nombro da kazoj de supozataj torturoj faritaj en Irako de usonaj aŭtoritatoj. Unu el tiuj estas la afero Kraisan Al-Aballi. La domo de s-ro Al-Aballi estis ĝistere detruita de usonaj soldatoj kiuj alvenis pafante en ĉiujn angulojn; ili arestis lin, same kiel lian maljunan patron okdekjaran. Ili tuŝis kaj vundis lian fraton... Ili prenis la tri virojn kun si... S-ro Al-Aballi diras ke liaj pridemandintoj komplete nudigis lin kaj tenis lin maldorma dum semajno, ĉu stare, ĉu surgenue, kun ligitaj piedoj kaj manoj, kun la kapo kovrita per sako. S-ro Al-Aballi diras ke li deklaris al liaj rabintoj: “Mi ne scias kion vi volas. Mi havas nenion.” “Mi petis ilin mortigi min”, rakontas s-ro Al-Aballi. Ok tagojn poste, ili lasis lin foriri, akompanate de sia patro... La usonaj oficialuloj apenaŭ respondis al la multaj demandoj kiujn oni starigis al ili por diskuti pri tiu afero...”
ONI SCIAS KE LA URBO FALUĴO* (360.000 loĝantoj) estis tri kvarone detruita kaj ke ĝiaj loĝantoj estis mortigitaj centope dum la usona ofensivo de novembro 2004, lanĉita sub preteksto purigi la urbon de la teroristaj bandoj kiuj estis agintaj en la kadro de “baasista konspiro”. Sed oni forgesas mencii ke jam la 16-an de junio 2003, apenaŭ unu monaton kaj duono post la “venko” en Irako kaj la “misio plenumita” proklamita de la prezidanto Bush, du raportistoj de la ĉeno Knight-Rider estis skribintaj pri la zono de Faluĵo: “Dum la lastaj kvin tagoj, la pliparto de la loĝantoj de tiu regiono asertis ke apenaŭ ekzistas baasista aŭ sunaista konspiro kontraŭ la usona armeo, sed ja homoj pretaj batali ĉar iliaj parencoj estis vunditaj aŭ mortigitaj, ĉar eĉ ili mem suferis humiligon dum traserĉadoj aŭ ŝose-barejoj... Virino deklaris, post aresto de sia edzo pro malplenaj lignaj latkestoj kiujn ili estis aĉetintaj por hejti, ke Usono kulpas terorismon.”
La samaj raportistoj asertis: “Loĝantoj de At Agilia — vilaĝo norde de Bagdado — diris ke du iliaj kampuloj kaj kvin aliaj de najbara vilaĝo estis mortigitaj de usonaj pafoj dum ili trankvile akvumis siajn kampojn de sunfloroj, tomatoj kaj kukumoj.”
La soldatoj senditaj en tiun landon — pri kiu oni estis dirinta al ili ke ĝiaj loĝantoj akceptos ilin kiel liberigantojn, kaj kiuj troviĝas ĉirkaŭataj de malamika loĝantaro — fariĝis timemaj; ili estas deprimitaj kaj facile ekpafas, kiel oni vidis ĉe la liberigo, en Bagdado, de la itala ĵurnalistino Giuliana Sgrena, la 4-an de marto 2005, kiam la itala oficiro de la informservoj Nicola Calipari estis mortigita ĉe barejo de nervozaj kaj timegaj usonaj soldatoj.
Ni legis la raportojn de usonaj soldatoj furiozaj pro esti detenataj en Irako. Raportisto de la televidĉeno ABC News en Irako antaŭnelonge deklaris ke serĝanto prenis lin aparte por diri al li: “Mi havas mian propran liston de plej serĉataj homoj (“Most Wanted List”).” Li aludis la faman kartludon publikigitan de la usona registaro, reprezentantan Saddam Hussein, ties filojn kaj aliajn membrojn de la antaŭa iraka baasisma reĝimo: “La asoj de mia ludo — diris li — estas George Bush, Dick Cheney, Donald Rumsfeld kaj Paul Wolfowitz.”
Tiaj sentoj, kiel tiuj de multaj dizertintoj kiuj rifuzas reveni en la Irak-inferon post forpermeso pasigita hejme, estas nun konataj de la usona publiko. En majo 2003, sondaĵo montris ke nur 13% de la usonanoj pensis ke la milito iras malbone. Du jarojn poste, la aferoj radikale ŝanĝiĝis. Laŭ sondaĵo publikigita vendredon, la 17-an de junio 2005 de la New York Times kaj la ĉeno CBS News, 51% da usonanoj pensas ke Usono devintus ne invadi Irakon kaj devintus ne engaĝiĝi en tiun militon. Nun, 59% malaprobas la manieron de la prezidanto Bush mastrumi la situacion en Irako. Kaj ŝajnas al mi notinde ke la sondaĵoj inter la nigrula loĝantaro en Usono ĉiam montris 60-%-an opozicion al la Irak-milito.
Sed ekzistas eĉ pli malbonaŭgura okupacio ol tiu de Irako, tio estas tiu de Usono. Mi vekiĝis ĉi-matene; mi legis la gazeton, kaj mi havis la senton ke ni mem estas en okupita lando, ke fremda potenco invadis nin. Tiuj meksikaj laboristoj kiuj provas trairi la landlimon — riskante sian vivon por eskapi al la oficiroj de la enmigrad-ofico (esperante atingi teron kiu, pinto de la ironio, apartenis al ili antaŭ ol Usono akaparis ĝin en 1848)-, tiuj laboristoj ne estas fremdlandanoj en miaj okuloj. Tiuj 20 milionoj da homoj vivantaj en Usono, kiuj ne havas la statuson de civitanoj kaj kiuj, konsekvence kaj kaŭze de la Patriot Act (la “patriota” leĝo), povas esti ĵetitaj el siaj domoj kaj senfine malliberigitaj de la FBI, sen ajna konstitucia rajto — tiuj homoj, laŭ mi, ne estas fremduloj. Aliflanke, la grupeto da individuoj kiuj prenis la potencon en Vaŝingtono (Georges W. Bush, Richard Cheney, Donald Rumsfeld kaj la resto de la kamarilo), jes ja, tiuj estas fremduloj.
Mi vekiĝis dirante al mi ke tiu ĉi lando estas inter la premiloj de prezidanto kiu estis unuafoje elektita, en novembro 2000, en la konataj cirkonstancoj, danke al ĉiaj intrigoj en Florido kaj laŭ decido de la Supera Kortumo. Prezidanto kiu restas, post sia dua elekto en novembro 2004, ĉirkaŭata de “falkoj” en kostumo kiuj apenaŭ zorgas pri la homa vivo, ĉi tie aŭ aliie; kies plej malgranda zorgo estas la libereco, ĉi tie kaj aliie; kaj kiuj komplete fajfas pri kio fariĝos la Tero, la akvo, la aero de la mondo kiun ni postlasos al niaj infanoj aŭ genepoj.
Multaj usonanoj komencas pensi, kiel niaj soldatoj en Irako, ke io ne glatas, ke tiu ĉi lando ne similas al la bildo kiun ni havas pri ĝi. Ĉiu tago alportas sian ŝarĝon da mensogoj sur la publika placo. La plej monstra de tiuj mensogoj estas ke ĉiu faro de Usono estas pardonenda ĉar ni agas en “milito kontraŭ la terorismo”. Ignorante la fakton ke la milito mem estas terorismo; ke enrompi ĉe la homoj, forkonduki familianojn kaj subigi ilin al torturo, estas terorismo; ke invadi kaj bombadi aliajn landojn ne alportas al ni pli da sekureco, tute male.
Oni iomete imagas kion komprenas tiu registaro sub “milito kontraŭ la terorismo” se oni memoras la faman deklaron de la usona sekretario pri defendo, s-ro Donald Rumsfeld (unu el la “plej serĉataj homoj” sur la listo de la serĝanto), kiam li alparolis la ministrojn de la NATO, en Bruselo, ĵus antaŭ la invado de Irako. Li tiam klarigis la minacojn por la Okcidento (imagu, ni parolas ankoraŭ pri la “Okcidento” kiel sanktaĵo, dum Usono, kiu malsukcesis vicigi plurajn okcidentajn landojn [inter kiuj Francio kaj Germanio], provis amindumi la orientajn landojn persvadante ilin ke nia sola celo estas libeigi la irakanojn kiel ni liberigis ilin el la sovetia dominado). S-ro Rumsfeld, do, klarigante kiaj estas tiuj minacoj, kaj kial ili estas “nevideblaj kaj neidentigeblaj”, elparolis sian senmortan sofismon: “Ekzistas aferoj kiujn ni konas. Kaj krome ekzistas aliaj, pri kiuj ni scias ne koni ilin. Tio signifas, ke ekzistas aferoj pri kiuj ni scias ke, en la momento, ni ne konas ilin. Sed ekzistas ankaŭ nekonataj aferoj, kiujn ni ne konas. Ekzistas aferoj, pri kiuj ni ne scias ke ni ne konas ilin. Resume, la neesto de pruvo ne estas la pruvo de neesto... Ne havi la pruvon ke io ekzistas ne signifas ke oni havas la pruvon ke ĝi ne ekzistas.”
Feliĉe s-ro Rumsfeld ekzistas por instrui nin. Tio klarigas kial la registaro Bush, nekapabla kapti la atencintojn de la 11-a de septembro 2001, daŭrigis sian impeton, invadis kaj bombadis Afganion ekde decembro 2001, mortigante milojn da civiluloj kaj kaŭzante la fuĝon de centmiloj da aliaj, kaj daŭre ne scias kie sin kaŝas la krimuloj. Tio klarigas ankaŭ kial la registaro, ne vere sciante kiajn armilojn kaŝas Saddam Hussein, decidis bombadi kaj invadi Irakon en marto 2003, konsternante la Unuiĝintajn Naciojn, mortigante milojn da civiluloj kaj soldatoj, kaj terorizante la loĝantaron. Tio klarigas kial la registaro, ne sciante kiu estas teroristo kaj kiu ne, decidis enkarcerigi centojn da homoj en la punkoncentrejo de Gŭantanamo en tiaj kondiĉoj ke dek-ok inter ili provis memmortigi sin.
En sia Raporto 2005 pri rompoj de la homrajtoj en la mondo, publikigita la 25-an de majo 2005, la organizo Amnestio Internacia ne hezitis aserti ke “la mallibereja centro de Gŭantanamo fariĝis la gulago de nia epoko”. La ĝenerala sekretario de tiu organizo, s-rino Irene Khan, aldonis: “Kiam la plej potenca lando de la planedo surtretas la antaŭrangecon de la leĝo kaj de la homrajtoj, ĝi permesas al la aliaj rompi la regulojn senhonte, konvinkite resti nepunataj.”
S-rino Khan denuncis ankaŭ la provojn de Usono banaligi torturon. La usonanoj, substrekis ŝi, provas retiri la absolutecon de la mapermeso torturi, “redifinante” kaj “mildigante” ĝin. Ŝi aldonis, ke “la torturo gajnas terenon ekde kiam ĝia oficiala kondamno ne estas absoluta”. Malgraŭ la indigno kaŭzita de la torturoj en la malliberejo Abu Graib, deploris Amnestio Internacia, nek la registaro nek la Kongreso de Usono postulis profundan kaj sendependan enketon.
La tielnomata “milito kontraŭ la terorismo” estas ne nur milito kontraŭ senkulpa popolo en fremda lando, sed ankaŭ milito kontraŭ la popolo de Usono. Milito kontraŭ niaj liberecoj, milito kontraŭ nia vivmaniero. La riĉaĵo de la lando estas ŝtelata al la popolo kaj redistribuata al la superriĉuloj. Oni ŝtelas ankaŭ la vivon de niaj junuloj.
SEN AJNA DUBO, tiu milito, kiu daŭras jam du jarojn kaj tri monatojn, faros ankoraŭ multajn viktimojn ne nur eksterlande, sed ene de Usono mem. La registaro diras, al kiu volas aŭdi tion, ke oni elturniĝos bone el tiu milito, ĉar, kontraste al Vjetnamio, estas relative “malmulte” da usonaj viktimoj.* Sed kiam la milito ĉesos, tiam la viktimoj de la sekvoj de tiu milito — malsanoj, traŭmatoj — ne ĉesos multiĝi. Post la Vjetnam-milito, veteranoj signis denaskajn misformiĝojn en siaj familioj, kaŭzitajn de la “agent orange”, potenca herbicido tre toksa, pulverizita super la vjetnamiaj loĝantaroj.
Dum la unua golfomilito, en 1991, oni nombris nur kelkcentojn da perdoj, sed la Asocio de Veteranoj antaŭnelonge denuncis la morton de okmil eksmilitistoj dum la lastaj dek jaroj. Ducent-mil veteranoj, el la sescent-mil partoprenintaj la unuan golfmiliton, plendas pri malsanetoj, patologioj kaŭzitaj de armiloj kaj municioj uzataj dum tiu milito. Ni atendu la efikojn de la malriĉigita uranio sur niaj gejunuloj senditaj al Irako.
Kio estas nia devo? Denunci ĉion ĉi. Ni estas konvinkitaj ke la soldatoj senditaj en Irakon eltenas la teroron kaj perforton nur ĉar oni mensogis al ili. Kaj kiam ili ekscios la veron — kiel tio okazis dum la Vjetnam-milito-, ili turnos sin kontraŭ sia registaro.
La resto de la mondo subtenas nin. La usona registaro ne povas senfine ignori la dek milionojn da homoj kiuj protestis en la tuta mondo la 15-an de februaro 2003 kaj ĉiujn kies nombro kreskas ĉiutage. La potenco de registaro — kiaj ajn estu la armiloj kiujn ĝi posedas, aŭ la mono kiun ĝi disponas — estas rompiĝema. Kiam ĝi perdas sian legitimecon en la okuloj de sia popolo, ĝiaj tagoj estas nombritaj.
Ni engaĝu nin en ĉiuj pacemaj agadoj celantaj haltigi tiun militon. Por tio oni neniam faros sufiĉe. La historio de sociaj ŝanĝoj estas farata de milionoj da agoj, etaj kaj grandaj, kiuj kumuliĝas en certa momento de la historio. Ĝis konstitui potencon kiun nenia registaro povas subpremi.
Howard ZINN.