Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Akceptante, la 20-an de junio, la s-rojn Jean-Claude Juncker kaj José Manuel Barroso, komisiitojn de kriza Eŭropa Unio, s-ro George W. Bush asertis: “Usono alportas plu sian apogon al Eŭropa Unio fortika kiel partnero.” Transe de diplomatiaj formuloj, la usona registaro baraktas en siaj kontraŭdiroj, ĉar ĝia unuflankismo — ekonomia, komerca kaj milita — puŝiĝas kontraŭ la multeflanka realeco de la planedo. La ekonomia sano de la unuaranga potenco ege dependas de la tutmonda ŝparo, sed la politikoj de Vaŝingtono, inspirataj de ĝia milita superregado, kontraŭdiras la sanktegan principon oficiale subtenatan de libera komerco. Ĉu temas pri turnopunkto de la historio simila al tiu, kiu ĉesigis, inter 1880 kaj 1914, la unuan fazon de la kapitalisma tutmondiĝo?
LA TUTMONDIĜO de la fino de la 20-a jarcento, komprenata kiel unuigo de la tutmonda ekonomio laŭ liberala paradigmo, ŝajnas finiĝi hodiaŭ. La simptomoj de tio estas multnombraj: imperiismaj militoj, kreskado de naciismoj, komercaj konfliktoj pli kaj pli seriozaj ene kaj ekstere de la kapitalisma kerno, socialaj turbuladoj eksplodantaj ĉie en la mondo. Tio en kunteksto de strukturaj malekvilibroj de la monda ekonomio kaj intensiĝo de la socialaj malegalecoj tiom enlande kiom interlande*
Tiuj diserigaj tendencoj malfortigas la interŝtatajn modelojn de kunlaboro kaj la regad-reĝimojn, kiuj subportas la tutmondan ordon. Ili spegulas la kontraŭdiron inter la transnacia eco de la kapitalisma ekspansio kaj la segmentiĝon laŭ naciaj limlinioj de la moderna interŝtata sistemo.
Tiu kontraŭdiro ne estas nova. En la 19-a jarcento, ĝi ĉesigis la unuan tutmondiĝan ondon, kiu sekvis la okcidentan imperiisman ekspansion, kiam la kunmetado de naciismo kaj militismo frapis mortigan baton al la internacia ekonomiordo superregata de Britio kaj interrompis la longan pacperiodon kiu sekvis al 1815 en Eŭropo.
La leviĝo de germana ŝtato forta kaj militisma, same kiel la interimperiismaj konkurencoj, fine definitive kompromitis la kapablon de Britio “okupi la centron”. La paradigmoj regantaj ĉe la jarcentmezo, sed jam malfortiĝantaj ekde la 1880-aj jaroj, nome la ekonomia liberalismo kaj la libera komerco, falegis kiam la Germanio de Vilhelmo 2-a celis la hegemonion super Eŭropo en 1914. La unua fazo de la okcidenta tutmondiĝo, sub brita patronado, finiĝis tiel en sangomaro.
En sia fama verko pri la kadukiĝo de la liberalismo, la sekvanta kreskado de la faŝismo kaj la eksplodo de nova mondmilito, Karlo Polanyi* montras kiel la transnacia kapitalisma kunlaboro, enkorpigita de la tuteŭropaj maŝaroj de la “alta financo”, “kiuj el funkcia determino havis la taskon malebligi la ĝeneralajn militojn”, fine subfalis sub la politikoj de la naciaj potencoj: “La potenco rangiĝis super la profito. Kvankam la interpenetrado de iliaj kampoj estis profunda, la milito, sume, ŝtele anstataŭis la komercon.” Malgraŭ la alta nivelo de la eŭropa ekonomia integriĝo en la dua duono de la 19-a jarcento, la plektaĵo de la kapitalisma interdependeco estis forbalaita de la altiĝanta ondo de naciismo . Tiu ondo, provokita de la difektegoj de “merkato alĝustiganta sin mem”, klimaksis per la faŝismo. Kiel ĝenerala fenomeno, la faŝismo, kiu venkegis la liberalismon kaj la socialismon, estis mortiga kaj patologia “solvo al la senelirejo en kiu lokis sin la liberala kapitalismo”, reformo “de la merkat-ekonomio realigita koste de elradikigo de ĉiaj demokratiaj institucioj”. La socio, laŭ Karl Polanyi, “faris dispoziciojn por protekti sin” kontraŭ la “merkato alĝustiganta sin mem”, organizo kiu “ne povis daŭre ekzisti sen ruinigi la homan kaj naturan substancon de la socio”. Oni tiel elektis fortikajn militismajn ŝtatojn kaj la unuiĝon de la socio malantaŭ la ŝtato*.
Certe, la historio ne konsistas en eterna reveno de la samaj fenomenoj, sed la hipotezo de Karlo Polanyi liveras utilan kadron por analizi la senelirejojn de nia epoko. Potencaj diserigaj fortoj minacas la konstruaĵon de la aktuala liberala ordo. Sur la socia nivelo, la akriĝo de la socia rezistado antaŭ la konkurado de la “libera merkato” montriĝas samtempe en la apero de tutmonda demokratia movado de socia transformiĝo kaj en la kreskado de dekstraj ordonemaj popolismoj. Sur la nivelo de la ŝtatpotenco, la plej esprimriĉa reago estis la frapanta naciisma revigliĝo en Ĉinio, Rusio, Japanio, Eŭropo* kaj aliloke. En Usono, kerno de la monda kapitalisma sistemo, la naciismo alprenis formon aparte akregan: tiun de imperiismo.
Tiu renaciiĝo de la monda politiko signas la finon de la liberala interludo post la malvarma milito. Multaj homoj pensis ĉe la fino de la 1980-aj jaroj kaj en la 1990-aj jaroj, ke la estiĝo de “tutmonda vilaĝo” (danke al la kunpremo de tempo kaj spaco, ebligata de la komputika revolucio), la transnaciiĝo de la kapitalo kaj la estiĝo de tutplanedaj maŝaroj pri horizontala produktado estas kondukontaj al redistribuo de la povo de publikaj aktoroj al privataj aktoroj, kaj al “la iompostioma forpaso de la moderna teritoria ŝtato estiel unuaranga ejo de la monda povo*”.
La liberal-demokrataj teoriistoj opiniis, ke ni jam nun estas enirintaj en postmodernan periodon, kie la nacio-ŝtato troviĝas duoble kontestata: de sube, fare de civila socio, fortika je nova povo kaj, de supre, fare de memstaraj tutmondiĝintaj merkatoj. La postmoderna periodo egale aliformigis la gramatikon de la monda politiko: pro tio ke la interdependeco estigita de la mondaj merkatoj kaj de la transnaciaj agantoj bremsis la militemajn impulsojn de la moderna nacio-ŝtato, la povo “bazita sur la persvado” (soft power ) anstataŭis la “povon bazitan sur la forto” (hard power). La liberaldemokrata opinio kunigis tiom la instituciemistojn favorajn al fortigita interŝtata kunlaboro, kiom la komercajn pacistojn, kiuj rigardas la fortigon de la ekonomia interdependeco kaj konverĝeco kiel fundamenton de daŭra demokratia paco. La filozofo Jürgen Habermas pensis, laŭ socia, demokratia perspektivo, ke oni estas spektanta estiĝon de promesriĉa amasiĝo de fortoj kapablaj, fine, realigi la projekton naskitan de la klerismo (Aufklärung), pri kantieca paco bazita sur “kosmopolitika konceptado de la juro” transcendanta la internacian juron.
Pli maldekstre, la novmarksismaj teoriistoj pripensantaj la transnaciiĝon de la kapitalo, la reformadon de la ŝtato kaj la novajn formojn de tutmonda regado metis al si la demandon ĉu la imperiismo ankoraŭ prezentas utilan analiz-kategorion. Inspiriĝante el la tezo de Karl Kautsky pri la “transkapitalismo” (1914), laŭ kiu la kapitalisma kunlaboro povas transcendi la interimperiismajn rivalecojn estigatajn de la monopolemaj puŝoj de la nacio-ŝtato kaj de la naciaj karteloj, kelke da intelektuloj opiniis en la 1990-aj jaroj, ke la malfrua kapitalismo inaŭguris postimperiisman eraon*. Ili vidis ties signojn ĉe la stariĝo de transnacia kapitalisma klaso kun tutmondaj interesoj, kiu konscias, ke ĝiaj interesoj transcendas la teritorian nacian kadron*. La klasika imperiismo, aŭ la monopol-cela rivaleco inter ekspansiismaj nacio-ŝtatoj, ne estus plu elekteblaĵo en interdependanta kapitalisma sistemo regata de superŝtataj institucioj spegulantaj la komunajn interesojn de la nova klaso.
Ĉe la fino de la jardeko, Tony Negri kaj Michael Hardt larĝe verŝajnigis version milde rearanĝitan de tiu hipotezo formulante en sia verko Empire [Imperio]* la metahistorian postulaton laŭ kiu la nuntempa imperio ne estas febla eĥo de la modernaj imperiismoj, sed formo fundamente nova de dominado. La imperio, laŭ ili, estas tranĉinta la umbilikan ŝnuron, kiu rilatigis ĝin al la nacio-ŝtato kaj ne estas plu limsignata de teritorio: seniĝinta de politika centro, la nova tutplaneda imperium fariĝas esprimo de geometria tutaĵo de dominad- kaj potencrilatoj estigitaj de la tutmondiĝintaj merkatoj sur ĉiuj niveloj de la socia vivo. Kontraste kun la vertikalaj kaj koncentriĝintaj dominad-sistemoj de la malnovaj eŭropaj imperioj, la potenco, en la nova tutmondiĝinta aranĝo, estas difuza, malkoncentriĝinta kaj horizontala. Tiu fenomeno, siavice, okazigas novajn transnaciajn rezistad-formojn fare de malcentralizintaj retoj: la multegoj. La imperio tiel difinita fariĝas tuttera regno senlima kaj sennoma.
Diversmaniere, do, tiuj ĉiuj perspektivoj aludas epok-ŝanĝon, transiron de strategioj de potenc-maksimumigo de la moderna nacio-ŝtato al postnacia, postmoderna aranĝo de la tutmondeco. Tamen, en la momento mem, kiam tiuj ideoj estis formulataj, potencaj fortoj sekrete ronĝis la fragilajn fundamentojn de la tutmonda liberal-kapitalisma ordo. Tiuj fortoj jam nun klare videblas.
LA PRECIPA MALORDIGA FORTO devenis de Usono, kiu, sub la prezidanteco de s-ro George W. Bush, strebas al akiro de tutmonda monopolo. Kuŝas tie ia ironio, en la senco, ke Usono estis la motoro kaj la precipa profitanto de la kapitalisma integriĝo kaj de la tutmondiĝinta merkat-ekonomio en la 1990-aj jaroj. La tutmondiĝo fortigis la usonan aŭtonomion, ĉar “la kreskanta movebleco de la informo, de la financo, kiel ankaŭ de varoj kaj servoj liberigis la usonan registaron de ĝiaj devigoj samtempe altrudante pli fortajn devigojn al ĉiuj aliaj landoj*”. Tamen, la manifestiĝo de “fortika (usona) naciismo”, kiel Samuel Huntington — la diskoniganto de la “kolizio de civilizacioj” — nomas la novan sintenon de Usono, fundamente malordigis la vojlinion de la tutteraj aferoj: la liberala tutmondiĝo kaj la kapitalisma interdependeco estis substituitaj de politiko de imperia potenco manifestiĝanta kiel tia. Tute kiel Londono estis en la 19-a jarcento la centro de ekspansio de merkat-ekonomio subtenata de politika ordo kaj plifortigata de transnaciaj retoj, kiuj interesiĝis pri tio ke la paco regu en Eŭropo*, la daŭrigo de la tutmondiĝo en la 21-a jarcento postulas al Usono, ke ĝi daŭrigu samtempe subteni instituciigitan kunlabor-sistemon inter ŝtatoj kaj liberalajn reĝimojn de mastrumado de la tutmonda ekonomio.
Sed, male al Britio, kiu perdis la kontrolon, kiun ĝi tenis, Usono elektis malmunti la internacian institucian sistemon. Kiel skribite de Stanley Hoffmann: “Usono volas aŭ reveni al la kondiĉoj de antaŭ 1914 (...), aŭ prefere, rigardante sin kiel gardiston de la tutmonda ordo, lasi la aliajn ŝtatojn elporti ĝiajn nunajn trudojn, siavice rezervante al si la rajton elekti inter la trudoj de la internaciaj juro kaj institucioj tiujn, kiuj servas al ĝiaj interesoj kaj malakcepti ĉiujn aliajn.” En ambaŭ kazoj, temas por Usono pri, ĝuste tiel, malmunti la kadrojn pri multnacia kunlaboro starigitajn post 1945 por enkonduki iom da ordo kaj modereco en la ĝangalo de la tradiciaj internaciaj konfliktoj*”.
Tiu dispono spegulas la elektojn kaj la interesojn de la bloko de naci-imperiismaj fortoj, kiu formiĝis je la dekstro dum la malvarma milito kaj atingis la povon en januaro 2001. Kiel skribite de Stephen Gill, esploristo pri internaciaj rilatoj, tiu naciisma bloko estas historie “ligita al la sekurec-komplekso, al la kadukiĝantaj protektismaj sektoroj kaj al la geopolitikaj realismemaj pensuloj*”. Ĝi distingiĝas de la transnaciiĝintaj fortoj pli kosmopolitaj en la sino de la usona socio, interalie “de la pli tutmondiĝintaj ekonomiaj interesoj (corporate interests [korporaciaj interesoj]), kiuj bezonas havi aliron al la merkatoj kaj al la kapitaloj de aliaj landoj kaj kies identeco rilate la usonan teritorian enton estas malpli preciza”. Tiuj, kiel iliaj antaŭuloj de la 19-a jarcento, estas, se uzi la esprimon de Fernand Braudel, “kapitalistoj de alta maro”, kies interesoj, kies ekzisto mem, dependas de retoj pri transnacia kunlaboro.
Dum la konsisto kaj la politiko de la registaro William Clinton spegulis, almenaŭ parte, la interesojn de tiu kosmopolita klaso, reduktiĝinta sed influa, la dekstra elito nun en la povo prezentas la milit-industrian komplekson, do la sektoron malplej aŭtonoman kaj la plej naciisman de la usona politika ekonomio. La malplej aŭtonoman, ĉar, kunfandiĝinta kun la ŝtato, ĝiaj ekzisto kaj disvolviĝo dependas de la ŝtato. La plej naciisman, ĉar ĝi penas, laŭdifine, maksimumigi la nacian potencon. Tiuj du regantaj frakcioj ambaŭ apogas sin sur vasta socia bazo. Kiel tion klare montris la geografia distribuo de la baloto en la prezidanta elekto de novembro 2004, la socia grundo de la liberalaj internaciistoj koncentriĝas en la marbordaj urbaj zonoj kun alta demografia denseco, dum la precipa popola bazo de la naciismo kaj de la militismo sidas en la kamparaj zonoj, inter la popolaj kaj la mezaj klasoj, ĉe la landkoro.
Tiu sociologia malegaleco kelkfoje speguliĝas en tre fortaj politikaj diferencoj. La skipo de s-ro William Clinton, ekzemple, provis modifi la institucian ekvilibron, sine de la registaro, favore al la Trezorejo, kaj klopodis stimuli antaŭ ĉio la komparajn avantaĝojn de la plej internaciiĝintaj sektoroj de la usona kapitalo en la freŝe tutmondiĝintaj merkatoj. Kompense, la registaro Bush, de kiam ĝi enpoviĝis, sole celis fortikigi la “povon per la forto” de la lando kaj mobilizi la usonan armeon por starigi mondan disciplintrudan ordon sub monopola kontrolo. Kiel klare indikis s-rino Condoleezza Rice antaŭ la baloto de 2000, la bloko de fortoj aprobantaj s-ron George W. Bush celas liberiĝi de “iluzia internacia komunumo” kaj renversi la liberalan paradigmon forlasante la hezitan politikon pri internaciismo de la 1990-aj jaroj por la naciismo, la forto kaj la milito*.
La formiĝo de la naci-imperiisma bloko akazis en tri stadioj. Tute unue, la radikalaj partizanoj de la malvarma milito parte sukcesis subfosi la malstreĉiĝon inter Oriento kaj Okcidento meze de la 1970-aj jaroj*. La neceso subteni la internaciajn aliancojn de la malvarma milito bremsis la entreprenon. Provi atingi unuflankan avantaĝon minacintus la “okcidentan” unuecon kaj kompromitintus la legitimecon de la usona pretendo, jam taŭzitan de la Vjetnam-milito. En la 1980-aj jaroj, sub la prezidanteco de Ronald Reagan, okazis poste la “konservativa revolucio”, akompanata, refoje, de la provo evidentigi la usonan unuarangecon per milita mobilizado kaj uniflankismo pri eksterlanda kaj komerca politiko. Fine, tria stadio, la kunfandiĝo plenumiĝinta en la 1990-aj jaroj inter la novkonservatismo kaj la militismo de la “biblia zono” (Bible Belt militarism) kaj kiu sekvigis la venkon de la nova dekstro al la kongreso en 1994.
La venko de la respublikanoj rezultigis kampanjon celantan malfortigi, eĉ neniigi la Unuiĝintan Naciaron kaj plifortigi la usonan memstarecon malprofite al ĉiuj aliaj landoj. Ni memorigu, ke dum la 1990-aj jaroj, la usona kongreso, ofte aliancita al Pentagono pli kaj pli memstara rilate la prezidantejon, rifuzis kvitiĝi je la kotizoj de la lando ĉe la Unuiĝinta Naciaro, altrudis unuflankajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ tridek-kvin membro-ŝtatoj de la organizacio, voĉdonis favore al eksterteritoria leĝaro (leĝoj Helms-Torricelli) malobservante la internacian juron kaj rifuzante konfirmi internaciajn konvenciojn kaj precipe gravajn traktatojn pri armilar-kontrolo, kiel la konvencion de Otavo, de 1997, kiu malpermesas la produktadon, komercadon kaj uzadon de kontraŭpersonaj minoj, kaj la ĝeneralan traktaton, kiu malpermesas nukleajn provojn (Comprehensive Test Ban Teaty [ĝenerala prov-malpermesa traktato]).
KVANKAM KONFIRMINTE LA KONVENCION pri kemiaj armiloj en 1997, la usona kongreso tien manovre enkondukis esceptojn, kiuj malplenigas tiun instrumenton de ĝia substanco. En la komenco de 2001, la registaro Bush forneis la protokolon de Kioto, subskribitan de la prezidanto Clinton, forĵetis programon de la Unuiĝinta Naciaro destinitan por kontroli la komercon pri leĝeraj armiloj, blokis la klopodojn celantajn aldoni kontrol-protokolon al la konvencio pri biologiaj armiloj kaj tute simple forlasis la traktaton pri kontraŭ-balistikaj misiloj (ABM).
Tiu kampanjo apogeis en 2003 per la milito en Irako kaj pravigaj diskursoj laŭdantaj la tutteran imperion. Hodiaŭ, spite la evidentan malsukceson de tiu imperia aventuro (kvalifikita “katastrofa sukceso” de s-ro George W. Bush mem), kaj senprecedencan legitimeco-krizon, la registaro daŭrigas sian monopolan vojon. Oni vidas signojn pri tio en pluraj kampoj*, sed la fenomeno tute aparte manifestiĝas per la pli kaj pli deklarata usona volo atingi absolutan kaj senfinan militan superregadon. Du freŝdataj registaraj decidoj ilustras tiun volon: tiu prilabori miniaturigitajn unuafrapajn nukleajn armilojn kaj tiu sekvi spacan strategion alnomatan mondskala frapo (global strike). Tiu programo pri armeigo de la spaco estos anoncita baldaŭ. Ĝia celo estas “starigi kaj subteni spacan superecon” de Usono provizante ĝin per la kapablo, ekde la spaco, “detrui komando-centrojn aŭ misil-bazojn ie ajn en la mondo*”.
Tiuj du programoj apartenas al la pens-direkto de la doktrino pri ĉiama strategia superregado skizita en la strategio pri nacia sekureco de la Blanka Domo (2002), kaj pri rearanĝo de la usonaj armeoj al kies plenumado jam antaŭe invitis s-rino Condoleezza Rice cele al “decidige alfronti la aperon de iu ajn malamika milita potenco (...) kaj decidige reagi al la fireĝimoj kaj al minaco devenanta de malamikaj potencoj”.
Ambaŭ minacas la stabilecon de la mondo: la unua instigante al multiĝado de atomarmiloj, kaj la dua pliardigante novan vetarmadon en la spaco. Ŝajne, laŭ la kalkuloj de la usona registaro, Ĉinio kaj Rusio, rigardataj kiel estontaj konkurentaj potencoj respektive region- kaj mond-skale, ne disponos alian elekton ol sekvi la movadon kaj dediĉi al militaj elspezoj rimedojn, limigitajn, je kiuj la nacia ekonomio estos senigita, aŭ akcepti la potencialan strategian superregadon de Vaŝingtono. La kunlabor-interludo inter Usono kaj tiuj du landoj en la kadro de la “monda milito kontraŭ la terorismo” estas fininta.
Estas memklare, ke klopodi por akiri monopolon estas la malo de interdependeco. Usono prezentas la centron de la monda kapitalisma sistemo; tiu pozicio havas tutplanedajn konsekvencojn, kelkajn evidentajn, aliajn insidajn. Tiuj perturbaj efikoj trafas la mondan ekonomion. La strukturaj malekvilibroj ene de la internacia ekonomia sistemo montriĝas per la starigo de protektismaj aranĝoj, kaj per la fakto, ke la ekonomia konkurenco alprenas la klasikan formon de monaj kaj komercaj konfliktoj pli kaj pli akraj inter landoj kaj konkurantaj blokoj.
En multepolusa mondo, evidente estas iluzie intenci monopolon. Kvankam Usono estas la superrega lando de la internacia sistemo, ĝi pli kaj pli implikiĝas en dependec-retoj, pro kiuj ĝi kulpas mem: la usonaj konsumad-modo kaj vivnivelo devas, por persisti, tute samtempe kontribui subteni la azian ekonomian viglecon kaj enpreni kvantojn ĉiam pli grandajn de la monda ŝparo (80 elcentojn en la nuno). Tiu fenomeno ne povas daŭri.
La transnaciaj retoj de kapitalisma kunlaboro, formalaj kaj neformalaj, kaj la superŝtataj institucioj de reguligo de la tutmondiĝinta kapitalismo starigitaj aŭ fortigitaj dum la 1980- kaj 1990-aj jaroj montriĝas nekapablaj daŭrigi la sistemon. Kaj, pro manko de transnacia politika instanco kapabla renversi tiun diserigan tendencon, ni drivas al la malordo.
Philip S. GOLUB.
Instruisto ĉe la Universitato Parizo-VII kaj ĵurnalisto.