Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nesimetria diplomatio

Ĉinio ŝancelas la mondan ordon

Sur la azia kontinento okazas nun kvaropa ludo, inter Ĉinio, Hindio, Japanio kaj Usono. La 18-an kaj 19-an de julio 2005 s-ro George W. Bush solene akceptis la hindan ĉefministron Manmohan Singh — kiu kelkajn monatojn antaŭe ekintertraktis kun la ĉinaj regantoj por solvi la limajn kverelojn. Ĉinio provas ĉirkaŭiri la potencan japanusonan aliancon kaj akiri novan lokon en la mondo danke al “nesimetria diplomatio”. Unua sukceso: sub premo de Pekino, Nordkoreio konsentis reveni al la intertraktado pri atom-senarmigo.

En la ĉina lingvo, la situo de vorto ene de frazo — pli ol la vortoj mem — difinas la signifon. Tiu principo perfekte aplikiĝas al la geopolitika strategio de Ĉinio. De Pekino ĝis Ŝanhajo, de la reprezentantoj de registaro ĝis la plej famaj gvidantoj de think tanks (konsilfirmaoj), sen forgesi la universitatanojn, ne eblas ne renkonti la remodernigitan stelulo-vorton: stabileco.

Por kompreni ĝian veran sencon, necesas remeti ĝin en la kuntekston de tiu ĉiam moviĝanta lando , kie la ŝtatgvidantoj neniam ajn tiom ofte vojaĝadis. Kie universitataj cirkloj, pli malfermaj ol iam ajn, ludas novan rolon de celesplorantoj por la regantoj, inkluzive de tiuj financataj de malavaraj eksterlandaj mecenatoj. La Centro de Internaciaj Studoj de la fama Beida-Universitato, en Pekino, kiu ampleksas tri modernegajn konstruaĵojn, estas patronata de Hongkonga mecenato por la maldekstra parto, de itala entrepreno por la meza, kaj de alia Hongkonga firmao por la dekstra. Ĉiu parto havas sian arkitekton, sed la tuto harmonie integriĝas en tiu historia loko*. Malfermeco ne signifas forlason. Kaj stabileco ne egalas senmovecon.

* Beida-universitato ĉeas la malnovan Someran Palacon, disrabitan en oktobro 1860 de la anglo-francaj armeoj dum la opiomilito.

En sia oficejo fronte al la Truo Feng Lian, kie abundas luks-vendejoj ne alireblaj por la ordinaraj ĉinoj, s-ro Kong Quan, proparolanto de la ministerio pri eksteraj aferoj (MEA), scioplene klarigas: “Antaŭ ĉio Ĉinio deziras subteni stabilan ĉirkaŭaĵon, favoran al disvolvado.” Pli ol mil kilometrojn for, en Ŝanhajo, en la fama Fudan-universitato, en la tutnovaj kontruaĵoj de la Centro pri Usonaj Studoj (CUS), parte financita de la Usona Agentejo por Internacia Disvolvado (UAID — USAID)-, Prof. Shen Dingli, eminenta fakulo pri atomaj demandoj, kiu ne emas ŝablone paroli, ankaŭ ne povas eviti mencii la devigan referencon al stabileco. Li timas nenion pli ol — ĉiam eblan — malstabiliĝon en la najbara koreia duoninsulo, aŭ en Proksim-Oriento, kiu provizas preskaŭ la duonon de la ĉinaj nafto-importaĵoj.

Tiu fakulo siamaniere klarigas tion, kion iuj nomis la “diplomatio de antaŭstato”. Por Pekino, prefere estu ordo — eĉ se usona, eĉ se nefavora — ol ĥaoso, kiu kontraŭstarus ĝiajn kreskoplanojn kaj tutmondajn ambiciojn. Ekonomia kresko certigas la bazon de la interna socia pakto, kiu laŭ la jaroj meze garantias la pluvivon de la reĝimo. La tutmondaj projektoj celas redoni al Ĉinio “la lokon, kiun ĝi rajtas sur la internacia scenejo”, laŭ esprimo de s-ro Kong. Ĉinio estas iom malpli silenta kaj iom pli aktiva hodiaŭ ol hieraŭ. Sed multe malpli ol morgaŭ, iom post iom, laŭ la fortiĝo de la lando.

Kontraŭe de tio, kion oni ofte kredas, ekonomio ne estas la sola gvidilo de diplomatio, kiu nur celas — laŭ iuj — provizi Ĉinion per krudmaterialoj kaj cerealoj. Jes, la internaciaj rilatoj ja devas kontribui al energi-provizado kaj certigi la nutran sekurecon. Sed ekonomio enkadriĝas en pli vasta vizio, kiun Ĉinio havas pri si mem, en la regiono kaj en la mondo. Ĝi estas parto de la necesa paca havaĵaro, nepra por esti agnoskata sur la internacia scenejo. Ne malofte oni rememorigas la “historion de la lastaj kvincent jaroj”:. sen potenca ekonomio, neniu lando estas aŭskultata.

En la tute proksima historio, tri periodoj markis la mensojn. La unua estas ligita al eventoj de Tienanmen-placo, kiu restas malpermesata temo en la gazetaro*. La traŭmo ne venas de eventualaj kritikoj al la reĝimo mem — politikaj opozicioj restas malpermesataj, kvankam, paradokse, la intelektuloj disponas pri pli da libereco. Oni ja ofte substrekas la prezon, kiun oni pagis pro tio al eskterlando. Kaj ĉefe la okcidentan embargon, kiu trafis Ĉinion precize kiam Rusio ne plu kapablis provizi ĝin per altteknologiaj materialoj, aparte armeaj.

* La 4-an de junio 1989, studentaj kaj parte laboristaj manifestacioj estas masive subpremataj. Kvankam en Qinhua-universitato (Pekino) ekz. tiu demando estas pritraktata dum kursoj pri historio de sociaj movadoj, aliloke ĝi estas severe cenzurita, eĉ en la TV5-ĵurnalo, rigardata nur de alilandanoj kaj kelkaj francŝatantoj: aperas nigra ekrano kiam ĵurnalistoj tuŝas tiun temon.
Starigi spiriton de intertraktado

La ŝoko de la Tienanmen-placo signis precipe la ekfinon de la “mielluno” (miyue) kun Usono. Ĝi daŭris preskaŭ dudek jarojn, de la akcepto de la Popola Respubliko Ĉinio en la Unuiĝintaj Nacioj, anstataŭ Tajvano, la 25-an de oktobro 1971, kaj la vojaĝo de Prezidanto Richard Nixon la postan jaron, ĝis la starigo de “strategia partnereco”, ilo de disvolvado. Post tiu periodo okazis sinsekvo da seniluziiĝoj, da incidentoj (tiel la bombado de la ĉinia ambasadejo en Beogrado, en 1999) kaj refirmigo de la ligiloj inter Usono kaj Japanio, la malŝatata konkuranto.

Dua grava fakto :la disfalo de Sovetunio. Neniu bedaŭro pro la malapero de tiu malamiko-frato, sed multaj universitatanoj memorigas, ke eks-USSR elĉerpiĝis pro vana konfrontiĝo kun Usono, kune kun tre multekosta armilkonkurado. “Usono instigas al konkurado kaj al rapidiĝanta kreskado de la armeelspezoj”, diras fakulo pri defendo-demandoj, kiu deziras resti anonima, “sed ni devas resti je la nivelo de armilmodernigo necesa por fortikigi nian defendon.” Tiu “modesteco” estas pli ŝajna ol reala, ĉar la armeaj elspezoj reprezentas jam 2,4% de la produktitaj riĉaĵoj. Sed estas grava argumento fronte al la armestabo, kiu postulas multe pli.

Pli ĝenerale, la divido de la mondo en du tendaroj ja fine montriĝis, laŭ la ĉinaj diplomatoj, tre multekosta. Kaj kvankam ĉiuj pribedaŭras tiun “unupolusan mondon” kondukatan de Usono, neniu deziras reveni al la “dupolusa planedo”. Nepre ne fariĝi, ekzemple, la gvidanto de la evoluantaj landoj, ĉar tio devigos forlasi avantaĝojn. “Kun multaj evolulandoj ni dividas la zorgon pri demokratiigo de la internaciaj organizaĵoj”, diras s-ro Kong, kiu substrekas la gravajn rilatojn kun Afriko* kaj kun Latinameriko. “Sed ni nepre ne starigu poluson. Necesas eliri el la mentaleco de la malvarma milito, kaj mi preferas paroli pri “kundividata disvolvado”. Ni devas krei mentalecon de intertraktado, kiu implicas reciprokajn cedojn. Pro la disvolviĝo de interŝanĝoj, malakordoj multiĝos. Necesos alfronti ilin kun intertraktado-spirito...” kaj ne kun sistemo-spirito.

* Vd Jean-Christophe Servant, “La Chine à l’assaut du marché africain (Ĉinio alsturmas la afrikan merkaton)”, Le Monde diplomatique, majo 2005.

Fakte, la regantoj deziras partopreni ellaboron de multpolusa mondo, kie Ĉinio iam okupos unu el la unuaj lokoj, centre, ne ĉekape. Ĉinio provas disradii, ne domini. Tiu nuanco ne estas nur formala*. Kaj ĉiu insistas, ke de la XI-a ĝis la XVII-a jarcentoj, kiam Ĉinio estis je sia potencopinto, ĝi posedis la plej grandan ŝiparon el la mondo, ĝi disponis pri realaj ekonomiaj kaj teknologiaj atutoj (avantaĝoj)*, sed neniam detruis popolojn nek civilizojn, male de la Eŭropanoj.

* Vd François Jullien Penser d’un dehors (La Chine) (Pensi el ekstero), Seuil, Parizo, 2000.
* Vd Angus Maddison, “L’économie chinoise, une perspective historique” (Ĉina ekonomio, historia perspektivo) studaĵo de OEKD, Parizo, 1998. Vd ankaŭ Philip S. Golub, “Retour de l’Asie sur la scène mondiale” (Azio reen sur la monda scenejo), Le Monde diplomatique, oktobro 2004.

Fine, kaj tio estas la tria influhava fakto, la ĉinaj regantoj profitis el la azia financa krizo, kiu okazis dum la jaroj 1997-98. Sola regno, kiu gardis la devizokontrolon kaj rifuzis la premojn de Internacia Mon-Fonduso (IMF), Ĉinio estas ankaŭ la nura lando, kiu ŝirmis siajn kreskoŝancojn, kiam ĉiuj aliaj, inkluzive Japanion, malkreskis. Eĉ pli, kun sia valuto ligita al la dolaro, ĝi kontribuis meti iom da stabileco en regionon finance ĥaosiĝintan*. Ĝi eĉ kuraĝis fari alpruntojn kun reduktitaj interezoj, aŭ donaci helpfinancojn al pluraj “drakoj” tiam en malfacila situacio, tiel gajnante ilian fidon.

* Dum la krizo Malajzio reenkondukis devizokontrolon. En julio 2005 Ĉinio iomete retaksis sian valuton, juanon.

Iom post iom, la nova reganta generacio konstruis strategian doktrinon ĉirkaŭ la “kvar ne” anoncitajn de prezidanto Hu Jintao: “Ne al hegemoniismo, ne al perforto-politiko, ne al bloko-politiko, ne al la armilar-konkurado*.” Necesas “konstrui fidon, redukti la malfacilaĵojn, disvastigi kunlaboradon kaj eviti la konfliktojn”. Konscia pri sia malforto fronte al la giganta Usono kaj al siaj aziaj konkurantoj, Pekino uzas tion, kion oni povus nomi “nesimetria diplomatio”, tre fleksebla, kiu favoras la duflankajn rilatojn, dum ĝi aktive partoprenas en la regionaj organizoj, kaj kiu ligas ekonomiajn rilatojn ĉiudirekten, samtempe reduktante la priteritoriajn streĉojn de la pasinteco.

* Parolado en aprilo 2004, citita de Joshua Cooper Ramo, The Beijing Consensus, The foreign Policy Centre, Londono, 2005.

Ĉinio kaj Rusio tiel subskribis, la 2-an de junio 2005 en Vladivostoko, interkonsenton pri la orienta landlimo — la disputo koncernis 2% de la 4.300 km da komuna landlimo, sed ĝi putrigis la rilatojn de post la fino de la dua mondmilito. “Estas la unua fojo en la historio de ĉinorusaj rilatoj, ke la tutaj komunaj limoj estas laŭleĝe difinitaj”, precizigis s-ro Vladimiro Putino dum la fina fazo de intertraktado.

Kelkajn semajnojn antaŭe, la 11-an de aprilo 2005, la hindia ĉefministro Manmohan Singh kaj lia ĉina samrangulo Wen Jiabao subskribis protokolon cele al fini la priliman disputon ekzistantan inter la du landoj de 1962: Pekino pretendas havi vastan parton de la ŝtato Arunachal Pradesh (90.000 km²) nordoriente de Hindio; ĉe nordokcidento, Nov-Delhio postulas Aksai Chin, kiu estas parto de Kaŝmiro (38.000 km²). “Estas nur la komenco de la intertraktado”, diras s-ro Kong. “Sed la unuan fojon oficiala dokumento ja temas pri la limodemando.” Tiun historian paŝon Pekino deziras pludaŭrigi per starigo de liberkomerca zono inter la du demografiaj gigantoj de la mondo (vd Martine Bulard: “Malglata ĉino-hindia historio”).

Tiuj novaj rilatoj ja ne estas sen konsekvencoj al la rilatoj kun la antaŭaj aliancanoj, aparte kun Pakistano. “Ni fariĝis neŭtralaj rilate la konflikton, kiun ĝi havas kun Hindio” asertas Yang Baoyun, vicprezidanto de la Stud-centro pri Azio-Pacifiko, kiun mi renkontis en Beida-universitato, en Pekino. Laŭ li, Islamabado “longtempe profitis pro la streĉoj”, sed “la mentaleco ekŝanĝiĝas”, kiel atestas la refunkciigo de buslinio trans-kaŝmira, fermita de sesdek jaroj*.

* De la 7-a de aprilo 2005 buslinio 172 km longa ligas Muzaffarabad, en la pakistana parto de Kaŝmiro, kaj Srinagar, en la hindia parto.

Alia signo de la “paca leviĝo” de Ĉinio: ĝia engaĝiĝo en la krizo okazinta de oktobro 2002 inter Usono kaj Nordkoreio, kiu deklaras sin preta fabriki atombombon. Kreinte la sesopan grupon (Ĉinio, Sudkoreio, Nordkoreio, Japanio, Rusio, Usono) kies celo estas solvi la konflikton, Pekino penas kvietigi Pjongjangon, incitita de la ardaj deklaroj de la Bush-registaro.

Memevidente, la atomarmigado de la korea duoninsulo ne plaĉas al Pekino, kaj, se Pjongjango “ekkomencus eksperimentojn, ni ĉesigus ĉiujn helpojn”, precizigas Yang Baoyun. Sed opinioj malsamas pri la grado de premado: iuj opinias, ke necesas almenaŭ parte redukti helpon, kaj memorigas, ke jam en 2003, tre oportuna “teknika incidento” kondukis al redukto de petrol-liverado, kaj tiel devigis prezidanton Kim Jong-il reveni al intertraktado*; aliaj, kiel Shen Dingli, male opinias, ke “nuligi la helpon signifas mortigi esperon kaj instigi al la plej granda malbono” jam katastrofan reĝimon.

* En septembro 2004 la revuo pri internaciaj studoj Zhanlue yu guanli estis fermita post aperigo de artikolo tre kritika pri Nordkoreio.

“Koreio estas tre malagrabla ŝarĝo”, resumas eksdiplomato, “reĝimo kie homoj malsategas pro familia regado. Sed Ĉinio estas blokita, ni povas nek iri antaŭen, nek malantaŭen”. Kelkaj armeanoj preskaŭ pensas, ke la atomarmiĝo de Koreio finfine ne gravas, ĉar, se estus konflikto “Koreio restas la plej bona gardanto de Ĉinio”. Sed Pekino montris, — eble ne al Usono sed ja al siaj najbaroj — ke ĝi kapablas ŝanĝi sian pasintan alianco-politikon por komenci novan aktivan diplomation. Pruvas tion la plifortiĝo de ĝiaj ligoj kun Suda Koreio, malnova aliancano de Usono, kiu timas malstabiliĝon de la Nordo — la malfacilaĵoj de Germanio por sorbi Orientgermanion ja igis Seulon prudenta pri la najbara diktatorregno*.

* Vd Ignacio Ramonet, “Alarmo en Koreio”, Le Monde diplomatique en Esperanto, julio 2005.

Grava dorno en la piedo de la “ĉina tigro” estas ja Japanio. “Neniam dum la tridek pasintaj jaroj tiuj rilatoj estis tiom malbonaj” maltrankviliĝas Yang Baoyun. Tio estis konfirmita de ĉiuj aliaj renkontitoj. Ofte cititaj estas la rifuzo de Japanio alfronti sian historion, la incidento pri la lernolibro, kiu minimumigas la japanajn krimojn dum la okupado, kaj ankaŭ la vizitoj de la ĉefministro Junichiro Koizumi en Yasukuni-sanktejo, kie estas enterigitaj ankaŭ militkrimuloj — oni tamen ne povas diri, ke Ĉinio mem havas klaran kaj klarvidan bildon pri la propra historio.

Malgraŭ ĉio, vizito al la muzeo de Ŝenjango, nordoriente de la lando, ĉefloko de tiu japana okupado, helpas kompreni la traŭmon: tie estas montrataj la murdoj, la torturoj kaj medicinaj eksperimentoj de la japanoj ekde 1931, same kiel la nunaj neantaj deklaracioj de japanaj gravuloj*. Ĉi tie kiel en Pekino, se oni parolas pri la kontraŭjapanaj manifestacioj, kiuj okazis printempe 2005 — ĉefe inter studentoj, tre kontrolataj, kaj praktike ne inter laboristoj-, oni ne malofte aŭdas la respondon: “Kion vi dirus se germana reganto preĝus ĉe la tombo de militkrimuloj?”

* La ekspozicio ankaŭ pritraktas aron da deklaroj kaj manifestacioj en Japanio kontraŭ la rearmigo de la lando.
Ĉu Japanio estas vic-ĉefpolicisto de Usono?

Krom la teritoriaj problemoj ĉirkaŭ la insuloj Senkaku (laŭ la japanoj) aŭ Diaoyu (laŭ la ĉinoj), strategie gravaj por regado de la markolo, la refortigo de la armeaj ligoj inter Vaŝingtono kaj Tokio estas severe rigardataj. Laŭ Kazuya Sakatomo, profesoro en Osaka-universitato, “post sesdek jaroj kun klinita kapo, Japanio estas anstataŭonta Aŭstralion kiel vic-ĉefpoliciston de Usono en la pacifika regiono, kaj iĝas unu el la ĉefaj kolonoj de la usona defendo en la 21-a jarcento”*. La revizio de la japana konstitucio*, la sendado de soldatoj en Irakon, la translokiĝo de la komandejo de la 1-a usona Armekorpuso (rilate operacojn en Pacifiko kaj Hinda oceano), de la okcidenta bordo de Usono al la Zama-tendaro, sude de Tokio, povas kredindigi tiun tezon.*. Tio estas eĉ la ĉefa problemo de tiuj tre specialaj triangulaj rilatoj (Ĉinio, Usono, Japanio).

* Citita de Simon Tisdall, “Japan emerges as America’s deputy sheriff in the Pacific”, The Guardian, Londono, 19 aprilo 2005.
* Forigo de artikolo 9 en la Konstitucio permesus al Japanio transformi sian memdefendan armeon en ordinaran armeon.
* Vd Charmers Johnson, “Coming to terms with China”, www.tomdispatch.com/index.mh....

Cetere, Vaŝingtono subtenas la japanan kandidatiĝon kiel novan konstantan membron de la Sekureckonsilio de Unuiĝintaj Nacioj — kandidatiĝo tuj kontraŭita de Ĉinio, kiu eĉ minacas uzi sian vetorajton. “Antaŭ ol konsideri havi lokon en la sekureckonsilio, necesus almenaŭ, ke Japanio ricevu plenkonsenton en sia propra regiono” diris la ĉinia ambasadoro ĉe UN, s-ro Wang Guangya, la 26-an de junio 2005. Pekino esperas venki apogante sin sur Sudkoreio, kiu vigle protestis kontraŭ la militistaj simpatioj de s-ro Koizumi*; sur Hindio, kiu ankaŭ pretendas esti konstanta membro de la sekureckonsilio; kaj sur afrikaj landoj, kun kiuj ĝi havas sufiĉe infludonajn ekonomiajn ligojn.

* “Parolado al la nacio” de la prezidanto Roh Moo-hyun, la 23-an de marto 2005

Fine, mencio de Tajvano en la revizio de la uson-japana duflanka sekureco-interkonsento* fine malbonigis la ĉino-japanajn rilatojn. Ekde la normaligo de iliaj rilatoj, en 1972, Japanio ĉiam ellasis tiun demandon. Usono mem akceptis tiun formulon kiel sian: “Du sistemoj, unu lando.” Integriĝo de Tajvano al Ĉinio “eble bezonos cent jarojn aŭ eĉ pli”, laŭ esprimo de diplomato, “sed disiĝo estas neebla”, neakceptebla por la popolo, por la armeo kaj la registaro.

* La strategia interkonsento, subskribita en 1996, estis reviziita en Vaŝingtono la 20-an de februaro 2005.

Ŝajnas do, ke la lastmonataj minacaj paroladoj kaj la kontraŭsecesia leĝo adoptita en aprilo 2005 estas pli defendaj ol agresaj, desegnante klaran limlinion, kiun Tajvano kaj ĝiaj aliancanoj ne trairu. Kvankam ĉiu agnoskas, ke milita operaco havus nemezureble grandan politikan, diplomatian kaj ekonomian koston, generalo Zhu Chenghu senhezite deklaris en julio 2005: “Se usonanoj pafas al Ĉinio, ni respondos per atomarmiloj.” Li parolis kiel privata individuo, sed neniu ĝustigo venis. Ŝajnas, ke Pekino timas sendependeco-deklaron de Tajpeo, tuj antaŭ la olimpiaj ludoj de 2008, pri kiuj la regantoj kalkulas por transiri novan gravan etapon en la regiono kaj en la mondo. Tio klarigas la minacojn, sed ankaŭ la ĉarmadon.

La gvidantoj de Kuomintango, hieraŭaj malamikoj, kiuj ne venis en Ĉinion de 1949* estis impone akceptitaj komence de majo. La ĵusa turnéo de s-ro Hu Jintao en Latinameriko, kies ĉefa celo estis sekurigi la provizadon de petrolo (Venezuelo), krudmaterialoj, cerealoj kaj sojo (Kubo, Meksiko, Brazilo...) celis ankaŭ komprenigi al tiuj (aparte en Centra Ameriko), kiuj ankoraŭ havas “proksimajn ligojn kun Tajpeo, ke Ĉinio havas multe pli vastan merkaton”... Nunmomente, ĉinaj regantoj kalkulas pri la ĉirkaŭ 8.000 tajvanaj entreprenistoj, kiuj investis en Ĉinio, por alpremi sian registaron. Kaj la Bush-registaro finfine sukcesis kvietigi la sendependeco-febron de sia aliancano, dum Japanio fariĝis pli diskreta.

* Kuomintango, kondukita de Ĉang Kaj Ĉek, rifuĝis en Tajvano en 1949. Tiu partio, reginte la insulon dum kvindek jaroj, nun estas opozicia.

Oponado tamen viglas, tiel resumita de eksdiplomato: “Historie, la regiono travivis fortan Ĉinion kaj malfortan Japanion, poste malfortigitan Ĉinion kaj fortikan Japanion. Nun, oni direktas sin al egaleco inter Ĉinio kaj Japanio; tial, Japanio perdas sian ekvilibron.” La donitaĵoj ŝanĝiĝis, sed ankoraŭ foras reekvilibriĝo de la fortoj. Ĉinio ja estas la ĉefa azia provizanto de Usono, antaŭ Japanio; ĝi estas en la dua vico, tuj post Japanio, por la monrezervoj, — strange, en formo de usonaj fiskaj promeskambioj, — sed ĝia malneta interna produkto (MIP) restas 2,5 ono de tiu de Japanio. Ĝi povas minaci al Vaŝingtono, ke ĝi ĉesos ludi sian bankistan rolon, vendante dolarojn, sed tiam Tokio tuj venus helpi la dolaron.

Malgraŭ tiu neegala fort-rilato, ekzistas konkurado. Dum Japanio esperas eliri el sia politika “nana” statuso por atingi rolon de mondgvidanto en azia zono (fariĝante konstanta membro de la Sekureckonsilio — kio implicas rearmigon, timatan de la ne nur ĉinaj najbaroj), Ĉinio provas firmigi sian rolon de azia gvidanto en la mondo. Tial okazas ĝia disvolvo en la multflankaj instancoj. Ĝia aliĝo al MOK en 2001 ebligis transiri decidigan etapon. Pacience, ĝi akiris lokon en la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN), gravega ilo de la malvarma milito*. De observanto en 1991, ĝi nun fariĝis partoprenanto* kaj ĝi sukcese iniciatis starigon de liberkomerca zono kun ASAN*.

* Fondita en 1967 en Bangkoko, ĝi kunigis Malajzion, Filipinojn, Tajlandon, Indonezion kaj Singapuron, al kiuj kuniĝis poste Brunejo, Vjetnamio, Birmanio, Laoso kaj Kamboĝo.
* Ĉinio apartenas al la ASAN-regiona forumo pri la sekurecdemandoj en pacifika Azio kaj apartenas al tio, kion oni nomas ASAN + 3 (Ĉinio, Sudkoreio, Japanio). Vd Régine Serra, “La Chine, une puissance régionale” (Ĉinio, regiona potenculo), Questions Internationales n°6 marto-aprilo 2004.
* La doganimpostoj iom post iom malkreskos, ĝis ilia tuta forigo en 2010.

En centra Azio, la starigo de la Ŝanhaja Organizo (kun Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio) en aprilo 2001 atestis pri ĝiaj komercaj celoj (inter kiuj hidrokarbo-provizado). La iniciato fariĝis tre politika ekde la milito en Afganio. Ĉinio dividas la rusajn zorgojn antaŭ la lokigo de usonaj militbazoj en la regiono, kaj tiujn de la ceteraj respublikoj fronte al la islamismaj movadoj taksataj sendependiĝemaj (aparte tiuj gvidataj de ujguroj, ĉinaj islamanoj). La perforta subpremado de ĉiu opozici-movado, kiel antaŭnelonge en Kirgizio, tute ne ĝenas ĝin.

Imagi niajn proprajn valorojn

Sume, kiel skribas la usona esploristo David Shambaugh, “La duflanka kaj plurflanka diplomatio de Pekino montriĝis treege lerta por akiri fidon en la azia regiono. Rezulto estas, ke la plej multaj landoj nun rigardas Ĉinion kiel bonan najbaron, konstruivan partneron, atenteman interparolanton kaj regionan potenculon, kiu ne timigas*. Ĉu nur tial oni parolu pri “pekina interkonsento* kiel novan disvolvo-modelon, kiel tion proponas Joshua Cooper Ramon, ano de la Council on Foreign Relations (usona) kaj de la Foreign Policy Centre (brita)? Ĉu Ĉinio povas fariĝi gvidanto de ekonomia kaj politika azia unuiĝo? Ĝi certe ne estas ekonomie sufiĉe forta: du trionoj de ĝiaj eksportaĵoj venas de eksterlandaj firmaoj instalitaj sur ĝia teritorio, kiu akceptas muntadon de produktoj aliloke konceptitaj.

* “China engages Asia. Reshaping the regional order”, International Security, Vaŝingtono, vol. 29, n°3, vintro 2004-2005.
* The Beijing consensus verko cit.

Ĉinio ja okupas kelkajn tre fakajn lokojn (kiel optikajn fibrojn aŭ poŝtelefonojn), kaj ĝi provas kvalite kreski, allogante fremdajn esplorcentrojn, aĉetante entreprenojn por akiri famajn labelojn kaj ricevi teknologion... Tamen nun ĝia kresko — vigla kvankam fragila pro ĝia malforta financa sistemo — restas dependa de ASAN-landoj kaj Japanio por la produktado kaj de okcidentaj landoj por ĝiaj eksportaĵoj*. La plej eta malamikiĝo kun Usono, ekz., abrupte bremsus ĝian disvolvadon kaj estus do politika bombo.

* Ĉinio estas la motoro de la kresko de ASAN-landoj kaj Japanio, kun kiuj ĝi de nun havas negativan komercan saldon. Ĝiaj importaĵoj estas plejparte interaj produktoj, necesaj por produkti objektojn eksportotajn, kaj tio igas ĝin facile vundebla.

Iuj fakuloj daŭre revas pri ĉino-japana akso, simila al la franc-germana akso en Eŭropo. Precize kiam okazis, printempe de 2005, la kontraŭjapanaj manifestacioj, kolokvo kunigis en Pekino japanajn, ĉinajn kaj koreajn intelektulojn*. Ankaŭ lerneja manlibro, frukto de kunlaboro de historiistoj el tiuj tri naciecoj, eldoniĝis en junio. Sed tio estas marĝena. Kaj kvankam Usono pretas delegi pli grandan parton de sia regiona potenco (de milita ŝirmilo), ne estas imageble, ke ĝi akceptos fortan regionan potenculon, ĉu temas pri Japanio, ĉu (eĉ malpli) temas pri Ĉinio.

* Protokolo de la ronda tablo “Serĉi novan spacon”, Dushu, Pekino, n°6, junio 2005. Vd ankaŭ Wang Hui, “Les Asiatiques réinventent l’Asie”, Le monde diplomatique, februaro 2005.

Ĉi tiu tamen volas rapide kaj senskue antaŭeniri. Sed “ĝi povos disradii, klarigas diplomato, nur se ĝi posedas allogan kulturon — kiel origine estis pri nia lingvo. Konsumi ne sufiĉas. Necesas ankaŭ inventi niajn proprajn valorojn, kiuj ne estas kopio de la Okcidento”. Ĉinoj jam prilaboras tion, sed mankas publikaj spacoj por debato. Kiel diras nia kunparolanto, riglante la politikajn liberecojn, “Ĉinio riglas sin mem”.