Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
OKAZE DE KONFERENCO de la ĉina, rusa kaj hinda ministroj pri eksteraj aferoj, en Vladivostoko la 2-an de junio 2005, Pekino kaj Moskvo parafas la reguladon de ilia lim-disputo, kaj Nov-Delhi konfirmas sian investadon en la rusa nafto — 1 miliardon da dolaroj por la projekto nomata Saĥalino I. La tri landoj alvokas rifuzi la “malsamajn mezurojn” en la internaciaj rilatoj, formulo kiu celas la registaron Bush. En aŭgusto 2005, alfrontita al la ĝenerala protesto en la usona Kongreso kontraŭ la oferto de la ĉina kompanio Cnooc Ltd., tiu rezignas aĉeti la usonan petrolsocieton Unocal; la libera cirkulado de la kapitaloj cedis antaŭ la “neproj de sekureco”. La saman monaton, Irano rifuzas la proponojn de Francio, Germanio kaj Britio, subtenataj de Usono, kiuj implicas definitivan forlason de sia uran-riĉigo, dum eĉ la traktato pri atom-nedisvastigo agnoskas al ĝi la rajton je tiu teĥniko. En Tehrano, kie brulas ankoraŭ la memoro de la eksterlandaj intervenoj — de tiu de Ruslando en la 19-a jarcento ĝis tiu de la CIA en 1953-, oni flirtigas la standardon de suvereneco.
Tri eventoj inter aliaj: multiĝo de vojaĝoj de ĉinaj gvidantoj en Afriko kaj Latinameriko; komercaj tensioj inter Usono, Eŭropo kaj Ĉinio pri teksaĵoj, aviadiloj, agrikulturo; agnosko, fare de Sud-Koreio, de la rajto de Pjongjango disponi pri civila atomindustrio, en kontrasto kun la vaŝingtonaj pozicioj, ktp. Kune, tiuj unuopaj faktoj skizas la konturojn de monda geopolitiko multe pli kompleksa ol oni kelkfoje imagas kaj kiu ne reduktiĝas al la impetega disvastiĝo de la liberala tutmondigo. Ĉie persistas la naciismoj, la kulturoj de la socioj, la ambicioj ankritaj en la historio; pli kaj pli multas tiuj kiuj rifuzas submetiĝi al la monda ordo.
Oni ne vidas aperi ian “superan imperiismon” kiu ĉesigus la rivalecojn. Fronte al Usono kiu ne hezitas, kiel en la kazo de Unocal, protekti siajn interesojn, firmiĝas, de Pekino ĝis San-Paŭlo, de Seulo ĝis Nov-Delhio, ekonomia kaj politika patriotismo, decidemo defendi sian sendependecon. Jam en septembro 2003 en Kankuno dudek landoj de la Sudo, inter kiuj Barato, Brazilo, Sud-Afriko, kaŭzis la fiaskon de la konferenco de la Monda Organizo pri Komerco, ĉar iliaj postuloj ne estis kontentigitaj. En Francio, la kontraŭstaro al eventuala aĉeto de Danone fare de PepsiCo troviĝas en la sama logiko.
La “fino de la historio”, klarigis Francis Fukuyama, anoncas la triumfon ne nur de la tutmondigo, sed ankaŭ tiun de la liberala modelo enkorpigita de Usono. Nu, de pli ol jardeko, tiu estas nekapabla gajni “la korojn kaj spiritojn”. En 1789, la ideoj de la Franca Revolucio dissvarmis en Eŭropo kaj trans ĝi; la soveta revolucio konstituis, dum longa tempo, samtempe ideologian kaj militan defion por la Okcidento. Sed la apogeo de la milita forto de Usono koincidas kun la plej malalta punkto de ĝia populareco en la mondo. La bildo de Vaŝingtono en eksterlando estis neniam tiel negativa. “Eĉ Ĉinio pli altas”, titolis la International Herald Tribune la 24-an de junio 2005.
Certe, neniu granda lando, ĉe la horizonto de la venonta jardeko, povas esperi rivali kun Usono kiel faris Sovetio dum la dua duono de la 20-a jarcento. Kvankam senegala militpotenco, Usono tamen restas enŝlimita en Irako, fronte al rezistado de kelkmilo da batalantoj kiuj fiksas sur la tereno 148.000 usonajn soldatojn. Kaj la skandaloj de Gŭantanamo, de Abu Ghraib, la torturo, la forronĝado de fundamentaj liberecoj subfosas la pretendojn de Usono kaj kelkfoje ankaŭ tiujn de Eŭropo (de tiu duopo kiun oni nomas Okcidento) sole difini la universalajn valorojn — rajtojn de la persono, demokration, liberecojn, ktp-, proklami la Malbonon kaj la Bonon, dekreti kiu reĝimo akcepteblas kaj kiu ne, kiu meritas sankciojn kaj kiu ne.
ĈIE ESTAS RIFUZATA ilia provo trudi, precipe per la komunikiloj, amputitan rigardon al la mondo, al juro kaj moralo. La sukceso de la satelitaj televidĉenoj en la araba mondo, aparte tiu de Al-Ĵazira, la starigo en Latinameriko de Telesur, manifestas tiun malobeon kiu etendiĝas al ĉiuj kampoj, politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj. Eĉ se, kelkfoje, tiu rifuzo povas alpreni la devojiĝajn formojn de religia aŭ nacia ekstremismo kaj nutri la ideon de “kolizio de la civilizacioj”.
Sojle de la 18-a jarcento, Eŭropo trudis sian hegemonion al la aliaj potencoj. Tiu unuarangeco, kiel montras la moderna histori-scienco, rezultis de eksterordinara kuniĝo de faktoroj, precipe de la avantaĝo akirita per la posedo de Nordameriko kaj la ekonomio de la sklavkomerco.* Ĝi esprimiĝis per milita hegemonieco kiu ebligis al la Malnova Kontinento submeti la reston de la planedo al kolonia jugo. Eŭropo provis pravigi tiun dominadon per la pretendita eterna supereco de ĝiaj valoroj kaj de ĝia pensado, unuavice de la greka filozofio.* Ĝi malestimis ĉiujn aliajn kulturojn, konsideratajn “barbaraj” aŭ “malsuperaj”. Nuntempe, Usono kaj kelkfoje Eŭropo ŝajnas reuzi la antaŭjuĝojn de alia epoko. Ili devus tamen memori ke la koloniaj imperioj, pli “progresintaj”, pli “evoluintaj”, fine malaperis...
Alain GRESH.