Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mikrosocioj ĉe la rando de la mondo

Regiono de ignorata malstabileco, la insullandoj de la Pacifiko

De Nov-Kaledonio al Nauro kaj de Vanuato al Tongo, la vasta teritorio de la pacifikaj insuloj suferas gravajn ekonomiajn kaj sociajn malutilojn. En iuj el la insullandoj, la zorgoj estas intensiĝontaj eĉ pli. Antaŭ la fino de la Malvarma Milito, la grandaj potencoj fervore varbis ĉi tiujn ŝtatojn, sed nun la indiferenteco de la pruntedonantoj bedaŭrinde evidentas. Inter la sekvoj estas malpli da ekonomiaj elektoj, kaj amas-elmigrado. Aŭstralio, regiona potenco, intencas havi fortan influon kunlabore kun Nov-Zelando kaj, antaŭ ĉio, kun Usono. Depost la atencoj de septembro 2001, la alianco kun Vaŝingtono konsistigas la fundamenton de la nacidefenda politiko de Kanbero, kiu eble iam engaĝiĝos flanko-ĉe-flanke kun sia alianculo en strategia zono kovranta ne nur la Sud-Pacifikon, sed ankaŭ la Hindian Oceanon kaj Sudorientan Azion. Francio, la lasta eŭropa ŝtato kiu engaĝis sin en la regiono, provas konservi sian lokon tie kvankam ĝi ne ĉiam estas bonvena. Des pli, ĉar ĝiaj teritorioj — Nov-Kaledonio kaj Franca Polinezio — ne estas modeloj de stabileco.

Malgraŭ tio, ke ili ricevas pli da disvolvohelpo ol iu ajn alia loko sur la Tero, la dependaj teritorioj de la pacifikaj insuloj ankoraŭ ne sukcesis garantii sian evoluadon*. Kompreneble, estas videblaj kontrastoj inter unu nacio kaj alia. Laŭkape, la malneta nacia produkto de Franca Polinezio superas tiun de Nov-Zelando, sed tion kaŭzas unuavice spezoj fare de Francio. Kontraste, Kiribato, la Salomon -Insuloj, Okcidenta Samoo, Tuvalo kaj Vanuato estas klasifikitaj inter la malplej evoluintaj landoj. Kvankam oni devas vidi la statistikojn en la kunteksto de vivtena kultivado kaj komunumaj praktikoj, estas signifoplene ke en raporto en 2003 la Unuiĝintaj Nacioj atentigis, ke en la Salomon-Insuloj, Vanuato, la Marŝalaj Insuloj kaj la Federaciaj Ŝtatoj de Mikronezio, la vivnivelo falis dum la lastaj dek jaroj*. La Banko por Azia Disvolvo konstatis en raporto ke, por la plimulto de la enloĝantoj de oceaniaj landoj, “la du ĉefaj zorgoj estas havi enspezon kaj povi havigi por si socialajn servojn”*.

* Jean-Marc Regnault, Une zone d’instabilité: le Pacifique insulaire intertropical, Cahier d’Histoire immédiate, université de Toulouse, n°25, printempo 2004, p. 87 ĝis 100.
* Revuo Tahiti Pacifique, Tahitio, aŭgusto 2003.
* Les Nouvelles de Tahiti, Papeete, la 23-an de aprilo 2004.

Tiel, ŝtata disvolvohelpo neniam atingis siajn celojn. Male, ekonomia dependeco de eksterlanda helpo estas pliiĝinta*. Parto de la helpo estas deturnita de korupta elito, kiel ekzemple la malkaŝaj kontraŭleĝaĵoj de la reĝa familio de Tongo, kaj la eldevigoj (la “Wantok” aŭ nepotismo) de Vanuato.

* En la 1980-aj jaroj, “en la plimulto de la pacifikaj nacioj, almenaŭ triono de la budĝeto venis el eksterlanda helpo; por duono de ili, temis pri du trionoj”. Ian C. Campbell, Jean-Paul Latouche, Les Insulaires du Pacifique, PUF, Parizo, 2001, p. 291.

Aŭstralio, unu el la ĉefaj provizantoj de helpo, nun volas reguligi ĝian utiligon. Tio ne signifas ke Aŭstralio draste reduktos sian helpon, sed tio sendube estas paŝo al financa eksengaĝiĝo. Samtempe, Francio, kiu ofte sin trovas en malakordo en la Pacifiko, anoncis ke ĝi duobligos sian kontribuon al la Kaso por Ekonomia Kunlaboro, kreita en 1987*. Ĉu tio certigos ĝian regon super la Kaso? Tute ne.

* Promeso farita kiam prezidanto Jacques Chirac vizitis Oceanion (julion 2003).

Fakte, al ĉi tiuj malordoj aldoniĝas malstabileco, perforto inter kaj interne de komunumoj, insurekcioj kaj internaj militoj. Iuj eĉ aŭdacas starigi la demandon: ĉu la spirito de demokratio konvenas al la regiono?* En Tongo, ekzemple, la monarkio ĉerpas siajn subtenantojn el inter la “nobelaro” kiu havas 21 el la 30 sidejoj en la parlamento. En 2005 timema reformo devus permesi ke estu du nenobelaj ministroj. En Okcidenta Samoo, universala balotrajto estis adoptita en 1990, sed nur la ĉefoj (la matai) rajtas esti kandidatoj. Aliloke, la demokratio estas ofte koruptata kaj politika patronado estas profunde enradikiĝinta, interalie en la francaj teritorioj*. Restriktoj sur la gazetara libero estas kondamnitaj precipe en Tongo, Fiĝio, Nauro, Salomon-Insuloj kaj Papuo-Nov-Gvineo. Eĉ en Valiso kaj Futuno, la franca administracio ne volis renversi restriktojn sur la libera informado kiujn la reĝoj efektivigis.

* Frédéric Angleviel (redaktanto), Violences océaniennes, L’Harmattan, Parizo, 2004.
* Jean-Marc Regnault, Le pouvoir confisqué en Polynésie française. L’affrontement Temaru/Flosse, Les Indes savantes, Parizo, 2005.

Fiĝia fakultatano pravigis la puĉojn de 1987, klarigante ke demokratio estas neakordigebla kun tradiciaj leĝoj. Ŝtatregado fare de la plimulto signifus, ke la laboristaro (nome, hindaj fiĝianoj, ĉar la loĝantaro de hindia deveno fariĝis demografia plimulto) superregus la tradiciajn posedantojn de la rimedoj de produktado; alivorte, la popolo regus la ĉefojn. Efektive, la “respekto je homaj rajtoj” estus uzata por nuligi la rajtojn de melaneziaj fiĝianoj*.

* Asesela Ravuvu, The Facade of Democracy, Fijian Struggles for Political Control, 1830-1987, Suva, 1991.
Ideala celobjekto

Estas necese peni por kompreni la distingaĵojn, mensostatojn kaj pensmanierojn, la efikon de la kristanaj konfesioj kaj ankaŭ la ĉiean senton ke, por esti oceaniano, oni devas aparteni al la popoloj kiuj unue ekloĝis tie. La “blankaj” popoloj de Aŭstralio, Nov-Zelando, Nov-Kaledonio kaj Franca Polinezio estas konsiderataj kiel eksteruloj, kaj ĉiam devas memori ke ili estas “gastoj”. La franca alesto malplej bonvenas, precipe pro la atomaj testoj sur la atoloj de Moruroa kaj Fangataufa, kaj pro la politikoj adoptitaj koncerne la melanezianojn de Nov-Kaledonio ĝis 1988.

Aŭstralio ĉiam trovas, ke estas malfacile akcepti ke la pacifikaj insuloj ne estas “ĝia propra” regiono, ke la mikro-ŝtatoj de la Pacifiko rajtas provi emancipi sin, sin turni al la landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Nacioj (ASEAN, laŭ la franca kaj angla siglo), kaj ke ĝiaj vastaj produktaj interesoj en Papuo-Nov-Gvineo kaj la Salomon-Insuloj estas endanĝerigitaj. Ĝuste kiel Nov-Zelando, tamen, Aŭstralio iam ŝajnis voli koncentriĝi sur aliaj problemoj (la rivaleco inter Hindio kaj Pakistano, kaj inter Ĉinio kaj Tajvano, piratado en la Ĉina Maro, malstabileco en la Filipinoj kaj Indonezio). Francio provis profiti de la situacio, eĉ se tio sekvigas subteni la nobelojn de Tongo aŭ la puĉojn en Fiĝio (almenaŭ, tiujn de 1987). Kaj tamen, interrilatoj pliboniĝis kun Aŭstralio kaj Nov-Zelando al kiuj la francaj teritorioj reprezentis, ĝis antaŭnelonge, oazoj de stabileco*.

* Parizo faras konsiderindan financan kontribuon al la diversaj institucioj kun operacioj en la regiono.

Ankaŭ Usono ne povis ignori la insulojn norde de la Ekvatoro kun militbazoj sur Guamo, Atolo Kwajalein kaj la Marŝalaj Insuloj, el kiuj ĉiu ludas rolon en la programo “Stelmilitoj” de disvolvado de armiloj. Malgraŭ tio, la usonanoj fermis siajn ambasadejojn aŭ “sveltigis” sian personaron kaj konsiderinde reduktis sian helpon.

Ĉi tiu tendenco estus daŭrinta dum kelka tempo se ne okazintus la atencoj de septembro 2001. De tiam, ĉi tiu zono de malstabileco vekis la atenton de la grandaj potencoj kaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Eventoj tie jam ne povas esti ignorataj. La plej rimarkinda ŝanĝigo de sinteno venis de Aŭstralio — la bombatencoj en Balio en oktobro 2002 celumis ĝiajn civitanojn; 88 aŭstralianoj estis inter la 202 viktimoj — sinteno pli-malpli devigita de ĝia usona alianculo. Volante marki la limojn de la engaĝiĝo de sia lando, la konservativa ĉefministro John Howard deklaris fine de aŭgusto 2001: “Aŭstralio ne povas kaj ne intencas determini la direkton de aferoj en la regiono. (...) Sendependeco ankaŭ signifas akcepti la respondecon pri sia propra destino...”.

Nun, tamen, Kanbero okupiĝas pri diversaj agoj kiuj celas “eviti la disfalon de malgrandaj nacioj de Oceanio, kio povus rekte minaci la sekurecon de la regiono, farante ilin ideala celobjekto por krimuloj kaj grupoj, kaj por internaciaj teroristoj”*. La superforta venko de John Howard en oktobro 2004 plifortigis la kunlaboron kun la Usono de George W. Bush kaj la divido de respondecoj en la konduko de mondaferoj.

* La Dépêche de Tahiti, Papeete, la 14-an de aŭgusto 2003.

La okazintaĵoj en la Salomon-Insuloj ilustras la ŝanĝon en la aŭstralia pozicio. Sur la insulo Guadalcanal (kiu troviĝas oriente de la Salomon-Insuloj), milicianoj lanĉis ribelon gvidatan de Harold Keke. Dek du homoj estis ekzekutitaj (inter ili, pastro), ses kaptitaj anglikanaj misiistoj mortis, kaj 1.500 homoj rifuĝis en la ĉefurbo post kiam iliaj vilaĝoj bruldetruiĝis. Aŭstralio decidis sendi trupojn. “La situacio [en la Salomon-Insuloj] estas tiu de ŝtato tuj disfalonta kaj kiu havas vastegajn implicojn pri la sekureco kaj stabileco de la regiono”, deklaris tiam la aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj. Forto konsistanta el 1.500 aŭstralianoj, 140 novzelandanoj kaj kontingentoj el kelkaj insullandoj elŝipiĝis en la Salomon-Insuloj fine de julio 2003. Harold Keke estis kaptita je la 13-a de aŭgusto. De nun la tasko estas rekonstrui la landon, operacio kiu eble okupos dek jarojn. Malstabileco tamen daŭras kaj aŭstralia policano estis mortigita en embusko je la 24-a de decembro 2004, kio devigis Aŭstralion sendi suplementajn trupojn.

Malgraŭ tio, ke ĝi provizas unu trionon de la financoj por la Forumo de la Pacifikaj Insuloj — organizaĵo kiu laboras flanko-ĉe-flanke kun la Sud-Pacifika Komisiono (nun nomata la Pacifika Komunumo) — , Aŭstralio ne prenis gvidan rolon en ĝi. La Forumo pritraktas politikajn demandojn, dum la Komisiono limigas sin al la ellaborado de teknikaj detaloj en la ekonomia, socia kaj kultura sferoj. Ekde la kreo de la Forumo en 1971, ĝia ĝenerala sekretario ĉiam estas pacifikinsulano, kun aŭstraliano aŭ novzelandano kiel viculo. En aŭgusto 2003, Kanbero enpostenigis Greg Urwin, unu el siaj diplomatoj, al la ĝenerala sekretariato.

Tiu nomumo ne procedis konforme al la principo de la pacifika vojo (tio estas, interkonsente), sed per sekreta balotado. Kadre de la Forumo, Aŭstralio volas krei centopan konstantan forton de interveno por Oceanio el 100 soldatoj, kun bazo en Fiĝio. Lastatempa raporto de la aŭstralia Senato rekomendas ekonomian unuiĝon el la membrolandoj de la Forumo kun unusola valuto, la aŭstralia dolaro.

En Fiĝio, la policestro estas aŭstraliano, kiel ankaŭ ses konsilistoj kiuj lastatempe kunlaboras kun la armeo, kaj ses aliaj en la justico.

La iraka milito plu streĉis la interrilatojn inter Parizo kaj Kanbero. Oni konsideris inviti Francion partopreni la salomoninsulan operacion, sed la malnova profunda malamikeco reaperis kaj John Howard decidis limigi la intervenon sole al membroj de la Forumo. Francio ne estas, tamen, ekskludita de partopreno en la rekonstruo de la Salomon-Insuloj.

Ĉu la nova pozicio de Aŭstralio vere markas “rekoloniadon” de regiono en strategia kaj financa danĝero? La pozicio de Francio, kiun Kanbero ŝajne volas almarĝenigi, estas produkto de la sama pensmaniero. Jam ne estos “danĝeraj eksperimentoj” kun instituciaj aferoj fare de la registaro de Lionel Jospin. Pro tio, ke la Kongreso ne povis kunveni en januaro 2000, la konstitucia reformo, kiu devus inkluzivi Francan Polinezion kaj pliproksimigi ĝin al la statuso de Nov-Kaledonio, estas forgesita. La statuto de memstareco de februaro 2004 montris volon ankri Francan Polinezion interne de la Respubliko.

Kadre de ĉi tiu sukcesa sed limigita aŭtonomio, la elŝutata financa manao ebligis montri la avantaĝojn de ligoj kun Francio kaj malinstigi ke la novkaledonianoj forlasu ĝin dum la referendumoj antaŭviditaj de la Interkonsento de Numeo ekde 2013. La balotadoj de majo 2004 refutis ĉiujn prognozojn kaj plonĝis Francan Polinezion en longan periodon de malstabileco. Ankoraŭ ne estas certe ĉu tion ĉesigis la parta rebalotado je la 13-a de februaro. La sinteno de la Ŝtato en Franca Polinezio plejparte ruinigis provojn de Francio repaciĝi kun la landoj de la regiono.

Ĉu la pacifikaj insuloj povos trovi pacon kaj prosperon sen tio, ke ilia vivmaniero interrompiĝus pro la entrudiĝo de la grandaj potencoj? Ĉar ĝuste tio estas riskata por ĉi tiu “alia Pacifiko” kiu ne sufiĉe gravas por kapti la atenton de la amaskomunikiloj, sed kiu tro gravas por esti lasita vivi sian propran vivon.

Jean-Marc REGNAULT.